La Esperantisto de la Jaro

Redaktita 2 feb 2008

La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

La unua laŭreato en 1998 iĝis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste la honoran titolon ricevis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ap Fergus (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006).

La Esperantisto de la Jaro 2007 estas Peter Zilvar!



Inde distingi niajn eminentulojn

“Skota poeto Bill Auld, kiu verkas en Esperanto, estas inter la pluraj kandidatoj proponitaj ĉi-jare por la literatura Nobel-premio. Unuafoje persono, verkanta originale en Esperanto, estas kandidato por la plej prestiĝa literatura premio en la mondo. La kandidatigon proponis PEN International — internacia asocio de poetoj, eseistoj kaj novelistoj.”
Per tiaj vortoj komenciĝis multaj artikoloj fine de aŭgusto en diverslandaj gazetoj, interalie en Le Monde, The Times, De Morgen; multaj radioj kaj televidoj profitis la okazon por preni intervjuon de Auld — dummilite piloto de la brita aerarmeo, poste vicestro de skota liceo, kaj nun la plej konata el la vivantaj esperantistoj.

Milionoj da legantoj, aŭskultantoj kaj televidantoj en la tuta mondo ricevis informojn pri Esperanto, sekve de la iniciato de Manuel de Seabra, lanĉinta la noblan ideon Nobel-igi nian skotan samlingvanon.

Kvankam Auld tre rezerveme taksas sian ŝancon esti premiita, li estas tre feliĉa kaj honorita, malgraŭ la truda inundo de la ĵurnalistoj el diversaj landoj (mi devis duonan horon umi la telefonan diskon por telekontakti lin pro la konstante okupita lineo). Ja en la afero plej gravas la morala signifo de la kandidatigo. Plian fojon post 1993 (tiam Esperanta PEN-Centro estis akceptita en la grandan familion de PEN Club International) estas rekonfirmita la literatura valoro de Esperanto.

Estas notinda la senprecedence serioza, senantaŭjuĝa kaj favora tono de la aperintaj materialoj — tion spertis 3 sep la aŭskultintoj de la bonega programero de la Rusa Servo de BBC (kiu emisiis ankaŭ la komencon de La infana raso en la deklama prezento de Auld mem). Konstateblas, ke la redaktorojn konvinkis la fakto, ke la tre renoma asocio apogis Esperanton, kaj ili ne povis taksi la aferon en la maniero neglekta. Tial la tradukinto de La Mastro de l' Ringoj laŭmerite ricevis pli da respekto kaj kunsentemo ol miloj da niaj fervoraj propagandistoj martelantaj pri la panaceaj 16 reguloj, kiuj savos la mondon el la sakstrato de “la terura lingvoproblemo”.

Auld prave skeptikas pri la ŝanco de la premiiĝo. Ja oni devas akiri la simpation de la svedaj Nobel-komitatanoj ne tiom literature, kiom politike, kaj tion apenaŭ povas atingi la movada alo de nia lingvokomunumo — ĝiaj lobiaj ebloj estas limigitaj. Kaj ni ne trotaksu la informan efikon, ĉar alia Bill kaj ties kunulino Monica intertempe rekonkeris la TV-ekranojn kaj gazetpaĝojn.

La demando estas, ĉu ni mem sufiĉe atentas niajn “heroojn”. La premioj ne mankas. Auld estas inter la laŭreatoj de la premio Deguchi, kiun financas la japana religia movado Oomoto, kaj kiun ĉiujare la estraro de UEA aljuĝas pro plifirmigo de internacia amikeco. Vaste konata en Esperantujo estas la kulturpremio, kiun fondaĵo FAME kaj la germana urbo Aalen kreis por distingi personojn kaj instituciojn pro iliaj meritoj en stimulado de internacia interkompreno per kulturaj verkoj en Esperanto. OSIEK kaj LF-koop atribuas literaturajn jar-premiojn. Trofeo Fyne estas ĉiudujare donata de UEA al la plej aktiva landa E-Asocio…

Sed estas preskaŭ nekredeble, ke en Esperantujo ankoraŭ ne ekzistas honora titolo por persono plej elstare rekomendinta sin, malkiel en la Granda Mondo, kie la gazetaro (ekzemple Time) faras la ĉiujaran proklamadon de “la homo de la jaro” tradicia institucio. Multaj sportaj, kulturaj kaj amatoraj komunumoj ĉiujare elstarigas inter siaj anoj la plej eminentajn.

La Ondo de Esperanto decidis ŝtopi la breĉon kaj iniciatis la proklamon de La esperantisto de la jaro. Per tiu honora titolo estos distingata persono, kiu je la koncerna jaro plej multe kontribuis al Esperanto. Pri la efektivigo de la projekto zorgos du komisionoj — kandidatiga kaj elekta — en kiuj kunlaboros kompetentaj personoj, ĝuantaj internacian rekonon kaj prestiĝon.

Kompreneble, la nova projekto estas granda defio, ĉar, ekzemple estas malfacile kompare taksi la agadon en la diversaj sferoj de la aktivado (informado, scienca aplikado, lingvistiko, kulturo…), kaj la starigita Regularo malebligas, ke sinsekve laŭreatiĝu du poetoj aŭ du vortaristoj.

Ĝis 1 dec. la kandidatigantoj sendos al la administranto de la projekto (Halina Gorecka) po maksimume 3 proponoj. Sekvatage la resuma proponlisto estos dissendita rete aŭ fakse al la elektantoj, kiuj havos je sia dispono du semajnojn (ili ne rajtos elekti personon ekster la listo).

Ĝis la Zamenhofa Tago la elektantoj faros sian elekton, kaj la ricevinto de la plej multaj voĉoj estos proklamita kiel la esperantisto de la jaro 1998 en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (1999).

Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 1998. №10 (48).


William Auld: la Esperantisto de la Jaro 1998

Estis proponitaj 17 kandidatoj, el kiuj la naŭ elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 1998, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado: Per tio skota poeto William Auld estas proklamita la esperantisto de la jaro 1998. La proklamo rekonas la lastatempajn meritojn kaj atingojn de William Auld, interalie, la vastan amaskomunikilan eĥon pro lia kandidatigo al la literatura Nobel-premio; la kompletigon de la kolosa tradukprojekto Tolkien en Esperanto; la prudenton kaj volfirmon en la afero pri La Manto. Krome, la elekto estas bona komenco por la Jubilea Jaro de Auld, kiu 75-jariĝos en 1999.

William Auld“Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi”

Intervjuo kun William Auld

LOdE. Kion sentis la unua persono, proklamita la Esperantisto de la Jaro, eksciinte pri la proklamo?

Auld. Nu fakte, grandan plezuron. Kion mi faras, mi faras apoge al la grandioza koncepto de la majstro, kaj mi ne aparte serĉas propran renomon. Tamen ne estus nature, se mi ne plezuriĝus pro la honorigo fare de miaj kunkulturanoj.

LOdE. La decido de la internacia elektantaro emfazis tri kialojn de la “honorigo”: kandidatigo por la Nobel-premio; giganta projekto Tolkien en Esperanto; prudento kaj volfirmo en la kazo La Manto. Bonvolu komenti ĉiun el ili.

Auld. Mi ĝojas pri la kandidatigo por la Nobel-premio, ĉar tio rezultiĝis en reala kaj senĉikana raportado pri nia literaturo en la vasta eŭropa informilaro. Konsternis min la rapidega disvastiĝo de la raporto disde nia tute negrava loka semajna ĵurnalo tra la gravaj naciaj tagĵurnaloj ĝis grandaj eksterlandaj gazetoj! Kaj la multoblaj mencioj kaj intervjuoj en ĉefaj BBC-programoj! Kaj ĉiam kun plena akcepto de la seriozeco de nia afero. Vere, ia trarompo, dank' al Manuel de Seabra, la internacia PEN-klubo k.a.

Mia traduko de la kompleta Mastro de l' Ringoj estas iasence mia ĉefplenumo. Mi bone memoras la tagon en Madrido, kiam Liven Dek el la plena aero proponis al mi tiun komision. Ĉiama ŝatanto de defioj, mi post momenta hezito respondis, ke mi pretas fari provan komencon kaj ni vidos. Ĝis tiam mi eĉ ne legis la koncernan verkon! Sed feliĉe ĝi tuj imponis min pro la rakonta talento de Tolkien kaj pro la bela angla lingvaĵo. Kelkaj alilandanoj nomis tiun lingvaĵon “malfacila”, sed fakte ĝi estas bele klasika angla stilo, kiu bele konvenas al esperantigo. Kiam la eldonejo Sezonoj promesis senprokrastan eldonon de la verko, mi trovis la necesan elanon por kompletigi la unuan volumon, poste la duan, poste la trian.

La afero La Manto prezentas malluman flankon de la esperantismo: personaj atakoj kontraŭ valoraj kaj laboremaj “samideanoj”. Tiu libro celis atenci la reputacion de Perla Martinelli ŝajnigante, ke la aŭtoro estas ŝi kaj ke temas pri speco de aŭtobiografio. Kaj tiun atencon partoprenis homoj, kiuj sciis tute bone, ke tio estas mensogo! Kaj poste ili rifuzis agnoski tion, kvankam tio estis ilia jura devo! Cetere, pseŭdonimeco en certaj cirkonstancoj estas tolerebla (ekzemple ĉe Zamenhof) — sed kiam aŭtoro kaŝas sin pseŭdonime por sin savi de pravaj riproĉoj kaj eventualaj reagoj, tio estas anonimeco kovarda kaj poltrona. Tiu tuta afero estas hontindaĵo en nia movado, kaj feliĉe mi ne estas la sola, kiu protestis.

LOdE. Al kiu(j) vi donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Auld. Al Giorgio Silfer, pro la gravaj sukcesoj ĉe la tutmonde gravaj PEN-kluboj.

LOdE. Kaj la Esperantistoj de la jaroj 1990aj (nu, krom vi, kompreneble)?

Auld. Du virinoj meritas tion, laŭ mi. Kvankam Marjorie Boulton ja estas amiko mia, ŝiaj laboroj en la kadro de nia afero — ofte ne ĝenerale rimarkataj, kiam ili helpas individuajn samideanojn tra la mondo — estas valoregaj kaj nepre en la spirito de Zamenhof. Kaj estas jam tempo, ke oni proklamu la meritojn de Cathy Schulze el Sanfrancisko, kiu dum jardekoj taskegis en la usona movado kaj kiu ĉefmotoris la tre gravajn somerajn kursojn en la Sanfranciska Ŝtata Universitato.

LOdE. Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Auld. Esperanta antologio por ne perdi kontakton kun nia poezio; Leteroj de Zamenhof — se mi rajtus kunporti ambaŭ volumojn, aŭ se ne: Originala verkaro de L.L.Zamenhof, kaj — nu, ĉu mi estu honesta? — La infana raso por memorigi min pri kio mi iam kapablis.

LOdE. Ĉu, laŭ vi, oni povas paroli pri (mal)progreso de Esperanto? Kiuj pozitivaj kaj negativaj tendencoj aperis en Esperantujo post la Centjariĝo de Esperanto?

Auld. Ŝajnas al mi, ke el tutmonda vidpunkto Esperanto restas relative stabila. Malprogreson en unu loko kompensas progreso en alia. Mortintojn kaj kabeintojn anstataŭas novaj adeptoj (ofte tamen en alia mondparto). La sukceso de Esperanto, manke de la “fina venko”, troviĝas en tio, ke tiuj homoj, kiuj bezonas aŭ deziras ĝin, ofte trovas ĝin kaj profitas el ĝiaj mirindaj proprecoj. Ni ne forgesu, ke tre multaj homoj kapablas kontentiĝi pri, kaj eĉ fieri pri, tute supraĵa kaj piĝina posedo de iu fremda lingvo kaj eĉ ne imagas ion pli perfektan! Sed serĉantoj por vera internacia intimeco salutas kaj uzas nian lingvon. Kaj tial Esperanto estas sekura, ĝis kiam la evoluo de la socioj devigos la registarojn finfine rekoni ĝin.

LOdE. Neevitebla demando — viaj planoj?

Auld. Aktuale preskaŭ mankas. Al vi mem, sinjoro eldonisto, mi promesis tradukon de la Dikensa verko La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika, kaj espereble tiun mi sukcesos liveri. Krom tio, hodiaŭ mem oni parolis al mi telefone pri projekto pretigi ampleksan historion de la Esperanta literaturo, kaj se tiu propono maturiĝos, mi verŝajne konsentos kontribui.

LOdE. Bonvolu doni konsilon al junaj samideanoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj nun staras sojle de Esperantujo.

Auld. Al tiuj homoj, mi diras: Uzu ĝin! Profitu el ĝiaj mirindaj eblecoj! Korespondu kaj, se eble, vojaĝu. Legu gravajn kaj interesajn (al vi) verkojn en Esperanto por plifirmigi vian lingvoposedon, kaj — se libroj ne allogas vin — utiligu la modernajn alternativojn, kiel la tutmondan reton ktp. Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 1999. №2 (52).


Kep Enderby: esperantisto de la jaro 1999

Por 1999 fare de 9 kandidatigantoj estis proponitaj 13 personoj, el kiuj 10 elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 1999, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado: Per tio aŭstralia juristo Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio, estas proklamita la esperantisto de la jaro 1999. Tiu ĉi proklamo rekonas la meritojn de Kep Enderby en la fortikigo de Esperantujo (aktiva partopreno en multaj kongresoj kaj tre grava parolado en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo) kaj en la eksteraj rilatoj (precipe aktivado en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo).

Proponantoj (Kandidatigantoj)

Marija Belošević (Ekssekretario de ILEI)
Višnja Branković (Posedanto de Orbis Pictus)
Renato Corsetti (Vicprezidanto de UEA),
István Ertl (Redaktoro de Esperanto),
Edmund Grimley Evans (Prezidanto de EAB),
Wolfgang Kirschstein (Tradukisto kaj ĵurnalisto),
Aleksander Korĵenkov (Redaktoro de La Ondo de Esperanto),
Bruno Masala (Gvidanto de AERA ĉe OSIEK),
Valentin Melnikov (Poeto, ĵurnalisto, tradukanto).

