| Astronomia Staĝo ĉe "Kvinpetalo", 1.9 - 5.9.2000, Bureso, Francio |
Tiu ĉi paĝoj ĉefe reprezentas foto-raporton de la Staĝo.
La temoj kiuj estis pritraktitaj dum la evento estis tre abundoj - de la Historio de Astronomio
ĝis Perspektivoj de Astronomio en diversaj landoj. Jen Patrick startis de la praepokaj sciencoj
( Astronomio - parto de Matematiko, ... ).

Staĝanoj atente aŭskultis preleganton. Sur tiu foto - Hanna, Witold kaj Johano absorbas la vortojn de Patrick.

Ankaŭ aliaj same faris:

Inter pluraj prelegoj speciale rimarkeblis tiu pri Suna Sistemo, kiu interalie estis "memfarita" de nia gvidanto:

Por pli bone imagi la grandskalecon de la Suna Sistemo estis bezonata helpo. Jen Lars kaj Johano "subtenas" la tutan Sunan sistemon.

Krom pluraj studadoj ankaŭ ne mankis observado, kiu estis orginizita kaj sur korto de "Kvinpetalo" tage, kaj vespere ( eĉ matene ) en loka stadiono. Post prezento de la Suno ĉiu staĝano povis mem ekvidi artefaritan sunan eklipson ...

sunaj makuloj

Dum vesperaj kaj matenaj observadoj ni konatiĝis kun konstelacioj, Luno, planedoj, duopaj steloj ...

Ofte post ( kaj antaŭ ) vesperaj observadoj en loka stadiono ni estis invititaj al domo de familio Rapley ( estis bone iom varmiĝi jam dum iom malvarmetaj vesperoj ). Dankon al gastamo de geRapley.

Ekster la lecionoj staĝanoj diskutis evoluon de AEK kaj ellaboris planon de la estonta agado. Jen aktivuloj promenas dum dimanĉa libertempo en tre agrabla ĉirkaŭaĵo.

Por memoro estis farita komuna foto de ni. Jen ni estas! Ni jam atendegas venontjaran staĝon ĉe Patrick sur pinto de Monto Chiran. Ni certe venas! Ĉu ankaŭ vi? Sendu al AEK mesaĝon pri via alveno. Jen Patrick ankaŭ atendas vin.
