L.L. ZAMENHOF
LINGVAJ RESPONDOJ
PLENA KOLEKTO
APERINTAJ EN
“LA ESPERANTISTO” (1889–1893)
“LA REVUO” (1906–1908)
“LA OFICIALA GAZETO” (1911–1912)
KAJ ALIAJ GAZETOJ
laŭ la eldono
Paris: Esperantista centra librejo, 1927
Papera reeldono en Jekaterinburg
Zamenhof, L. L. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. — Jekaterinburg:
Sezonoj, 1992. — 56 paĝoj.
ENHAVO
ANTAŬPAROLO AL LA LINGVAJ RESPONDOJ APERINTAJ EN “LA REVUO” (1910)
Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo
donadis respondojn al diversaj demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj.
Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj,
kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam
mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan
decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi
la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon,
kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn.
Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar
oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne
malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro...
Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj
kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon
pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio,
post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.
Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj,
kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En
lingvaj demandoj ĉiu superflua “decido” katenas, kaj ni devas esti
kun ĝi tre singardaj; “decidojn” oni devas fari nur en okazoj de efektiva
kaj senduba neceseco!
L. L. Zamenhof
Alfabeto
PRI LA UZADO DE H ANSTATAŬ SUPERSIGNO
La uzado de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. estas enkondukita
nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ literojn kun signetoj, sed
en skribado mi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉ anstataŭ
ch,
ĉar la uzado de unu litero por unu sono estas multe pli logika
ol la uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj
estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja
ankaŭ kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej
granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraŭ
amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia
akademio aŭ kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn
por kelkaj literoj (ĉar ne sole la literoj kun signetoj sed ankaŭ multaj
aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio ĉi estas jam tute
alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tuŝas: ĝi estas ne demando
de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado.
La Esperantisto, 1889, p. 15
Multaj plendas, ke la skribado per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ,
ŝ kaj ŭ estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaŭ
en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn
kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la “Aldono
al la Dua Libro”: anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe
uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ — simplan
u.
La Esperantisto, 1890, p. 32
Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne
havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ
h
— apostrofon returnitan post la litero; ekzemple “ac`eti” anstataŭ
“aĉeti” aŭ “acheti”. De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni
volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la
presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.
La Esperantisto, 1890, p. 54-55
Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion
(h anstataŭ signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio
estos: “por unu sono unu litero” kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados
ĉ
anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la
skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado
de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata;
sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj
presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed
kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj
proviziĝos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua h estos
absolute ĉesigita. Ne la
ĉ estas transira ŝtupo al ch,
sed en la
ch ni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni
vidis, ke la absoluta enkonduko de ĉ estas ankoraŭ teĥnike ne
oportuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi
al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas
ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj devas sin fleksi, se ĝi ne volas perei.
Ne estas ankoraŭ tempo diri fiere al ĉiuj presistoj: “Se vi ne volas
vin konformigi al ni, ni vin ne bezonas!” La unuatempa permeso presi
per h estas necesa rimedo por ne fari ofte la presadon de ia verko
tute ne ebla aŭ tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj
superliteraj, tiu ĉiam devas ĝin fari.
La Esperantisto, 1891, p. 15
La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta
maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo,
mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.
Esperantisto, 1893, p. 32
PRI SENSUPERSIGNA SKRIBADO
La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi h anstataŭ
supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata
por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple
per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj
presaj anstataŭ skribaj, tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi
skribos per h anstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj
korespondantoj
estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron
kun h anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas
ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de
gusto.
Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en
ĉ kaj ŝ,
vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ,
ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia
lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo
kaj kondukus al ĥaoso.
Se vi volas skribi per h anstataŭ supersignoj, vi povas tion
fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron
miksitan,
aŭ — tiom pli — se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn
y
kaj
w, anstataŭ j kaj ŭ (mi ne parolas pri
specialaj
teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas — se vi deziras
esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon —
akiri por tio la permeson de la Lingva Komitato. Formulu klare vian deziron
kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono
estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso oficiala.
Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre
singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute
sendanĝera,
efektive grava kaj sendube
utila; tial se la Komitato malakceptos
vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile
al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke
la Komitato nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion
faras, k.t.p.
Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion,
kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature
pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute.
Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas
en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni
okupos niajn kapojn per diversaj “plibonigoj” kaj ju pli ni simple
propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.
Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto
Elparolado
ELPAROLADO DE Ŭ KAJ J
En la sono aŭ la a kaj la ŭ devas esti aŭdataj
klare ĉiu aparte, sed ili faras unu silabon, ĉar efektive la litero ŭ
ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto laŭdi devas esti elparolata
laŭ-di.
La Esperantisto, 1889, p. 23
PRI LA LITEROJ U KAJ Ŭ, I KAJ J
Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn
u, ŭ,
i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj)
la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras “duoblan
vokalon” ili sekve elparolas au kiel aŭ, ei kiel ej
k. t. p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj
vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte.
Sekve oni devas legi “ba-la-u, pra-u-lo, tro-u-zi,
de-i-ri, kre-i, hero-i-no” kaj ne “ba-laŭ,
praŭ-lo, troŭ-zi, dej-ri, krej, heroj-no”
(kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo).
La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj
aparte, kiel ĉiu alia litero.
Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la
literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado
de u kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel
konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en
unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj
ŭ
kaj
j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas
konsonantoj,
tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas
legi “ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo”
kaj ne “i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo”.
Se ni la germanajn vortojn
Saite, Traube volus skribi per ortografio
Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta
ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke
aŭ
estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar
ŭ estas konsonanto (dum
u
estas vokalo).
Esperantisto, 1893, p. 15
PRI ELPAROLADO EN TEORIO KAJ EN PRAKTIKO
Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono
j ordinare
moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri,
ke ekzemple en la vorto “panjo” la plimulto de la Esperantistoj elparolas
la
nj kiel unu molan sonon (simile al la franca gn). Tiel
same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ g aŭ k
elparolas la sonon n naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la
i
ordinare kiel ij. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado
ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu
estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon
aŭ praktikan maloportunaĵon; sed
rekomendi tian elparoladon (aŭ
nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria
vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam
povas esti rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe
aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli “pan-jo”,
“san-go”, “mi-a”.
Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222
Akcento
PRI LA REGULO DE LA AKCENTO
... Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta
kaj danĝera ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas
nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj
principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro
nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, venis al la logika konvinko,
ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj
kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj
nenian eĉ plej malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en
granda amaso. Sed ne parolante pri ĉiu el ili, ni prenos por ekzemplo
nur unu, kiu apartenas ŝajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn
aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en
tre bona artikolo montris, ke la ŝanĝoj, kiujn diversaj vortoj ricevis,
transirante el unu lingvo en alian, neniam tuŝas la akcenton, ke volonte
estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne ŝanĝi la akcenton, ke sekve
la akcento en diversaj niaj vortoj, kiel ekzemple “nacio”, “titolo”
k.c. estas kontraŭnatura; kaj sinjoro Runstedt eĉ rakontas pri unu persono,
kiun la akcentoj en “animo”, “proksime” k.c. fortimigis
de nia lingvo, kvankam per si mem la lingvo al li tre plaĉis. Kiel ajn
bela tiu ĉi opinio ŝajnas en la teorio, ĝi tamen post pli atenta pripenso
baldaŭ montriĝus al ĉiu kiel bela... sofismo. Ni rigardu atente, en
kio propre kuŝas la kulpo de la konstanta akc ento, kaj kia grava kaŭzo
devigas nin aŭ doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento,
aŭ forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento fariĝu “plinatura”.
Ĉu vortoj kiel ekzemple “proksima”, “titolo” estas
pli malfacile ellerneblaj kaj memoreblaj, ol “titolo”, “proksima”?
Ne, neniu dubos, ke ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas
mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton. (Demandu
la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom
da grandegaj malfacilaĵoj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado
de la rusa akcento!) Ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj?
Ĉu ili estas malbonsonaj? Ĉu ili prezentas eble ian alian maloportunaĵon?
Ne! sendube ne! ĉiu scias, ke la akcento sur la antaŭlasta silabo estas
ĉiam la plej bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo
de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportunaĵoj,
vi en nia
nuna konstanta akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan
maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi,
propono, tiel senfundamenta povis plaĉi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo
estas tre simpla: la propono tuŝis kordon konatan de ni ĉiuj sed de ni
mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan; kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte
kontraŭvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: “Jes, jes, bone!”
Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono.
La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je
la elparolado de la latina “proximus”,
“animus”,
li ne povis akcepti la vortojn “proksima”, “animo”.
Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu
la latina vorto “maximus” estas motivo kontraŭ la franca vorto
“maxime”? Ĉu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon
en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi
vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ
“facila”, ni diru “facila”, li morgaŭ kun tia sama
rajto postulos, ke anstataŭ “facila” ni diru “facilis”,
ĉar la formo “facila” al lia orelo estas fremda! Kaj kun tia
sama rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj en nia lingvo
donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e.
ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia
jam ekzistanta lingvo, ĉar... (nenia alia kaŭzo)... la formoj de tiu
aŭ alia lingvo al sinjoro X. aŭ Y. estas konataj kaj la formoj de nia
lingvo al li ne estas ankoraŭ konataj! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn,
kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi
nur
tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana
vorto “Geographie” estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar
la Rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton “geografia”? Al la
konato de sinjoro R. la vorto “proksima” en la unua momento
malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu ĉi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj
latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la leĝoj
de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaŭ ni elparolas la nomon
de nia lingvo “internacia” anstataŭ “internacia”,
ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.
La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuliĝi
kun ĝi? Se ni povus tion fari sen ia malutilo, jes, kial do ne kalkuliĝi?
Sed se por parton da homoj liberigi de alkutimiĝo je unu
tre facila regulo (“akcento ĉiam sur la antaŭlasta silabo”) ni bezonus
multe
pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni kaj memori
multajn
regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton por ĉiu aparta vorto),
— kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas, ĉu troviĝos iu, kiu konsilus
solvi la demandon alie ol ni ĝin solvis! Por ne devigi la lernantojn memori
apartajn akcentojn por ĉiu vorto, oni eble konsilos al ni transformi grandan
parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili konsentigu en si la regulon
pri la akcento konstanta kun la akcento kutima (ekzemple “titlo” anstataŭ
“titolo”,
“amo” aŭ “ano” anstataŭ “animo”, “proksa” aŭ “proma”
aŭ “propa” anstataŭ “proksima” k.c.); sed ne parolante jam pri
la malbonsoneco, malklaraĵoj, k.t.p., kiuj tiam naskiĝus, kaj supozante,
ke eĉ la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, ĉu iu serioze
konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon... sen ia eĉ la
plej malgranda kaŭzo! Sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo: ĉar ni serĉis
kaj serĉis kaj ne povis trovi en la konstanta antaŭlasta akcento ian
eĉ la plej malgrandan maloportunecon por la memoro, nek por la buŝo,
nek por la orelo. Kontraŭ nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la
tute sensignifa motivo, ke la lingvo X aŭ la lingvo Y tion ĉi ne havas.