Elektantoj

Petr Chrdle (Estrarano de UEA, posedanto de KAVA-PECH),
Viktor Kudrjavcev (Redaktoro de Komencanto),
Lee Chong-Yeong (Eksprezidanto de UEA, prezidanto de KEA),
Andy Künzli (Eseisto kaj historiisto),
Geraldo Mattos (Prezidanto de la Akademio de Esperanto),
Stefan Maul (Prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato),
Mine Yositaka (Redaktoro de Riveroj),
Sergio Pokrovskij (Sciencisto, tradukanto, eseisto),
Roland Rotsaert (Kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato),
Ljubomir Trifonĉovski (Ĉefredaktoro de Literatura Foiro).

Halina Gorecka, sekretario


Keppel EnderbyNi ne devas esti sen influo laborante
por plibonigi la mondon

Intervjuo kun Kep Enderby

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Enderby: Unue, kun grandaj surprizo kaj miro. Memoru ke mi Esperantiĝis nur en 1987. Kompare al multaj aliaj, mi estas relative novbakita Esperantisto. Tamen, mi taksas ĝin granda honoro kaj provos pravigi ĝin.

LOdE: La internacia elektantaro aparte menciis pri du flankoj de via aktivado: komunuma (aktiva partopreno en esperantistaj kongresoj: UK, SAT, Azia kaj naciskale) kaj movada (precipe la sukcesa pledo por Esperanto en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo). Kia, laŭ via opinio, devas esti la ekvilibro inter la interna kaj ekstera flankoj de la vivo esperantista?

Enderby: La respondo grandparte dependas de decido de la individuo, ĉar tia ekvilibro estas afero de juĝo. Ĝenerale, vidate de la vidpunkto de la Esperanto-movado, ege gravas kapablo sufiĉe bone regi la lingvon, kaj tio bezonas tempon. Kontraŭe, samtempe egale gravas movade, la kapablo eksponi al neesperantistoj la valorojn de la uzo de Esperanto por komunikiĝi kun alilingvanoj. Kadre de tio, ege gravas la estimo de viaj konatoj en la neesperanta mondo.

Rimarku, ke mi ne uzas la esprimon internacie ĉi tie, ĉar, parolante tute persone, kaj mi esperas honeste, malgraŭ ĉiuj aktualaj problemoj en la mondo — tiom ofte kaŭzataj de la malbeno de politikoj de aparteco aŭ de identeco — mi persone kredas ke la koncepto de nacioj estas artefarita. La celo de Esperanto estas pliharmoniigi la popolojn de la mondo kaj ne helpi en la disigado de ili.

LOdE: Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj?

Enderby: Ĉiujn, kiuj celas la atingon de la baza idealismo de la origina Esperanto-ideo. Ĉi tie mi aludas ne al la distingoj inter, ekzemple, finvenkismo kaj raŭmismo, nek al la respektivaj meritoj de tiuj du Esperanto-skoloj aŭ -vidpunktoj, sed al la espero ke ĉiuj homoj, interlingve, sen rigardo al lingvaj, rasaj, aŭ aliaj etne similaj kulturaj baroj, vivu laŭ spirito de frateco.

LOdE: Dankon. Kaj kion vi opinias negativa?

Enderby: La kontraŭajn de tiuj, kiujn mi ĵus menciis: ĉiujn kiuj elmontras mankon de toleremo al aliaj kaj al tiuj aliaj vidpunktoj kaj tendencoj: alivorte, tiujn kiuj sektigas Esperantistojn. La homa naturo estas tia kia ĝi estas, la elekto inter la du ne ĉiam estas facila.

LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Enderby: Tio estas malfacilega demando. Fakte, spite de mia plezuro ricevi tiun honoron, mi havas dubojn pri la meritoj de sistemoj laŭ kiuj honoroj estas donataj. Honoraj sistemoj havas kaj pozitivajn kaj negativajn flankojn. Sendube devas esti multaj, multaj aliaj meritindaj Esperantistoj, nekonataj al mi, kiujn estus malĝuste preterpasi. Ne ĉiuj el ili estas anoj de UEA. Tamen mi opinias, ke se oni volas doni tian honoron al homo, escepte laŭ eksterordinaraj cirkonstancoj, oni devus ne doni ĝin al profesia Esperantisto, kiom ajn meritplena li estas.

Se vi premas min, inter miaj konatoj, estas multaj kiuj meritas tian honoron. Mi pensus pri iuj el miaj kolegoj en UEA, ekzemple Renato Corsetti kaj Michela Lipari. Menciindaj ankaŭ estus Mark Fettes, Lee Chong-Yeong, Yamasaki Seikô, Giorgio Silfer, kaj Paulo Desajlley. Mi ĝojas, ke mi ne devas fari konkretan decidon.

LOdE: Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Enderby: Respondo dependus de kiom longe mi restus sur la insulo. Sufiĉus diri ke mi unue pensus pri La danĝera lingvo, La Dekamerono kaj Sed nur fragmento.

LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

Enderby: Nepre bonega, kvankam, ĉar mi ne estas aŭguristo, pri detaloj mi ne volas konjekti. La baza ideo de Esperanto restas bonega kaj ĝi inspiris multajn homojn dum la pasinta jarcento. Tio daŭros, kaj sendube la mondo estus pli bona loko, se pli da homoj uzus Esperanton. Tamen oni devas memori, ke uzata lingvo estas multe pli ol lingvo elektita de uzanto. Ĝi estas identigilo. Lingvo ankaŭ estas formo de superstrukturo, multe influita de la ekonomika kaj socia bazo, testamentita al popoloj kiuj vivtenas sin kadre de tiu ĉi heredita ekonomika kaj socia bazoj. Kontraŭe, iagrade, lingvo reciproke influas tiujn ekonomikan kaj socian bazojn.

La rezulto estas, ke okazas speco de objektiva historia procezo, en kiu la personaj voloj kaj preferoj de homoj rolas multfoje nur marĝene, kvankam kelkfoje grave. Ankaŭ politikistoj havas siajn proprajn rolojn. Ankaŭ ŝanco ludas gravan rolon. Ĉiurilate, la kaŭzoj de la nuntempa hegemonio de la angla lingvo memevidente konfirmas ĉiujn tiujn faktorojn. Ĉu tiu hegemonio daŭros, mi ne scias. Racio favoras Esperanton, sed racio ne ĉiam regas en la reala mondo. Intertempe, Esperantistoj ĉie — ĉu anoj de UEA, ĉu de SAT, ĉu ano de iu ajn speco de alia Esperanto organizo — devus strebi alvoki al tiu racio kaj plejefektivigi la realajn, idealismajn kaj praktikajn valorojn de Esperanto kaj eksponi tiujn al la cetera mondo. La monda esperantistaro estas minoritato ĉie, sed tio ne signifas, ke ĝi devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon.

LOdE: Ĉu vi havas komentojn pri la kvar kritikaj rimarkigoj faritaj en Esperanto en 1999?

Enderby: Nur por diri, ke vi pravis. Mi neniam sugestis ke la tasko faciliĝos.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 2000. №2 (64).


La Esperantisto de la Jaro 2000: Surpriza rezulto

En 2000 fare de 9 kandidatigantoj estis proponitaj 20 personoj, el kiuj 9 elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 2000, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado: Konforme al la Regularo, Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt estas proklamitaj kiel Esperantistoj de la jaro 2000!

Hans Bakker (Nederlando) meritis la rekonon pro la sukcesoj en la agado por Esperanto en Afriko.

Mauro La Torre (Italio) iĝis laŭreato pro la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo “Tibor Sekelj” jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ du mil lernantoj.

Jouko Lindstedt (Finnlando) estas distingita pro la prizorgo de BJA-listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro, redaktita de li, kiu estis disvendita naŭ monatojn post la eldono kaj represita post la Tel-Aviva UK.

Proponantoj (Kandidatigantoj)

Renato Corsetti (vicprezidanto de UEA)
István Ertl (redaktoro de Esperanto)
Edmund Grimley Evans (prezidanto de EAB)
Judit Felszeghy (direktoro de LF-koop)
Aleksander Korĵenkov (redaktoro de La Ondo de Esperanto)
Bruno Masala (gvidanto de AERA ĉe OSIEK)
Valentin Melnikov (poeto, ĵurnalisto, tradukanto)

Elektantoj

Petr Chrdle (estrarano de UEA, posedanto de KAVA-PECH)
Lee Chong-Yeong (eksprezidanto de UEA, prezidanto de KEA)
Geraldo Mattos (prezidanto de la Akademio de Esperanto)
Stefan Maul (prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato)
Mine Yositaka (redaktoro de Riveroj)
Sergio Pokrovskij (sciencisto, tradukanto, eseisto)
Anna Margareta Ritamäki (aktivulo pri eksteraj rilatoj)
Roland Rotsaert (kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato)
Ljubomir Trifonĉovski (ĉefredaktoro de Literatura Foiro)

Sekretario Halina Gorecka


Hans BakkerLa afrika movado estas plejnvalora parto de la tutmonda Esperanto-movado

Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis Esperantisto de la jaro?

Respondo: Kiel plia rekono de la afrika movado kiel plenvalora parto de la tutmonda Esperanto-movado. Ne mi, sed la afrikaj esperantistoj (kaj iliaj eksterafrikaj geamikoj) estas la esperantistoj de la jaro.

Demando: Kio necesas por konservi kaj evoluigi la atingitajn rezultojn?

Respondo: Sekvi la rekomendojn en la artikoleto “La ŝlosilo troviĝas ekster Afriko” (Heroldo de Esperanto, 20 jan 1987). Se vi volas, vi povas represi tiun tre simplan kaj mallongan artikoleton.

Demando: Ĉu vi, kiel komisiito de UEA pri Afriko, ricevis helpon de aliaj internaciaj organizaĵoj, ekzemple SAT, OSIEK, LF-koop, fakaj asocioj, gazetoj, radiostacioj?

Respondo: Jes. Sed tiun respondon vi taksas verŝajne tro konciza. Tamen, listigi ĉiujn helpojn estus tro malkoncize. El viaj menciitaj organizaĵoj precipe SAT (SAT-Amikaro) faris/as multon.

Se vi demandus: Kiel aliaj internaciaj organizaĵoj povas doni helpon al la afrika agado, mi respondus: akceptante afrikajn esperantistojn kiel normalajn membrojn, abonantojn, kunlaborantojn, sed respektante la fakton ke afrikaj esperantistoj ĝenerale ne havas monon por pagi kotizojn. Ili ofte eĉ ne havas monon por poŝtmarko. Estus bone se ĉiu el la menciitaj organizaĵoj kaj establoj trovus eliron por tiu problemo, ne turnante sin al UEA por ke tiu pagu la kotizon.

La Ondo de Esperanto estante unu el tiaj “aliaj organizaĵoj” montris kiel oni povas doni helpon al la afrika agado: elekti unu el la aktivuloj “esperantisto de la jaro” por ke aperu intervjuo kiel ĉi tiu.

Demando: Kiel ordinara esperantisto povas helpi al progresigo de Esperanto en Afriko?

Respondo: Fariĝi amiko de afrika(j) esperantisto(j), korespondante tiucele.

Demando: Kiam povos okazi la unua UK en Afriko? En kiu lando?

Respondo: Mi ne scias. Ne baldaŭ.

Demando: Kiuj meritas esti nomitaj la esperantistoj de la jaroj 1990-aj?

Respondo: Mia respondo, se ĝi estus sincera, estus tro malkonciza. Tial mi ripetas ion, kion mi jam diris plurfoje, duonŝerce: junaj kaj nejunaj sinjorinoj estas miaj plej bonaj kunlaborantinoj.

Mi nomu nur kelkajn (iuj jam mortis): Andrée Orsolini, Lucy Leroy, Ada Fighiera, Helga Farukuoye, Katelina Hall, Marjorie Boulton, Odette Scheidel, Margarete Bettmann, Els Kervers, Anita Dagmarsdotter, Anna-Maria Lange, Raita Pyhälä, Louise Marin, Henny Jacques, Joan Dawson, Rosalind Walter, Mila van der Horst, Renée Triolle, Ina Tautorat, Eva Bork, Nora Caragea, Nely Holevitch, Sally Phillips, Sabine Meyer, Heidi Goes, Dorothy Holland, kaj nelaste: mia edzino.

Demando: Ĉiun laŭreaton ni tradicie demandas: “Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus estante ekzilota al neloĝata insulo?”

Respondo: Jarlibro de UEA, La Zodiakidoj kaj aliaj rakontoj (Kipling) kaj kompleta serio de La Ondo de Esperanto.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 2 (76) 


Mauro La TorreInterkultura edukado per Esperanto

Mauro La Torre, 54-jara scienca esploristo pri Eksperimenta Pedagogio ĉe la Tria Roma Universitato, Romo (Italujo), estas proklamita, kune kun Hans Bakker kaj Jouko Lindstedt, kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro “la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo Tibor Sekelj jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ mil lernantoj”. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

Demando: Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Respondo: Unue mi iomete miris, sciante ke nia projekto pri interkultura edukado ne estas tiom vaste konata kaj aprecata tra la Esperanta komunumo. Poste mi ekkomprenis, rimarkante ke la decido estis perata de malvasta pli atentema juĝantaro.

Demando: La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro la projekto “Interkulturo”. Kiel ĝi komenciĝis?

Respondo: La projekto, nomota poste Interkulturo, naskiĝis el la volo de ILEI aranĝi en la lernejoj, laŭeble kadre de Unesko-organizo, edukan agadon, por kiu la uzado de la Internacia Lingvo estas plej signifa kaj konvena.

Demando: Kiam vi instruistoj parolas pri “interkultura edukado”, kion vi celas konkrete?

