COSMOS 2000 - Urbo Tullamore malfermas fenestron al la universo

Cxi tio estis la titolo de raporto, kiu aperis en lokaj jxurnaloj pri astronomia festivalo COSMOS, organizita de la Tulamora Astronomia Societo ( "Tullamore Astronomical Society"/ "Cumann Realteolaioch Thulach Mhor" ) kiu okazis de la 3-a gxis la 5-a de marto en "Annaharvey Equestrian Centre" (Centro de rajdado kaj dresado) apud mezirlanda urbo Tullamore. Partoprenis homoj el Nord-Irlando, la Irlanda Respubliko, Skotlando, Kimrio kaj Nederlando.

La laborlingvo uzata estis la angla, sed ankaux auxdigxis konversaciojn en Esperanto, cxar tri el la partoprenantoj, inkluzive de unu el la prelegantoj kaj la vicprezidant(in)o de la Tulamora - srtronomia Societo (TAS), estas esperantistoj.

TAS estis fondita en 1986, la jaro de la reveno de la kometo Halley. De 1991 gxis 1997, TAS gastigis - kaj poste ankaux organizis - "Astrofest", tutirlandan astronomian festivalon en urbo Tullamore, graflando Offaly (irlandlingve: Tulach Mhor, Contae Uibh Fhaili). En 1999, la nomo de la festivalo estis sxangxita al "COSMOS" kaj la Societo decidis igi COSMOS 2000 aparte speciala jarmila arangxo. La nacia jarmila komitato inkludis COSMOS-on en sia programo de jarmilaj eventoj, kaj aljugxis al gxi sxtatan monsubtenon.

Partoprenis 9 fakaj prelegantoj el la du partoj de la irlanda insulo kaj el Nederlando. La kvalito de la prelegoj estis science altnivela kaj profesia. La auxskultantaroj cxe prelegoj estis pli grandaj ol kutime. Felicxe, la noktoj dum la semajnfino estis suficxe klaraj por bona teleskopa kaj nudokula observado.

La temoj de la prelegoj estis tre variaj sed interrilataj. La unua el la interesegaj prelegoj estis farita vendrede vespere de s-ro Hugh Reid [Hju Rid] lektoro pri elektra kaj elektronika ingxenierio cxe Bell College of Technology (Teknologia Altlernejo "Bell", Hamilton, Skotlando), kaj temis pri kelkaj el la multaj uzoj de laseroj (por trancxi metalon, por okula kirurgio, por fari kompaktajn diskojn, kaj kompreneble, por astronomia observado, mezurado de distancoj - ekz inter la tero kaj la luno), ktp. Hugh Reid estas esperantisto kaj membro de la Esperanto-Asocio de Skotlando Sabaton, prelegis s-ro Frank Prendergast de la Dublina Teknologia Instituto ("Astronomio en prahistoria Irlando"); d-ro Paul Callanan de la Universitata Altlernejo de Cork [Kork] ("Robotaj teleskopoj"); d-ro Tom Ray de universitato Trinity College, Dublino ("Kio ekzistas inter ni kaj la steloj"), kaj s-ro Denis Fitzgerald de la irlanda meteologia instanco "Met Eireann" ("La klimato dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj") Sabaton vespere okazis bankedo kun akompano de agrabla muziko ludata kaj kantata de loka grupo "Dominic Madden kaj Fear Talla".

Dimancxon, sprite prelegis s-ro Terry Moseley membro de la Irlanda Astronomia Asocio pri "Ekshibiciuloj en la cxielo" (nome, meteoritoj); kaj profesoro Evert J.A. Meurs, direktoro de la observatorio de Dunsink faris ekscitigan prelegon pri "La ekspansianta koncepto de nia universo dum la 20-a jarcento". Finfine, profesoro d-rino Susan McKenna Lawlor de la entrepreno "Space Technology Ireland"("Irlanda Spacteknologio") rakontis pri la rolo, kiun sxi kaj sxia teamo da scienculoj kaj ingxenieroj ludis kaj ludas en internacia spacesploradaj programoj, ekz instrumenta analizo de grundspecimenoj sur Marso kaj flugoj de spacveturiloj al kometoj por esplori ilian konsiston. Amuza kaj cerbodefia astronomia kvizo estis organizita de Bob Campbell, ano de TAS. Je la fino de la festivalo estis prezentitaj premiojn al gajnintoj de la kvizo.

Lauxsxajne, cxiuj konsentis, ke COSMOS 2000 estis la plej bona COSMOS gxis nun kaj sendube gxi estis la plej science dokta.

Garbhan MacAoidh (angligita Girvan McKay)

Cxi-tie vi povas vidi eltrancxajxojn de la loka gazetaro pri la festivalo.

Ree al "Biblioteko"