
Celoj kaj bazaj principoj de la redaktora skipo de la revuo plene
kongruas kun niaj. Jen kion oni skribas en la Enkondukaj vortoj al la unua numero de la revuo:
"La scienco kaj tekniko estas ja la fortegaj motoroj tirantaj la homaron al la pli prospera estonteco.
Kaj Esperanto - ĝi estas la lingvo celanta pli prosperan estontecon de la homaro. Esperanto, do, jam nun
devas montri al la natursciencistoj, teknikistoj kaj al cetera publiko ke ĝi, kiel lingvo, absolute
kapablas esti ankaŭ praktike uzebla fundamento de la gravaj faktoroj celantaj al pli prospera estonteco
de la homaro."
Certe de tiu epoko pasis jam multe da tempo. Scienco iris antaŭen. Ĉi-tie eble vi trovos iujn
jam ne aktualajn artikolojn, eble lingvaĵo ne ĉie estas perfekta. Ni ne kulpigu la aŭtorojn.
Ili faris sian grandegan laboron por nin ĉiujn. Dankon al ili tutkore! Nia klubo penos daŭre iri
ilian vojon. Do, karaj amikoj - agrablan legadon!
1963: N-ro 1 N-ro 2
N-ro 3 N-ro 4
1964: N-ro 1 N-ro 2 N-ro 3