Respondo: Ni celas ke la lernantoj, ĉiu laŭ sia-aĝa kapablo, eksciu pri la ekzisto de aliaj vivmanieroj kaj vivkonceptoj ol tiuj konataj en la propra lando, ke ili lernu kompreni ties valorojn komunajn kaj specifajn.

Demando: Kiel tio realiĝis en la lernejaj klasoj?

Respondo: La klasoj de Interkulturo elektas esplorotan temon (ekzemple povas temi pri la tradiciaj festoj dum la jaro) kaj grupiĝas laŭ malgrandaj “ringoj”, por interŝanĝi pri tio ne nur informojn, sed ankaŭ dokumentajn materialojn (ekzemple: kalendaroj, afiŝoj, fotoj, kantaĵoj, ktp). Surbaze de la kolektitaj materialoj, ili aranĝas komparojn kaj analizojn, por produkti, fine de la lernoperiodo, iajn publikajn ekspoziciaĵojn.

Demando: Per kiuj lingvoj ili kunlaboras?

Respondo: La kunlaborantaj klasoj apartenas je plej diversaj landoj kaj lingvaj komunumoj. La labora hipotezo de Interkulturo estas ke ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas principe samrajtaj kaj konindaj. Tial, kiel kunlaborlingvon, ili uzas lingvon “neŭtrale homan”: Esperanton. Pro tio, kompreneble, la lernado de Esperanto estas la karakteriza bazo de la projekto. Aliflanke, la hejmaj lingvoj de la lernejanoj povas esti esplorataj studobjektoj.

Demando: Se la klasoj troviĝas je grandaj interdistancoj, tra kiu kanalo ili komunikas kaj interŝanĝas?

Respondo: Unue per poŝto papera kaj reta. Due ili ankaŭ aperas en la Interreta paĝaro (TTT) kvazaŭ ili estus partoj de unu sola lernejo, tial nomata “Kvazaŭa Lernejo Tibor Sekelj”. Tiuj, kiuj disponas je la teknikaj rimedoj por facile aliri Interreton (bedaŭrinde ankoraŭ malmultaj!) komunikas per ĝi. Ili konsultas la Bibliotekon kaj la Lingvan Laborejon, afiŝas en la koridora Afiŝejo, ……, fine elmontras siajn produktaĵojn en la Ekspoziciejo. Simile la klas-instruistoj povas rete “kunsidadi” en la Instruistara Salono.

Demando: Ĉu tia sistemo bezonas grandan organizan strukturon? Kaj kiu regas kaj mastrumas la sistemon?

Respondo: La sistemo estas planita fare de ILEI kunlabore (almenaŭ teorie) kun UEA. La funkciado de la tuta projekto, kaj speciale la ĉiutaga mastrumado de la Kvazaŭa Lernejo, bezonus almenaŭ fortikan kernon da centraj prizorgantoj, kiujn en la nuna fazo ILEI kaj UEA ne vere sukcesas garantii. Fakte pluraj partoj de la sistemo nuntempe stagnas ĝuste pro manko de centra organiza teamo. Bedaŭrinde, se oni ne rapide solvos ĉi tiun krizan situacion, la tuta bela kastelo riskas ŝrumpi en nuran revon.

Demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

Respondo: Mian priesperantan kaj peresperantan agadon mi sukcesas parte kongruigi kun mia profesia laboro, kiu estas eksperimenta esplorado pri pedagogio. Tamen momente — por tia eksperimentado — mi ne trovas grandan (nek entuziasman) subtenon en la edukscienca medio, kiu estas plejparte ravata de la usonema “tutmondigo”, aŭ, kiam ĝi ne estas ravita, ĝi ne kuraĝas reagi je tia kultura poluo, kie la angla fono estas imagata kvazaŭ neŭtre kultura ĉies komunaĵo.

Demando: Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu(j), laŭ via opinio, meritas esti nomita(j) la Esperantisto(j) de la jaroj 1990aj?

Respondo: Sen statistika esplorado, mi opinias ke homo, kiu plurkiale meritas esti nomata “esperantisto de la jar(dek)o” estas Renato Corsetti, hazarde nia samurbano, kies senlaca klopodado por la vastigo, firmigo kaj profesiecigo de nia lingva movado evidentas por ajna “samideano”, kiu observas la vivon de nia lingva komunumo tra la lupeo de niaj retaj diskutejoj, paperaj gazetoj aŭ fizikaj renkontiĝoj.

Demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Respondo: Tikla demando, ĉar mia ĉiutaga vivo estas tiom laborprema, ke apenaŭ mi havas tempon por legi la librojn, kiujn mi naiv-espere daŭre aĉetadas.

Tial mi tre ŝatus iri al neloĝata insulo, ne nur kun trio, sed kun tricento da volumoj. Pensiga eko povus esti la Ludovikita serio de la Zamenhofa verkaro.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 4 (78) 


Jouko LindstedtDek demandoj al Jouko Lindstedt

Jouko Lindstedt, 45-jara profesoro pri slava filologio en Universitato de Helsinko, estis kunproklamita kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro la prizorgo de Bja-listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro, redaktita de li, kiu estis disvendita dum naŭ monatoj kaj represita post la Tel-Aviva UK.

Demando: Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

Respondo: Mirigis. Mi ja konas la meritojn de la du kunelektitoj, sed mi mem ĉefe nur helpis realigi kelkajn iniciatojn proponitajn de aliuloj.

Demando: La internacia elektantaro atribuis al vi la laŭrojn pro tri “meritoj”. La unua estas Bja-listo. Per kio ĝi distingiĝas de la aliaj listoj?

Respondo: Ekzistas nuntempe tiom da diversaj retdiskutejoj Esperantaj, ke mi ne kapablas kompari ĉiujn nek diri, ĉu Bja-listo estas iel speciala. Sed kiam ĝi estis lanĉata, mi jam havis spertojn pri la administrado de la listo DENASK-L, kiu estas diskutejo pri “Esperanto kiel hejma kaj denaska lingvo”, kaj tiu listo plu estas mia plej kara “infano” en la reto. Almenaŭ mi lernis eviti kelkajn danĝerojn de novaj diskutejoj.

Demando: Cetere, en Bja-listo ne mankas diversaj opinioj, sed mankas klaĉuloj kaj insultantoj, kiuj kotas preskaŭ ĉiujn listojn en Esperantujo, inkluzive de la Akademia listo. Kiel tio estas atingita?

Respondo: Mi rigardas min mem kiel la prezidanton de kunveno, kiu devas observi la tagordon kaj kelkajn regulojn de interhoma konduto. Tial mi kelkfoje devas ĉesigi tro longan aŭ eksterteman diskuton pri iu temo aŭ, en vere ekstrema kazo, eksigi listanon, kiu ne subiĝas al tia prezidado.

Demando: La dua emfazo koncernas la okazigon de seminario pri la Manifesto de Rauma. Kiel vi taksas la signifon de la dokumento, kiun vi kuniniciatis?

Respondo: Ĝia pozitiva signifo estis, ke ĝi kuraĝigis Esperant-lingvanojn mem pripensi sian personan rilaton al la lingvo. La Manifesto deklaris (fakte, ne tre originale), ke en Esperanto estas ankaŭ multaj aliaj valoroj, ekzemple kulturaj, ol la nura socia movado proponi ĝin por la praktika uzo en la tuta mondo. Enestis tamen ankaŭ eraroj, ekzemple ĝi subtaksis la forton de la anglalingva komerca kulturo.

Demando: Sed en Esperantujo estas grupo, kiu provis kvazaŭ monopoligi la ideojn de Rauma per la fondo de “raŭmismo”. Kio estas la diferenco inter la Manifesto kaj “raŭmismo”.

Respondo: La Manifesto estis konkreta historia dokumento, verkita en konkreta historia situacio. La nuntempa “raŭmismo” reinterpretas ĝin por siaj propraj celoj, kiujn mi malfacile povas ligi al tio, pri kio ni parolis en Rauma en 1980. La Manifesto estas uzata de la “raŭmistoj” kiel fetiĉo, kiun nur ili posedas.

Demando: Hejma vortaro fariĝis furoraĵo, kaj la unua eldono tre rapide elĉerpiĝis. Ĉu surprizis vin tia debito de la “vortareto de hejmaĵoj”, kiun vi redaktis?

Respondo: Mi sciis, ke la bezono estis granda — nur tio konvinkis min lasi aperi vortaron, kiun mi neniel povas nomi preta. Mi esperas, ke mi iam havos tempon redakti pli bonan duan eldonon.

Demando: Ĉu la tiel granda esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi iel sukcesas utiligi profesie Esperanton?

Respondo: … aŭ ĉu ĝi malhelpas en mia familia vivo? Fakte mia plej grava Esperanta tasko estas paroli la lingvon kun miaj tri infanoj, kiuj estas denaskaj Esperant-lingvanoj, kaj pri tiu prioritato mi devas de tempo al tempo rememorigi min. Rilate mian profesian laboron — jes, certe mi povus produkti pli da sciencaj esploroj, se mi ne okupiĝus pri Esperanto. Mi havus tempon lerni paroli pli bone pli multajn slavajn lingvojn. Sed aliflanke, Esperanto direktis miajn esplorojn al novaj temoj, ekzemple lingvaj rajtoj kaj lingva diverseco en la mondo.

Demando: Kion vi pensas pri la idea evoluo de la Esperanto-movado komence de la nova jarcento?

Respondo: Principe ĉio estas en ordo, se la esperantistoj ankaŭ mem konos ekzemple la Manifeston de Prago. Sed mi timas, ke en kelkaj aferoj nia movado perdis sian kapablon renoviĝi. Ekzemple, ni parolas pri tutmondeco, sed preskaŭ ne havas rilatojn kun iuj grandaj kultursferoj, precipe la islama, kie Esperanto ĝis nun malmulte disvastiĝis. Ni ofte ne konas la minoritatajn lingvojn de niaj propraj landoj, nek la rajtojn de iliaj parolantoj aŭ la mankon de tiuj rajtoj. Kaj la gvidado de la movado plu estas en la manoj de viroj tiom, ke tio jam aspektas anakronismo en la nuna mondo.

Demando: Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu(j), laŭ via opinio, meritas esti nomita(j) la Esperantisto(j) de la jaroj 1990aj?

Respondo: Multaj meritus… sed mi deziras speciale mencii Floréal Martorell, kiu per siaj disko-eldonoj kaj subteno al bandoj disvastigis nian kulturon al tute nova dimensio.

Demando: … kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Respondo: Nova Esperanta Krestomatio de William Auld; Tien de Johán Valano; kaj La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Ĉiu el ili meritas relegon pli ol unufojan.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 3 (77) 


Osmo Buller: la Esperantisto de la Jaro 2001

Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 15 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena: Laŭ la Regularo pri la Esperantisto de la Jaro: “Se pli ol unu persono ricevos egale plej multajn voĉojn, kiel laŭreato estos proklamita tiu, kiun proponis pli multaj kandidatigantoj”. Sekve Osmo Buller estas elektita kiel la esperantisto de la jaro 2001, ĉar li ricevis du kandidatigojn kaj Piron nur unu.

Osmo Buller per sia demisio en 2001 finis la rezultoriĉan deĵorperiodon kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. Dank' al li la Gazetaraj Komunikoj de UEA regule kaj objektive informas la esperantistaron pri UEA. Lia septembra restado en Ĉinio kaj Litovio aktivigis la movadon tie kaj faris la rilaton de aŭtoritatoj en tiuj du landoj pli favora al Esperanto.

Proponantoj (Kandidatigantoj)

Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI;
Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus;
Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA;
István Ertl (NL): demisiinta redaktoro de Esperanto;
Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB;
Judit Felszeghy (HU): sekretario de la Esperanta PEN-Centro;
Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto;
Bruno Masala (FR): gvidanto de AERA (OSIEK);
Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto;
Yamasaki Seiko (JP): membro de la Akademio de Esperanto.

Elektantoj

Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH;
Lee Chong-Yeong (KR): vicprezidanto de UEA;
Stano Marček (SK): redaktoro de Heroldo de Esperanto;
Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto;
Stefan Maul (DE): prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato;
Mine Yositaka (JP): eksredaktoro de Riveroj;
Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto;
Anna Margareta Ritamäki (FI): komitatano de UEA;
Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato;
Ljubomir Trifonĉovski (BG): ĉefredaktoro de Literatura Foiro.

Halina Gorecka, sekretario


Osmo BullerDemokratio kiel aktiviga forto

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

OB: Ĝi kompreneble tre ĝojigis min, des pli ĉar ĝi venis ĉe la fino de mia dungoperiodo ĉe UEA. Ĝi eĉ impresis iel konsole, ĉar mia lasta jaro estis samtempe la plej malfacila kaj peza el ĉiuj.

LOdE: La internacia elektantaro honorigis vin pro la sukcesa kaj rezultoriĉa deĵoro en Roterdamo, interalie pro la Gazetaraj Komunikoj, kiuj atingas rekte aŭ per aliaj informiloj praktike la tutan esperantistaron kaj pro la vizitoj al Ĉinio kaj Litovio. Bonvolu komenti tiujn du aferojn.

OB: Gazetaraj Komunikoj naskiĝis en majo 1998. Unue mi fakte intencis lanĉi internan informservon por komitatanoj, ĉefdelegitoj kaj perantoj de UEA pri la praktika funkciado de UEA kaj precipe de la Centra Oficejo, ĉar mi ĉiam sentis kiel grandan ĝenon la nesufiĉan informitecon de tiuj kernaj funkciuloj. Poste devis sekvi renasko de la iama Internacia Gazetara Servo de UEA por la E-gazetaro kaj ekstera publiko. Mi tamen konkludis, ke la laborforto ne sufiĉas por dece funkciigi ambaŭ, tiel ke GK fine naskiĝis kiel ilia miksaĵo. Mi kredas, ke almenaŭ la informado inter esperantistoj pri la agado de UEA fariĝis pli efika, sed pri la ekstera informado restas ankoraŭ multo por fari. La sukceso de miaj vizitoj al Ĉinio kaj Litovio tute ne estas nur mia merito, ĉar mi estus povinta fari nenion sen la preparlaboroj de la lokaj movadanoj. Mi volas aparte elstarigi la viziton al Litovio, kie mi renkontis pli da altranguloj ol dum ĉiuj miaj aliaj UK-esploraj vizitoj kune, kaj mia restado estis vaste raportata de amaskomunikiloj. Tio estas unuavice merito de Povilas Jegorovas.