Sed eble kontraŭ nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj esprimi
ne povas, sed kion oni neklare sentas, kiel ian vokon de naturo?
Ni aŭskultu, kion diras sinjoro de W.: li ne vidas kaj ne montras ian
faktan cirkonstancon kontraŭ la akcento en nia lingvo; sed rimarkinte,
ke la naturaj lingvoj oferas la sonon kaj formon de la vortoj, por nur
konservi la unuatempan akcenton, li vidas en tio ĉi naturan leĝon kaj
konsilas al ni sekvi tiun ĉi leĝon, por ke nia lingvo ne estu kontraŭnatura.
Je l'unua rigardo povas efektive ŝajni, ke ni pekas kontraŭ la natura
leĝo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi “leĝo”,
kaj kia puno atendas la rompanton de ĝi. Malsupre ni montros, ke tio,
kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza
apartenaĵo de kelkaj lingvoj; sed ni supozu por momento, ke tio
ĉi efektive estas leĝo, kiu ekzistas en ĉiuj lingvoj; kio do sekvas
de ĝi? Se ia regulo efektive ekzistas en ĉiuj lingvoj kaj ni ne komprenas
la kaŭzon kaj la celon de tiu ĉi regulo, kio do devigas nin ankaŭ blinde
akcepti tiun ĉi regulon, se ĝi estas por ni maloportuna? Ĉiuj riveroj
en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj
en la mano, arte fosante kanalon, volus sekvi tiun ĉi “leĝon naturan”,
— ĉu vi laŭdus lin, aŭ ĉu vi eĉ iom povus lin pravigi? Ĉiuj lingvoj
naturaj havas grandan amason da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj, — ĉu
ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi “leĝon naturan” kaj intence fari nian
lingvon malregula kaj malfacila?
Eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento, eĉ tiam estus la
plej nature, se anstataŭ tro filozofie fosi en teorioj ni dirus al ni
praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan,
kiun ili jam ŝanĝi ne povas; ni havas ankoraŭ liberan elekton kaj povas
sen la plej malgranda malutilo havi akcenton facilan kaj regulan; sekve
ni devas elekti la lastan, tute ne rompante al ni la kapon, pro kia kaŭzo
la lingvoj kreitaj blinde tiun ĉi oportunaĵon ne havas; ĉar estus ridinde
imiti kun malutilo al ni mem iajn misteraĵojn, se ni ne komprenas ilian
sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde, ni baldaŭ vidos, ke
la “leĝo de la akcento” eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio
ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla okazaĵo, kiu kun la esenco
kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La lingvo de ĉiu nacio
kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi kaj la lingvo transiradis
de unu homo al alia nur per la orelo; la orelo de Johano aŭ Petro ofte
ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj
renversiĝadis kaj akceptadis diversajn sovaĝajn formojn; kontroli la
vortojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj senŝanĝaj
restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone aŭdis, t.e. la silaboj
akcentitaj.
Jen estas la tuta mistera kaŭzo, kial la silaboj akcentitaj ofte restadis
senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l'vorto ŝanĝiĝadis — el simpla
senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco. De la momento, kiam
ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobataĵon
ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon
buŝan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gardi la lingvon
de blinda malbonorela renversiĝado, volus intence fari la erarojn, kiujn
niaj neinstruitaj antaŭuloj faris el blinda neceseco, — ni estus similaj
je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super ŝtono
kaj vundis al si la kapon... ĉar li vidis, ke antaŭ li multaj blinduloj
falis super tiu ĉi ŝtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!
Sekve se ni eĉ en nenia blinde kreita lingvo trovus la transportadon
de l'akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro konstanteco de l'
akcento, tio ĉi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun ĉi oportunaĵon
en nian artan kaj konscie kreitan lingvon, tiel same kiel la malregula
konjugado en ĉiuj lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaŭ tute ne pravigas
nin enkonduki intence malregulan konjugadon en nian lingvon. Sed por forigi
ĉiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante al tio, kion la praktiko
al ili montras, teorie timas, ke eble... eble... oni ne scias... oni ne
vidis ekzemplojn k.t.p. — ni fine montros ankoraŭ, ke la transportado
de l'akcento de unu silabo sur alian ne estas eĉ ia ennovaĵo de nia flanko,
sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis
zorgi pri facileco. Apartajn ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu
lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari
la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke
tute tio sama, kion
ni faris en nia lingvo, estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la
natura lingvo pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis
konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj
lingvoj en tiuj ĉi vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo
pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forĵetado de silaboj
k.t.p., sed ĝi simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo
sur alian; sen ia filozofado ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la
silabon antaŭlastan, tute ne demandante, ĉu tiu silabo estas tia aŭ
alia kaj ĉu ĝi havas la forton por porti sur si la akcenton, kaj tute
ne timante, ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura. Kaj tion ĉi la
lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple
“adwokat”, “inzynier”, “telegraf”, “spirytus”,
“manuskript”, “papier”, “tytulu”, “artikulu”
k.t.p.) sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la
rusaj “malenki”, “vojna”, “okno”, “ĉelovjek”,
“ulica” k.c. k.c. k.c. en la tuta lingvo — estas en la lingvo
pola “malenki”, “wojna”, “okno”, “czlowiek”,
“ulica”, k.c. k.c. k.c.) — jam ne apartaj disĵetitaj ekzemploj,
sed miloj kaj dekoj da miloj — tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi
en kelkaj tre malmultaj vortoj trovas deflankiĝon de tiu ĉi regulo, vi
facile rimarkos, ke tiun ĉi deflankiĝon faris ne la popolo, sed la instruituloj,
tute sen ia kaŭzo kaj bezono kaj kontraŭ la spirito de la lingvo).
Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota
estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula — neniu dubos; se ni povas
ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj lingvoj
ĝin farus. Se ni al tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne
bezonis zorgi pri facileco, faris tion saman el simpla kaprico kaj
tute ne suferas de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo
arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo
akcepti la akcenton konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la
kreiĝo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata,
ni volus fari en ĝi grandan rompadon por... sen ia kaŭzo kaj celo...
doni al ĝi maloportunaĵon anstataŭ oportunaĵo — tio ĉi estus jam
facilanimeco nepardonebla!
El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne
plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj
trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la diritaĵo
ni faras la konkludon: proponante aŭ enkondukante (private) ian ŝanĝon
en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn
belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon
la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis,
ĉar tiu ĉi kategorio da proponoj apartenas al la plej danĝeraj: en tia
afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas
fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo
kaj en la nomo de leĝoj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 ĝin blinde
aprobas kaj nur unu demandas sin: “tre bele, sed kian signifon ĝi havas
por nia lingvo?”
La Esperantisto, 1891, p. 50
Interpunkcio
PRI LA REGULOJ PRI LA UZADO DE LA INTERPUNKCIOJ
La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli
tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto
la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere,
ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala
en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas,
ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn
por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto
la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur
la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn
regulojn.
Esperantisto, 1893, p. 127
PRI DIVIDO DE VORTOJ
Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas
ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo
prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: “Esper-anto”, “ricev-ita”
k.t.p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne
rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero
havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas
afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo; ni
konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari
ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se
vi dividos ekzemple “aparteni-s”, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan,
kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.
Esperantisto, 1893, p. 32
Etimologio. Vortfarado
DEVENO DE LA NOMO “ESPERANTO”
... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio:
Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon
“Esperanto” la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata
“la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis
uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj
esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”,
“la internacia”), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar
ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis
nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale bone
kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis,
ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas
nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj
aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la
afero Esperanto”, “skribi en Esperanto” k.s. Tiel iom post iom ellaboriĝis
unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris
al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi
mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo
“Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa
nomo kial ni bezonas logikon?
La Esperantisto, 1890, p. 60
PRI LA UZADO DE FORMOJ SIMPLAJ ANSTATAŬ KUNMETITAJ
La vorto “bezonesti” estas kunmetita tute regule, kaj vi povas ĝin
uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ
kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana,
kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed
en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili
estas ne kunligataj, sed uzataj aparte.
La Esperantisto, 1891, p. 23
PRI LA VORTOJ KUN PSEŬDOSUFIKSOJ
Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj
cio,
toro k.t.p. (ekzemple: “civilizacio”, “redaktoro” k.t.p.);
ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple:
“civiliz”, “redakt”) kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso
aŭ finiĝo pure Esperanta (ekzemple: “civilizo”, “redaktejo”,
“redaktisto” anstataŭ “civilazacio”, “redakcio”, “redaktoro”).
Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple “redaktejo”, estus tute identa
kun la vorto “redakcio” kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu
el ni plendus, se la vorto “redakcio” baldaŭ malaperus el nia lingvo;
sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas
kontraŭ-Esperantaj,
aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj,
mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple “redakcio”, “civilizacio”
estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la №15 de nia gramatiko
ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo.
Ni povas
esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj
“fremdaj” fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj “pure
esperantaj” ni povas eĉ
konsili tion; sed postuli tion
ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la
№15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj
el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli
kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj “pure Esperantaj”. Ne
venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve
de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn
(ekzemple: “evolucio” kaj “evoluo”); sed ŝajnas al mi, ke estas
multe pli bone havi en la unua tempo ian “embarason de riĉeco”, ol
malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo
vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa.
Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222
PRI LA PREFIKSO RE
Ĉi tiu prefikso montras revenon al la loko aŭ al la stato, de kiu
oni iris. Sekve:
1. Se A donis ion al B, kaj la donita objekto estas denove ĉe A, ni
diras, ke B redonis ĝin, A reprenis ĝin, la objekto revenis
al A. Spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falas sur ĝin. La pilko
resaltis
de la tero.
En ĉi tiuj okazoj re montras revenon al la punkto de deiro.
2. Se mi faris ion, kaj mi ĝin faras ankoraŭ unu fojon, mi ankaŭ
revenas (en mia ago) al la punkto, de kiu mi iris. Sekve ni diras refari
(fari denove tion, kion oni jam faris),
rekanti (ripeti kanton),
rejuniĝi
(fariĝi denove juna), resaniĝi (fariĝi denove sana) k.t.p.
En ĉi tiuj lastaj okazoj re montras la ripeton.
(Ĉi tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.)
L. de Beaufront, Grammaire et exercices de la langue internationale
Esperanto, p. 109. Tradukis W. Bailey
PRI “SIDIĜI” KAJ “EKSIDI”
Vi estas prava: anstataŭ “sidiĝu” estus pli bone diri “sidigu vin”
aŭ “eksidu” tamen ĉar la formo “sidiĝu” jam de tre longe estas
uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam “esperantismo”
kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ
en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj,
devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar
se ni postulos ĉiam nur logikon
absolutan, tiam la libera uzado
de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco
de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en
la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun
sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita
konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn,
kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata,
— en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam
neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo
estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post
iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan.
Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro
KONATIĜI
Ni uzas ordinare la formon “konatiĝi” (= fariĝi konato kun iu), sed
ankaŭ la formo “koniĝi” estas tute bona (= fari sin koni ion).
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA SUFIKSO AR
Vi diras, ke la sufikson ar ni devas uzi nur por esprimi aron da
tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj prezentas ian unuecon,
kolektivan objekton (ekzemple “vortaro”, “arbaro”, “homaro”);
sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter
si kaj ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon “aron
da” (ekzemple: “li ellernis aron da vortoj”, “tie kuŝis aro da
dehakitaj arboj” k.t.p.). Vian opinion mi trovas ĝusta. Pri la dua senco
de la vorto “aro” (mezuro) volu kompari mian respondon № 24.<$FVidu
paĝon 19an.>
Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA PREFIKSO GE
La prefikso ge rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas
rilati ankaŭ al multaj personoj; ĝi signifas simple “de ambaŭ
seksoj”. Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por
esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en
la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple “gepatroj”,
“gemastroj”, “gefratoj”, “genepoj”, “gekuzoj”, “getajloroj”
(en la senco de “tajloro kaj lia edzino”); sed ni neniam esprimis ekzemple
per “getajloroj” la tutan familion de tajloro, ĉar la gefiloj de tajloro
ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis
diri “gesinjoroj” pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi
nomadis ilin “sinjoroj kaj sinjorinoj”). Tamen mi konfesas, ke mi havis
nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson ge sole en la dirita maniero.
Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo
ge signifas
simple “de ambaŭ seksoj”, kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu
ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun
ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj.
Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun
la vorto “gesinjoroj”, li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ
de nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco.
Respondo 6, La revuo, 1907, Februaro
PRI LA SUFIKSO AĴ APUD VERBAJ RADIKOJ
Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson aĵ, tiam ni
ofte ne scias, ĉu ĝi signifas “io, kio faras” aŭ “io, kio estas
farata”. Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unuel
la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas
la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion ĉi kiel simplan
eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: aĵ per si mem havas
nek sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial
ĝi povas esti uzata en ambaŭ sencoj. Severe precizigi la signifon
de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva — laŭ mia
opinio — estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin kaj
devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. Ĝenerale mi devas ripeti ĉi
tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas
peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus
kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban;
ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon,
ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn
formojn (se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ
la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam
nur unu formon. En ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado
de aĵ povas doni ian
malkompreniĝon, ni povas ja tre bone
helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo
aktiva aŭ pasiva (ekzemple “ŝmirantaĵo” kaj “ŝmirataĵo”, kiuj
ambaŭ prezentas formojn tute regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo);
sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun aĵ, 99 estas tute
klaraj,
kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de
aĵ nur aktive aŭ nur pasive, konstante esti devigataj uzadi “antaĵo”
aŭ “ataĵo” en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn
formojn “estantaĵo”, “kreskantaĵo”, aŭ “sendataĵo”, “kraĉataĵo”
k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj
“estaĵo”, “kreskaĵo”, “sendaĵo”, “kraĉaĵo” k.t.p.,
pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon
de aĵ kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ diri, ke aĵ kun
verbo signifas nur “io, kio faras”, aŭ nur “io, kio estas farata”,
mi konsilas al vi diri: aĵ kun verbo signifas “ion, kio enhavas
en si la ideon de la donita verbo” ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ
pasiva — tion ĉi la sufikso aĵ tute ne devas montri al ni, ĉar
tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ — en okazo de speciala
neceseco — la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu
ĉi “speciala neceseco” tamen aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe
tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone aĵon aktivan kaj pasivan, la senco
de la aĵo estas facile komprenebla el la kunteksto; ekz emple se mi diros
“mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon de mia reveno”, neniu ja
povas dubi, ke ni parolas ne pri garantiataĵo, sed pri garantiantaĵo.
Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas eĉ forĵeti
la aĵ kaj uzi simple nur la substantivan finiĝon o, —
mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter o kaj “aĵo”
estas granda diferenco.
P.S. Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron,
kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris pri tro granda
logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo “Parolo
de X en la kunveno Y” estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ
“parolo” oni devas en tia okazo diri “antaŭpublikparolataĵo”.
Ĉu vi aprobas tian precizan vorton?
Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI LA VORTO “ERO”
Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian
vorton anstataŭ “ero”, kiu havas jam difinitan signifon en la Universala
Vortaro. Sed ĉar la vorto “ero” en la senco de tempokalkulo estas
vorto pure internacia, tial laŭ la №15 de nia fundamenta gramatiko ni
havas plenan rajton ĝin uzi. Ĉar la “ero” de la Universala Vortaro
kaj la “ero” science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial
ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto
“ero” laŭ la №15 de nia gramatiko estas plene permesata,
ĝi kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan rajton uzi
anstataŭ ĝi “tempokalkulo” aŭ ion similan, kion proponos niaj specialistoj.
Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto
PRI LA SUFIKSO EG
Tute prave vi diras, ke la sufikso eg ne povas servi por simpla
anstataŭado de la vortoj “granda” aŭ “tre”, sed ĝi devas servi
por kreado de vortoj
novaj kun senco speciala. Tia neĝusta
uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni
devas ĝin eviti. Tamen esti tro severaj en ĉi tiu rilato ni ankaŭ
ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn “granda”
aŭ “tre”, ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto
uzi la sufikson eg, ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas
prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin
prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton “bonega”
ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per “tre bona”, kaj tamen en la
samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon
eksterordinaran
kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ
en ĉiuj lingvoj.
Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj
ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan,
eraron
kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj
tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka
libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?
Respondo 38, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA SUFIKSO IG KUN VERBAJ RADIKOJ
Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj “igi” signifas “igi
-anta” aŭ “igi -ata”. Sed la demando per si mem estas ne ĝusta,
ĉar “igi” kun verbo signifas nek “igi -anta”, nek “igi -ata”,
sed nur “igi -i”, sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ
sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de ig
en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie
malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado
de la senco de ig (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado
de aĵ, pri kiu mi parolis en la respondo 11<$FVidu paĝon 17an.>),
sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri “sciigi
amikon novaĵon”, sed ni povas diri “sciigi amikon pri novaĵo” aŭ
“sciigi novaĵon al amiko”
ambaŭ frazoj estas tute regulaj
kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el
la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun ig
havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare
la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon,
estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de la dua komplemento
per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua
precizigo per “al”, diros “mi manĝigas mian ĉevalon”, neniu dubos
pri la senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive
povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi
la sencon de la sufikso ig, sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi
aŭ pasivigi la verbon, dirante “manĝantigi” kaj “manĝatigi”.
La sufikso ig per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi,
kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco
nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas
kaj ne devas havi kaj kiu ( en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata
per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado
aŭ momentigado k.t.p.).
Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI FORLASADO DE SUFIKSOJ
En la frazo “la akvo plenigas la kruĉon” la senco diras al ni, ke
la sufikso ig estas necesa, kaj uzi tie la vorton “plenas”
anstataŭ “plenigas” mi ne konsilus, ĉar ni tiam tro evidente pekus
kontraŭ la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan,
ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba,
ekzemple kiam la verbon, de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan,
sed kiel memstaran, aŭ kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara.
Sed la verbo de la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de alia
vorto (“plena”), sed la maniero de tiu devenado estas tute klara,
sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de
la dirita vorto.
Respondo 44, La Revuo, 1908, Aŭgusto
PRI LA DEVENO DE LA VORTO “EDZO”
Dank' al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la solvon de tiu
malgranda enigmo... La vere primitiva formo estas ne edz, sed
edzin,
de kiu devenas la formo edzo. Tiel same
fraŭlo devenas de
fraŭlino,
kuzo de
kuzino, kaj feo, kiun oni povus uzi, por montri
fablan estulon, ekz. Oberono, kaj kiun oni povas devenigi de feino.
La vorto edzino estis primitive sufikso, kiu poste fariĝis sendependa
de la radikoj, al kiuj ĝi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la
Majstro klarigis al mi la aferon: En la germana lingvo, reĝido heredonto
de la krono estas nomata
Kronprinz, kiu fariĝas en Esperanto kronprinco.
La virino kunigita kun la kronprinco per leĝa ligilo estas nomata germane
Kronprinzessin.
Ĉi tiun lastan vorton D-ro Zamenhof transskribis Esperante kronprincedzino,
kaj li tuj rimarkis, ke la finiĝo de tiu vorto, t. e. edzino, ricevis
per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per leĝa ligilo. Li do
faris el ĉi tiu vorto: unue, ĝeneralan sufikson, esprimantan difinitan
rilaton, kaj due, vorton memstaran kun tiu sama signifo. Poste el la vorto
edzino
li tute logike devenigis la vorton edzo.
Laŭ artikolo de Emile Boirac. Oficiala Gazeto, 1913, Decembro
Leksikologio. Vortaroj
PRI PLENA VORTAREGO
Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole ĉiujn
vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn vortojn teknikajn de ĉiuj
sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn
k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per
komuna laboro de ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni
tian vortaregon kun karaktero oficiale fiksita la Lingva
Komitato nun ne povas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro
estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de ĉiuj
el la senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj fortoj, sed
tia laboro estus eĉ rekte malutila. Se tian grandampleksan fiksitan vortaregon,
kiun povas krei nur tre longa kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus
pretigi teorie kaj “en rapideco”, ni tre danĝere enkatenigus nian
lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj sane disvolviĝi; ni perforte
altrudus al la lingvo multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu aŭ alia
kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa elprovo en la unua momento ŝajnis
bonaj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montriĝi tute malbonaj.
Tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte
mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron
kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis
publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara
vivo, lasante ĉion alian al libera, iom-post-ioma ellaboriĝado. Sed se
la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan vortaregon
oficiale
fiksitan, ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio ĝi jam
faris kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj
(el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, ĝi povas
krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu
vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto
por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun aŭ alian vorton aŭ nomon, sed ne povas
aŭ ne volas mem ĝin elekti kaj ne havas la eblon serĉi en nia tuta literaturo,
ĉu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu “rapidece” pretigita
vortarego tute ne estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia vorto
estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva
Komitato povus periode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj ĝi estos
konstatinta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian formon,
ol kiun ili ĝis nun havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj,
kiuj oficiale ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora
Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto
por ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos
la estonta vortarego oficiale fiksita. Mia ideo estas kompreneble nur teoria;
ĉu ĝi estas efektiviginda kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi
nur la estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton
pri tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas publike
por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi
ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta
ĝin bezonus.
Respondo 58, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
PRI “UJO” KAJ “INGO”
S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof,
ujo estas
vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la
tuton, kaj ingo
entenas nur parton.
Carlo Bourlet. Lingvo Internacia, 1904, p. 170
PRI LA ORTOGRAFIO DE PROPRAJ NOMOJ
Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la
gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado
de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn
malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi
al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu
skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj
povu legi ĝuste tiujn nomojn.
