La distribuo de metalkvantoj de la nanosteloj G en la suna najbarajxo

(Resumo de artikolo The metallicity distribution of G dwarfs in the solar neighbourhood, de H.J. Rocha-Pinto kaj W.J. Maciel, publikigita en Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, n-ro 279, pgx. 447, 1996)
 

Ni konstruas novan distribuon de metalkvantoj de nanosteloj G en la suna najbarajxo, uzante uvby-fotometrion  kaj gxisdatigitajn paralaksojn. Nia distribuo enhavas 287 nanostelojn G lokatajn gxis 25 pc de la Suno. Gxi diferencas multe de la klasikaj distribuoj de Pagel & Patchett kaj Pagel, havante nuran elstaran pinton cirkauxe [Fe/H] = -0.20 dex. La brutaj datenoj estis korektitaj pro observadaj eraroj kaj kosma disperso adoptante disperson de 0.1 dex. Por atingi la reala distribuon de metalabundoj, ni uzas la korektigantajn faktorojn donitajn de Sommer-Larsen, kiuj konsideras la skalojn de alteco de la steloj.

La distribuo konfirmas la problemon de la nanosteloj G, tio estas, la manko de metalmalricxaj steloj rilate al la antauxdiroj de la Simpla Modelo por kemia evoluado. Alia aspekto de tiu distribuo, kiu estis jam aperanta en la antauxaj, estas la malgranda nombro de metalricxaj steloj, denove rilate al la Simpla Modelo. Niaj rezultoj indikas ke estas tre malfacile alkonformigis la Simplan Modelon al tiu distribuo, ecx pere de la difino de "efektiva gajno". Komparado inter diversaj modeloj apud la literaturo estas farita. Ni trovas ke masfalaj modeloj estas la plej konvenaj por ekspliki la novan distribuon de metalkvantoj. Ni ankaux montras ke la distribuo de metalkvantoj estas akordigebla kun granda erao de stelformado okazinta antaux 5 gxis 8 Gjar, similante al rezultoj trovitaj de aliaj auxtoroj.

Por vidi kompleta anglolingva artikolo, alklaku tie cxi.