Vortaroj: utilaj kaj verkindaj

En Oficialaj Aldonoj — la vivanta lingvo fajfas pri tio Reinhard Haupenthal bedaŭrinde prezentas plurajn malĝustaĵojn, kiujn necesas ĝustigi:

Haupenthal nomas la Akademion “grupeto da anonimuloj”, sed la nomoj de la Akademianoj kompreneble estas tute publikaj. Oni povas ilin trovi ekz. en la TTT-ejo de la Akademio (http://akademio-de-esperanto.org/faktoj/membraro.html) aŭ en la Jarlibro de UEA.

Li skribis, ke “la vorto Esperanto oficialiĝis nur en 1958”. Tio ne estas tute ĝusta. La vorto Esperanto estas kompreneble Fundamenta, kaj do ne bezonas oficialigon. Pro tio, ke ne ĉiuj vortoj en la Fundamento aperas en la vortlistoj de la Universala Vortaro, la Lingva Komitato kaj la Akademio iom post iom registris ĉiujn tiujn eksterUV-ajn radikojn. Tio okazis pri la vorto Esperanto en 1958 kadre de la Sepa Oficiala Aldono. Sed tie Esperanto estas menciita sub “Fundamentaj radikoj”, ne sub “Oficialaj radikoj”.

Li skribis:

Se la UV “estas unu el la plej aŭtoritataj”, kial do jam antaŭ 1914 la Lingva Komitato eldonis kvin kajerojn kun korektoj? Kaj se Wennergren koncedas, ke ankaŭ la Oficialaj Aldonoj enhavas erarojn, kial tamen li nomas ilin “rekomendindaj”? Se io estas eraro, ĝi postulas korekton, ne rekomendon.
Aŭtoritateco ne egalas al perfekteco aŭ senerareco. Ĉiuj niaj vortaroj enhavas erarojn, ankaŭ ekz. la Plena Ilustrita Vortaro. Ankaŭ PIV-on oni iom post iom korektas. Sed tamen PIV estas de multaj rigardata kiel pli aŭ malpli aŭtoritata. Kaj ankaŭ PIV faras rekomendojn kaj malrekomendojn. Do, nenio stranga en tio, ke ankaŭ la Fundamento kaj la Oficialaj Aldonoj enhavas neperfektaĵojn. Ili tamen povas esti utilaj verkoj.

Haupenthal skribis: “la vorton etno oni oficialigis por ke ĝi povu figuri en ĉi difino [= en la difino de eŭfemismo]”. Tio ne estas prava. La vorto etno estis en la origina listo de kandidatovortoj por 9OA. Tion mi sciigis al Haupenthal en mesaĝo jam antaŭ ol lia artikolo estis finita, sed eble li preteratentis tion.

Li skribis: “Laŭ la 9a OA nur Japanujo estas oficiala, kvankam la sama Akademio delonge oficialigis -io.” Neprave. La sufikso -io ankoraŭ estas neoficiala. La Akademio tamen ekde 8OA ne plu malrekomendas tiun sufikson. Nuligo de malrekomendo tamen ne egalas al starigo de rekomendo, kaj do ne al oficialigo.

Haupenthal demandas: “Se pisi, kial ne kaki kiun la Hejma Vortaro de Lindstedt klasifas ĉiu-taga esprimo?” Estas prave, ke la vorto kaki havas la karakteron de ĉiu-taga esprimo, simile kiel pisi. Sed la vorto kaki tute ne estas same disvastiĝinta kiel pisi. Multaj Esperantistoj tute ne uzas ĝin, nek eĉ scias pri ĝia ekzisto. Ĝi do ankoraŭ ne fariĝis sufiĉe enradikiĝinta por meriti same urĝan traktadon kiel ekz. pisi kaj feki, kiujn la Akademio inkluzivis en 9OA. Eble iam poste venos la vico ankaŭ al kaki. Sed simple ne eblas ĉiujn vortojn trakti samtempe.

“Se enestas vodko, kial ne oficialas eĉ ĉiuj ceteraj brandoj?” Ĉar la vorto vodko estas tre enradikiĝinta kaj bone konata, dum aliaj brandonomoj ankoraŭ ne estas tiaj.

“Praktike neniu scias, kiu vorto oficialiĝis kiam. La vivanta lingvo delonge fajfas pri ĉi sensenca maroto de numerado kaj etiketado”. Jes, numerado kaj etikedado* estas malgravaj kaj ofte neinteresaj. Sed verkado de vortaroj, kiuj faras konkretajn rekomendojn kaj malrekomendojn, ne estas sensenca. La Universala Vortaro kaj la Akademia Vortaro estas tiaj vortaroj, same kiel ekz. PIV. Se Haupenthal tiom forte kontraŭas verkadon de vortaro, kiu faras eksplicitajn rekomendojn, tiam li devus same kontraŭi ankaŭ la Plenan Ilustritan Vortaron. Laŭ mi tamen vortaroj estas utilaj kaj verkindaj, kaj certe la Akademio daŭrigos aktivi sur tiu kampo. Kial do la Akademio ne rajtus verki vortaron, se aliaj rajtas?

Bertilo Wennergren,
Direktoro de la Sekcio
pri la Ĝenerala Vortaro

* La vorto etikedo estas unu el la vortoj en 9OA. Etiketo (en 3OA) prefere ne estu uzata kun la signifo de etikedo.

La Ondo de Esperanto. 2007. №7 (153)


Al la indekso pri esperantologio kaj interlingvistiko | Al la ĉefa enirpaĝo