Esperantistishe Mitteilungen, 1904, Junio (citita en
Lingvo
Internacia, 1904, p. 216)
PRI LA NOMOJ DE LANDOJ
De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon “Egipto” ne por la
lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis “Egiptujo”. Mi
tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence.
En la
novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando
fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj
siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por
si (per uj), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj
uzas por si (per
an) la nomon de la lando. Tute alia afero estis
(kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis
ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn
aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando
kiel “fremduloj” tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon
de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn
pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso uj. La apud-Nila
lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva,
aranĝita laŭ la principo “lando apartenas al unu gento”, ĝi sekve
nepre devas havi la sufikson uj, por ke ni povu esprimi la tre gravan
por antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gentoj-fremduloj;
ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda!
Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo “lando apartenas
al unu gento”, neniam devas uzi la sufikson uj; ni devas sekve
diri “Usono”, “Kanado” k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis “Brazilujo”,
“Ĉilujo” k.t.p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus
diri “Brazilo, Ĉilo” k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte
pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al “Brazilia”,
“Brazilien”, “Ĉiliec”, la vortoj “Brazilo”,
“Ĉilo” ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke
la longatempe uzitaj formoj “Brazilo”, “Ĉilo” en la senco de
popolo
donus nun grandan konfuzon, se la samajn formojn ni uzus nun en senco de
lando. Sed tute oportune eviti samtempe ĉiujn tri malbonaĵojn (t.e. eraron,
kontraŭkutimecon kaj konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados
por la diritaj landoj la formojn “Brazilio”, “Ĉilio” kaj tiel
mi konsilas agi. Tiel same ni neniam devas diri “Meksikujo”
ni devus diri “Meksiko”, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj
la samnoma lando, mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj
landoj, t.e. nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio”
(kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k.t.p.).
Nun restas la demando pri la landoj Eŭropaj. Pli aŭ malpli
frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale
geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni
devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso uj. Estas vero, ke ekzistas
tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso uj estas ne tute logika
(Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi
en ili la uj per i, mi tion ne malkonsilus; sed fari propravole
escepton por tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, ĉar la
Esperantistoj jam tro forte alkutimiĝis al la ĝisnunaj, neniom ĝenantaj
nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por fari rompon en
tiu alkutimiĝo mi ne vidas ian gravan neceson. Ĉar la tuta esenco de
lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur
interkonsento, tial komuna ĝisnuna
uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi
la unuan al la dua mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato
tion postulus.
Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
PRI “DAŬRI” KAJ “ĈESI”
“Daŭri”: esti plue, ne esti finita; “ĉesi”: komenci ne ...i,
aŭ komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj
vortoj kaj de iliaj devenaĵoj “daŭrigi”, “ĉesigi” k.t.p. Ekzemple:
oni povas diri: “la laboro daŭras” (la laboro estas plue, ne estas
finita), sed oni ne povas diri: “mi daŭras labori” (mi estas plue
labori! mi ne estas finita labori!); ankaŭ ne estas bone diri (kiel mi
mem bedaŭrinde faris kelkfoje): “mi daŭrigas labori” (mi igas esti
plue labori!); oni devas diri: “ mi daŭrigas mian laboron”
(mi igas mian laboron esti plue) aŭ “mi laboras plue”. Oni povas diri:
“mi ĉesas labori” (mi komencas ne labori) aŭ “la pluvo ĉesas”
(la pluvo komencas ne esti), sed ne estas bone forlogiĝi per la analogio
kun “komenci” kaj diri: “mi ĉesas mian laboron” (mi komencas ne
...i aŭ ne esti mian laboron!); estas preferinde diri: “mi ĉesigas
mian laboron” (mi igas mian laboron komenci ne esti).
Respondo 49, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 294
PRI LA SENCO DE “ŜATI”
La vorton “ŝati” mi uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran,
kiel gravan”. Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj
gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj.
Respondo 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221
PRI LA VORTO “FORKAPERI”
La vorto “forkaperis”, kiun vi trovis en “La Rabistoj”, ne
estas preseraro. La vorto “kaperi” (kiu sin trovas en la vortaroj Esperanto-germana
kaj germana-esperanta) signifas proksimume “rabi korsare” aŭ “rabi
sur la maro”.
Respondo 31, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA VORTO “KATEĤIZI”
La vorton “kateĥizi”, uzitan en la vortaro de O'Connor, mi trovas
tute bona, ĉar ĝi estas internacia; el tiu vorto ni povas tute bone devenigi
la vortojn “kateĥizo”, “kateĥizisto”, “kateĥizato” el tio
ĉi tamen tute ne sekvas, ke la vortoj “kateĥismo” kaj “kateĥisto”
estas malbonaj. “Kateĥismo” estas io alia ol “kateĥizo” sed se
eĉ ni dirus, ke ambaŭ vortoj estas identaj kaj ni povas uzi “kateĥizo”
anstataŭ “kateĥismo”, ni eĉ en tiu okazo tute ne bezonus elĵeti
el nia lingvo la tute internacian kaj bonan vorton “kateĥismo”, sed
ni povas tute sen ia maloportuneco lasi la vivon al ambaŭ vortoj kaj trankvile
atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton al unu
vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arĥaismon.
Respondo 39, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “LAKTUMO”
Mi tute konsentas kun vi, ke “lakto” kaj “laktumo” havas inter
si preskaŭ nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por “laktumo”
ian vorton tute memstaran. Sed ĉar en multaj lingvoj por ambaŭ diritaj
vortoj estas uzata la sama radiko, kaj ĉar la vorto “laktumo” estas
ne malpli oportuna, ol ĉia tute memstara vorto, kaj ĉar tiu vorto jam
troviĝas en la “Fundamento de esperanto”, tial ekzistas absolute nenia
neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la
Esperantistojn lerni novan vorton.
Respondo 37 b, La Revuo, 1908, Majo
Kazoj
NOMINATIVO POST “PO”
Inter la esprimoj “doni po 2 pecojn” kaj “doni po 2 pecoj” estas
ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial ambaŭ esprimoj
estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de
la vorto “po” la “pecoj” jam ne dependas rekte de la “doni”,
ni konsilas uzi post “po” tiel same kiel post “da”) la nominativon
(“doni po 2 pecoj”). Alia kaŭzo por tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la
cirkonstanco, ke laŭ nia opinio “ĉie, kie oni dubas inter la nominativo
kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon”.
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA AKUZATIVO
Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin
ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa; en
ĉiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ
la nominativon — uzu ĉiam la nominativon. La akuzativo estas
enkondukita nu r el neceso, ĉar sen ĝi la senco ofte estus ne klara;
sed ĝia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol
la neuzado en okazo de bezono.
La Esperantisto, 1890, p. 27
La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antaŭiranta prepozicio
(ĉar la prepozicioj per si mem neniam postulas ĉe ni la akuzativon),
sed nur de la senco. La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj:
a) por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havantaj sencon
aktivan), ekzemple “mi batas lin”, “mi diras la vorton”;
b) por montri direkton (t.e. movadon al ia loko, en diferenco
de movado sur ia loko), se la prepozicio mem tion ĉi ne montras;
ekzemple, ni diras “mi venas al la celo” (ne “al la celon”), ĉar
“al” mem jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter “mi
amas iri en la urbo” kaj “mi amas iri en la
urbon”
(aŭ simple “iri la urbon”) laŭ tio, ĉu mi amas iri sur la
stratoj de la urbo aŭ ĉu mi amas iri el ekstere en la urbon (“iri al
la urbo” signifas nur aliri, sed ne eniri);
c) en ĉiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni povas
uzi la akuzativon anstataŭ la prepozicio “je” ekzemple en la esprimo
“mi kontentiĝas tion ĉi” la akuzativo ne dependas de la verbo “kontentiĝas”
sed anstataŭas nur la forlasitan prepozicion “je” (= mi kontentiĝas
je tio ĉi).
Esperantisto, 1892, p. 62
NOMINATIVO AŬ AKUZATIVO?
En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo kaj nominativo
ne estas granda, kaj ofte ambaŭ formoj estas egale bonaj. Sed ĝenerale
mi tenas min je la sekvanta principo: mi vidis lin grandan = mi
vidis lin, kiu estis granda (aŭ kiam li estis granda); mi vidis lin granda
= mi vidis, ke li estas granda. Kian manon mi tenis sur la tablo? la manon
kuŝantan
(la duan manon, kiu ne kuŝis, mi eble tenis en la poŝo); kiel (aŭ en
kia maniero) mi tenis mian manon? mi tenis ĝin kuŝanta sur la tablo.
Lingvo Internacia, 1906, p. 121
PRI LA AKUZATIVO POST “ANSTATAŬ”
Kiel ĉiu alia prepozicio, tiel ankaŭ “anstataŭ” per si mem postulas
ĉiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas ĉe bonaj aŭtoroj post
“anstataŭ” la akuzativon, tiu ĉi lasta estas uzita ne pro la prepozicio,
sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: “Petro batis Paŭlon
anstataŭ Vilhelmon”, la lasta parto de la frazo prezentas nur
mallongigon
(= anstataŭ bati Vilhelmon), kaj la akuzativo forigas ĉiun dubon
pri tio, ke anstataŭigita estis ne la batanto, sed la batato.
Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2
PRI LA KAZO POST “KIEL”
La frazon “ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto”
mi trovas nebona; mi konsilas diri “kiel teoriiston”. La esprimo
“kiel teoriisto” signifas, ke ĝi (la diskutado) estas
teoriisto kaj, estante teoriisto, ĝi trafas Ibsenon. Nominativon apud
akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon
de “ke... estas”, “ke... estu” k.t.p. Ekzemple: “mi trovas tiun
ĉi vinon bona” = mi trovas, ke tiu ĉi vino estas bona;
“oni faris lin generalo” = oni faris, ke li estu generalo.
Sed se, anstataŭ
supozigi la mankantan ligantan vorton “ke”,
la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple “kiel”), tiam
devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta
vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto “kiel”, tiam mi
ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antaŭiranta,
ĉar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence
rilatus ne al la antaŭstaranta komplemento, sed al la
subjekto
de la frazo. “Mi elektis lin kiel prezidanto” signifas: “mi elektis
lin, ĉar mi estas prezidanto”, aŭ “mi elektis lin, kvazaŭ mi estus
prezidanto” aŭ “mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas”.
“Mi elektis lin kiel prezidanton” signifas: “kiel oni elektas
prezidanton”, aŭ “por havi en li prezidanton”. Sekve se vi volas
esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aŭ “mi elektis
lin kiel prezidanton”, aŭ “mi elektis lin prezidanto”
(= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin
kiel
prezidanto”, ĉar tiam la senco estus tute alia.
