51a Jarkongreso de ELNA
Boston, Massachusetts
3 - 6 julio 2003


[English version] [Hejmpaĝo] [Pri Bostono] [Programo] [Invititaj Gastoj] [Loĝado] [Aliĝilo] [Alven-informoj] [Lastaj Aktualigoj]

La Kongreso

Kie: Stratton Student Center
Massachusetts Institute of Technology (MIT)
84 Massachusetts Avenue
Cambridge, MA 02139
Kiam: De la vespero de ĵaŭdo la 3a de julio,
ĝis meztago dimanĉe la 6a de julio, 2003
Kio: Esperanto-parolantoj el la tuta usono renkontiĝos kun amikoj el Kanado kaj
la mondo, por semajnfino de prezentaĵoj, diskutoj, muziko, amikeco, amuzo, kaj plu.
Vidu la paĝojn Programo kaj Invititaj Gastoj por pli da informo.
Loĝado: Ĉe la hotelo University Park aŭ studenta ĉambro ĉe MIT.
Vidu la paĝon Loĝado por pli da informo.

La Societo por Esperanto ĉe MIT kaj la Esperanto-Societo de Nov-Anglujo fieras alporti la 51an Jarkongreson de ELNA al la tereno de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, situante en la urbo Kembriĝo (Cambridge) tuj trans la Rivero Charles de la urbocentro de Bostono, en la ŝtato Masaĉuseco (Massachusetts).

La kongreso okazos en la kerno de la urba tereno de MIT en la Studenta Centro Stratton. La Centro Stratton ofertas aron da kunvenĉambroj en unu oportuna loko kaj enhavas kelkajn manĝejojn, nutrovarejon kaj krakbutikon, fotokopiejon, poŝtoficejon, kaj aliajn servojn. Ĉe la unua etaĝo estas krespejo Arrow Street Crêpes kiu servas la faman glaciaĵon kaj kafon de Toscanini's. Klaku ĉi tie por mapo de la tereno de MIT kun la Centro Stratton indikita per ruĝo.

Veturigo al MIT

Krom la informo kiun ni donas ĉi tie, vi eble volos legi la TTT-paĝon de MIT pri atingi MIT-n.

Ĉeestantoj alvenantaj al Internacia Flughaveno Logan de Bostono povas alveni al MIT aŭ la Hotelo University Park per taksio aŭ metroo. Bedaŭrinde, la hotelo ne ofertas pendolbuson. Veturado per taksio el la flughaveno al Kembriĝo kostas $20-$25. La metroo kostas $1 por unu veturo inter la plejparto de la stacioj. Por informo pri publika veturigo en Bostono, vizitu la TTT-ejon de la Masaĉuseca Golfeta Veturiga Aŭtoritato (MBTA). Ankaŭ lueblaj veturiloj de diversaj kompanioj akireblas ĉe la flughaveno.

La metroo en Bostono havas kvar linioj, indikitaj per la kvar koloroj Ruĝo, Bluo, Verdo, kaj Oranĝo. La tereno de MIT situas inter la du metrostacioj Kendall kaj Central laŭ la Ruĝa Linio de la metroo. La Hotelo University Park estas proksima al la stacio Central. Flughaveno Logan situas laŭ la Blua Linio. Por atingi MIT-n, oni devas veturi laŭ la Blua Linio ĝis la stacio Government Center, transiri al la Verda Linio kaj veturi ĝis la tuj sekva stacio Park Street, kaj el tie veturi per la Ruĝa Linio ĝis la stacio Kendall aŭ Central.

MIT estas iom facile atingebla ankaŭ per aŭto. La tereno situas apud Avenuo Massachusetts, ĉefa strato kiu etendiĝas tra Kembriĝo, super pejzaĝa Ponto Harvard, kaj de tie tra Bostono.

Aŭto-lasado ĉe MIT

Aŭto-lasado ("parkado") en lasejoj de MIT kutime postulas permesilon. Tamen, je semajnfinoj, oficialaj feriotagoj (kiuj inkluzivas la 4an de julio), kaj post laborhoroj (inter 5:30 ptm kaj 7:30 atm), MIT-rilataj homoj rajtas lasi aŭtojn ĉe N10, East Garage, Kresge Lot, West Garage Annex Lot, Sloan Lot kaj E51 Lot sen permesilo.

Lasado dum aliaj horoj estas pli malfacile. Estas kelkaj senpagaj stratflankaj aŭto-lokoj je Strato Vassar. Estas ankaŭ kelkaj lasejoj proksimaj kiuj pagigas: la stratangulo de Avenuo Massachusetts kaj Strato Vassar ($9), la subtegmenta lasejo de University Park je la angulo de Stratoj Green kaj Landsdowne ($11), kaj la subtegmenta lasejo Cambridge Center je la angulo de Stratoj Broadway kaj Ames ($13). (Prezoj estas por 8-hora restado.)

Kontakti la Organiza Komitato

Se vi havas demandojn aŭ komentojn, sentu vin libera kontakti nin ĉe elna_congress_2003_questions@yahoogroups.com.

Diskonigi pri la Kongreso

Ĉu vi volas anonci pri la kongreso al aliaj Esperanto-parolantoj aŭ studantoj en via regiono? Sentu vin libera presi kaj disdoni la jenajn faldfoliojn.