Se Vi ne vidas supersignojn premu cxi-tie

Karaj amikoj!

Se Vi profesie laboras pri Astronomio aŭ Astrofiziko, se vi estas astronomo-amatoro aŭ simpla maldormulo kiu decidis iom pli multe ekscii pri nia Universo - tiu ĉi loko en Interreto estas por Vi!
Ni kore Vin salutas kaj bonvenigas!

Kiu ni estas? Ni estas anoj de Astronomia Esperanto-Klubo (AEKo), kiu nun formiĝas. Do, Vi venis ĝustatempe kaj trovis ĝustan lokon. Nia teamo konsistas el doktoroj de sciencoj, studentoj, simplaj interesiĝantoj pri Astronomio. Ne gravas kie Vi laboras kaj kiun postenon Vi havas. Ĉi-tie regas demokratio. Ni ĉiuj havas unu solan pasion - esploron de Universo; volas scii pli multe pri ĝi, pri ĝiaj leĝoj, procezoj kaj mirakloj. Se tio plaĉas al Vi venu kaj ĝuu nian etoson.

Por komunikiĝo ni elektis la plej rapidan rimedon - Interreto. Niaj paĝoj estu loko kie Vi trovos ĉion laŭ Via gusto. Informu nur Vian guston ;-)
Multaj sciencistoj nun prave konsideras anglan lingvon kiel lingvon de scienco. Por esti en kurso de novaĵoj, por popularigi siajn rezultojn, viziti internaciajn konferencojn necesas kompreni kaj paroli angle. Ĉu tiel daŭros? Ni ne scias, sed kredas ke povus almenaŭ iom ŝanĝi la situacion - uzi nian lingvon, Esperanton, por scienco. Ĉu tio ne estos pli demokratie?
Do, Vi trovos sur niaj paĝoj rubrikon pri astronomiaj novaĵoj, konferencoj, sciencaj kaj popularaj artikoloj. Ĉiun profesiulon ni invitas sendi materialojn por nia "Profesia angulo". Ni atendas de Vi viajn sciencajn rezultojn, sciencajn artikolojn, eĉ kurtajn abstraktojn. Se pro manko de tempo Vi ne sukcesis ankoraŭ traduki iun materialon, sed volus ke ĝi estu en la paĝoj. Sendu al ni , ni ĝin tradukos. I.a., same ni povas fari por viaj amikoj ne esperantistoj. Viaj proponoj, ideoj, komentoj ĉiam estas atendataj.

Se vi estas amatoro. Skribu pri via observado, sendu viajn fotojn de astroj. Ni penos prezent al Vi vastan areon de amatora agado: meteoroj, kometoj, asteroidoj, variaj steloj k.t.p. Vi ekscios kiel uzante interreton fari astronomian observadon, kiel astronomie ripozi kaj multan alian laŭ Via gusto.

Se Vi bezonas konsulti iun astronomian terminon, tiam helpos al Vi rubriko "Terminaro". Ni konsideras laboron pri astronomiaj terminoj tre grava kaj deziras Vian helpon en tiu direkto.

Klubanoj devas koni unu la alian, ĉu? Venu al rubriko "Nia Teamo". Se Vi ne estas ankoraŭ tie - skribetu kelkajn vortojn pri vi.

Proponu novajn rubrikojn!

Ni kredas, ke la paĝaro estos sufiĉe dinamika, tial sendu vian retadreson al aeko@egroups.com kaj ni informos Vin pri ŝanĝoj ĉi-tie.

La klubo havas sian poŝtliston, kie vi povas diskuti kun klubanoj, legi interesajn informojn. Ĉiu klubano regule ricevas nian AEK-bultenon.

Ni komprenas, ke ni ĉiuj estas okupitaj homoj ( laboro, familio, aliaj hobioj aŭ simpla pigreco ), sed kune povas efektive fari neformalan, sed funkciantan Klubon.

Grave! Kurso pri Astronomio por esperantistoj. Detalojn legu en "Anonctabulo"

Revenu al tiu ĉi adreso. Dume - Ĝis! Klaran ĉielon al ĉiuj!


Ree al la kluba paĝo