LOdE: Ĉi-jare la plej legata teksto en Esperantujo verŝajne estis via demisia deklaro. Ĉu nun, kelkajn monatojn poste, vi farus ŝanĝojn en ĝi, se tempomaŝino reportus vin al la julia Zagrebo?

OB: Tiu deklaro ne estis origine celita por publiko, sed ĝi estis adresita nur al la Estraro de UEA, kiu aparte petis min surpaperigi la kialojn de mia demisio. Poste la Estraro plu sendis ĝin al la komitatanoj — prave, ĉar ili postulis klarigon de la Estraro pri la demisioj de mi kaj miaj kolegoj. Mi iom pentas, ke mi ne faris apartan publikan deklaron, kiu evidente estus iom alimaniere vortumita ol dokumento celita por internaj bezonoj, kvankam ĝia esenco kompreneble ne povus esti malsama. Tamen, la fakto ke ĉiuj tri demisiaj leteroj “likis” eksteren kaj aperis eĉ en klubaj bultenoj, estas iom nekutima pruvo pri la vere grava rolo de UEA en Esperantujo.

LOdE: Kiel vi nun ĉe via foriro retrorigardas vian vivon en Roterdamo?

OB: Kiel mi diris ankaŭ en mia demisia letero, mi foriras almenaŭ 2-3 jarojn pli frue ol mi origine planis, kaj sekve mia laboro multrilate restis nefinita kaj la realigo de pluraj planoj eĉ ne povis esti komencita. Mi tamen estas kontenta ekzemple pri tio, ke mi povis kontribui al financa ekvilibrigo de la Asocio, al la vigligo de la eldona agado kaj, antaŭ kelkaj jaroj, al la savo de la oficialaj rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko. Mi nepre devas mencii ankaŭ la stabilan kaj efikan funkciadon de la CO — laŭ iuj la CO funkciis eĉ tro efike — kaj mia plej granda perdo nun estas disiĝo de miaj multjaraj gekolegoj.

LOdE: Ĉu vi antaŭvidas, ke vi povos daŭrigi la realigon de viaj nefinitaj planoj, ne plu laborante en Roterdamo?

OB: Tion mi ne antaŭvidas, ĉar en mia nova laboro kiel direktoro de la literatura Päätalo-Instituto en Finnlando, mi verŝajne sekvos mian principon dediĉi sin samtempe nur al unu afero.

LOdE: Ĉu laŭ viaj spertoj UEA bezonas iajn reformojn?

OB: La demokratio en UEA devus esti plifortigita. Unue, individuaj membroj nun elektas nur dekonon el la membroj de la Komitato, kvankam el la tuta membraro de UEA ili estas unu triono. Anstataŭ la nuna regulo, laŭ kiu oni elektas po unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, oni povus elekti po unu por ĉiuj 500 membroj. Due, nun la Estraro gvidas la Komitaton funkciante kiel ĝia prezidio, kio ne konformas al la spirito de demokratio. La Komitato devus kontroli la agadon de la Estraro sendepende, sed nun la Estraro mem gvidas sian propran kontroladon, kio en la praktiko paralizas la superan organon de UEA. Necesas ke la Komitato kaj Estraro havu malsamajn prezidantojn. Mi kredas je demokratio kiel aktiviga forto: ju pli la individuaj membroj ĝenerale kaj komitatanoj aparte sentos, ke ili mastras sian Asocion, des pli aktivaj ili certe fariĝos.

LOdE: En Zagrebo UEA ricevis novan laborplanon. Ĉi vi atendas de ĝia realigo bonajn fruktojn?

OB: Mi emas al pesimismo, ĉar ni faris jam tiom da planoj, kiujn ni poste rapide forgesis. En Zagrebo la Komitato forgesis tuj ĉe la elekto de nova Estraro, ke unu el la bazaj celoj de tiu plano estas plijunigo de nia aktivularo, kaj elektis Estraron kun averaĝa aĝo 10 jarojn super tiu de la antaŭa Estraro, kiam ĝi estis elektita. La Komitato devis mem doni bonan ekzemplon pri tio, ke la laborplano estu prenita serioze. Tio denove montris, ke la Komitato estas paralizita, pro kio eĉ en la elektado de la Estraro ĝi ne estis sufiĉe veka.

LOdE: Preskaŭ samtage kun via laŭreatiĝo estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Kiun opinion vi havas pri ĝi?

OB: Mi trovas ĝian bombastan veston malplaĉa kaj eĉ ridinda. Kvankam ĝi finfine restos nur marĝena fenomeno, ĝi ja ĝenas per siaj ekscesoj kaj per la paranoja ĉikanado pri UEA fare de iuj ĝiaj protagonistoj. Mi esperas, ke pli prudenta sinteno al UEA tie tamen baldaŭ superregos. Cetere, kun intereso mi notis, ke la partoprenaktiveco en la balotado de la Civito estis konsiderinde malpli alta ol en la balotado pri la komitatanoj B de UEA.

LOdE: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?

OB: Unue, En barko senpilota por povi ĝui tie la tutan verkaron de William Auld kaj ne nur La infana raso. Due, Malvivaj animoj de Gogol, ĉar ĝi obstine fascinas min ekde mia lerneja aĝo kaj mia amiko prizorgis ĝian Esperantan eldonon. Trie, Esperanto en perspektivo por havi memorapogilon por rezonado pri la afero, al kiu mi dediĉis min sur la kontinento.

La Ondo de Esperanto. 2002. № 2 (88)


Michel Duc Goninaz: La Esperantisto de la Jaro 2002

La kandidatigantoj proponis dek ok personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena: Michel Duc Goninaz estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2002. La internacia ĵurio elektis lin pro la eldono de la Nova Plena Ilustrita Vortaro, kies reviziadon li gvidis dum pluraj jaroj.

Proponantoj (Kandidatigantoj)

Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA
István Ertl (BE): informoficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo
Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB
Judit Felszeghy (HU): sekretario de la Esperanta PEN-Centro
Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto
Bruno Masala (FR): gvidanto de AERA (OSIEK)
Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Yamasaki Seiko (JP): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko Marcus Sikosek (DE): aŭtoro de Esperanto sen mitoj

Elektantoj

Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH
Lee Chong-Yeong (KR): vicprezidanto de UEA
Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (DE): prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato
Mine Yositaka (JP): redakciano de La Movado
Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato
Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro

Halina Gorecka, sekretario


Michel Duc GoninazMi estas kontenta ĝenerale…

Michel Duc Goninaz, 69-jara docento pri la rusa lingvo en la Universitato de Provenco (Aikso-Marsejlo), la Esperantisto de la Jaro 2002, afable konsentis respondi al niaj demandoj.

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

MDG: Surprize, kompreneble. Ne nur mi ne sciis, ke mi estis proponita por tiu honora titolo — kio certe normalas laŭstatute — sed mi eĉ ne memoris pri ĝia ekzisto. Avertita de Halina Gorecka telefone, mi provis maski mian surprizon per ŝerco (“Nur de la jaro? Kial ne de la jarcento?”)… Mi ĝis nun ofte respondis al intervjuoj, ke mi estas esperantisto de la jaro 1946, kaj nun mi devas esti la esperantisto de la jaro 2002. Sed, diable, tiu jaro jam estas for!

Krome atingis min la informo pri Liro-2002. Mi tre ĝojas, ke mia traduko de Sologub plaĉis al la juĝkomisiono.

LOdE: La internacia elektantaro voĉdonis por vi, ĉar ĝi alte taksis la Novan PIV, kies reviziadon vi gvidis dum pli ol jardeko. Ĉu vi mem estas kontenta pri la rezulto de via laborego?

MDG: En aprilo 2002 mi estis kontenta, ke la laboro finiĝis. En julio mi estis kontenta, ke la vortaro aperis. Pri la rezulto mi povas trankvile diri, ke mi estas kontenta ĝenerale, sed malkontenta pri diversaj detaloj. Sed mi ne volas senigi la recenzistojn je iliaj laŭrajtaj malkontentoj.

LOdE: Ĉu en Esperantujo leksikografoj havas pli da respondeco pri la lingvo ol la aŭtoroj de nacilingvaj vortaroj? Ja en Esperantujo mankas lernejoj, universitatoj, tagĵurnaloj, teatroj, televido kaj aliaj institucioj kiuj evoluigas la lingvon.

MDG: Fari komparon kun nacilingvaj vortaroj estas malfacile, ĉar la rolo de vortaroj povas tre varii de unu lingvokomunumo al alia. Koncerne nian lingvon, certe mankas al ĝi vasta ĉiuflanka kaj ĉiutaga uzado. Sed la lingvouzon kaj la leksikon evoluigas ĉiuj lingvouzantoj, precipe la verkistoj, ĵurnalistoj, fakuloj. Oni ne troigu la rolon de leksikografoj en tiu evoluo. La tre interesa artikolo de Sten Johansson en la maja Ondo montras, ke la esperanto-uzantoj ne adoptas blinde ĉion, kio troviĝas en PIV aŭ aliloke. Sed evidente la leksikografoj havas gravan respondecon pri la normigo kaj la unuecigo de la lingvouzo. Mi provis speguli la uzadon kaj samtempe ne kaŝi miajn preferojn. Tiu dialektika rilato povas esti konflikta, sed ĝi devas esti ankaŭ fruktodona.

LOdE: Kaj kio pri nia Akademio?

MDG: Decidojn ĝi publikigis lastan fojon en 1990, kaj ilia utilo montriĝis dubinda. La lastaj seriozaj verkoj de la Akademio estas la 8-a Oficiala Aldono kaj la Baza Radikaro Oficiala, publikigitaj en 1975.

LOdE: Se vi havus eblecon enPIVigi nur unu vorton, kiu vorto ĝi estus?

MDG: Aikido.

LOdE: Ĉu Esperanto bezonas krom PIV unulingvan vortaron por lernantoj?

MDG: Ekzistas vortaro malpli ampleksa, malpli kosta kaj pli facile manipulebla ol PIV: la Plena Vortaro, kiu ankaŭ bezonas drastan renovigon. Sed evidente oni povas, eble eĉ devas, kompili pli simplan vortaron por kutimigi la novajn esperantistojn al la uzado de vortaro unulingva.

LOdE: Kelkaj kredas, ke komputilaj vortaroj baldaŭ anstataŭos la nunajn presitajn vortarojn. Ĉu vi same opinias?

MDG: Ne (almenaŭ se mi ĝuste komprenas la vortojn baldaŭ kaj anstataŭi). Sed mi evidente pledas por KD-a eldono de PIV.

LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

MDG: Se mi estus elektanto, mi respektus la sekretecon de la voĉdono kaj do ne respondus al tiu demando. Sed, ĉar mi ne estas elektanto, mi ne vidis la plenan liston de la 18 proponitoj kaj sekve ne povas elekti inter ĉiuj. Tamen mi ne volas forĵongli vian demandon.

Estas vere, ke la nova PIV estas la evento de la jaro 2002. Tial mi opinias, ke dua persono devus esti menciita egale kun mi kiel respondeculo de tiu evento: mia kolego Klaŭdo Roux, sen kiu la nova PIV ne ekzistus aŭ ne estus tia, kia ĝi estas.

Liaj meritoj cetere ne limiĝas al lia gravega rolo en la redaktado de PIV. Li estas kunaŭtoro de grava esperantlingva libro pri likenoj, preskaŭ 900-paĝa, kiun nepre devas konsulti ĉiu serioza likenologo (ĉu vi konas alian esperantlingvan libron, kiun akiras precipe “neesperantistoj”?) Li estas redaktoro de plurlingva botanika revuo, en kiu aperas esperantlingvaj resumoj de ĉiuj artikoloj. El la 60 fakuloj de lia Instituto li estas la sola, kiu verkas nur en siaj du lingvoj, Esperanto kaj la franca. Tio signifas, ke li ĉiam rifuzas verki artikolojn anglalingvajn malgraŭ la premoj de liaj estroj (francaj!). Ĉu oni konscias pri tio en Esperantujo?

Sed la rezultoj de la voĉdonado montris, ke oni povas atenti ne nur PIV-on kaj la jaron 2002. En tiu ĉi vidpunkto mi evidente aldonus mian voĉon al tiuj, kiujn ricevis Ilona Koutny, kies laboro lingvoscienca, leksikografia kaj pedagogia, estas impona.

LOdE: Tradicia demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

MDG: Ĉi tiu demando ne plu aktualas, ĉar mi emeritiĝis. Sed, dum preskaŭ tridek jaroj, la instruado de Esperanto okupis kvaronon aŭ trionon de mia oficiala labortempo en la universitato.

LOdE: Ĉi tiu intervjuo aperos en la centa kajero de La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

MDG: Ĝenerale pozitivan. Sed LOdE ŝajnas al mi iom tro movadeca. Multaj informoj pri esperantistaj aranĝoj estas legeblaj aliloke. Mi bone komprenas, ke ĝi ne povas esti nur beletra, sed ĝi povus pli bone plenumi sian rolon de “socikultura revuo”.

Tiun deziron mi dividas kun Alen Kris, laŭ lia artikolo en la numero de januaro 2002.

LOdE: Neevitebla demando — viaj planoj?

MDG: Tuja projekto, jam plenumata, estas la korektado de la eraroj de la nova PIV por dua, probable baldaŭa, eldono. Aliaj eventualaĵoj (renovigo de PV, tradukoj kc) estas ne tiel certaj, ĉar nenio pli malcertas ol la morgaŭo. Kaj estas tiel agrable vivi senplane…

LOdE: Fine, ankoraŭ unu tradicia demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

MDG: En barko senpilota kaj Duonvoĉe. La trian mi elektos lastamomente ĵus antaŭ la forveturo, ekkonsciante, ke vere min atendas insulo neloĝata. Do, probable Hetajro dancas.

