Astronomoj de la San Francisco State University (SFSU) , de la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics (CfA), kaj de la High Altitude Observatory (HAO), sub gvido de Geoffrey Marcy kaj Paul Buttler, jxus anoncis la eltrovon de nova sunsistemo orbite cxe la stelo Upsilon Andromedae.
La sunsistemo estas formata de tri planedoj kiuj ricevis la provizorajn
nomojn: planedo b, planedo c kaj planedo d. Cxiuj
el ili havas mason pli grandan ol la tera. La bildo malsupre montras iliajn
orbitojn cxirkaux Upsilon Andromedae. La interrompitaj strekoj komparas
tiujn orbitojn kun tiuj de Merkuro, Venuso, Tero kaj Marso.
Ekde 1992, ekstersunaj planedoj estis eltrovitaj orbitantaj cxirkaux du dekojn da steloj. Upsilon Andomedae estis unu el ili, pro tio ke planedo b estis eltrovita unue, en 1997, pere de samaj sercxantoj. Tamen, ili nun eltrovis du aliajn planedojn. La eltrovo estas tre grava: tiu estas la unua fojo kiam oni renkontis sunsistemon cxirkaux sunsimila stelo. Upsilon Andromedae havas la saman spektran tipon kiel la Suno, kvankam gxi estas 1,4 miliardoj da jaroj pli juna, kaj iomete pli varma kaj peza.
Malgraux tio, la sxancoj por ekzistado de vivo je tiu sunsistemo estas grandaj. Planedo c havas orbiton similan al la tera orbito. Tio signifas ke gxi ricevas kvanton da varmo kaj lumo similan al tiu, kiu nia planedo ricevas. Planedo c mem havas mason duoble pli grandan ol la jupitera maso, kaj oni kredas ke tiuj grandmasaj planedoj ne havas tauxgajn kondicxojn por ekapero de vivo. Tamen, eble gxi posedas malgrandajn satelitojn, kie la vivo povis aperi. Ne estas senutile rememorigi ke Euxropa, satelito de Jupitero kiu kredeble estas simila al tiu planedo, estas unu el la plej eblaj eksterteraj lokoj kie vivo povis ekaperi. Ecx planedo d estas lokita cirkauxe en la "vivebla regiono", spaco kie oni kredas ke la vivajxoj povas evoluigxi.
Upsilon Andromedae estas okule videbla stelo de la boreala hemisfero,
lokata en la konstelacio Andromeda. Gxia distanco de ni estas 44 lumjaroj.
La tabelo malsupre montras aliajn datenojn pri tiu sunsistemo.
| Upsilon Andromeda
Spektra tipo: G (nano)
|
Planedo b
Maso: 0,75 jupitermasoj
|
Planedo c
Maso: 2 jupitermasoj
|
Planedo d
Maso: 4 jupitermasoj
|
Vidu pli da informoj je la
pagxumo de Geoffrey Marcy (angle).