| "Astronomio: Amatoroj kontribuas", 7-14.9.2002, Sankt-Mikaela Observatorio, Francio |
Unua Informbulteno de la AEKa Astronomia Staĝo.
Sankt-Mikaela Observatorio ( Saint-Michel l'Observatoire ), 7-14.9.2002

La 3a Staĝo "Astronomio: amatoroj kontribuas" de Astronomia Esperanto-Klubo, ekde la 7a ĝis la 14a de Septembro 2002, Sankt-Mikaela Observatorio, suda Francio
Astronomia Esperanto-Klubo ( AEK ) kiu estis fondinta komence de la 2000 jaro anoncas pri sia tria staĝo kiu celas eduki la pli vastan Esperanto publikon pri la plej antikva scienco - Astronomio. La du antaŭaj staĝoj okazis en 2000 jaro en E-kulturcentro "Kvinpetalo" ( Bureso, Francio ) kaj en 2001 jaro en la Observatorio de Monto Chiran en suda Francio. ĉi-jare la staĝon akceptas tre konata ne nur en departamento de Alpoj de Alta Provenco, sed en la tuta Francio - Sankt-Mikaela Observatorio ( Saint-Michel Observatoire ). En la Observatorio funkcias Centro de Astronomio, kiu regule organizas diversnivelajn staĝojn, akceptas grupojn de gejunuloj ( kaj certe pliaĝuloj ) el diversaj regionoj de Francio, okazigas konferencojn kaj faman someran Astronomian Festivalon. En la Centro disponeblas la plej unika en Eŭropo speciala teleskopo por observadi la Sunon ( diametro de la spegulo egalas al 1,20 m ! ), Neŭtona teleskopo de 60 cm kun ebleco foti per speciala CCD-kamero astrojn, multaj pli malgrandaj teleskopoj. Por ĉiuj partoprenantoj dum la staĝo estas malfermita videoteko kaj riĉa biblioteko, funkcias konstanta interreto, foto-laboratorio. ĉio en la Centro estas farita por doni la plej bonaj kondiĉoj al lernantoj - eĉ bongusta manĝaĵo 3-foje dum tago atendas la staĝanoj en la manĝejo, 2-4 litaj ĉambroj garantias trankvilecon post la nokta observado.
Tute apude de la Centro ( je distanco de 1,5 km ) troviĝas fama profesia Observatorio de Alta Provenco ( l'Observatoire de Haute-Provence du CNRS ). Dum la staĝo estos organizata ekskurso ( eble eĉ ne unu ! ) al tiu Observatorio kaj renkontiĝo kun ties sciencistoj. Se vi jam ion scias pri astronomio kaj volus ekscii pli multe - aliĝu, ni garantias ke vi ekscios multe pli. Se vi estas absoluta laiko en Astronomio - ne timu, venu kaj vi ekvidos ke nur post unu semajno vi povos orientiĝi laŭ la steloj; diveni sur ĉielo kiu astro estas stelo, kiu planedo; proprokule ekvidos nian makulplenan Sunon; evidentiĝi ke steloj varias kaj ekscii multe pli. Eĉ se vi estas profesia astronomo kaj ŝajnas al vi ke vi jam estas spertulo de la fako - venu, ne hezitu. Estas bona ŝanco por vi ĝui la komunan lingvon, renkonti kolegojn, interkonsenti pri novaj kunlabor-projektoj. Post la staĝo eblas turisti en pitoreska ĉirkaŭaĵo.
Gvidanto de la staĝo - Patrick Lagrange, kiu ne nur denaske parolas Esperanton sed estas unu el la plej spertaj astronomoj en Esperantujo.
La Observatorio troviĝas apud urbo Forcalquier kaj estas bone atingebla per aŭto, buso kaj trajno.
Kotizoj kaj eblecoj pri pagmanieroj troviĝas en aliĝilo
Kvin unuaj aliĝantoj ricevos astronomian bildkarton tuj post la aliĝo.
ĜIS la en SANKT-MIKAELO!
Se Vi havas iujn demandojn rilatajn al la evento kontaktu kunordiganton de AEK ( astroek@yahoo.com ).