Mont Chiran [Monto Ŝiran], Alpoj de Supra Provenco, Francio


Dum ĉi-jara Astronomia staĝo ĉe E-centro "Kvinpetalo" ( Bureso, Francio ) estis decidite organizi venontan astronomian staĝon sub titolo "Astronomio: Amatoroj kontribuas" ekde la 8a ĝis la 15a de Septembro 2001 jaro en Observatorio de Monto Chiran [Ŝiran], departamento Alpoj de Supra Provenco, Francio.
La plej proksima loĝloko estas vilaĝo Blieux. Por orientiĝi jen la mapo kie la vilaĝo estas notita per stelo.

Jen estas pli detala mapo. Por ne perdiĝi ni rekomendas anticipe konsulti la sekvan TTTejon: www.mapquest.com.

La regiono estas ege bela. Kion oni plej admiras en la vilaĝo en la regioneto Verdon estas ĝiaj paca etoso kaj bela pejzaĝo. Blieux situas tre fore de ĉefvojoj. Aŭdeblas nur la somera kanto de la cikadoj.

        
Selektante unu el la agrablaj migrovojetoj ĉirkau la vilaĝo (Mourre de Chanier au Mont Chiran) vi povas dorloti viajn sentojn per la multaj delikataj parfumoj ĉirkau-ŝvebantaj.

Tamen nia celo estas Monto Chiran. Jen ĝi! Atendante vin septembre en 2001 jaro por ĉeesti la unuan Astronomian Staĝon de AEK sub gvido de Patrick Lagrange. Aliĝu kaj Ğuju neforgeseblan etoson de samideanoj!

Ĝis la Staĝo!


Ree al la Kluba paĝo