La 3a staĝo de Astronomia Esperanto-Klubo "Astronomio: Amatoroj kontribuas", 7-14.9.2002, Sankt-Mikaela Observatorio, Francio


Paĝo 2

La vilaĝon Saint-Michel l'Observatoire ( Sankt-Mikaela Observatorio ) trovi sur la mapo de Franco ne estas facile. Ĝi situas en Alta Provenco en nordorienta parto de Parko Luberon, ne malproksime de urboj Manosque kaj Forcalquier.

Jen eble por iu malkonata volaĝo - Sankt-Mikaela Observatorio

Komence de 20 jaroj de la 20a jarcento en Usono sur Monto Vilson en Kalifornio jam eklaboris giganta 2.50 metra teleskopo, tamen en Eŭropo ankoraŭ oni ne havis lokon por regula spektroskopa kaj fotometria observado de steloj. Oni multe serĉadis la konvenan lokon kaj finfine decidis en la Novembro 1936 fondi profesian observatorion je 10 km for de Forcalquier tute apud la vilaĝo, tiam nomiĝanta Saint-Michel-de-Provence. La decido estis farita pro tre pura aero en tiu loko kaj granda nombro de klaraj noktoj. Tial kreiĝis Observatorio de Alta Provenco, Observatoire de Haute-Provence (OHT), fama pro sia aktivado ne nur en Francio, sed ankaŭ tutmonde. Nuntempe tiu observatorio kunhavas 4 teleskopojn ( 193, 152, 120 kaj 80 cm ), plurajn altkvalitajn esplorajn ilojn kaj grandan teamon de teknikistoj.

Tiel aspektas Observatoria parko plenplena da diverstipaj observejoj.

Post sia fondiĝo OHT allogis multajn amatorajn astronomojn, tio tamen ne plaĉis al profesiaj astronomoj - ja scienco bezonas trankvilan laboradon. Tial fine de la 80aj jaroj estis decidite apude krei specialan Astronomian Centron, kiun amatoroj povus uzi por sia esplorado, por lernado kaj fojaj vizitoj ( nur unufoje dum semajno ) al OHT. La Centro estis malkovrita la 16an de Marto 1998 jaro kaj nun estas eble la plej konata en tuta Francio - centro pri Astronomio.

Centro de Astronomio, kiu ĉi-jare unuafoje akceptis Esperantistan grupon.

Ĉi-septembre la Centro unuan fojon akceptis por sia staĝo AEKon. Tuj post la alveno ni atendante nian gvidanton havis eblecon komenci interkonatiĝi kaj iom ripozi post la vojaĝo.

Nori el Japanio meze de italoj

Daŭrigo ->