La astronomia observatorio "El roque de los Muchachos"
en la kanaria insulo La Palma

    Multaj trovos mirinde ke loghante kaj studante en Tenerife, kie trovighas unu el la du observatorioj de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj, mi komence decidis prezenti tiun de la insulo La Palma. La respondo estas simpla: jhusa vizito al la observatorio de La Palma insulo mirige impresis min. Unue, char ghi estas pli granda instalajho kaj entenas la plej gravajn noktajn teleskopojn de la Instituto ( la Observatorio Teide okupighas chefe pri suna astronomio ); alie, char mi unuafoje pasigis la tutan nokton en profesia ejo, dividante spacon kaj tempon kun profesiuloj kaj dum la tuta semajnfino spertis la hortabelon kaj kutimojn de la chiutaga vivo de granda observatorio.

    La observatorio situas je 2400 metroj de la marnivelo en la nordorienta parto de la insulo La Palma apud vulkana kaldrono - "Caldera de Taburiente" ( unu el la 9 naciaj parkoj en Hispanio kaj el la 4 en Kanarioj, kaj krome unu el la plej belaj lokoj de la arkipelago ).
    De la flughaveno, apud la chefurbo de la insulo, ghis la observatorio estas apenaú 38 kilometroj. Tamen la vojo estas, kvankam bona kaj moderna, kurboplena kaj la vojagho povas daúri de unu horo ghis unu horo kaj duono, akompanata chiumomente de verdega pejzagho.

                                
                                Aera vido de la observatorio. Vidu post la montaroj la nu-
                                ban maron, kiu kutime trovighas sub la nivelo de la observatorio.

    Ghi enhavas 2 sunajn kaj 10 noktajn teleskopojn, krome, la reton de detektiloj de kosmaj radioj (eksperimento HEGRA).
    Mi priskribos tiujn, kiujn ni vizitis:
    Komence ni vizitis la Nacian Italan Teleskopon "Galileo", kie nin akceptis bela kaj simpatia italianino. Temas pri Ritchey-Chrétien-a optika sistemo kun aktiva optiko, kies chefa spegulo estas 3.68 m diametre. Ghia vidkampo estas 30 minutoj de arko kaj ghia fokala distanco (efektiva) 38.5 metroj. La domo havas altecon je 24 metroj, turnebla. Tiu teleskopo funkcias kaj en optikaj, kaj en infra-rughaj lumondoj.

                               
 Nacia Itala Teleskopo "Galileo" 3.6 metra                 Norda Optika Teleskopo 2.5 metra

    La sekva nia vizitito estis al la Norda Optika Teleskopo. Ghi ankaú estas Ritchey-Crétien tipa kun efektiva fokala distanco je 28.16 metroj kaj f/11. La chefa spegulo estas 2.56 m diametra. Ghi ne posedas aktivan optikon kaj estas Casegrain tipa. Ghia vidkampo estas ankaú de 30 minutoj. Kiel tiu de Galileo la domo estas rotaciebla. Ghi rotacias dum la tuta observado por ke la teleskopo povu sekvi la chielmovon. La ejo sub la kupolo estas konstante malvarmigata por malhelpi kreon de temperatura gradiento kompare kun la ekstero, kiu povas kaúzi aerturbulojn super la kupolo malhelpante la observadon. Por tion eviti oni normale devas malfermi la kupolon kelkajn horojn antaú la observado por ena kaj ekstera temperaturoj egalighu. Tiu tempo povas esti reduktata se oni subtenas ene temperaturon egalan al la ekstera.

    Tiuj du teleskopoj okupis nin la tutan vesperon ghis la horo de la vespermangho, je la 6-a kaj duono. Mi klarigu nun ke ni kaptis tre malbonan veteron: dum en la flughaveno, che la marnivelo, ghi estis varma kaj suna, la observejo estis volvita de nebulo. Pri tio kulpis la freshaj humidaj alizeaj ventoj el nordoriento, kiuj trovante en sia vojo la altajn montarojn de la insuloj, grimpis laú ghiaj flankoj kondensighante en nuboj. Tio formis la tiel nomatan nubomaron, kiu etendighis super la nordorienta parto de la insuloj. La alteco kiun atingas tiu "maro" varias, meze chirkaú 1800 metroj sur la marnivelo, kvankam eksterordinare ghi povas atingi lokojn kiel tiu kiun okupas la observejo, kiu statistike garantias 350 bonajn noktojn jare.
    Dum la vespermangho ni rimarkis ke la blueco de la chielo timeme volis saluti nin, kaj je la dolcha glaciajha deserto la dioj finfine regalis nin per tiu pure blua kristala chielo, forigante la nubojn kaj malkovrante antaú niaj okuloj la observejon en sia tuto je la klinantaj radioj de mortonta suno.
 