La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100).


Dafydd ap Fergus: La Esperantisto de la Jaro 2003

La kandidatigantoj proponis 19 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena: Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La internacia ĵurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

Proponantoj (Kandidatigantoj)

Marija Belošević (Kroatio), Višnja Branković (Italio), Renato Corsetti (Italio), István Ertl (Belgio), Edmund Grimley Evans (Britio), Judit Felszeghy (Hungario), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Bruno Masala (Francio), Valentin Melnikov (Ruslando), Yamasaki Seikô (Japanio), Ziko Marcus Sikosek (Germanio).

Elektantoj

Petr Chrdle (Ĉeĥio), Lee Chong-Yeong (Koreio), Michel Duc Goninaz (Francio), Gbeglo Koffi (Togolando), Stano Marček (Slovakio), Geraldo Mattos (Brazilo), Stefan Maul (Germanio), Mine Yositaka (Japanio), Sergio Pokrovskij (Ruslando), Anna Margareta Ritamäki (Finnlando), Roland Rotsaert (Belgio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario).

Halina Gorecka, sekretario


Dafydd ap FergusNaŭ demandoj al Dafydd ap Fergus, la Esperantisto de la Jaro

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

DaF: Mi estis tre surprizita, ĉefe pro tio ke mi nur dum kvin jaroj interesiĝas pri Esperanto. Antaŭe mi eĉ tute ne sciis kio ĝi estas. Do, mia unua penso estis: atendi por vidi, ke ne temas pri ŝerco. Poste venis gratuloj el la tuta mondo kaj mi ĝojis. Dankon!

La novaĵo ankaŭ tre ĝojigis min, ĉar ĝi venis dum tempo, en kiu la estonteco de la Brusela Komunikadcentro ne estas certa.

LOdE: La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro via tre aktiva laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

DaF: La celo de BKC estas efike reliefigi la politikan kaj socian signifon de Esperanto. Estas tro multe da agadoj por detaligi ĉi tie, sed vidu ĉe www.lingvo.org. Ĉe lingvo.org/gaz estas centoj da artikoloj.

Ĉefe, ni kontaktas naciajn kaj internaciajn politikistojn, oficistojn, ĵurnalistojn. Ni helpas Landajn Asociojn kaj individuojn koncepti gazetaran kaj politikan strategion. Grava estas devigi politikistojn pritrakti la lingvan problemon: ofte tio signifas instigi parlamentanojn fari oficialan demandon, ĉu pri Esperanto, ĉu pri lingva diskriminacio kaj malegaleco. Tiam la ministroj devas respondi.

Multe de niaj agadoj estas rete sekveblaj. Do, ni sekvas la uzadon de la vorto Esperanto en gazetoj instigante volontulojn — pere de dissendolisto klere kaj trafe reagi (http://groups.yahoo.com/group/reago). Ofte la mencioj pri Esperanto estas negativaj en amaskomunikiloj (ĝi estas artefarita, ne havas kulturon, ktp.) Ĉiusemajne novaj leteroj de esperantistoj aperas en gazetoj tra la mondo. La agado ankaŭ efikas ĵurnalistojn, kiuj komprenas ke esperantistoj ekzistas.

Ni instigas kaj kunlaboras en gazetaraj agadoj por la Universalaj Kongresoj — dum 2003 aperis artikoloj en dekoj da landoj. Ni instigas ĵurnalistojn skribi pri Esperanto ankaŭ dum aliaj periodoj. Aliaj gravaj laboroj estas sekvi diversajn lingvajn dosierojn, traktante kun diversaj registaraj kaj neregistaraj organizoj kaj ankaŭ rekte kun politikistoj, ekzemple, pri lingva diskriminacio, edukada industrio, deviga uzado de la angla, ktp.

LOdE: Ĉu BKC ricevas helpon?

DaF: Jes, kompreneble, ĉar ne eblas labori profesie por Esperanto sen la helpo de aliaj. Iusence BKC respegulas la laboron de ĉiuj aktivuloj. Homoj, kiuj helpas traduki gazetarajn komunikojn, leterojn, aŭ kiuj mem kontaktas ĵurnalistojn kaj politikistojn post informo de BKC. BKC estas iusence “ligilo” inter la volo de esperantistoj informi pri Esperanto kaj la ekstera mondo.

Ni ricevis financadon de UEA dum la unuaj du jaroj. Espereble ĉi-jare UEA ankoraŭ financos. Bedaŭrinde, estas malfacile konvinki ĉiujn pri la neceso agadi al la ekstera mondo, kaj en la komenco mi mem devis multe batali por ke UEA konsideru tian agadon.

LOdE: Kio pri la estonteco de BKC?

DaF: Ĉi-jare ni verŝajne pluvivos. Venontjare ni denove havos problemojn. Ni vidos, kaj provos akiri novajn financajn rimedojn. Iel mi havas la senton ke, spite al la multaj rezolucioj de Esperanto-asocioj, profesia informado ankoraŭ ne estas parto de la ĉiutaga laboro de Esperanto-oficistoj. Mi bedaŭras tion.

LOdE: Kio plej malplaĉas al vi en Esperantujo?

DaF: Foje oni havas la senton, ke la klubo estas tro malgranda, ke homoj konas unu la alian dum tro longa tempo. Pleje oni sentas tion en estraroj, kompreneble. Ni devas malfermi la pordojn al pli junaj homoj.

Alia afero estas daŭra emo de multaj esperantistoj konverti homojn por ke ili vidu la veron kaj lingvan sanktecon. Ni absolute devas eviti ke esperantistoj aspektu kiel sektanoj.

LOdE: Kio plej plaĉas al vi en Esperantujo?

DaF: Plaĉas al mi la ideo malantaŭ Esperanto: ke oni facile kaj egalrajte povas komuniki. Mi ĝojas pro kontaktoj kun homoj el multe da landoj, parolante la saman lingvon.

LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

DaF: Mi estas same pesimisma pri Esperanto kiel pri mia propra lingvo, la kimra. Se esperantistoj daŭrigos kun la samaj organizaj strukturoj, la samaj rezolucioj dum UK-oj, kaj kun la sama plimaljuniĝo de membroj kaj estraroj, tiam ne restos multo por fari.

Sed ni ekzistas. Espereble, la fakto ke nun eblas esti bona esperantisto sen membriĝi en iu asocio, simple uzante la interreton, paradokse, helpos la lingvon pluvivi.

Oni eĉ povas esti optimisma. Ekzemple, la Eŭropa Komisiono financas projekton de esperantistoj por organizi lingvan festivalon. Estas aliaj pozitivaj signoj: interretejoj kiel tejo.org, ĝangalo.com, eo.wikipedia.org, ĉiutagaj elsendoj de la Pola Radio kaj amaso de aliaj ttt-ejoj.

Bedaŭrinde, preskaŭ ĉio funkcias nur danke al amatoroj.

LOdE: Du tradiciaj demandoj. Por kiu(j) vi voĉdonus, se vi estuselektanto ĉi-jare?

DaF: Mi proponus homojn, kiuj estas pli junaj ol mi. Dum kvin jaroj de mia esperantisteco plej frapas min la neebleco lasi la spacon al junuloj en estraroj kaj en staboj de niaj asocioj. Do, mi donus miajn voĉojn al aktivuloj de TEJO.

LOdE: … kaj kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?

DaF: Mi bedaŭrinde ne havas multajn Esperanto-librojn, verŝajne pro tio ke mi esperantistiĝis antaŭ nur kvin jaroj. Kaj dum la lastaj jaroj mi provas lerni legi slavajn, skandinavajn kaj latinidajn lingvojn. Ne estas multe da tempo, sed mi nun provas legi Henryk Sienkiewicz en la pola kaj uzas la Esperanto-tradukon por helpi min…

Aĥ jes, mi kunportus al la insulo porteblan telefonon kaj rete elŝutus librojn el http://esperanto.nu/eLibrejo.

La Ondo de Esperanto. 2004. № 2 (112). 


Helmar Frank: la Esperantisto de la Jaro 2004

En 2004 la kandidatigantoj proponis 25 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado

OProf. Dr. sc. cyb. habil. Helmar Gunter Frank, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2004. La internacia ĵurio elektis lin pro la sukcesa kunordigo de la agadoj de AIS kaj de ties Universitataj Sesioj kaj pro ĉi-jara lanĉo de LEUKAIS (Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS en Komárno, Slovakio), unu el kies tri fondo-rektoroj li estas.

Proponantoj: Marija Belošević (Kroatio), Višnja Branković (Italio), Renato Corsetti (Italio), Aida Čižikaitė (Litovio), István Ertl (Belgio), Edmund Grimley Evans (Britio), Judit Felszeghy (Hungario), Dafydd ap Fergus (Belgio), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Bruno Masala (Francio), Valentin Melnikov (Ruslando), Yamasaki Seiko (Japanio), Ziko Marcus Sikosek (Germanio).

Elektantoj: Petr Chrdle (Ĉeĥio), Lee Chong-Yeong (Koreio), Michel Duc Goninaz (Francio), Gbeglo Koffi (Togolando), Ilona Koutny (Pollando), Stano Marček (Slovakio), Geraldo Mattos (Brazilo), Stefan Maul (Germanio), Mine Yositaka (Japanio), Sergio Pokrovskij (Ruslando), Anna Margareta Ritamäki (Finnlando), Roland Rotsaert (Belgio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario).

Halina Gorecka,
sekretario

Helmar FrankStrebante al eŭropeca Eŭropo kaj al internacia scienca komunikado

Intervjuo kun profesoro Helmar Frank, la Esperantisto de la Jaro 2004

 

 
 
 
 
 
 
 

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro 2004?

HF: Por esti sincera: mi surpriziĝis jam pro tio, ke mi antaŭe ne estis konsciiĝinta pri la ĉiujara elekto de “Esperantisto de la Jaro”. Krome, mi mem ne estus elektinta min, ĉar mi sentas min nur kiel tute sobra, kvankam centprocente konvinkita, ĉiutaga uzanto de la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto — kaj en mia profesia (faka) kaj en mia privata (familia) vivo. Ke la ver(d)aj Esperantistoj jam tion tiomgrade aprezas, tio kompreneble forte ĝojigis min.

LOdE: La internacia elektantaro voĉdonis por vi, ĉar ĝi alte taksis vian laboron en AIS. Bonvolu iomete rakonti pri la Akademio.

HF: Patron de AIS mi konsideras la Eŭropan Klubon, kiun mi kunfondis 1974, kaj kiu proponis 1981 al la registaro de la Respubliko de San Marino la fondon de “Internacia Libera Universitato” laboranta unuavice per la Internacia Lingvo, kiu “sufiĉe maturiĝis ankaŭ kiel scienca interkompreniĝilo”, kaj kies “granda, progresema kaj nacie, politike, rase kaj religie bone distribuita” parolantaro “meritas kaj bezonas kulturan centron en libereca ŝtato ekster la grandaj mondpolitikaj grupiĝoj”, ni argumentis. Decidante 19 maj 1983 la realigon de tiu ideo en la formo de akademio (plivastiganta la laborkampon de la jam ekzistinta sanmarina Instituto pri Kibernetiko), San Marino fariĝis la “patrin”-lando de AIS. Ekde 1990 nia akademio aktivas ankaŭ (kaj nun precipe) ekster San Marino, unuavice en reformeŭropaj landoj. Sed ĝi akiris membrojn ankaŭ en ĉiuj aliaj loĝataj kontinentoj. Dokumentita historio kaj prezentado de la anaro troviĝas en la triparta libro “AIS”, kiun mi redaktis 2000 kune kun nia Senata Sekretario OProf. Dr.habil. Reinhard Fössmeier.

LOdE: En kiuj landoj estas agnoskataj la diplomoj de AIS, kaj kion AIS entreprenas por pligrandigi la nombron de tiuj landoj?

HF: Certan agnoskon flanke de la respondecaj ministroj kaj de ŝtataj universitatoj AIS akiris ekster San Marino sinsekve en Pollando, Rumanio, Ĉeĥio, Slovakio, Ruslando kaj Bulgario. Tio ne nepre signifas egalvalorecon de niaj kaj de ŝtataj diplomoj kaze de kandidatiĝo por ŝtataj postenoj. Tamen, la AIS-titoloj (bakalaŭro, magistro, doktoro, habilitdoktoro) estas publike porteblaj kaj utilaj, se oni aspiras laborlokon almenaŭ en komerco, industrio aŭ kulturaj institucioj privataj. Per pliampleksigado de nia enretigita dulingva kursaro kaj pluevoluigado de studaddirektoj grandparte malcentre ofertataj, AIS klopodas plialtigi sian reputacion kiel universitateca klerigejo ankaŭ en la pli konservativaj okcidenteŭropaj ŝtatoj. Helpos, ke nia studadregularo dekomence anticipis la esencon de la nun aktualiĝanta Bologna-principaro.

LOdE: Kio estas LEUKAIS kaj kiel ĝi funkcios?

HF: La 29an de aŭgusto 2004 okazis ĉe la impona Eŭropa Placo de la slovaka-hungara landlimurbo Komárno la oficiala inaŭguro de la neŝtata “Libera Eŭropia Universitato Kelemantia de AIS”. LEUKAIS estu ĝemelo de nia internacia fakultatdepartemento inaŭgurita la 21an de februaro 2003 en la ŝtata rumania universitato “Lucian Blaga” en Sibiu-Hermannstadt. Ĉi tie jam studas magistriĝcele unuaj studentoj en plejgrandparte tradicia maniero, sed ĉe docentoj de AIS instruantaj en la Internacia Lingvo. Kvankam LEUKAIS disponas pri la sama docentaro kaj jam pri deko da seminariejoj, ni antaŭvidas grandparte malcentran studadon surbaze de la interreta kursaro de AIS. Planita estas vigla interŝanĝo de studentoj kaj docentoj inter Sibiu kaj Komárno. Ĝis la fino de 2007 LEUKAIS estas gvidata de rektora triopo konsistanta el nobelpremiito OProf. Reinhard Selten, prezidantino de AIS Slovakio OProf. Dr.habil. Eva Poláková kaj mi mem.

