Witold Cayzac


Naskiĝis la 11an de julio 1985 j. en Pollando, kie travivis 4 unuajn jarojn. Aŭdis Esperanton denaske, ĉar patrino ofte uzis ĝin. Kiam gepatroj decidis fondi esperantistan familion, la tuta familio ekloĝis en Francio, lando de patro. Tre frue ekhavis pasion por la ĉielo, komence nudokule admiregis fascinantan nordan stelfirmamenton. Kiam iĝis 6-jara, pola avo donacis teleskopon ( la 110 mm Neŭtonan ). Eksciinte bone manipuli ĝin komencis esplori proksimajn kosmajn objektojn ( la Lunon, planedojn, brilantajn stelojn ). Poste , helpe de libroj, ekobservis malproksimajn objektojn ( galaksiojn, stelamasojn). 9-jara iĝis ano de astronomia porinfana klubo kaj staĝis dum unu semajno en Astronomia Observatorio apud Montpelliero. Ekde 11-jaraĝo helpe de patro ekuzis teleskopon Celestron 8 de 200 mm. Per ĝi observis centojn da duoblaj steloj, nebulozoj, stelamasoj kaj galaksioj. Nun estas 14-jara, lernas lastan jaron en la mezlernejo.
Ret-poŝto: cayzacwitold@netcourrier.com
Ni kore deziras al nia kara Witold - sukcesan lernadon , interesan ĉielobservadon kaj aktivan kunlaboron en nia klubo. Klaran ĉielon al vi, Witold!


Ree al paĝo "Nia Teamo"