La dika raporto de Couturat

En 1948 Gaston Waringhien (1901– 1991) publikigis du-voluman verkon Leteroj de L.-L. Zamenhof kiu metis lumon en multajn postkulisaĵojn de la (ne nur) franca Esperanto-movado inter 1900 kaj 1914. La ĉefa evento (traŭmatiza por multaj, inkluzive de Zamenhof mem) estis la t. n. Ido-krizo de la jaroj 1907/08.

Louis CouturatEn 1900, okaze de la Universala Ekspozicio en Parizo, la franca logikisto kaj matematikisto Louis Couturat (1868–1914) fondis Delegacion por la Adopto de Internacia Help-Lingvo kiu trovis eĥon pli favoran ol la antaŭa agado de Amerika Filozofia Societo (1888). Inter la atutoj de la laboro de Couturat estis la ampleksa Histoire de la langue universelle (1903, ²1907) kun ties suplemento el 1907 Les nouvelles langues internationales en kunlaboro kun la matematikisto Léopold Leau (1868–1943) per kiu li bilancis la klopodojn de la plan-lingva kreado.

Diversaj kunvenoj kaj societoj elektis kadre de la Ekspozicio delegitojn kiuj devus okupiĝi pri la demando de plan-lingvo. La 17an de januaro 1901 ili subskribis deklaron kun informo pri la celo kaj la proceduro. La alvoko ligita al ĉi deklaro havis grandan sukceson: ĝis oktobro 1907, 310 korporacioj, inter ili multaj kun pli ol 1000 membroj, deklaris konsenton pri enkonduko de plan-lingvo sen garantio, ke temos pri unu el la tiam ekzistintaj. Al la 12-kapa Komitato elektita de la Delegacio apartenis la jenaj personecoj:

1. Manuel C. Barrios (1845– 1920), prezidanto de la senato de Peruo;
2. Jan Baudouin de Courtenay (1843–1929), lingvisto en Peterburgo, vic-prezidanto;
3. Emile Boirac (1851–1917), rektoro de la universitato de Diĵono, prezidanto de la esperantista Lingva Komitato;
4. Charles Bouchard (1837–1915), profesoro pri medicino en Parizo;
5. Loránd Eötvös (1848–1919), membro de la Hungara Akademio de Sciencoj;
6. Wilhelm Foerster (1852–1921), germana astronomo en Berlino, kiel honora prezidanto;
7. George Brinton McClellan Harvey (1864–1928), redaktoro de North American Review;
8. Otto Jespersen (1860–1943), lingvisto en Kopenhago, la posta aŭtoro de la plan-lingvo Novial (1928), vic-prezidanto;
9. Spiridion Lambros (1851– 1919), historiisto kaj rektoro de la universitato de Ateno;
10. Constantin Le Paige (1852–1929), belga matematikisto;
11. Wilhelm Ostwald (1853–1932), germana kemiisto kaj Nobel-premiito (1909), prezidanto;
12. Hugo Schuchardt (1843–1927), romanisto en Graz.

En la decida kunveno de oktobro 1907 ĉi komitato propra-move alelektis:

1. Gustav Rados (1862–1941), membro de la Hungara Akademio de Sciencoj, kiel anstataŭanto de Eötvös;
2. William Thomas Stead (1849– 1912), ĵurnalisto, editoro de Review of Reviews;
3. Giuseppe Peano (1858–1932), itala matematikisto, aŭtoro de la planlingva projekto Latino sine flexione (1903).

kaj la duopo Couturat kaj Léopold Leau.

Sendis anstataŭantojn: Bouchard per Paul Rodet (1854–?), Harvey per pastro Ernest Dimney (1866–1954), Stead per Paul Hugon kaj Boirac per la artileria generalo kaj posta pacifisto Gaston Moch (1859–1935).

La Komitato kunsidis en oktobro 1907 en Collège de Paris kaj decidis principe akcepti Esperanton, sed kun la modifoj elmontritaj en la Konkludoj kaj entenataj en la anonima projekto de Ido. Pri tio ne konsentis la esperantista Lingva Komitato, okazis rompo. La nova projekto Ido, kies precipa aŭtoro estis Couturat mem, kvankam unue kiel pajlo-homo figuris Louis de Beaufront (1855–1935), komencis iri sian propran vojon. Por Esperanto, antaŭ la unua mond-milito, ĝi fariĝis konkuranto pli granda ol Esperanto mem siatempe por Volapük.

En sia komence menciita verko Waringhien aludas “dikan raporton” presitan de Couturat kiu servu al la Komitato “kiel gvidilo en ĝiaj laboroj”. Ne temas pri la Konkludoj, ĉar ili prezentiĝas kiel broŝuro nur 31-paĝa. Waringhien kiu eble vidis la “dikan raporton” ne donis precizigajn indikojn. Sed en la Konkludoj legeblas, ke tiu raporto estis esence konfidenca kaj rezervita al la membroj de la Komitato. El alia dokumento de la Delegacio ni ekscias, ke la mistera Raporto estis produktita en nur 25 ekzempleroj kaj ne publikigita. Sendube ĝin ricevis la supre menciitaj 17 personoj kaj certe ankaŭ Zamenhof. Pri la ceteraj sep ekzempleroj regas neklareco.

Post vastaj esploroj mi sukcesis retrovi du ekzemplerojn. Dank al ili povas publikiĝi la teksto de la dokumento okaze de la cent-jara jubileo de Ido, kies gloraj tagoj pasis jam delonge. La sorton de Ido sigelis en 1999 la Bibliografio di Ido verkita de Tazio Carlevaro kaj mi mem. Dezirindas la apero de detal-studoj pri Ido kaj ties ĉefaj protagonistoj.

Reinhard Haupenthal

REFERENCOJ

1. COUTURAT, Louis; LEAU, Léopold. Conclusions du rapport sur l'état de la langue internationale. Coulommiers: Brodard 1907. 31 p.

2. COUTURAT, Louis; LEAU, Léopold. Compte rendu des travaŭ du comité (15–24 octobre 1907). Coulommiers: Brodard 1907. 32 p.

La Ondo de Esperanto. 2007. №11 (157)


Al la indekso pri la historio de Esperanto | Al la ĉefa enirpaĝo