Respondo 7, La Revuo, 1907, Februaro
Adjektivo
ADVERBO KAJ ADJEKTIVO
En la tempo, kiam estis verkata la “Dua Libro”, la demando, ĉu oni
devas diri “estas varme” aŭ “estas varma”, ne estis ankoraŭ absolute
decidita kaj la uzado de unu formo estis egale bona, kiel la uzado de la
dua. Nun tiu ĉi demando iom post iom per la uzado akceptis jam decidon
pli difinitan.
La adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon
de substantivo (responde la demandon kia) kaj la adverbo difinas
la verbon (responde la demandon kiel). Tial ni diras: “la vetero
estas bona”, “li kantas bone”. Tamen en la okazoj, kie la difino
apartenas precize nek al substantivo aŭ pronomo, nek al verbo, ni ofte
ne povas decide diri, kian demandon (kia aŭ kiel) nia difino
devas respondi kaj kian formon ni devas uzi. En ĉiu alia lingvo tiu ĉi
duba demando estas decidata per la sankcio de l'uzado, — en nia lingvo
ni konsilas uzadi en tiuj okazoj ĉiam la adverbon; ekzemple: “estas
varme”, “estas vere”, “ĝ i estas vera”. La vorton “ĝi”
ni konsilas ĉiam uzi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon (kiel “li”
anstataŭas personon); sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas
neniam uzi la vorton “ĝi” (ekzemple: “hodiaŭ estas varme” kaj
ne “hodiaŭ ĝi estas varme”).
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA AKUZATIVO POST “TRA”
Povas esti, ke mi baldaŭ proponos al la voĉdonado de la Lingva Komitato,
ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en okazoj de nepra bezono,
sed en ĉiuj iom dubaj okazoj oni ĝin ne uzu. Se la Lingva Komitato tion
akceptos, tiam oni kredeble neniam uzos plu la akuzativon post la prepozicio
“tra”. Sed ĝis nun la uzado de akuzativo post “tra” tute
ne estas kontraŭregula. Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj,
kies senco estas ĉiam egala; ekzemple la prepozicio “al” ne povas
unu fojon signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post “al”
ĉiam
uzas la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple “en”, “sur”
k.t.p.), kiuj per si mem
ne montras direkton, tial, por esprimi
direkton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apartenas
interalie ankaŭ “tra” kaj “kontraŭ”, tial ni post la diritaj
prepozicioj povas uzi ambaŭ kazojn, malgraŭ ke en la aliaj lingvoj
oni uzas post ili ĉiam nur unu kazon (tiu ĉi lasta cirkonstanco kredeble
estis la kaŭzo de via erara opinio, kvazaŭ ni post “tra” ĉiam devas
uzi
nur la nominativon). Estas vero, ke dum la diferenco inter “en”
direkta kaj “en” sendirekta estas tre granda, la diferenco inter “tra”
direkta kaj sendirekta estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj
ni povas egale bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen
okazoj, kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj.
Ekzemple, irante tra la urbo, mi povas resti en ĝi sufiĉe longe
aŭ eĉ tute ne forlasi ĝin; sed, irante tra la urbon, mi celas
(tra la urbo) eksteren de la urbo. En “La Rabistoj”, Schweizer
tute bone povus diri “la sono de lia nazo povus peli homojn tra trueto
de kudrilo” tamen la esprimo “tra trueton” estas multe pli
forta, ĉar ĝi montras, ke la efiko de la sono estas tiel granda, ke la
homoj volus nepre veni eksteren; tie ne la trueto mem estas grava,
sed nur la celado esti kiel eble plej baldaŭ ekstere de la trueto.
Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA AKUZATIVO POST VERBOJ DE MOVO
Se la vorton “meti” (aŭ “ĵeti”, “fali” k.t.p.) sekvas substantivo
aŭ pronomo kun la prepozicioj “antaŭ”, “post”, “inter” k.c.,
estus ordinare pli ĝuste uzi la substantivon aŭ pronomon en akuzativo,
ĉar ni tie ordinare havas la sencon de direkto; ekzemple, “metu la korbon
antaŭ la pordon”. Tamen ofte oni povas en tiaj okazoj uzi sen eraro
ankaŭ la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la substantivon
aŭ la pronomon, pri kiu ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas;
ekzemple, oni povas tute bone diri “oni metis antaŭ mi manĝilaron”,
komprenante sub tio: “oni metis antaŭ mi sur la tablon manĝilaron”.
En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aŭ la akuzativon,
kaj ŝajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj uzu ekskluzive nur
la nominativon aŭ nur la akuzativon, ni ne bezonas. Se iam la libereco
en tiu ĉi rilato fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos
iom post iom tiun ĉi demandon, tiam ni proponos al la Lingva Komitato,
ke ĝi donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon.
Post “sidiĝi” ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la nominativon,
depende de tio, ĉu ni volas esprimi
movon aŭ komencon de nova
stato.
Tamen, ĉar la nominativo estas ĉiam pli simpla kaj pli facila, ol la
akuzativo, tial ŝajnas al mi, ke estus bone, se ni alkutimiĝus en ĉiuj
okazoj dubaj preferi la nominativon.
Respondo 41 a, La Revuo, 1908, Majo
Artikolo
Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon la kaj l ' ,
uzu ĉiam pli bone la formon la. La formon l ' mi uzas ordinare
nur post prepozicioj, kiuj finiĝas per vokalo (ekzemple de, tra
k.c.); en ĉiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan formon
la,
ĉar alie la senco povus fariĝi ne klara, eĉ la sono ne agrabla.
La Esperantisto, 1889, p. 24
Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la
artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj ĝi
havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute ĝin ne uzadi, almenaŭ
ĝis la tempo kiam vi tute bone scios ĝian signifon.
La Esperantisto, 1890, p. 32
PRI LA UZADO DE L'
La uzadon de l' (apostrofita la) ni ne forigis; sed ĉar
tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas kreita precipe
por mallongeco en la versoj, tial ni en
prozo uzas nun ordinare
la formon konstantan (la) kaj konservas la formon apostrofitan speciale
por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia gazeto; tamen ni tute ne faras
el tio ĉi regulon; ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon
apostrofitan.
Esperantisto, 1893, p. 127
PRI LA UZADO DE LA ARTIKOLO
Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la artikolo.
Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la artikolo ne estas deviga;
sekve la plej bona maniero de agado estas jena: uzu la artikolon tiam,
kiam vi scias certe, ke ĝia uzado estas necesa kaj postulata de la logiko,
sed en ĉiuj dubaj okazoj tute ĝin ne uzu. Pli bone estas ne uzi
la artikolon en tia okazo, kiam ĝi estas necesa, ol uzi ĝin tiam, kiam
la logiko kaj la kutimoj de ĉiuj popoloj ĝin malpermesas. Se vi ekzemple
diros “venis tago, kiun mi tiel longe atendis”, via frazo estos ne
tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie ĉi diri “la
tago” sed se vi diros “hodiaŭ estas la dimanĉo” anstataŭ
“hodiaŭ estas dimanĉo”, tiam vi faros rekte
eraron, kiu estos
malagrabla por la oreloj de ĉiu bona Esperantisto.
Respondo 2, La Revuo, 1906, Decembro
PRI LA APOSTROFADO DE LA ARTIKOLO
La esprimo “reunuigi l' homaron” estas efektive nebona, ĉar apostrofi
la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo. Sed
la neobservado de tiu ĉi regulo, kiu estis donita ne en la gramatiko,
sed nur en la “Ekzercaro” (№27), estas ne eraro, sed nur peko
kontraŭ boneco de la stilo. Sekve en prozo tiu ĉi regulo
devas esti observata, sed en versoj, kie pro “licentia poetica”
oni ofte permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo, la neobservado
de la supre donita regulo (aŭ pli ĝuste konsilo) ne estas eraro.
En versoj ni devas nomi “eraro” nur deflankiĝojn de la gramatiko
(ekzemple la apostrofadon de adjektivo, uzadon de diversaj kontraŭgramatikaj
formoj k.t.p., kio estas tre ofte renkontata ĉe la komencantaj esperantaj
versistoj).
Respondo 4, La Revuo, 1906, Decembro
Personaj pronomoj
PRI LA UZADO DE “LI” ANSTATAŭ “ĜI”
Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas “li” anstataŭ “ĝi”,
ĉar vi ne aprobas “la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon
kun bestoj kaj objektoj”. Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj
oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo
angla) uzas en tiaj okazoj “ĝi”, estas ne tia, kiel vi pensas. Nek
la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de
infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras “vi”
ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute
natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo
ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por
ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la
vorto (tial la franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”);
sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan,
kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson
ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon
mezan inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi”. Tiel same ni
parolas ankaŭ pri “persono”. Cetere, parolante pri infano, pri kiu
ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne
scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton “li”.
Esperantisto, 1893, p. 16
PRI LA UZADO DE “vi” KAJ “Vi”
Ordinare mi skribas “vi”, kiam mi parolas al unu persono familiare,
kaj “Vi”, kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun
respekto. Vi trovas tiun ĉi diferencon ne bezona, kaj mi konsentas, ke
vi estas prava. Tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo
kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado
de “vi” per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem
ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado,
kiam miaj korespondantoj iom alkutimiĝos al la malgranda “vi”. Ankaŭ
“Estimata sinjoro”, “Kara amiko” estas pli regula, ol “Estimata
Sinjoro”, “Kara Amiko” k.t.p., sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare
simple pro ĝentileco skribas grandan literon, kie pli regula estus litero
malgranda.
Esperantisto, 1893, p. 16
PRI “LI”, “ŜI”, “ĜI”
La pronomoj “li” kaj “ŝi” estas uzataj nur por personoj; por aferoj,
objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon “ĝi”, ĉar en tiaj
okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj,
volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi “li”
kaj “ŝi”.
Esperantisto, 1892, p. 79
PRI “ĜI” ANSTATAŬ “TIO”
La vorton “ĝi” ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino,
sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ
indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam povas tute bone uzi tiun ĉi vorton
ankaŭ anstataŭ “tio”, kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial anstataŭ
“tio (= la “io” kiun mi nun vidas antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ”,
mi povas tute bone diri “ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ”.
Respondo 17, La Revuo, 1907, Junio
PRI LA PRONOMO “CI”
La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj
lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo
bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero
kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu
persono ĉiam “ci” sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis
al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus
postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci” ni
devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive
ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj
lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa,
ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia
persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” ŝajnas al ni eble ofenda,
pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni
en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte
estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple
anstataŭ “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”,
“fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas
nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur “vi”. Malkompreniĝon
tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco
ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ
“vi ĉiuj”, “vi
ambaŭ” k.t.p. Por la personoj, kiuj
tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio
aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la
unua
tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko
oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas
kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”. Ĉio dependas ja
nur de la kutimo.
Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA PRONOMO POR BESTOJ
Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan
pronomon “ĝi”, — ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso
de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj,
kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj,
kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de
la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi
la vorton “li” aŭ “ŝi” sed en ĉiuj
ordinaraj okazoj mi
konsilus uzi la pronomojn “li” kaj “ŝi” nur por homoj.