LOdE: Kiom (mal)samas la nocioj Eŭropa kaj Eŭropia?

HF: La tradicia geografia nocio Eŭropo estas maladekvate difinita kiel la okcidenta, ĝis la urala montaro etendiĝanta parto de la eŭrazia kontinento. Eŭropio estas la evoluanta konfederacio, kiun konstituas la nuna Eŭropa Unio kune kun tiuj siaj najbaraj ŝtatoj, kiuj pli-malpli frue kaj probable aliĝos. Eŭropio do estas la politika mondregiono inter la Nordamerika Komerca Unuiĝo okcidente, la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj oriente kaj la Araba Mondregiono sude.

LOdE: Oni scias, ke vi, la Esperantisto de la Jaro, apartenas al neniu landa aŭ internacia esperantista asocio. Kiun opinion vi havas pri la celoj kaj pri la reala agado de la Esperanto-movado?

HF: Sen la Esperanto-movado ne eblintus starigi kaj ne eblontus pluevoluigi nian Akademion. Mia alta aprezo de la agado de la organizitaj Esperantistoj (ĉu “finvenkistoj”, ĉu “raŭmistoj”) ja montriĝas jam en la fakto, ke ekde la Hamburga UK 1974 (kiam mi ĵus estis eklerninta nian lingvon), do dum nun 31 jaroj, mi nur en tri Universalaj Kongresoj ne partoprenis. Mi opinias, ke la sukceso de la esperantista aktiveco nur povas kreski, se la Movadon ĉirkaŭas organizoj, kiuj praktike same agas kiel ĝi, sen ankaŭ en la teorio malakcepti ajnan alternativan neŭtralan lingvon, kaj sen reliefigi la Internan Ideon de Esperanto. Tiaj organizoj estas i.a. Eŭropa Klubo kaj AIS. Iliaj membroj ja grandparte sed tute ne senescepte aktivas ankaŭ en la Esperanto-movado. (Parenteze: al unu esperantista asocio mi ja apartenas: mi akceptis jam 1984 la honoran membrecon de la Rosaria Esperanto-Asocio en Argentinio.)

LOdE: Ĉu AIS ĝuas subtenon de UEA, de SAT, aŭ de la Esperanta Civito?

HF: Same kiel aro da landaj kaj fakaj Esperanto-asocioj 1987 SAT subskribis kun AIS interkonsenton pri reciproka apogo. Ekde Ivo Lapenna ĉiuj UEA-prezidantoj estis AISanoj. Grégoire Maertens eĉ deĵoris plurajn jarojn kiel nia trezoristo. Lee Chong-Yeong klopodas starigi orientazian AIS-filion. Renato Corsetti partoprenas en nia instrulaboro kaj varbis en la oficiala UEA-revuo Esperanto por la celaro de AIS. — Oficialaj rilatoj al la Esperanta Civito ĝis nun ne ekzistas.

LOdE: Kiel vi resumus la ĉefcelojn de via nuna kaj estonta laboro?

HF: Miaj du (ĝis nun malpopularaj) precipaj celoj, en kiujn mi investas ĉiun akiritan reputacion (inkluzive nun la proklamitecon kiel la Esperantisto de la Jaro), estas la strebado al eŭropeca Eŭropo, kiu nek estas nura apendico de norda azio nek de norda ameriko, kaj la strebado al internacia scienca komunikado, en kiu ĉiu pluflegadu sian propran nacian lingvon, sed en kiu la transpontigo de la lingvolimoj ne okazas per fremda nacia lingvo sed per internacia, do neŭtrala lingvo.

LOdE: Ĉiu laŭreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn tri Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?

HF: Unuavice mi kompreneble kunprenus la Plenan Ilustritan Vortaron. Por fake plulabori mi, due, kunportus la preskaŭ samampleksan, de Ana-Maria Pinter 1999 ĉe KAVA-PECH eldonitan 11-an volumon de la plurlingva tekstaro Kybernetische Pädagogik / Klerigkibernetiko, kiu enhavas i.a. miajn tri ĝis nun lastajn kaj ankoraŭ nepre pliperfektigendajn instrulibrojn dulingvajn. Tiam min afliktus la neceso, preskaŭ komplete rezigni pri mia kvin metrojn longa kolekto de aliaj libroj internacilingvaj. Por subteni meditadon pri la neceso de rezigno kaj nealkroĉiĝo, mi verŝajne finfine elektus, trie, la maldikan, 2002 en Stockholm ĉe Eldona Societo Esperanto aperintan traktaĵon de AISano Gunnar Gällmo: Kelkaj Faktoj pri la Budhismo.

La Ondo de Esperanto. 2005. № 2 (124).


Povilas Jegorovas: La Esperantisto de la Jaro 2005

Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 18 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado

Povilas Jegorovas 10 voĉoj
Tereza Kapista 6 voĉoj
Ilona Koutny 4 voĉoj
Renato Corsetti 3 voĉoj
Franko Luin 3 voĉoj
Erik Felker 1 voĉo
Kalle Kniivilä 1 voĉo
Clay Magalhaes 1 voĉo
Etsuo Miyoshi 1 voĉo
Flavio Rebello 1 voĉo
Kaŭna advokato Povilas Jegorovas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2005.

La internacia komisiono elektis s-ron Povilas Jegorovas la Esperantisto de la Jaro 2005
• pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4a Nitobe-Simpozio en Vilno;
• pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio;
• pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo.

La solena proklamo okazis la 17an de decembro en Kaŭno, en la tradicia Zamenhofa Tago kun ĉeesto de pluraj esperanstistoj kaj ĵurnalistoj.

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (Italio): direktoro de “Orbis Pictus”
Renato Corsetti (Italio): prezidanto de UEA
Aida Čižikaitė (Litovio): sekretario de LitEA
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto, eksredaktoro de “Esperanto”, komitatano B de UEA
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Dafydd ap Fergus (Belgio): ĵurnalisto, eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): redaktoro de “La Ondo de Esperanto”
Bruno Masala (Francio): komitatano de OSIEK
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Mine Yositaka (Japanio): redakciano de “La Movado”
Barbara Pietrzak (Pollando): direktoro de la Esperanta redakcio de la Pola Radio
Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko Marcus Sikosek (Germanio): historiisto, aŭtoro de “Esperanto sen mitoj”

Elektantoj

Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Michel Duc Goninaz (Francio): lingvisto, redaktoro de NPIV
Agneta Emanuelsson (Svedio): redaktoro de “Femina”
Gbeglo Koffi (Togolando): direktoro de la Afrika Oficejo de UEA
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj che UAM
Lee Chong-Yeong (Koreio): eksprezidanto de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de “Esperanto”
Geraldo Mattos (Brazilo): prezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (Germanio): ĉefredaktoro de “Monato”
Atilio Orellana Rojas (Nederlando/Argentino): direktoro de IEI, sekretario de ILEI
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (Finnlando): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro pri Ekonomio de “Monato”
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de “La Ondo de Esperanto”

Povilas JegorovasIntervjuo kun Povilas Jegorovas

Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Respondo: Kompreneble, estas agrable ekscii tion. Ĉiam estas agrable, kiam oni rimarkas rezultojn de konsekvenca laboro kaj pozitive taksas tion. Tiu ĉi honorigo, verŝajne, estas la plej alta en Esperantujo, do mi povas esti fiera pri tio. Sendube, unu homo, eĉ la plej elstara, ne povas fari multon, kaj tiu ĉi honorigo, laŭ mi, estas rezulto de la multjara agado de multaj litoviaj esperantistoj. Ja multaj laŭ siaj eblecoj kaj kapabloj kontribuis al tio, ke la agado de Litova Esperanto-Asocio estu tiel alte taksita.

Demando: La internacia elektantaro emfazis tri kialojn de via laŭreateco. Estas interese, ke ĝis nun neniu iĝis “jarheroo” pro organizado de Universala Kongreso. Kial, laŭ vi, la Vilna UK estis tiel sukcesa?

Respondo: Unue, pro tio, ke ni sukcesis enplekti en la preparadon de UK kaj tutlandajn kaj urbajn instancojn kaj sukcesis pruvi al ili, ke UK estas afero ne nur de esperantistoj, sed de la tuta lando, ke ĝi estas afero de la nacia signifo por Litovio. Rezulte de tio ni ricevis konsiderindan financadon de ŝtataj kaj urbaj instancoj — verŝajne, la plej grandan en la historio de UK-oj. Dum tri jaroj (2003–2005) Litova Esperanto-Asocio por kongresaj celoj ricevis subvencie entute 710 mil lidojn (pli ol 200 mil eŭrojn). Kaj ankoraŭ iom da mono devos veni.

Due, ni sukcesis mobilizi por la kongresaj laboroj praktike ĉiujn esperantistojn de la tuta lando, ne nur de Vilno.

Trie, ni komencis tre frue, antaŭ kelkaj jaroj prepariĝi al la kongreso.

Kvare, ni tre respondece traktis la taskon organizi UK-on kaj provis tiun taskon plenumi la plej bone.

Demando: La dua “merito” koncernas la eksterajn rilatojn. Kiel vi sukcesis impliki tiom da neesperantistoj en la disvastigadon de Esperanto?

Respondo: Por disvastigi Esperanton oni ne nepre devas esti esperantisto. Sufiĉas kompreni la ideon kaj subteni ĝin. Esperantistoj ofte estas fermitaj kaj malmulte kunlaboras kun aliaj organizaĵoj, ŝtataj instancoj k.s. Mia koncepto ĉiam estis, ke ni estu malfermitaj al la socio, ke ni provu komprenigi al ĉiuj la celojn de nia movado, kaj ke ni provu kunlabori kun aliaj surbaze de solida, pli-malpli profesia nivelo. Mi ĉiam strebis, ke nia asocio estu ne marĝena organizaĵo, sed ke ĝi havu statuson de serioza kaj grava organizaĵo en la lando. Mult-aspekte ni atingis tion.

Sed gravas ankaŭ tradicioj. Ekde la apero de Esperanto la movado en Litovio estis sufiĉe forta, kaj la sovetia periodo ne sukcesis forgesigi tion. Kompreneble, multo dependas de la gvidantoj de la movado. Tio, kion ni havas nun en Litovio, estas rezulto de la multjara celkonforma agado. Tiaj rezultoj ne aperas rapide — necesas agi stabile, profesinivele kaj konstante. Verŝajne, pro tio ni havas bonan aŭtoritaton en ŝtataj instancoj, en sciencaj kaj intelektaj rondoj kaj en amaskomunikiloj.

Krome, ni jam sukcesis liberiĝi de stranguloj, kiuj nemalofte malhelpas al la ĝenerala bildo de la Esperanto-movado. Gravas ankaŭ tio, ke ĉe ni estas unueca movado — mankas diversaj skismoj, diversaj vizioj — ni parolas al la socio per unu voĉo.

Demando: La eldonado de libroj pri Esperanto iusence apartenas al la dua agadkampo, ja vi sukcesis garantii eldonadon sen esperantista kapitalo. En via intervjuo (La Ondo de Esperanto. 2004. № 7) vi jam rakontis pri ĉi tiu projekto. Kiuj libroj aperis poste, kaj ĉu la eldonplano jam estas finita?

Respondo: La planoj, pri kiuj mi rakontis antaŭ jaro kaj duono, preskaŭ ne ŝanĝiĝis. Multaj el la planitaj libroj aperis, iuj atendas sian vicon. La eldonplano estis tiom grandioza, ke dum kelkaj jaroj ĝin efektivigi ne eblas, ja dum tri-kvar jaroj ni eldonis pli ol 70 librojn — multe pli ol dum la tuta historio de Esperanto-movado en Litovio. Ĝis 1940 en Litovio aperis ĉirkaŭ 30 libroj, ankoraŭ kelkaj aperis dum la sovetia periodo, sed ekde 2000 aperis pli ol 70 libroj.

La projekto ne estas finita. En diversaj stadioj de prepariteco nun estas 10 libroj — ili aperos en 2006. Ankaŭ estonte ni okupiĝos pri eldonado, sed malpli intense. Multe gravas akiri eksteran financadon, sed mi esperas, ke nun ni jam pli facile akiros monon, ĉar ni jam pruvis, ke ni kapablas ĝin uzi por seriozaj celoj.

Demando: Antaŭ tri jardekoj la stato de Esperanto en Estonio kaj Latvio estis preskaŭ la sama kiel en Litovio. Kial, viaopinie, en ĉi tiuj baltaj landoj Esperanto stagnas?

Respondo: Eble ĝi ne plene stagnas, sed estas multe pli modesta movado ol en Litovio. Tre gravis ne perdiĝi dum la transira periodo, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1988. Ĝuste en tiuj jaroj oni devis tre aktivi kaj tiamaniere akiri renomon en la nova socia kaj ŝtata situacio. Sed tiu ŝanco estis preterlasita en Estonio kaj Latvio. Poste ion reakiri estas tre malfacile.

Dum multaj jaroj en ĉiuj baltaj landoj la ekonomia situacio estis tre malfacila, homoj apenaŭ povis okupiĝi pri io alia, ol pri vivtenado de familioj k.s. Ne troviĝis tie almenaŭ kelkaj homoj, kiuj estus finance sufiĉe sendependaj kaj povus treni la aferon almenaŭ provizore. Verŝajne, en tiu malfacila periodo ne aperis klarvidaj kaj bonaj organizantoj.

Demando: … kaj kio pri Ruslando?

