Libroj,
kiuj lumigas homojnAtribuinte ĉi-jaran premion por literaturo al Orhan Pamuk, la Nobela Komitato post kelkaj dubindaj decidoj faris finfine bonan, prudentan kaj meritoplenan elekton. Kompreneble, kelkaj samlandaj malprogresemuloj nur indigne gratulis Pamuk-on. Ankaŭ kelkaj eksterlandaj kverelemuloj suspektis decidon motivitan politike. (Tamen ili ne komprenas, ke preskaŭ ĉiu valora literatura verko estas iusence politika, sed preskaŭ neniu politika verko estas literature valora.)
En tiu frua romano Pamuk ankoraŭ ludas kun la mistika elemento kaj li plezurigas per ŝaradoj en la maniero de La nomo de la rozo de Eco. Pli serioze li prilaboras la mistikan temon en La Nigra Libro (Kara kitap, 1990) kaj en La Nova Vivo (Yeni hayat, 1994). En ambaŭ romanoj la protagonisto serĉas sian koramikinon. En la unua libro la serĉo okazas en la labirintoj de Istanbulo, en la dua Pamuk gvidas nin tra same labirinta Turkio.
Mi rigardas la scenon dum la nokto, en mallumo, el fenestro. Ekstere estas du blankaj muroj, altaj kaj sen fenestroj, kiel la muroj de kastelo. Kiel du muroj, kiuj frontas unu la alian. Mi rigardas timeme en la malvastan abismon inter ili, kiu etende eliras antaŭ mi. La strateto en la loko, kie Allah ne estas, estas, kiel en Kars, neĝkovrita kaj marĉa, sed ĝia koloro estas siringviola. En la mezo de la strateto estas io, kio diras “Haltu!” al mi, kaj mi rigardas ĝis la fino de la strateto, ĝis la fino de la mondo. Jen estas arbo, nuda arbo sen folioj. Pro tio ke mi rigardas ĝin, ĝi subite ruĝiĝas kaj ekkaptas fajron. Tiam ekestiĝas en mi kulposento, ĉar mi estis scivolema pri la loko, kie Allah ne estas. Tiam la arbo reprenas sian antaŭan malhelan koloron.La leganto renkontas dise similajn erajn bildojn, kiuj iom post fariĝas densa ampleksaĵo — sed ankaŭ sen rekoni tiujn bildojn eblas frandi liajn librojn.
En La Nova Vivo Pamuk esploras la paralelojn inter romantika naturmistiko (la libro havas moton de Novalis) kaj islama sufi-mistiko (magra klarigo en Esperanto). La vojo al mistika sperto estas ofte priskribita kiel vojaĝo — ekzemple en la verkoj de Tereza el Avila kaj Johano de la Kruco. Same la personoj vojaĝas multe serĉante koramikon. Tiu unuiĝo kun la koramiko estas la celo de sufi-mistikulo. Tiu celo estis ĉiam suspekta por ajna ortodoksio, simple pro tio, ke la mistikuloj havas perspektivon, kiu estas pli vasta ol la mallarĝeco de dogmo permesas. (En la kristana mondo tiu sperto, kiu troveblas en ĉiu religio havas foje la nomon kenosis. Vidu: Karen Armstrong The Great Transformation, 2006). Pamuk vidas en tio kunligan elementon inter Okcidento kaj Oriento kaj se homoj interatentas, kion ili kunigas, tiam ili espereble ne plu parolas pri Okcidento kontraŭ Oriento, sed anstataŭas tiujn etikedojn per Progreso kaj Malprogreso.
Kaj nemistikuloj? Ili havas kompleksan vivon, peritan de la literaturo. “Ĉar nenio povas esti tiel mirinda, kiel la vivo. Krom la literaturo. Krom la literaturo. Jes, kompreneble, krom la literaturo, la ununura konsolanto”.
Wolfgang Kirschstein
La Ondo de Esperanto. 2006, №12 (146).