Respondo 35, La Revuo, 1908, Majo
PRI PRONOMO POR “HOMO”
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi
la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano”),
kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto “ĝi”
(uzata speciale por “bestoj” aŭ “senvivaĵoj”) enhavas en si ion
malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de “homo” ĝi
estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras
en la aliaj lingvoj, kaj uzi por “homo” la pronomon “li”. Nomi
tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon
inter “homo” kaj “homino”, tiam ni devus por la unua uzi “li”
kaj por la dua “ŝi” sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon,
kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran
formon por
ambaŭ seksoj (ekzemple “homo” = homo aŭ homino,
“riĉulo” = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis,
ke la pronomon “li” ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso
estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni
devus uzi la vorton “ĝi” ne sole por “homo”, sed ankaŭ por ĉiu
alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: “riĉulo pensas, ke ĉio
devas servi al ĝi” (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj,
sed ankaŭ pri riĉaj virinoj).
Respondo 23, La Revuo, 1907, Aŭgusto
Refleksivaj pronomoj
PRI LA VORTO “SIATEMPE”
Diri “iam” anstataŭ “siatempe” ni en la plimulto da okazoj ne
povas, ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas malsama. “Iam” esprimas
tempon nedifinitan, dum “siatempe” esprimas tempon kvankam ne klare
nomitan, tamen pli-malpli difinitan. “Mi volis siatempe proponi regulon”
= “mi volis proponi en tiu tempo, kiam, laŭ mia opinio, la cirkonstancoj
tion postulis”. Se anstataŭ “siatempe” vi diros “ĝiatempe”,
vi ne faros eraron; sed ŝajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj “siatempe”
estas pli bona ol
“ĝiatempe”. Tiamaniere uzas la vorton ne
sole tiuj lingvoj, kiuj por “sia” kaj “ĝia” uzas la saman vorton,
sed ankaŭ tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe faras diferencon
inter “sia” kaj “ĝia”. Laŭ mia opinio oni povas klarigi ĝin
al si per tio, ke “sia” montras pli grandan intimecon inter la faro
kaj la tempo, ol kiom montrus la vorto “ĝia”. Gvidi nin per teoriaj
postuloj gramatikaj en tiu ĉi okazo ni ne povas, ĉar al kio ni povus
rilatigi la vorton “ĝia”? Ŝajnas al mi, ke en la esprimo “faro
ĝiatempa” la tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t.p.) al
io alia, dum en “faro
siatempa” la tempo apartenas al
la faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute konvinkan;
sed mi volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kaŭzo, por ke ni
la ĝis nun komune uzatan “siatempe” anstataŭigu per “ĝiatempe”.
Respondo 43, La Revuo, 1908, Aŭgusto
Rilataj pronomoj
KIU, TIU, KIA, TIA
La diferenco inter kiu, tiu k.c. kaj kia, tia k.c.
estas sekvanta: la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj
kun
a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ.
Kia = kian
econ havanta k.c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo,
dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je
la demando “kiu domo” vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo,
la domo de la patro k.c.; sed je la demando “kia domo” vi
respondas:
tia domo, tia domo kiel mia, altadomo, longa domo, bela domo
k.c.
La Esperantisto, 1891, p. 15
Nedifinitaj pronomoj
TIA, TIELA
La diferenco inter la senco de tia kaj tiela estas tiel malgranda,
ke la okazoj por tiela estas tre maloftaj. Ekzemple: se brulas granda
domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por
momento, jen saltanta k.c. — ni povus diri (kvankam ne necese): ĉu vi
vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo)? tian brulon
(= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan
(= tiamanieran).
La Esperantisto, 1891, p. 21
PRI LA SENCO DE “CERTA”
Krom sia ĉefa senco, la vorto “certa” havas ankoraŭ la sencon de
“iu” (ne en la senco de “kiu ajn”, sed en la senco de “iu difinita”);
la uzado de “certa” en la senco de “iu” tute ne estas franclingvaĵo,
ĉar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj germana, rusa, pola kaj
aliaj.
Respondo 57, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
PRI LA FORMO “ĈIO ĈI”
Anstataŭ “ĉio tio ĉi” vi povas tre bone diri “ĉio ĉi”, ĉar
la vorto “ĉi” jam per si mem signifas proksiman montron.
La Esperantisto, 1889, p. 15
PRI LA VORTOJ KUN “ĈI”
Ni havas egalan rajton uzi la “ĉi”
antaŭ aŭ post la
pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la “ĉi” estas tiel forte ligita kun
sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto
per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj
vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi
“ĉi” antaŭ la montra vorto. La uzado de streketo inter la
montra vorto kaj “ĉi” (t.e. skribado “tiu-ĉi” aŭ “ĉi-tiu”
anstataŭ “tiu ĉi” aŭ “ĉi tiu”) ŝajnas al mi nur simpla erara
kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2
PRI “ONIN” KAJ “ONIA”
Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto “oni” estas per si mem formoj
tute regulaj, kaj ĉiu havas plenan rajton ilin uzi, ĉar nenie en la “Fundamento”
estas dirite, ke “oni” prezentas escepton el ĉiuj aliaj analogiaj
pronomoj. Nur en la praktiko oni ĝis nun ne uzadis la formojn “onin”
kaj “onia”, ĉar preskaŭ en ĉiuj plej gravaj lingvoj la vorto “oni”
ne ŝanĝiĝas kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu ĉi vorto sonus
tre strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en Esperanto
la “nekutimeco” ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado; tial, kvankam
mi persone ĉiam evitas la diritajn formojn, tamen, se iu ilin uzus, mi
neniel povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ
la komuna spirito de nia lingvo.
Respondo 22, La Revuo, 1907, Aŭgusto
PRI “IOJ”, “TIOJ”, “KIOJ” K.T.P.
Teorie la ĵus diritaj formoj tute bone povas havi multenombron tiel same,
kiel ili havas akuzativon; sed en la praktiko mi ne konsilas al
vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, ĉar laŭ mia opinio ilia
senco
tion ĉi ne permesas. “Tio” prezentas ja ne ian difinitan objekton,
sed ian
bildon (aŭ abstraktan ideon), kaj bildo restas ĉiam ununombra
sendepende de tio, ĉu ĝi konsistas el unu objekto aŭ el multaj. Tamen
se aperas ia tre malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn
vortojn en multenombro, tiam la
gramatiko de nia lingvo tion ĉi
ne malpermesas. Ekzemple: “Lia potenco konsistas el diversaj ioj,
el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al
li grandan forton”.
Respondo 18, La Revuo, 1907, Junio
PRI “NENIIGI”
Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a)
radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.).
Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj
finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj
sendependaj
kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn e
kaj u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial
mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia
uzado sendependa (ekzemple en formoj “ali-u”, “ali-es”,
“kelk-om”, k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj
Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas
per
a kaj o, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj,
sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro
unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus
tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de
la pure substantiva o kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj
finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se
tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni
devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne
permesus; sed, ĉar la vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas jam
de longa tempo tre bone konata j kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial
mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.
Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI “NENIU” KAJ “NENIA”
La vorto “neniu” (tiel same, kiel ankaŭ la vortoj “iu”,
“kiu”, “tiu”, “ĉiu”) havas sencon pure pronoman, dum
la vorto “nenia” (kiel ankaŭ la vortoj “ia”, “kia”,
“tia”, “ĉia”) havas sencon adjektivan kaj esprimas specon,
karakteron. La vortoj “iu, kiu, tiu, ĉiu, neniu” povas esti uzataj
aŭ kun substantivo, aŭ sen substantivo (en tiu ĉi lasta
okazo oni subkomprenas ĉe ili la vorton “homo”). La formoj kun u
enhavas en si ĉiam la ideon de nomo aŭ pronomo, dum la formoj kun a
enhavas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj serioj
da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemploj: Kiu
venis? Venis Petro; venis botisto; venis li. — En kiu
urbo vi loĝas? Mi loĝas en Parizo; mi loĝas en tiu ĉi
urbo. En kia urbo vi loĝas? Mi loĝas en bela urbo; en granda
u rbo. — Ĉu vi vidis la ĉambristinon aŭ la kuiristinon?
Mi vidis neniun servistinon. Ĉu vi vidis junan servistinon
aŭ maljunan? Mi vidis nenian servistinon. Inter la vortoj
“tiu-tia” kaj “ĉiu-ĉia” la diferenco estas pli granda kaj pli
klara, ol inter la vortoj “kiu-kia”, “iu-ia”, “neniu-nenia”
tial oni neniam povas diri “tia” aŭ “ĉia” anstataŭ “tiu”
aŭ “ĉiu”, sed ofte oni povas sen eraro diri “ia, kia, nenia”
anstataŭ “iu, kiu, neniu” (kvankam estas bone ĉiam eviti kiom eble
la intermiksadon de tiuj ĉi vortoj).
Respondo 29, La Revuo, 1908, Februaro
PRI LA VORTO “TIELA”
Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton “tiela”, estas
erara. Al la vortoj “tiela” kaj “tiele”, kiuj estas kreitaj tute
regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon,
sed mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo.
Mi ne povas nur laŭdi, kiam oni trouzas tiujn vortojn, kaj kiam
oni uzas ilin tute senbezone anstataŭ la pli simplaj vortoj “tia”
kaj “tiel”, aŭ ankoraŭ pli, kiam oni volas uzadi ilin ĉiam
anstataŭ la vortoj fundamentaj; sed en ĉiuj okazoj, kiam oni volas uzi
la sencon de la vortoj “tia” kaj “tiel” en formo pli akcentita,
mi trovas la vortojn “tiela” kaj “tiele” tre bonaj, ne sole permesindaj,
sed eĉ rekomendindaj.
Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro
Verboj
PRI LA ESPRIMO “ESTU TIMATA”
La esprimo “estu timata” estas uzita tute bone kaj regule. En la rusa
lingvo la vorto “timi” ne havas pasivon, sed tio ĉi ja tute ne montras
ankoraŭ, ke ankaŭ en Esperanto ĝi ne devas havi pasivon. En ĉiu vivanta
lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam
uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la
logikon. La logiko diras, ke ĉia verbo povas havi pasivon,
se nur la senco ĝin permesas. Sed en la verbo “timi” la senco
tute bone permesas pasivon, kiel en aliaj verboj. Ĉe la timado ni havas
ĉiam du personojn aŭ objektojn: unu, kiu timas, kaj unu,
kiun
oni timas, aŭ kiu estas timata. “De l' malamikoj vi estu
timata” signifas: ke la malamikoj timu vin (= je vi aŭ antaŭ vi). Vere,
ke en la rusa lingvo oni diras ne “timi lin”, sed “timi de
li” sed tio ĉi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas
deviga ankaŭ por ĉia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone
uzi la verbon “timi” kun la akuzativo (en tia maniero ĝi ankaŭ estas
uzata en multaj lingvoj, kie ĝi tiel ankaŭ havas pasivon); sed se la
senco ĝin ankaŭ ne dirus, ĝin diras ja tute klare nia gramatiko, laŭ
kiu en ĉia duba okazo oni povas uzi la prepozicion “je” aŭ la akuzativon
sen prepozicio. Eĉ de vortoj, kiuj per si mem ne postulas la akuzativon,
vi povas en nia lingvo libere ĉiam fari pasivon, se nur la senco de tiu
ĉi pasivo estos komprenebla. Tiel ekzemple en la versaĵo “Al la Esperantisto”
estas ne malregule uzita la esprimo “la celo estos alvenita”
(= oni alvenos al la celo).