Respondo: Ruslando estas tiom granda lando, ke en ĝi oni povas trovi ĉion — kaj tre belajn agadaferojn kaj troan simpligon de la movado kaj gravajn rezultojn kaj mankon de tutlanda koordinado. La landa asocio REU ne plenumas la rolon de la tutlanda asocio. Ĝi mem estas kvazaŭ Esperanto-klubo. Kelkaj urbaj kaj regionaj organizaĵoj estas pli fortaj ol la tuta landa asocio. Ĝi ne havas seriozajn kaj gravajn defiojn. Ĝis nun asocio ne elkreskis el la nivelo de la tendaroj kaj kantoj. Oni ne atendu, ke tia asocio havos seriozan statuson en la lando.

En tia lando, kia estas Ruslando, la gvidantoj de la tutlanda asocio devus esti ne nur bonaj esperantistoj, sed ankaŭ homoj kiuj havus ian pezon en la socio ĝenerale kaj kiuj estus aŭtoritataj tutlande. Tiaj homoj en Ruslando ekzistas, sed ili estas iom flanke, ĉar, verŝajne, la “popolo” bedaŭrinde ne komprenas, ke ĝi bezonas tiajn homojn, ĝi ne altiras ilin al la movado kaj ne estas preta transiri al pli supra nivelo de la agado.

Demando: Gvidantoj de landaj asocioj povas kaj devas uzi la litovian sperton, eĉ se en aliaj kondiĉoj, sed kion vi konsilus al aktivuloj en la loka kaj regiona niveloj?

Respondo: Estas tre malfacile ion konsili kaj rekomendi al aktivuloj en aliaj landoj. En ĉiu lando estas aliaj tradicioj, alia vivmaniero, aliaj kutimoj, aliaj komprenoj. Kaj nur homoj loĝantaj en tiuj landoj povas kompreni tion kaj, adaptiĝante al lokaj kondiĉoj, efike agi. Tial konsiloj kaj rekomendoj povas esti tre ĝeneralaj, kio malmulte utilas. Mi ne kredas al diversaj uniformaj projektoj. Mi povas konsili ĉion, pri kio mi jam diris en tiu ĉi intervjuo. Sed apenaŭ tio povas helpi. Ĉiu mem devas serĉi kaj trovi sian vojon.

Demando: Vi estas advokato, tre respondeca posteno. Ĉu via grandskala esperantista aktivado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

Respondo: Sendube, mia tre aktiva esperantista agado negative influas al mia profesia laboro. Tro multe da profesia tempo mi dediĉas al la movado. Sed tio estas mia elekto. Profesie Esperanton mi ne utiligas. Male, mia profesio, miaj scioj, miaj spertoj, miaj kontaktoj tre helpas al mi solvi diversajn movadajn problemojn.

Demando: Neevitebla demando — viaj planoj?

Respondo: Ankoraŭ mi ne konkrete formulis tiujn por mi mem. Sed, certe, mi dezirus simile daŭrigi en la informado kaj eldonado. Estus tre bone sur la ŝtata nivelo akiri pli klaran lokon por Esperanto-instruado. Nun ĝi estas iagrade oficialigita, sed tio ne sufiĉas. Ĉio devas esti renovigita kaj ĝisdatigita. Kaj tio devas funkcii praktike. Estas granda kaj vasta agadtereno lige kun la aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio. Tio nur komenciĝas, kaj la laboro abundas.

Demando: Fine, la lasta tradicia demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, se vi estus ekzilota al neloĝata insulo?

Respondo: La danĝeran lingvon de Ulrich Lins, la libron pri Zamenhof de Marjorie Boulton kaj Aventurojn de la brava soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek.

La Ondo de Esperanto. 2006. № 1 (135).


Bertilo Wennergren: La Esperantisto de la Jaro 2006

Ĉi-jare estis proponitaj 21 personoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado

Bertilo Wennergren    6 voĉoj
Peter Zilvar    5 voĉoj
Chuck Smith    4 voĉoj
Barbara Pietrzak, Humphrey Tonkin    po 3 voĉoj
Petr Chrdle, István Ertl, Ilona Koutny, Stefan Maul    po 2 voĉoj
Peter Balaž, André Cherpillod, Antonio De Salvo, Bharat Ghimire, Albrecht Kronenberger, Hori Yasuo    po 1 voĉo
Sveda esperantisto Bertilo Wennergren, loĝanta nun en Koreio, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG).

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA
Aida Ĉižikaitė (LT): sekretario de LitEA
István Ertl (LU): tradukisto ĉe Europa Revizora Kortumo
Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez Gonzalez (CU): estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado
Judit Felszeghy (HU): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Dafydd ab Iago (BE): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto
Bruno Masala (FR): komitatano de OSIEK
Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Mine Yositaka (JP): redakciano de La Movado
Barbara Pietrzak (PL): estro de la Esperanto-redakcio de la Pola Radio
Yamasaki Seikô (JP): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko van Dijk (DE/NL): historiisto, aŭtoro de Esperanto sen mitoj

Elektantoj

Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH
Michel Duc Goninaz (FR): lingvisto, redaktoro de NPIV
Agneta Emmanuelson (SE): eksredaktoro de Femina, estrarano de FEM
Gbeglo Koffi (TG): eksdirektoro de la Afrika Oficejo de UEA
Ilona Koutny (PL): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj che UAM
Lee Chong-Yeong (KR): eksprezidanto de UEA
Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (DE): ĉefredaktoro de Monato
Atilio Orellana Rojas (NL/AR): direktoro de IEI, sekretario de ILEI
Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato
Josef Shemer (IL): prezidanto de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto
Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Respondo: Mi tre ĝojis, kompreneble. Ĉiam estas agrable ricevi rekonon de longa kaj pena laboro.

Demando: La internacia elektantaro laŭreatigis vin kiel la aŭtoron de PMEG. Sed ja temas nur pri fino de granda laboro, kiu daŭris pli ol unu jaron. Kial vi ekhavis ideon pri ĝi, kaj kiam ĝi estis ekverkita? Dum kiom da tempo vi laboris pri ĝi?

Respondo: La ideo verki iaspecan gramatiklibron en Esperanto iel ŝvebis en mia kapo jam de kiam aperis mia kompendio de Esperanta gramatiko por Svedoj (Esperantokompendium), sed la konkreta instigo al ekagado venis de Jorge Camacho iam en 1991. Kiam samjare ankaŭ Osmo Buller (krie) demandis al mi, kiam mi verkos mian gramatikon (en — aŭ pli ĝuste trans — la libroservo de la UK en Bergeno), mi decidis komenci la laboron. Se mi tiam scius, kiom da laboro tio postulos, mi kredeble rezignus pri la tuta projekto, sed mi estis juna kaj malsaĝa… La efektiva verkado daŭris ĝis 1995, kiam mi povis publikigi la tuton en la Interreto. Kiom da horoj mi pasigis antaŭ mia komputilo, mi tamen nun ne povas pritaksi. Sed poste mi ankoraŭ multe poluris, korektis kaj iom kompletigis.

Demando: Kiom diferencas la unua reta kaj la libroforma teksto?

Respondo: Nur en kelkaj malmultaj lokoj mi faris vere signifajn ŝanĝojn (ekzemple, pri respondado al neaj demandoj). Sed la multegaj malgrandaj korektoj kaj kompletigoj, kiujn oni rimarkas nur se oni tre zorge komparas, kredeble tamen sume sufiĉe grave diferencigas la unue publikigitan version disde la ĉi-jara libra eldono. Por esti honesta mi devas konfesi, ke la tuto estas tiom kompleksa, ke mi ofte mem perdas la superrigardon. Tial mi fakte ne povas bone respondi tiun demandon.

Demando: Post Jouko Lindstedt kaj Michel Duc Goninaz vi estas la tria esperantisto de la jaro, ricevinta ĉi tiun titolon pro esperantologia laboro. Ĉi tio estas honoro, sed ankaŭ respondeco, ĉu ne?

Respondo: Sendube pezas sur la ŝultroj de farantoj de tiaspecaj verkoj kiel PIV kaj PMEG granda respondeco. Se mi skribas ion eraran en PMEG, kaj se PMEG estos rigardata kiel iaspeca normo, tiam iuj eble mislernos. Mi ĉiam ripetas, ke PMEG ne estas perfekta, kaj ke certe en ĝi estas gravaj eraroj (same kiel en PAG). Legantoj do nepre pensu mem, kaj rigardu PMEG-on kiel fonton de konsiloj. Tia singarda aliro estas konsilinda ankaŭ pri PIV, pri la Hejma Vortaro kaj pri aliaj verkoj Esperantologiaj.

Demando: Sed kiun rolon la Akademio havas?

Respondo: La Akademio havas gravan rolon. En ĉiuj okazoj, kiam la Akademio de Esperanto faris konkretajn decidojn kaj rekomendojn pri gramatikaj aferoj, mi tiujn instruojn zorge enmetis iaforme en PMEG-on. La Akademio plu laboras, kaj tute povas esti, ke estontaj eldonoj de PMEG estos iudetale ŝanĝitaj pro intertempe aperintaj decidoj Akademiaj.

Demando: Kiuj gramatikaj problemoj estas la plej senteblaj nuntempe?

Respondo: Mi multe interesiĝas pri la evoluo de la junulara lingvaĵo. Mi notis kelkajn tendencojn tre interesajn kaj tre diversspecajn. Temas, ekzemple, pri pli libera uzo de rolvortetoj (prepozicioj) antaŭ subfrazoj kaj I-verboj (“Ni parolis pri kiel Esperanto diferencas de naciaj lingvoj”; “Ili diskutis pri eldoni tian gazeton”; “ŝi dankis pro ricevi la donacon”…) — en si mem tute logikaj uzoj, sed ja konfliktantaj kun la tradiciaj normoj; kaj ankaŭ pri aferoj pli ŝokaj kiel ekzemple uzo de “je” por marki objekton aŭ eĉ nova objekta rolvorteto “na” (“Ili admiras je/na Zamenhof”) kaj similaj novaĵoj/herezaĵoj. Tradicie Esperantologoj atentas precipe la skriban uzon. Eble ili maltrafas gravajn fenomenojn aperantajn precipe en parola uzo (sed nun tamen observeblajn ankaŭ en la Interreta paroleca skribado retpoŝta k.s.).

Demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi utiligas profesie Esperanton?

Respondo: Mia nuna profesio naskiĝis rekte el mia laboro pri PMEG. Ĝuste la Reta publikigo de PMEG kaj la posta laboro por flegi kaj evoluigi la Retan PMEG-on kaŭzis, ke mi eklernis kaj plulernis pri programado kaj kreado de TTT-paĝoj. Tial finfine mi povis eklabori ankaŭ profesie tiukampe. Ĝuste nun miaj monenspezoj venas de mia engaĝiĝo en la TTT-ejo Lernu!, kie mi plenumas precipe programadajn taskojn.

Demando: Oni konas vin ne nur kiel la aŭtoron de PMEG kaj kiel influhavan akademianon, sed ankaŭ kiel pioniron de la moderna Esperanto-muziko. Kial vi lastatempe malpli aktivas en ĉi tiu sfero?

Respondo: La nunan malaktivadon de la bando Persone (kiu principe plu ekzistas) kaŭzas simple tio, ke la tri bandanoj nun loĝas tro dise por povi kunludi (en Svedujo, Germanujo kaj Koreujo). Bonŝance tamen Martin (nia ĉefkantisto kaj gitaristo) ĵus registris propran diskon (baldaŭ eldonotan), kiu iele daŭrigas la laboron de Persone. Mi kontribuis per kuraĝigado kaj iom da konsiletoj. Mi certas, ke iam iel Persone denove koncertos, sed kredeble ne tre ofte, kaj kredeble nur akustike (malroke).

Demando: Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

Respondo: Mi havas tre favoran opinion pri La Ondo, precipe pro ĝia multflankeco kaj sentimeco. Mi aparte admiras, ke La Ondo, kiu antaŭ nelonge aperigis tre negativan recenzon de PMEG, nun honorigas min kiel Esperantiston de la jaro ĝuste pro tiu sama verko. Tia malfermeco al diversaj opinioj estu modelo por nia gazetaro.

Demando: Por kiu(j) vi voĉdonus, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Respondo: Mi ripetas tiun saman nomon, kiun menciis Jouko Lindstedt en 2000: Floréal Martorell, kiu senlace laboras pri eldonado de Esperanta muziko.

Demando: Ne estas evitebla demando pri viaj planoj.

Respondo: Mi nun konkrete laboras pri nova eldono de PMEG! Ĝi konsistos el nova Interreta versio kun korektoj de kelkaj eraroj kaj kun kelketaj kompletigoj, kaj el folio kun korektendaĵoj por la unua papera eldono. Mi devas krome mencii la Esperantologian TTT-ejon Lingva Kritiko, kiun mi ĵus lanĉis. Cetere mi havas multajn projektojn Akademiajn, ekzemple, 10a Oficiala Aldono (se sukcesos la baldaŭ privoĉdonota 9a OA). Abundas ankaŭ ideoj por plibonigi kaj pliampleksigi la Tekstaron de Esperanto, k.t.p., k.t.p.

Demando: Ĉiu laŭreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn tri Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo (ironte al kosmovojaĝo k.s.)?

Respondo: Mi ĵus mendis la verkon Lingvaj babilaĵoj de Cherpillod. Se la ekzilo okazos tuj post kiam mi ĝin ricevos, mi do nepre ĝin kunportos. Mi tiam nepre kaptu la okazon iom ripozi de la Fundamento, PIV kaj Lingvo kaj Vivo (kiujn mi daŭre relegas), kaj anstataŭe finfine legos Reguluson de Lorjak. Krome mi kunportos la du papili-romanojn de Trevor Steele (ĉar mi ilin ankoraŭ ne legis), esperante, ke oni ne rimarkos, ke la promesitaj tri libroj fariĝis kvar (kaj ke neniu rimarkos la k-diskon en mia poŝeto kun ĉiuj kvar volumoj de la Fabeloj de Andersen).