    Meze de plezurkomentoj ni lasis la lokon por viziti altenergian eksperimenton HEGRA (Hight Energy Gamma Ray Astronomy). Tiu altenergia Gamma-radiado, devenanta interalie de la lastaj vivshtupoj de steloj aú de la centro de nia galaksio, estas nedirekte detektata pere de la efektoj, kiujn ghi originas en la tera atmosfero. La efektoj konsistas en kreado de altenergiaj partikloj kiuj en sia movo tra la aero okazigas fenomenojn kiel tiel nomata Cherenkov-radiado. Tiu radiado originas sin dum sharghata partiklo movighas tra materialo je rapido pli alta ol tiu de la lumo en tiu medio. Tiuj fenomenoj estas detektataj de HEGRA.
    La HEGRA konsistas el: 222 stacioj de 1 kvadrata metro chiu el ili; 37 pliaj de 1.37 kvadrataj metroj; Cherenkov-detektilo konsistanta el 49 stacioj de 0.4 kvadrataj metroj; 17 Geiger-turoj por detektado de muonoj; 5 teleskopoj de efekto Cherenkov (ACT), kun efektiva kolekta suprajho de 8.5 kvadrataj metroj; reto de 10 detektiloj de kaskado de la partikloj (CRT); kaj eksperimento CLUE, konsistanta el 4 teleskopoj de efekto Cherenkov kiuj kapablas kapti postviolan radiadon.

                                        
                                        Vido de la hispangermana ekspe-
                                        rimento HEGRA, fore oni povas vidi la teles-
                                        kopon "William Herschel" kaj la Svedan Sun-
                                        turon.

    Tiu eksperimento estas frukto de hispangermana kunlaborado partoprenata de la germanaj universitatoj de Hamburgo, Kiel kaj Wuppertal; Instituto Max-Planck de fiziko en Munkeno; Instituto Max-Planck de Nuklea Fiziko de Heidelberg; Instituto de Fiziko de Yerevan (Armenio); kaj la Kompluta Universitato de Madrido. Eksperimento CLUE, lastatempe aldonita, estas kunlaboro inter la italaj universitatoj de Padovo, Triesto, Piso kaj Napolo.

    Dum la vizitado al HEGRA la malvarmo trapasadis niajn varmigilojn atakanta rekte niajn ostojn, dum la suno belege rughigis la nubojn sur la valo, ghuste sub nia nivelo, kiuj minacis denove fermighi super ni (en certa momento mi havis la impreson ke mi mortis kaj estis en la chielo, fakte amiko mia rimarkigis min ke ni estis en la Olimpo, kaj kiel venghemaj Seuzoj direktis kolerajn fulmojn kontraú niaj plej malshatataj profesoroj).
    La suno preskaú kashis sin kiam ni denove revenis en la repozejon, kie ni povis relaksi trinkante varman chokoladon, ludante ping-pongon, simple babili aú spekti televidon sidante sur la komfortaj foteloj de la halo. La nokto ekstere estis ekstreme bela, sed aú niaj preghoj ne estis sufiche fortaj, aú niaj oferoj al la dioj ne estis sufiche valoraj, char kiel timite, la nubomaro pli altighis kaj denove densa nebulo volvis la monton kie estis la observejo. La plano estis viziti la teleskopojn dumnokte, kiam la astronomoj estas observantaj, sed la observado tiunokta devis esti haltigita.
    Malgraú tio, kiel planite, ni dividis nin je tri grupoj por viziti la teleskopojn Galileo, NOT kaj Newton -pri kiu mi ankoraú ne parolis- kie astronomoj atendis bonan konduton de la naturo en siaj hazardaj agoj, sed vane. Mia grupo vizitis teleskopon NOT, kie tre simpatia astronomo rezignis pri tiu nokto kaj parolis al ni pri lia laborajho tiama. Nuntempe li okupighas pri stelformigho, pli konkrete pri gravita influo de la intergalaksia materio kaj de la chirkaúantaj galaksioj al stelformighado. Por tio li elektis 26 junajn galaksiojn, senbrakajn, de la kumulo de Virgo -studi senbrakajn galaksiojn estas necesa por eviti la gravitan efekton kiun povas kaúzi la brakojn de la propra galaksio-. El tiuj 26 galaksioj kiujn li planis foti tiun nokton, li povis nur foti UNU, antaú kiam la nebulo kaj la humido definitive malhelpis la laboron.
    Tiel malbonaj kondichoj povas signifi katastrofon kaj ech ruinon por scienca projekto, char la asignado de tempo de teleskopo estas afero tre strikta kaj konkurenca, kaj tute ne konsideras tiajn malhelpajhojn. Tio signifas ke post eble sesmonata atendado por uzi teleskopon, io tiel simpla kiel malbona aú sinsekvo de malbonaj noktoj devigas astronomojn konkuri denove por ricevi uzotempon eble post aliaj ses aú ok monatoj, perdinte tempon, monon de vojagho k.a.
    Kiam la humido superis 85 %-on, nia rezignaciita amiko fermis la kupolon kaj shaltis la informadikan ilaron kaj foriris. Poste ni reiris al la aúto kiu kunportis nin al la ripozejo. Tiam estis la 1-a frumatene, la temperaturo estis 4 gradoj sube de nulo kaj humido 100 %-a. Glaciaj platoj komencis formighi sur la asfalto kaj la cemento, ankaú sur la kupoloj.

