Saluton komencantoj ! Ni esperas, ke Vi startos vian studadon de Astronomio
de tiuj ĉi paĝoj. Ni volus , ke vi ekkonu plibone noktan ĉielon,
steloj, planedoj, iliaj sputnikoj, nian Sunan sistemon. Fakte la tuta "Amatora
rondo" estas dediĉita al tio. Sendu al ni vian opinion pri la rubriko,
viajn demandojn, viajn komentojn. Ĉio helpos al ni pli bone labori por vi.
Norda Stelfirmamento kaj Suda Stelfirmamento
Mapoj de la Norda kaj Suda stelfirmamentoj prezentas stelojn ĝis
la kvara magnitudo diverskolore laŭ sia spektroklaso. Pli eta punkto egalas al pli malbrila stelo. Videblas
la plej brilaj konstelacioj.
Terminoj:
Magnitudo - mezurunuo de brilo de steloj aŭ de aliaj ĉielobjektoj. Des pli magnitudo pli malgrandas,
ju pli la objekto estas pli brila.
Konstelacio - aro da steloj, grupigitaj de la imago de la antikvaj astronomoj laŭ fantazia figuro
kaj ricevintaj apartan nomon.
Spektroklasoj de la steloj reprezentas stelsurfacan temperaturon. Oni diras pri sekvaj spektroklasoj:
M, K, G, F, A kaj B. Sur la mapo:
klaso M estas montrita per ruĝa koloro ( surfaca temperaturo
ĝis 3500° C ),
klaso K - oranĝa koloro ( surfaca temperaturo
ĝis 5000° C ),
klaso G - flava koloro ( surfaca temperaturo
ĝis 6000° C ),
klaso F - verda koloro ( surfaca temperaturo
ĝis 7500° C ),
klaso A - blanka koloro ( surfaca temperaturo
ĝis 11000° C ),
klaso B - blua koloro ( surfaca temperaturo
ĝis 21000° C ).
Pozicio de steloj sur la ĉielvolbo kaj pozicio de lokoj sur Tero.
Vintraj konstelacioj Bonega artikolo de Witold por komenca esploro
de vintra ĉielo. Tajpu artikolon kaj iru konatiĝi kun la ĉielo. ( Notu: taŭgas
por observantoj de Norda stelfirmamento ).
Kiel trovi Polusan Stelon en la Norda Stelfirmamento Sekva artikolo
de Witold por komencantoj.
La konstelacioj de Leono kaj Kankro Witold aŭtoras.
Printempaj konstelacioj Daŭro de Witolda serio pri
sezonaj nordaj konstelacioj.
Someraj konstelacioj La tria artikolo de la serio.
Ĉirkaŭ polusaj konstelacioj de norda hemisfero Nova kontribuo de Witold.
Ree al "Amatora rondo"
|