Peter Zilvar

Peter Zilvar: La Esperantisto de la Jaro 2007

Ĉi-jare estis proponitaj 20 personoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado:

Peter Zilvar 5 voĉoj
Ilona Koutny, Andreas Künzli po 4 voĉoj
Renato Corsetti, Probal Dasgupta po 3 voĉoj
Peter Baláž, Kalle Kniivilä, Katalin Kováts, Paul Peeraerts, Baldur Ragnarsson po 2 voĉoj
Kvin kandidatoj ricevis po unu voĉon. Kvin proponitoj ne ricevis voĉojn.

Germana esperantisto Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharz, gvidanto de la Germana Esperanto-Centro en Herzberg estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo. Lia agado estis intensa ankaŭ en 2007: serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj, starigo de novaj ZEOj, imitinda loka informado pri Esperanto, evoluigo de kunlaboro inter Herzberg kaj Góra (Pollando) k.a.

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (IT): prezidanto de IEF
Aida Čižikaitė (LT): estrarano de ILEI
István Ertl (LU): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (HU): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (GB): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (CU): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Hori Yasuo (JP): prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado
Dafydd ab Iago (BE): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto
Bruno Masala (FR): komitatano de IKUE
Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (PL): kunlaboranto de la Esperanto-redakcio de la Pola Radio
Yamasaki Seikô (JP): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko van Dijk (DE/NL): historiisto, aŭtoro de Die neutrale Sprache

Elektantoj

Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH
Michel Duc Goninaz (FR): lingvisto, redaktoro de NPIV
Agneta Emanuelsson (SE): estrarano de FEM
Gbeglo Koffi (TG): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (PL): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Lee Chong-Yeong (KR): eksprezidanto de UEA
Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (BR): eksprezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (DE): ĉefredaktoro de Monato
Atilio Orellana Rojas (NL/AR): direktoro de IEI, sekretario de ILEI
Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato
Josef Shemer (IL): prezidanto de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (RU): eldonanto de La Ondo de Esperanto

Bonvenon al ĉiuj helpemuloj

Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2007

En la januara Ondo ni jam informis, ke 57-jara germana amiko de Esperanto Peter Zilvar estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2007 pro diversflanka agado por kaj per Esperanto en Herzberg — la Esperanto-urbo. Li afable konsentis respondi niajn demandojn.

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Nu, ja esperantisto en la kutima senco mi ne estas, sed konstanta Esperanto-aktivulo, ĉar mi volas helpi plibonigi la Esperanto-movadon por krei ion daŭrepovan kaj videblan je favoro de nia lingvokomunumo.

La internacia elektantaro laŭreatigis vin “pro diversflanka agado por kaj per Esperanto”, aparte menciinte kelkajn flankojn. Unue temas pri “serio de altnivelaj seminarioj kaj ekzamen-sesioj” en la Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro…

Nia Esperanto-Societo Südharz ekzistas ekde 1976. En novembro 2001 ni brile festis nian 25-jaran jubileon en la kavalira salono de la kastelo en Herzberg. Entute estis aktiva asocio por Esperanto kun gastoj el preskaŭ 50 landoj, kun kurs-ofertoj, konstanta agado en la gazetaro (aperis jam pli ol 1000 gazetartikoloj pri diversaj agadoj).

Ekde 1999 ni funkcias kiel klerigejo por Esperanto. Jam pli ol 35 famaj Esperanto-sciencistoj kaj elstaraj fakuloj instruis en Herzberg: prof. John C. Wells, d-rino Katalin Kováts, prof. Erich-Dieter Krause, d-ro Detlev Blanke, d-rino Ilona Koutny, Aleksander Korĵenkov, Stefan MacGill, Zsófia Kóródy, k.a. Studantoj povas akiri studkreditpoentojn kaj post ekzamenoj povas fariĝi Esperanto-instruistoj.

Por la Esperanto-movado ni uzas la nomon Germana Esperanto-Centro, ĉar en la sama domo ni aktivas por diversaj asocioj: por nia regiona Esperanto-Societo Sudharzo, por Germana Esperanto Asocio (GEA) kiel filio por klerigado kaj kulturo, kaj por AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) sub gvido de ĝia verva prezidantino Zsófia Kóródy.

Por la ekstermovada agado ni uzas la nomon Interkultura Centro Herzberg (ICH), ĉar ni aktivas ankaŭ en interkulturaj dialogoj kaj temoj por germanlingva publiko. Ankaŭ per tio ni plibonigas nian reputacion.

Ĉu vi havas kontaktojn kun aliaj Esperanto-centroj kaj klerigejoj?

Ni klopodas kunlabori kun aliaj Esperanto-centroj laŭ niaj laborfortoj. En 2005 kaj 2006 ni organizis en Herzberg fakseminarion pri Esperanto-Bibliotekoj kaj Arkivoj, per helpo de nia katalogo interŝanĝas materialojn, estas en reta kontakto kun aliaj centroj. Ni interagadas kun Germana Esperanto-Instituto, Internacia Esperanto-Instituto (IEI en Nederlando), ILEI kaj kun Interlingvistikaj Studoj en Poznano, invitas eksterlandajn prelegantojn, fakulojn, organizas seminariojn por klerigado de Cseh-instruistoj kun IEI kaj estas daŭre malfermitaj al ĉiuj novaj iniciatoj.

Tre grava estas via ekstera agado, kiu kulminis per oficialigo de Herzberg kiel la Esperanto-urbo. Kiel Esperanto nun “vivas” en la urbo?

Jes, fakte tio estas la kulmino post kelkdekjara celkonscia aktivado. Jam ekde la mezo de la sesdekaj jaroj elstara esperantisto Joachim Giessner (IFEF- kaj GEFA-prezidanto), kiu estis estro de la stacidomo en Herzberg, kontaktis lokajn politikistojn, verkis gazetartikolojn, organizis la germanan kaj internacian fervojistan Esperanto-movadon, tradukis kaj eĉ verkis Esperanto-instrulibron por turkoj kaj tradukis pli ol 400 kantojn al Esperanto, ktp.

Kompreneble ni daŭrigis lian aktivadon por kaj per Esperanto. La longjaraj multfacetaj agadoj kulminis la 11an de julio 2006 en formo de unuanima urbkonsilantara decido doni al nia urbeto Herzberg la oficialan kromnomon (titolon) “Herzberg — la Esperanto-urbo”. Centoj — ĉefe eksterlandaj esperantistoj — skribis kaj dankis al urbestro Gerhard Walter kaj al nia Germana Esperanto-Centro por la elstara daŭrepova sukceso.

Ni povos verki apartan raporton pri niaj multflankaj agadoj en la urbo Herzberg, ja ne nur estas Esperanto-instruado kaj informado, internaciaj projektoj, dulingvaj ŝildoj, esperantlingvaj manĝo-kartoj, ktp.

Laste, sed ne balaste, la formulo de via honorigo, mencias kunlaboron inter Herzberg kaj Góra.

Danke al nia ege aktiva urbestro Gerhard Walter ni sukcesis ekde marto 2005 oficialigi Esperanton kiel pontlingvon por kontaktoj kun nia pola ĝemelurbo Góra en Malsupra Silezio. Nemalmultaj esperantistoj el Silezio ĉeestis la kunsidojn dum nia organiza vizito en la urbodomo de Góra.

Ni klerigis en somero 2005 instruistinojn el Góra je nia kosto. Tuj poste ili ekinstruis, kaj dum somero 2006 kaj denove en 2007 okazis sukcesaj dusemajnaj lingvoferioj en Herzberg kun gelernantoj el la gimnazioj en Herzberg kaj Góra. Konstante ni provas daŭrigi la kontaktojn kun la novaj aktivuloj en Góra.

Vere giganta agado. Vi ja faras ĝin ne sola?

Tio absolute ne eblas. Mankas esperantlingvaj fakuloj sur multaj terenoj por krei vere unikan modelurbon. Unuavice dum la lastaj kvar jaroj aktivas Zsófia Kóródy, kiu ankaŭ estas la vicprezidantino de ILEI kaj prezidantino de AGEI. Ekzemple, ŝi instruas bonkvalite Esperanton en la lernejoj de Herzberg, organizas la bibliotekon kaj arkivon kaj instruas niajn kunlaborantojn de Job-Center rilate al praktikaj laboroj kiel listigoj de la materialoj por la arkivo kaj biblioteko, kaj zorgas pri retaj taskoj.

Kelkaj aliaj Esperanto-geamikoj helpas, ekz. Marika Frense pri varbbroŝuroj kaj junulara agado, Otto Kern pri instruado en bazaj lernejoj, Ulla Zilvar pri librotenado, nemalmultaj kunlaborantoj de Job-Center, volontuloj kiel Veronika Acsádi, Sándor Hideg, Giancarlo Fighiera, Rita Valčiukaite k.a. Tamen laŭ nia reala imago tio ne sufiĉos por vera kaj prezentebla Esperanto-modelurbo. La teamo ankoraŭ devos kreski multflanke.

Ĉu ICH ricevas helpon de la urbo, de GEA, de internaciaj esperantistaj asocioj?

Vere la urbo Herzberg sub urbestro Gerhard Walter kun ĉiuj kvin surlokaj partioj kaj la urboadministracio kune kreas unikan modelon por Esperanto. Ĝuste la urbestro, kiu dum jaroj laboradis, konvinkis kaj lobiis por Esperanto, vere meritus la titolon “Esperantisto de la jaro”. Li estas simpatia, verva kaj havas kune kun ni grandajn esperojn. Nur la urbo kiel preskaŭ ĉiuj urboj en Germanio tute ne havas monon. Sed la urboadministracio helpas, ekzemple, per kontaktoj, ĝemelurbaj pontlingvaj aktivadoj, administrado, informado, ankaŭ laŭjure, ktp. Nun la Esperanto-movado kaj Herzberg kiel Esperanto-urbo estas kvazaŭ geedza paro, do nun ni troviĝas en la sama boato.

Ni devas danki al GEA por moralaj kaj financaj subtenoj, UEA por escepta diplomigo de ICH, porokazaj financaj subtenoj de kelkaj grupoj, unuopuloj. Herzberg — la Esperanto-urbo estas tre grava loko por GEA, ĉar multaj sukcesoj jam estas videblaj, eĉ esperantlingvaj tekstoj sur la hejmpaĝo de la urbo Herzberg. Tamen la plej grandan parton por la kurantaj aferoj kaj objektoj ni iel mem devas financi. Se estus malavaraj subtenantoj, la evoluigproceso povus marŝi multe pli rapide.

Kio pri la estonteco de ICH?

Ĉiutage ni multe laboras, ĉefe estas korespondado, instruado, lernejaj projektoj, biblioteka laborado, urbaj kontaktoj, interagado kun nia ĝemelurbo, ktp. Kompreneble ni daŭrigos niajn ĉeftaskojn: instruadon, klerigadon kaj la konstruadon de nia komuna Esperanto-urbo. Do, ICH bone vivos, se niaj sanstatoj restos stabilaj kaj, kompreneble, se pluaj aŭ multaj kompetentaj esperantistoj konstante kunkonstruos.

Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

Se Esperanto estus pli videbla en la normala socio, ni povus atingi daŭrepovajn sukcesojn kaj eniri en la normalajn vivokanalojn, do ne nur en interreta agado kaj dum kongresoj, kunsidoj, ktp. Se la modelo “Herzberg — la Esperanto-urbo” vere estos prezentebla por ĵurnalistoj el la tuta mondo, televidostacioj, tiam la tuta Esperanto-movado povos konstante prezenti videblajn sukcesojn. Proverbo diras, ke unu videbla bildo valoras pli ol mil argumentoj. Jam nun multaj Esperanto-grupoj aŭ urboj volas imiti nian ekzemplon. Sed dum la venontaj jaroj ni nepre ankoraŭ devos stabiligi la modelon, mankas ankoraŭ fakuloj kaj financaj rimedoj por povi dungi fakulojn por ellaborado de turismaj libroj, varbmaterialoj por diversaj celgrupoj, kontaktoj al universitatoj, fondaĵoj, specialaj migradvojoj, kulturo, ktp.

Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĝi?

Laŭ nia opinio La Ondo de Esperanto estas vere sendependa (tio gravas pro la neŭtraleco), elstara kaj altnivela magazino, kiu raportas pri multaj temoj en agrabla stilo. Ĉiumonate ni ĝojas pri la regula apero. Ĝi estas bonega varbilo por nia movado.

Ĉu la Esperanto-urbo bezonas pluajn civitanojn, kiuj kapablas amike organizi praktike kaj fake en Esperanto?

Jes nepre. La unuaj baldaŭ translokiĝos. La vivkondiĉoj (infrastrukturo, naturbeleco, prezoj, ktp.) estas vere favoraj, kelkaj interesiĝantoj jam komparis tion kun siaj landoj. Kiu ekzemple povas krei bonkvalitajn Esperanto-menuojn kaj bonkvalitajn esperantlingvajn manĝokartojn, instrui en infanĝardenoj, organizi Esperanto-radiostacion, verki dulingvajn turismajn librojn, envolvigi la enloĝantaron, ktp.? Bonvenon al ĉiuj helpemuloj!

Sekvas du tradiciaj demandoj. Unue: al kiuj personoj vi mem donus viajn voĉojn, se vi estus elektanto?

Al nia urbestro Gerhard Walter, kaj al la vicurbestro Ulrich Schramke, tute klare. Laŭ nia opinio, la movado jam havas multajn romanverkistojn kaj ret-agantojn, sed homoj por praktikaj bezonoj preskaŭ tute mankas.

Kaj fine: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Unue la novan grandan vortaron por germanoj de prof. Erich-Dieter Krause, Liberekonomion de Silvio Gesell, kaj la novan rektmetodan lernolibron (eble en diverslingvaj versioj) de Stano Marček. Neniam oni scias, ĉu al neloĝata insulo venos pluaj insulanoj, ĉu ne? Kompreneble, nepre mi kunportus Esperanto-flagon!

La Ondo de Esperanto, 2008, №2.


La ĉefa enirpaĝo