    La sekvanta tago ne atendis nin pli bonvetere. Post granda matenmangho ni vizitis la du lastajn "staciojn": teleskopojn Newton kaj William Herschel.
    La Teleskopo Isaac Newton havas 2.54 diametran chefan spegulon, kun f/2.94 kaj havas chefan fokuson kun korektita f/3.9 kaj f/15 Cassegrain fokuso. Ghi estas muntita sur ekvatora sistemo kaj estis konstruita por larghkampaj bildoj. Ghia instrumentaro konsistas el Mezdispersiva Espektrografo IDS; Spektrografo por Debillumaj Objektoj FOS; kaj cheffokusa CCD-kamero por larghkampaj bildoj.

      
     Teleskopo "Isaac Newton", 2.5 metra                Teleskopo "William Herschel, 2.5 metra

    Kaj finfine, la jubelo de la observejo: Teleskopo Wiliam Herschel. Kun sia 4.2 metrojn diametra parabola chefa spegulo, tiu estas la plej granda teleskopo el chiuj situantaj en Kanarioj. Tiu spegulo estas f/2.5 kaj la teleskopo havas korektitan f/2.81 chefan fokuson, f/11 Cassegrain fokuson kaj f/11 Nasmyth fokuson. Inter aliaj instrumentoj trovighas spektrografo ISIS, por meza dispersio, kun brakoj por labori kun ultra-blua kaj infra-rugha lumoj samtempe funkciantaj kaj polarimetria kapableco; UES, altdispersiva Eshelle spektrografo; TAURUS, larghkampa Fabry-Perot interferometro; kaj aliaj spektrografoj, altrezolucia CCD-kamero, kamero por infra-rugha radiado, k.a.
    Krome ghi havas relative bonan konsult-bibliotekon, entenantan, inter alie, efemeridojn, katalogojn, jarkolektojn de profesiaj astrofizikaj kaj astronomiaj revuoj, k.t.p.

    Sed tiu "ora" jubelo baldaú ighos "arghenta" char jam komencis la konstruado de la novgeneracia teleskopo GTC (Granda Teleskopo de Kanarioj), kiu komencos funkcii en 2003-a jaro. Ghi estas la unua grandscienca projekto majstrota de Hispanio. La bugheto por tiu projekto proksimighas al cent milionoj da dolaroj, kaj chefaj investantoj estas la Aútonoma Komunumo de Kanarioj kaj la Chefa Ghenerala Administrejo de la Hispana Shtato kune kun institucioj de aliaj landoj kiuj partoprenas la projekton.
    La chefa spegulo konsistos el 36 sesangulformaj elementoj kies diagonaloj mezuras 1.9 metrojn kiu egalos cirklan spegulon 10.4 m diametre; krom la ordinaraj aktiva kaj adaptiva optikoj, GTC estos la unua posedanta adaptivoptikan sistemon kapablan kompensi etajn atmosferajn turbulojn.

                             
            Modelo de la Granda Telesko-              Tridimensia bildo de la desegno de la Granda
            po Kanarioj.                                          Teleskopo Kanarioj.
 

    Nia vizito finighis kun timema apero de la suno, glaciaj pecoj sur la etaj talioj kaj folioj de tiuj altmarnivelaj plantoj kiuj ornamas la ejon, belegaj sur la malvarmaj sunradioj, kaj pecoj da glacio falantaj de la kupoloj. Tiel finighis unu el la plej fruktodonaj kaj neforgeseblaj semajnfinoj de la vivo de la aútoro.
 

                                                                                                    Antonio M. Sánchez Pérez
                                                                                                    Kanariaj Insuloj (Hispanio)