51a Jarkongreso de ELNA
Boston, Massachusetts
3 - 6 julio 2003


[English version] [Hejmpaĝo] [Pri Bostono] [Pri la Kongreso] [Programo] [Invititaj Gastoj] [Loĝado] [Aliĝilo] [Lastaj Aktualigoj]

Alven-informoj

La suba anonco estis sendita al aliĝintoj la 21an de junio:


Dankon pro aliĝi al la 51a Kongreso de ELNA! Sekvas la informoj kiujn vi bezonos por plani vian viziton.

La sekcioj estas:


Anoncoj

Ni havos aŭkcion dum la kongreso por kolekti monon por ELNA! Se vi volas donaci aĵon aŭ servon al la aŭkcio, kunportu ĝin kaj transdoni ĝin ĉe la registrejo kiam vi enskribiĝos. Vi povas ankaŭ sendi aĵojn per poŝto al la jena adreso:

Jacob Schwartz, 41 Windsor Rd, Somerville, MA 02144

Bonvolu informi membrojn de via loka klubo pri la aŭkcio. Donacitaj aĵoj ankaŭ de tiuj kiuj ne ĉeestos estos tre bonvenaj.

Esperantaĵoj estus plej taŭgaj -- ekzemple brokantaj libroj, muzikaĵoj, vestaĵoj, ktp, aŭ kolektindaĵoj pri Esperanto kiel fotoj, aĵoj kun subskriboj de famaj homoj, malfacile troveblaj eldonaĵoj, ktp. Sed ankaŭ aliaj aĵoj aŭ servoj estos bonvenaj.

Dankon pro via helpo!


Alveno

Se vi mendis dorm-ĉambron ĉe MIT kaj alvenos antaŭ la komenco de la kongreso, vi povas iri rekte al la dormejo kaj enregistri. Vidu la sekcion pri "Loĝado ĉe MIT" sube.

Komenciĝante ĵaude posttagmeze, estos registreja kaj informeja tablo en la unua-etaĝo vestiblo de la Studenta Centro Stratton. Tie oni povas registriĝi kaj ricevi la kongres-paperojn. La studenta centro situas je 84 Avenuo Massachusetts kaj estas indikita per ruĝo en tiu ĉi interreta mapo.

Se vi alvenos ĵaude antaŭ la malfermiĝo de la registrejo, vi povas iri rekte al la estrara kunsido de ELNA (vidu la sekcion "Lokoj"). Se vi alvenos poste, kaj volas iri rekte al la interkona vespero aŭ kiu ajn programero okazas je tiu tempo, ankaŭ informojn pri tiuj lokojn vi trovos en la sekcio "Lokoj".


Lokoj

La ELNA-estrara kunsido okazos de 8h ĝis 17h en la ĉmabro 400 de la Studenta Centro Stratton. Room 400 estas je la 4a etaĝo, en la vera centro de la etaĝo. Ĝi estos la ligna ĉambro tuj antaŭ vi kiam vi elpaŝos el la lifto. Eĉ la pordo estas ligna, do ĝi eble ne estos tuj rimarkebla.

Komenciĝante ĵaude posttagmeze, registreja kaj informeja tablo staros en la enireja halo de la unua etaĝo de la studenta centro.

La studenta centro situas je 84 Avenuo Massachusetts kaj estas indikita per ruĝo en tiu ĉi interreta mapo.

La interkona vespero okazos ĵaŭde vespere je 19h (sentu vin libere alveni eĉ je 18h) en la manĝejo Lobdell je la dua etaĝo de la Studenta Centro Stratton. Ĉirkaŭ 21h, ni translokiĝos al la student-estrata trinkejo Thirsty Ear, en la kelo de la dormejo Ashdown House. Tie oni invitis la muzikistojn muzikumo kiel parto de ĉiu-semajna serio. Ashdown House estas indikita per ruĝo en tiu ĉi interreta mapo.

Dum la tagoj vendrede, sabate, kaj dimanĉe matene, programeroj estos en la ĉefaj parto de la universitato en konstruaĵo 4, je la dua etaĝo, en ĉambroj 231, 237, kaj 249. Konstruaĵo 4 estas indikita per ruĝo en tiu ĉi interreta mapo.


Transportado

La sekvanta teksto venas rekte el la kongresa retpaĝaro:

Ĉeestantoj alvenantaj al Internacia Flughaveno Logan de Bostono povas alveni al MIT aŭ la Hotelo University Park per taksio aŭ metroo. Bedaŭrinde, la hotelo ne ofertas pendolbuson. Veturado per taksio el la flughaveno al Kembriĝo kostas proksimume $20 plus dankmono. La metroo kostas $1 por unu veturo inter la plejparto de la stacioj. Por informo pri publika veturigo en Bostono, vizitu la TTT-ejon de Machusetts Bay Transportation Authority (MBTA). Ankaŭ lueblaj veturiloj de diversaj kompanioj akireblas ĉe la flughaveno.

