Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Zamenhofa Festo en KKEKKE: 53 jaroj da servado

Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) estas brazila organizaĵo fondita 14 jul 1951. Ĝi naskiĝis pro neceso havigi neŭtralan Esperanto-eldonejon, ĉar tiam ekzistis nur du eldonejoj de Esperanto-libroj en Brazilo: Brazila Esperanto-Ligo (BEL), neŭtrala sed ne tre vigla, kaj Brazila Spiritisma Federacio, neneŭtrala tamen tre vigla.

Sub la gvido de Braz Cosenza, Cedilha Neto kaj Ismael Gomes Braga, KKE prenis la juran strukturon de kooperativo. Ĉiu ano de la Kooperativo aĉetas kvoton de la tuta kapitalo, kaj fariĝas kunproprietulo de ĝi.

17 dec 1955 KKE instalis propran presejon, kaj post unu jaro 15 dec 1956 estis inaŭgurita en la urbocentro de Rio-de-Ĵaneiro la propra sidejo, en ĉambro 70m2, kie funkcias ĝis hodiaŭ librovendejo, kursejo kaj sekretariejo.

Dum 30 jaroj KKE estis la plej vigla Esperanto-eldonejo en Brazilo. Eldoniĝis kelkdekmiloj da ekzempleroj de lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, informlibroj, kelkaj literaturaj verkoj de la brazila kaj monda kulturo.

En 1966 KKE iniciatis la organizadon de Brazilaj Esperanto-Seminarioj, kiuj pro la stagno de BEL iom post iom anstataŭis la Brazilajn Esperanto-Kongresojn organizitajn de BEL. Inter 1966 kaj 1983 okazis 16 Seminarioj.

La vigla eldonado kaj la regula okazigo de la tutbrazilaj renkontiĝoj donis prestiĝon al KKE, kaj en 1970 la tiama ĉefdelegito de UEA en Brazilo, Lazarus Brieger, batalis por ke KKE fariĝu dua landa asocio aliĝinta al UEA, kio efektiviĝis. Pro tiu decido BEL retiriĝis de UEA, kaj KKE ĝis 1978 estis la sola landa asocio aliĝinta al UEA. Tamen en 1978 BEL kun nova estraro revenis al la sino de UEA.

La unua duono de la 1980aj jaroj signas agadon por la restrukturigo de la brazila movado. BEL translokis sian sidejon al Braziljo. KKE petis eksiĝon el UEA kaj revenis al siaj originaj celoj. Sed nur apogante alies eldonojn, ĉar la propra presejo estis fermita pro la malmoderniĝo de la maŝinaro.

En 2001 KKE travivis krizan momenton, kiam la estraro proponis malfondi ĝin. Aro da membroj kuniĝis kaj ne permesis tion, kaj ekde tiam gvidas la institucion.

Nun KKE pli emfazas la kulturan aspekton ol la eldonan. En la lastaj kvar jaroj ĝi fariĝis vera kulturejo de Esperanto en Rio-de-Ĵaneiro. Ĉiulunde okazas Literaturaj Rondoj, kie oni analizas verkojn kaj stilojn de Esperanto-aŭtoroj. Ĉiumerkrede komencantoj praktikas la lingvon en la Konversacia Klubo. La vendredaj vesperoj estas dediĉataj al kultur-kunvenoj kun prelegoj en Esperanto aŭ en la portugala pri lingvaj temoj, krom la monata Festo de la Datrevenantoj. Aliflanke dum la tuta semajno en la sidejo de KKE funkcias Esperanto-kursoj.

Ĉiutage dekoj da homoj frekventas la sidejon de KKE, ĉu por aĉeti librojn, ĉu por peti informojn, ĉu por sekvi kursojn, ĉu por ĉeesti kunvenojn.

La retpaĝaro de KKE (www.kke.org.br) iom post iom fariĝas vera trezoro de la Esperanto-kulturo. Aliflanke KKE produktas kaj elsendas ĉiusabate per babilejo Paltalk (ĉambro “esperanto-kke”) variajn kaj riĉenhavajn programojn pri la Esperanto-kulturo.

En julio 2001 estis starigita kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”, kiu celas provizi tute senpage per Esperanto-libroj publikajn kaj privatajn brazilajn kaj alilandajn bibliotekojn. Ĝis aŭgusto 2004 KKE sendis ĉirkaŭ 500 librojn en aŭ pri Esperanto al 35 bibliotekoj (26 brazilaj kaj 9 alilandaj). La kampanjon subtenas mondonacoj de deko da malavaraj brazilaj esperantistoj.

En la dua oficperiodo de la nuna administrantaro de KKE, kiu komenciĝis en marto 2004, estas intenco iom post iom revivigi la iaman viglan Esperanto-eldonadon.

Aloísio Sartorato (Brazilo)

La Ondo de Esperanto. 2004. №11 (121)


Al la indekso pri la historio de Esperanto | Al la ĉefa enirpaĝo