D-ro Helio Jaques Rocha-Pinto


Naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la 11an de Januaro 1971. Plenumis la mezlernejon ekde 1986 ĝis 1988, ĉe Colégio Naval, brazila mararmea lernejo, kie esperantiĝis per aŭtodidakta libro.
En 1989 eniris la Federalan Universitaton de Rio-de-Ĵanejro, ricevinte la gradon de astronomo en 1993, post la studo de l'influenco de kometoj, planedoj kaj stelmortaĵoj en la kemia evoluado de la Galaksio.
De 1994 ĝis 1996, ricevis la gradon de Magistro de Sciencoj pri Astrofiziko, en la Universitato de San-Paŭlo, studante la distribuon de metalkvantoj en sunsimilaj steloj. Tiu studo montris ke la Suno estas kemie netipa de sia galaksia regiono, pro tio ke la plejmulto de steloj tie havas malgrandan metalan abundon kompare al ĝi.
En meza 1996, komencis doktoriĝon en la sama universitato, studante la okazojn de ekkrevoj de stelformado dum la pasinteco de la Galaksio, kaj metodojn por mezuri stelajn aĝojn.
Interesoj: stelevoluo; Galaksia astronomio; nukleosintezo; stelaj kemiaj abundoj; ekstertera vivo; kromosfera aktiveco; stelaj aĝoj.
Poŝtadreso:
Helio Rocha-Pinto
Instituto Astronômico e Geofísico
Av. Miguel Stefano 4200
04301-904 São Paulo SP Brazilo
Retadreso: helio@urania.iagusp.usp.br
Telefonoj:hejma +55 11 5583 7644
ofica +55 11 577 8599 (aldona 282)


Ree al paĝo "Nia Teamo"