La metroo en Bostono havas kvar linioj, indikitaj per la kvar koloroj Ruĝo, Bluo, Verdo, kaj Oranĝo. La tereno de MIT situas inter la du metrostacioj Kendall kaj Central laŭ la Ruĝa Linio de la metroo. La Hotelo University Park estas proksima al la stacio Central. Flughaveno Logan situas laŭ la Blua Linio. Por atingi MIT-n, oni devas veturi laŭ la Blua Linio ĝis la stacio Government Center, transiri al la Verda Linio kaj veturi ĝis la tuj sekva stacio Park Street, kaj el tie veturi per la Ruĝa Linio ĝis la stacio Kendall aŭ Central. Se oni preferas ne multe piediri, eblas veturi per buso #1 de stacio Central ĝis MIT.

MIT estas iom facile atingebla ankaŭ per aŭto. La tereno situas apud Avenuo Massachusetts, ĉefa strato kiu etendiĝas tra Kembriĝo kaj Bostono.


Aŭto-restigado

La sekvanta teksto venas rekte el la kongresa retpaĝaro:

Aŭto-lasado ("parkado") en lasejoj de MIT kutime postulas permesilon. Tamen, je semajnfinoj, oficialaj feriotagoj (kiuj inkluzivas la 4an de julio), kaj post laborhoroj (inter 5:30 ptm kaj 7:30 atm), MIT-rilataj homoj rajtas restigi aŭtojn en kelkaj ejoj tra MIT sen permesilo. (Vidu la kongresan retpaĝaron por pliaj informoj.)

Tio signifas ke se vi alvenos post 17h30 ĵaude, vi povas restigi vian aŭto ĉe MIT ĝis 7h30 lunde matene senpage. Ni rekomendas la jenajn lokojn: Kresge Lot, West Annex, East Garage. Kvankam Kresge Lot plej proksimas, ĝi plej eble estos ankaŭ plena, do ni rekomendas la lokojn East Garage kaj West Annex.

Lasado dum aliaj horoj estas pli malfacile. Estas kelkaj senpagaj stratflankaj aŭto-lokoj je Strato Vassar. Estas ankaŭ kelkaj lasejoj proksimaj kiuj pagigas: la stratangulo de Avenuo Massachusetts kaj Strato Vassar ($9), la subtegmenta lasejo de University Park je la angulo de Stratoj Green kaj Landsdowne ($11), kaj la subtegmenta lasejo Cambridge Center je la angulo de Stratoj Broadway kaj Ames ($13). (Prezoj estas por 8-hora restado.)


Loĝado ĉe MIT

Tiu ĉi sekcio estas por kongresanoj kiuj mendis dorm-ĉambrojn ĉe MIT.

Ĉiu ĉambro estos en la studenta dormejo New House, indikita per ruĝo en tiu ĉi interreta mapo.

Se vi alvenos per aŭto, vi povas konduki laŭ la strato Amherst (indikita en la mapo) kaj haltigi la aŭton antaŭ la dormejo por malŝarĝi ĝin de viaj valizoj. Tamen, ne estas lokojn por restigi la aŭton. Vi devos lasi la aŭton en unu el la ejoj menciitaj en la sekcio "Aŭto-restigado".

New House havas komizejon kiu estas malfermita dum la plejparto de la tago (krom la mezo de la nokto). Dum la nokto, estas nokta gardisto kiu patrolas la dormejon kaj povas malfermi la pordon por vi se vi forgesas ŝlosilon, ktp.

Kiam vi alvenos, vi povas iri rekte al la komizejo kaj diri al la deĵoranto vian nomon, kaj vi ricevos kartan ŝlosilon por la ekstera pordo kaj normala ŝlosilo por via ĉambro.

La telefonnumero de la komizejo estas 617-253-6561. Vi povas doni tiun numeron al viaj familio kaj amikoj, por ke ili povu atingi vin. Ĉiun ĉambron havos telefonon, sed vi ne scios la numeron ĝis enskribiĝo. Iu ajn kiu telefonos al la komizejo povas esti redirektita al via ĉambro.

Litotukojn kaj bantukojn oni provizos, do vi ne devos kunporti viajn proprajn.


Kion Kunporti (Kaj Ne Kunporti)

Ne forgesu kunporti aĵojn por la kongresa aŭkcio! (Vidu la sekcion "Anoncoj".)

Se vi tranoktos en la MIT-a dormejo, litotukoj kaj bantukoj estos provizataj do vi NE devas kunporti viajn proprajn.

Kelkaj programeroj, kiel la pikniko kaj ekskurso, estos eskterkonstruaĵaj kaj do sun la suno. Kunportu taŭgajn ĉapelojn, vestaĵojn, kontraŭsunan ŝmiraĵon, ktp, laŭ via sento.


Demandoj

Se vi havas demandojn ne responditajn ĉi tie, sentu vin libera kontakti la lokajn organizantojn per elna_congress_2003_questions@yahoogroups.com