La Esperantisto, 1890, p. 32
PRI LA PARTICIPO-SUBSTANTIVO
Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto
de la patro.
El privata letero, citita de P. Fruictier Esperanta Sintakso,
p. 13
PRI LA PARTICIPO-SUBSTANTIVO
Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare
personon (aŭ
objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras doni al la participo
alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple aĵ aŭ ec).
Tial, laŭ mia opinio, la vorto “estonto” povas signifi nur “estonta
persono”, sed ĝi ne povas signifi “estonta tempo” aŭ “estonta
afero”, kiujn mi rekomendus traduki per la vortoj “estonteco” kaj
“estontaĵo”.
Respondo 46, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291
“OKUPITA” AŬ “OKUPATA”?
Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare “mi estas okupita”.
Kelkaj personoj trovas, ke tio estas neĝusta; ke ĉar mi parolas pri laboro,
kiu daŭras nun, mi devas diri “okupata”. Kelkfoje ŝajnis al
mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj tiam mi provis uzi “mi estas okupata”
mi tamen tuj forĵetis tiun formon, kontraŭ kiu protestis mia lingva sento.
Ĉu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aŭ pasintan, pri
tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, ĉar ili
ne havas apartajn formojn por tiuj ambaŭ pasivoj; sed la lingvoj slavaj
kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve ĉi
tio estas jam sufiĉe grava motivo, por ke ankaŭ en Esperanto ni tiel
agu. Sed eble la formo estas kontraŭlogika? Ne. Se iu ion okupas
(en la senco “prenas en posedon”), tiam en tiu momento la io estas
okupata de la iu; ekzemple kiam la malamikoj okupas nian
urbon, ĝi estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute
libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas,
mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. ĝi forprenas
en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estis
donitaj al mi jam antaŭe, t.e. se mi parolas ne pri la ago
de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas, tiam mi devas
diri “mi estas okupita”. Estas vero, ke, transformante la pasivan
formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan
(“laboroj min tre okupas”), sed tion ni faras por tio, ke la
formo “okupis” ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la
pasiva
formo ni ne bezonas timi tiun malkompreniĝon, ĉar “mi estas okupita”
montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraŭ daŭras. La
senco de “okupi” havas du nuancojn: preni en posedon kaj
teni
en posedo; per la formo “mi estas okupita” ni esprimas samtempe
ambaŭ
nuancojn, dum la formo “mi estas okupata” esprimus nur la
unuan
nuancon. Cetere pri la vorto “okupi” mi devas ripeti tion, kion mi
diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj; ĉiufoje, kiam la logiko ne donas
al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton,
ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo
de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru “mi estas
okupita”.
Respondo 48, Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 293
PRI LA VERBO KIEL KOMPLEMENTO
La esprimo “mi estas feliĉa akceptonte vin” estas bona, kvankam mi
preferus diri pli simple “mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos”. La
frazo “mi inklinas ne faronte tion” ne ŝajnas al mi bona; mi dirus:
“mi estas inklina ne fari tion”.
Respondo 40, La Revuo, 1908, Majo
PRI DUOBLA SENCO DE KELKAJ VERBOJ
Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni ne scias
precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj postulas duoblan komplementon,
kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el la komplementoj, laŭ la senco de
la vortoj, estas la rekta kaj devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu
estas malrekta kaj devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne
scias, ĉu oni devas diri: “mi instruas mian infanon pri Esperanto”,
aŭ: “mi instruas Esperanton al mia infano”. — Laŭ mia opinio la
neklareco tute ne ekzistas, sed ĝi estas kreata nur
arte. En unu
kunveno esperantista iu faris la demandon, ĉu oni devas diri: “mi amas
vin”, aŭ “mi vin amas”, kaj la kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate
disputadis pri tio ĉi tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute
simpla: “ambaŭ frazoj estas bonaj!” Tia sama respondo laŭ
mia opinio devas esti donata al la demando pri la verboj kun duoblaj komplementoj.
Kiu devigas nin diri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre
unu devas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja ambaŭ
estas konstruitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, ambaŭ estas
tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve ambaŭ estas tute bonaj,
kaj la uzado de la unua aŭ de la dua devas esti libere lasata al la persona
gusto de ĉiu uzanto aŭ al la stilaj postuloj de la teksto. Eĉ se vi
aliformigos la frazon aktivan en frazon pasivan, vi ankaŭ ricevos nenian
malklarecon, ĉar kiu povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj
“homo instruita” kaj “scienco instruita”? Cetere la personoj, kiuj
nepre deziras diferencigi la francajn “instruire” kaj “enseigner”,
povas tre bone en la unua okazo uzi “instrui” kaj en la dua “lernigi”
(t.e. instrui iun pri io, lernigi ion al iu).
Respondo 12, La Revuo, 1907, Aprilo
PRI LA PARTICIPA SUFIKSO ANTAŬ VERBA FINIĜO
La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”,
“estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj,
se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen,
se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn
formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun
ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”,
“estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos
la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon
ne
havas.
Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo
ANKORAŬ PRI LA SENCO DE LA PARTICIPA SUFIKSO
Se anstataŭ la kunsufiksa vorto “estanta” ni uzus ian simplan sensufiksan
vorton (ekzemple: “nuna”), tiam ĝia substantiva formo kompreneble
neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur abstraktaĵon; sed la
sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io konkreta
(iu aŭ
io, kiu ...as), sekve verbo, substantivigita per
participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj
ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco
mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante
aldonadi al ĝi la sufikson
ul, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj,
kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas
la sufikson
aĵ.
Respondo 50, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 1
PRI LA INFINITIVO EN KELKAJ SPECIALAJ OKAZOJ
Kiel ni diras “mi vidis lin sana” (= “ke li estas sana”) — tiel
laŭ mia opinio ni povas ankaŭ diri “mi vidis lin kuri” ( = “ke
li kuras”), “mi aŭdis lin paroli” (= “ke li parolas”); sed la
esprimojn “li faris ĉion sen ridi” aŭ “li restis du tagojn sen
manĝi” mi ne konsilus al vi uzi. Prepozicion antaŭ verbo mi
konsilus uzi nur en okazo de neceseco, se alie ni povas bone
esprimi nian penson. Sed anstataŭ “sen ridi” aŭ “sen manĝi”
ni povas ja tre bone diri “sen rido”, “sen manĝo” aŭ “neniom
ridante”, “neniom manĝante”.
Respondo 20, La Revuo, 1907, Junio
PRI INFINITIVO POST VERBO
Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Ŝajnas al mi, ke
vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opinion, ke en Esperanto
oni uzas la infinitivon nur aŭ en formo de rekta komplemento (ekzemple
“mi amas danci”), aŭ en formo de nerekta komplemento kun la prepozicioj
“por”, “antaŭ (ol)”, “anstataŭ”, kaj ke en ĉiuj okazoj,
kiam oni bezonas uzi la infinitivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi
anstataŭ ĝi participon aŭ substantivon kun prepozicio
(ekzemple: “li foriris, ne preminte lian manon” aŭ “sen premado
de lia mano” anstataŭ “sen premi lian manon”). Via opinio ŝajnas
al mi ĝusta.
Respondo 30, La Revuo, 1908, Februaro
Adverboj. Adverbaj formoj
PRI LA UZADO DE “AMBAŬ”
“Ambaŭ” signifas: “ĉiuj du”, t.e. ĝi estas uzata anstataŭ “ĉiuj”,
kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj. Tial la konjunkcian uzadon
de “ambaŭ” en la frazo “ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj
en vintro” mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: “kiel
en somero,
tiel ankaŭ en vintro”, aŭ “ne nur en somero, sed
ankaŭ en vintro”). Kvankam mi ofte uzis la formon “la ambaŭ”, tamen
mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton “ambaŭ” sen
artikolo.
Respondo 54, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221
PRI “MULTE DA” KAJ “MULTA”
La formoj “multe da laboro” kaj “multa laboro” estas egale bonaj.
Egale bonaj ankaŭ estas la esprimoj “mi konas tiom homojn” kaj “mi
konas tiom da homoj”, sed ne bone estus diri “mi konas tiom da homojn”,
ĉar en la lasta esprimo la formo “homoj” dependas ne de la vorto “konas”,
sed de la prepozicio “da”, kiu ne postulas la akuzativon.
La esperantisto, 1890, p. 60
Estas diferenco inter “multaj homoj” kaj “multe
da homoj”: “multaj homoj” = diversaj homoj (ĉiu aparte); “multe
da homoj” = granda nombro da homoj (kune).
Esperantisto, 1893, p. 96
PRI LA ESPRIMOJ “JAM NE...” KAJ “NE... PLU”
Por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj, kaj mi
tute ne vidas ian kaŭzon, kiu devigus nin diri: uzu
nur la unuan
aŭ nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en
tiuj okazoj, kiam ĝi prezentas nenian maloportunaĵon? Tamen ne ĉiam
ambaŭ esprimoj povas reciproke anstataŭi unu la alian. Ekzemple anstataŭ
“ne parolu plu” ni ne povas diri “jam ne parolu”. Doni tute precizan
klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel “jam” aŭ “plu” estas
tre malfacile, kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per
tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo
taŭgos por ĉiuj okazoj. “Jam” laŭ mia opinio efektive enhavas
en si la ideon de ŝanĝo de stato, kiel montris “The British Esperantist”
“plu” enhavas la ideon de daŭrado. “Jam ne” povas rilati ankaŭ
al io, kio antaŭe ne ekzistis, sed estis nur intencata aŭ esperata, —
“ne plu” rilatas al io, kio ekzistis jam antaŭe. Ekzemple, se mi eĉ
neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri “mi jam
ne vizitos vin” (se mi ŝanĝis mian intencon), sed “mi vin ne vizitos
plu” mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antaŭe vizitadis vin.
La esprimon “ne jam” (kiu signifas ion tute alian ol “jam ne”)
mi tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ
ĝi mi konsilas uzi “ankoraŭ ne”.
Diri “pli” anstataŭ “plu” oni povas tre ofte, sed ne ĉiam.
“Pli” = pli multe, “plu” = daŭre, pli malproksimen; “pli”
signifas kvanton, multecon, — “plu” signifas daŭradon (en loko aŭ
tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la
dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas
paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni
ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn.
