Malofta klaso de objektoj, kiuj ŝajnas similaj al la tradiciaj lunoj, povas ekzisti ĉe la malproksimaj limoj de la sunsistemo. Tiuj objektoj estas nomataj kvazaŭsatelitoj, ĉar ili ne rivoluas ĉirkaŭ planedo; ili orbitas la Sunon apud najbareco de planedo.
Paul Wiegert kaj Kim Innanen de Jorka Universitato en Toronto kaj Seppo Mikkola de la Tuorla Observatorio en Finnlando esploris la stabilecon de kvazaŭsatelitaj orbitoj ĉirkaŭ la gigantaj gasaj planedoj Jupitero, Saturno, Urano, kaj Neptuno. Ili trovis ke tiuj apud Urano kaj Neptuno sukcesas survivi dum pli ol 4.5 miliardoj de jaroj, la aĝo de la sunsistemo mem, kaj konkludis ke praa populacio de tiaj objektoj povas ekzisti.
Tiaj objektoj ekzistus en tiel nomata resonado 1:1. Tiu resonado okazas kiam du korpoj, ĝenerale planedo kaj asteroido, orbitas la Sunon dum la sama tempoperiodo. La plej konataj objektoj kiuj prezentas tiun resonadon estas la trojanaj asteroidoj de Jupitero. Pli ol 400 tiaj asteroidoj restas je stabilaj orbitoj 60 gradojn, tiel antaŭe kiel malantaŭe de Jupitero, sur ĝia irejo ĉirkaŭ Suno; ĉiuj plenumas kompletan rivoluon post 11.86 jaroj. Marso ankaŭ posedas du konatajn trojanojn: 5261 Eŭreka kaj la ankoraŭ nenomata asteroido 1998 VF31.
La kvazaŭsatelitoj ankaŭ posedas 1:1 resonantan movon, tamen ili restas
ĉe la apudeco de la akompanata planedo.
![]() |
![]() |
Kvankam kvazaŭsatelitoj restas eĉ pli proksime de la planedo ol aliaj objektoj en 1:1-resonado, kiel la trojanoj, ili ĝustadire ne estas lunoj. "Tradiciaj lunoj orbitas planedon", diras Wiegert. "Kontraŭe, la kvazaŭsatelitoj orbitas la Sunon kaj, malgraŭ ilia irejo igas ĝin ĉirkaŭi la planedo, ilia orbitmaniero estas tre malsama rilate tiaj de ordinaraj lunoj. Kvazaŭsatelitoj simple restas tro malproksime de la planedo por ke gravito ilin prenu, malgraŭ ke la planedo influas al la stabileco de kvazaŭsatelitaj orbitoj.
Dum la kompletiĝo de la planeda jaro, kvazaŭsatelito vojaĝos unufoje ĉirkaŭ la Suno. Samtempe, la kvazaŭsatelito vojaĝos laŭ oblonga turno ĉirkaŭ la planedo. Pro tio ke planedo kaj kvazaŭsatelito orbitas la Sunon dum la sama tempoperiodo, ili restas proksime, unu al la alia, dum la kompleta irvojo.
Cxiu kvazaŭsatelito apud Urano kaj Neptuno povas ekzisti la tutan aĝon de la sunsistemo, tamen la orbito de unu tia satelito ĉirkaŭ Jupitero aŭ Saturno iĝus malstabila tre rapide (post proksimume 10 miljonoj de jaroj por Jupitero, kaj malpli of 100,000 jaroj por Saturno). Ili estas pli stabilaj apud Urano kaj Neptuno se ili havas orbitojn cirklecajn kiuj ne multe inkliniĝas rilate al la orbita ebeno de la sunsistemo.
Pro tiu stabileco, la astronomoj antaŭdiras ke Urano kaj Neptuno povas
teni populacion de tiaj objektoj, spite ke ili ne scias senerare ties nombron.
Jupitero kaj Saturno kredeble posedas neniun praan kvazaŭsateliton, sed
ili povas havi kelkatempan populacion de kvazaŭsatelitoj, konsistintan el
kaptitaj asteroidoj.
La nerotanta
kaj la rotanta kadro (2.7 Mb)
La relativaj movoj de kvazaŭsatelito kaj ties planedo estas montrataj.
Post du orbitaj periodoj, la vidlinioj konektantaj la
kvazaŭsateliton al la planedo estas montritaj per verda koloro. Iliaj movoj
estas tiaj ke la kvazaŭsatelito ŝajnas oblonge turni sin ĉirkaŭ la
planedo.
Nura (800
kb) kaj svarmo
(500 kb) de kvazaŭsatelitoj
Hipoteza nura kaj svarmo de kvazaŭsatelitoj estas montrata orbitante
Neptunon.
Dr. Kimmo Innanen
Professor
York University
Toronto, Canada
kiminn@yorku.ca
416-736-2100x77762
Dr.Paul Wiegert
Research Associate
York University
Toronto, Canada
wiegert@yorku.ca
416-736-2100x77764
aŭ vizitu la paĝon http://aries.phys.yorku.ca/~wiegert/quasi.html.