
John
Ronald Reuel TolkienSerio Mondliteraturo, volumoj 3–5
2a eldono, korektita 2007
1a eldono 1995–1997
Redaktis, kompostis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov
Provlegis Brian Drake, Andreas Emmerich, William Harmon
Korektis Halina Gorecka
La kovrilon pentris Vladimiras Beresniovas
La duan eldonon ebligis senintereza prunto de FAME-Fondaĵo.
La unua eldono de la traduko, kiun faris skota poeto William Auld, elĉerpiĝis baldaŭ post la eldono (1995–1997), kaj ĉi tiu plej populara beletra libro de la 20a jarcento (laŭ BBC) finfine reaperas en nia libromerkato. Zorga kontrolado fare de kelkaj provlegantoj ebligis elsarki plurajn erarojn, kiuj enŝteliĝis en la unuan eldonon.
La nova eldono de La Mastro de l' Ringoj estis lanĉita en la 43aj Baltaj Esperanto-Tagoj en Šiauliai (Litovio), ĉar ĝi estis presita en Litovio kun kovriloj de Kaŭna libroartisto Vladimiras Beresniovas.
La projekt-gvidanto, ruslanda literaturisto Aleksander Korĵenkov, poste prezentos la libron en Arta Lumo (Finnlando, julio-aŭgusto), en Sukcena Ondo (Kaliningrado, aŭgusto) kaj en ARKONES (Poznań, septembro). En ĉiu el tiuj prezentoj oni povas aĉeti la libron kontraŭ rabatita prezo, kaj ĝi estos mendebla ĉe la libroservoj de UEA, FEL, ELNA, EAB, GEA, JEI kaj ĉe aliaj grandaj libroservoj.
Oni povas legi ĉi tie nur fragmenton el La Hobito kaj kelkajn enkonkukajn tekstojn el la unua parto. Ĉiusemajne, dum ses semajnoj kiuj restis ĝis la enmondiĝo de la dua eldono, estis enretigita po unu ĉapitro el ĉiu el la ses libroj de La Mastro de l' Ringoj.