Respondo 26, La Revuo, 1907, Oktobro
PRI ADVERBO PREPOZICIA
Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco
de prepozicio; pri la formo, en kiu ni devas tion fari, mi ne konsilus
kateni nin per ia unu regulo por ĉiuj okazoj, sed mi konsilus konformiĝi
ĉiufoje al la specialaj bezonoj de la frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas
de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio
konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, “koncerne
tion” = kio koncernas tion, “rilate tion” = kio rilatas tion); se
la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per
ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion
(ekzemple, “kaŭze de tio” = pro la kaŭzo de tio, “responde al via
demando” = kiel respondo al via demando); se la adverbo estas vorto ne
devena, sed originala, kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam
ĝi, kiel ĉiu alia prepozicio, ligiĝas kun la substantivo senpere, t.e.
sen alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple “spite mia malamiko”).
Tamen en ĉiu duba okazo vi ne faros eraron, se vi post adverbo-prepozicio
uzos la prepozicion “je” aŭ la akuzativon, ĉar vi ja scias, ke laŭ
nia gramatiko en ĉiu okazo, kiam la prepozicia rilato inter du vortoj
estas ne klara, ni povas uzi la prepozicion “je”, kaj anstataŭ la
prepozicio “je” ni povas ĉiam uzi la akuzativon.
Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri ĉiuj viaj tri demandoj mi
donis al vi nur mian personan opinion, sed ne ian devigan decidon.
Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de ĉiu prepozicio kun
infinitivo, de aparta vorto por “laktumo” kaj de unuforma regulo por
ĉiuj adverboj-prepozicioj, vi povas peni akiri por tio la oficialan pervoĉdonan
decidon de la Lingva Komitato.
Respondo 37 c, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “ĈU”
Vian opinion, ke la vorton “ĉu” ni devas, kiom eble, uzadi nur en
senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas ĝin uzi ankaŭ en la senco
de necerteco, aŭ de dubo, aŭ en aliaj similaj sencoj, kiam ni ne havas
pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo “ĉu pro timo, ĉu pro fiereco,
li nenion respondis”), sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone
anstataŭ “jen”, “aŭ” k.t.p. Prave vi diras, ke la frazoj “ŝi
kutimas havi ĉe sia zono ĉu rozon, ĉu diamanton” kaj “diru tion
ĉu al la kapitano, ĉu al la leŭtenanto” estas ne tre bonaj; en la
unua okazo mi preferus “jen”, en la dua “aŭ”.
Respondo 21, La Revuo, 1907, Junio
PRI ABLATIVO ABSOLUTA
Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj
lingvoj; en Esperanto ĝi ne ekzistas. Kvankam ĝi nenie estis rekte
malpermesita, tamen ĝia uzado estus kontraŭ la spirito de nia lingvo.
En Esperanto la adverba participo ĉiam rilatas la subjekton de la ĉefa
propozicio. Sekve oni povas diri “farinte (= kiam la leono faris)
la dividon, la leono diris”, sed oni ne povas diri “la divido
estante farita (= kiam la divido estis farita), la
leono
diris”. Enkonduki la latinan aŭ francan ablativon absolutan (kiu por
la plimulto da nacioj prezentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, ĉar
ni ĉiam povas ĝin anstataŭigi per formo pli natura. En via frazo
(“la reĝo kunvokis siajn konsilistojn, por ke, ĉiu el ili eldirante
sian opinion, li povu fari decidon”) ni povas ja tute bone anstataŭigi
la substrekitan esprimon per “kiam ĉiu el ili eldiros sian opinion”,
aŭ per la pli mallonga “aŭdinte la opiniojn de ĉiuj”.
Respondo 19, La revuo, 1907, Junio
Konjunkcio
PRI LA VORTO “KAJ”
Pli malpli 5-6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo
ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas
tre bona, bonega, sed nur la vorto “kaj” forte malplaĉas al li, tiel
malplaĉas, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon kun
la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton “kaj”! Kaj tiu ĉi sinjoro tute
ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Ĉu la vorto “kaj” estas
bona aŭ malbona, — tiu ĉi ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero)
montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas
ĝin de punkto de vidado pure persona. Anstataŭ analizi, ĉu la proponita
sensignifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la dirita
sinjoro diris, ke li persone ne ellernos la lingvon, se la vorto
“kaj” ne estos ŝanĝita! Se ni eĉ supozus, ke la vorto “kaj”
per si mem estas tre facile ŝanĝebla, — ĉu povas iam ekzisti lingvo
tutmonda, se ĉiu lernanto volos, ke oni ĉion ŝanĝu en ĝi laŭ lia
persona plaĉo? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio
kutimi meti niajn
personajn gustojn sur la lastan planon. Nun ni
supozu, ke la reformo de “kaj” havas efektive gravan celon ne personan,
sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun tiu ĉi vorto. Je
kio propre la vorto “kaj” estas kulpigata? Ĉu ĝi estas malbonsona?
tro longa? ne preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas,
ĉu iu respondos tiujn ĉi demandojn alie, ol per absoluta “ne”! Kio
do? La proponinto diras, ke anstataŭ la “arbitre elpensita kaj” devus
esti prenita la ĉiukonata “et” aŭ “e”. Ne irante ankoraŭ pli
malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu ĉi bagatelo povus servi kiel
motivo tiam, se ni havus ankoraŭ tute liberan elekton inter “kaj”
kaj “e, et”, sed fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo
tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksimen, ni vidos, ke eĉ tiam,
kiam la vorto ne estis ankoraŭ kreita, estus granda demando, ĉu “et,
e” estas pli bona ol “kaj”. La vorto “kaj” ne sole ne estas maloportuna,
sed ĝi ankaŭ tute ne estas arbitre elpensita (ĝi estas vorto greka =
la latina “et”). Sekve la motivoj kontraŭ “kaj” estas tiel bagatelaj,
ke eĉ en la tempo de la kreado ni devus preni “et, e” anstataŭ “kaj”
nur tiam, se la uzebleco de ambaŭ formoj estus egala; sed ilia uzebleco
ne estis egala: dum la vorto “kaj” estas tute libera, la vortoj “e”
kaj “et” estis necesaj por la finiĝo de l' adverbo kaj por la sufikso
de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman
formon por finiĝo gramatika aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne
povis, ĉar laŭ la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de
la vortaroj] la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se ni
volus doni “e” aŭ “et” por “kaj”, ni devus doni ian sovaĝan
formon al la tuta kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio de la
vortoj etaj; inter tuta kategorio da vortoj kaj unu simpla
vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko
de la lasta. La neprenado de “e”, “et”, “i” kaj tiel plu estis
sekve de nia flanko ne simpla “netrovo de la bono”, sed intenca
faro. Ĉu ni estis pravaj aŭ ne, ne estas nun tempo priparoli; sed se
jam tiam la forĵeto de “e”, “et” k.t.p. estis ne tute sen motivoj,
tiom pli ne ekzistas kaŭzo por nun enkonduki ĝin per oferoj de
rompado.
Tuŝante la novajn vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj
vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la
fundamenta
vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel “kaj”, kiuj estas tro konataj
kaj uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj
sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto “kaj”
ni parolis tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed
nur ĉar ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur
la manieron, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj
ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj gustoj en tiel
komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas
kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni faras ĝin ne el amo al niaj propraj
formoj aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el
amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaŭ tute detruiĝus,
se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo
kaj sen grava neceso montri sur ĝi siajn talentojn.
La Esperantisto, 1891, p. 49
Prepozicioj
“KROM” KAJ “EKSTER”
En la plena vortaro ni donis la vorton “krom” sed poste, vidante ke
kelkaj amikoj per la vorto “ekster”, kiu ekzistas en la malgranda fundamenta
vortareto, kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone esprimas ankaŭ
la sencon de “krom”, ni komencis ankaŭ uzadi tiun ĉi vorton en la
senco de “krom”.
La Esperantisto, 1891, p. 7
PRI LA VORTO “KROM”
La prepozicio “krom” antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras
ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial
ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono,
depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. “Krom” per
si mem esprimas nek escepton, nek aldonon, ĝi esprimas nur
apartigon;
sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin
pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras:
“tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro”, ĉiu komprenas, ke mi apartigas
Petron, por montri, ke li ne estis inter la “ĉiuj” sed kiam
mi diras: “krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj”, oni
facile komprenas, ke ĉi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni
jam parolis, aŭ pri li oni jam scias, ke li tie estis, aŭ ke li tie devis
esti. Kompreneble, la vorto “krom” povas iufoje kaŭzi neprecizecon
aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton
“krom” kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn “esceptinte”
aŭ “ne sole, sed ankaŭ”.
Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA PREPOZICIO “DA”
La esprimo “dum la frua parto da la jaro” ŝajnas al mi nebona;
mi preferas “de la jaro”, ĉar en la dirita frazo la vorto “parto”
signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon. Tiel ekzemple “monato”
estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed “Januaro”
estas parto
de jaro, ĉar ĝi esprimas ne mezuron, sed difinitan
limigitan apartaĵon; “kvaronjaro” (= mezuro) estas parto da
jaro, sed “printempo” (= speciale montrita parto) estas parto de
jaro. Oni devas memori, ke “parto”, “peco” k.t.p. havas la sencon
de mezuro ofte, sed ne ĉiam. Dum la vorto “da” (kiu
enhavas kaŝite la sencon de “ia”) montras, ke ni parolas pri kvanto
da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco
da ia viando), la artikolo “la” montras, ke ni parolas pri objekto
individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj de la sama speco), de
kiu ni prenas parton (ekzemple “peco de la viando kiun mi havas antaŭ
mi”); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de “da”
kun “la” ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado
estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas
simple konsili, ke oni neniam uzu “da” antaŭ “la” (krom
la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas).
Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio
PRI “DE” POST PARTICIPOJ PASIVAJ
Post pasivaj participoj la prepozicio “de” ĉiam montras nur la
aganton;
ekzemple, en la frazo “la libro estas legata de Adolfo” la prepozicio
“de” montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post pasiva
participo simplan prepozicion “de” en ia alia senco ni devas ĉiam
eviti. Ekzemple, anstataŭ la frazo: “lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita
de
la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin” estus pli bone diri “for
de la hoko...”. Anstataŭ “ŝi trovi ĝis ŝirmata
for de liaj
entreprenoj” mi konsilus diri “kontraŭ liaj entreprenoj”.
Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo
PRI “AL” ANSTATAŬ AKUZATIVO
En tre multaj okazoj la prepozicio “al” povas tre bone esti
uzata, por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj okazoj oni povas
tion fari. Anstataŭ “mi veturas Londonon” oni povas tre bone diri
“mi veturas al Londono” sed se anstataŭ la frazo “la muso kuris
sub la liton” ni dirus “al sub la lito”, la senco de la frazo
iom ŝanĝiĝus. “Al” ordinare montras nur la celadon, la vojon
al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo
de la celo; sekve la frazo “la muso kuris al sub la lito” montrus,
ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo
ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon.
Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter “al”
kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan
regulon, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion
“al” kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto
prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko
uzi en tiaj okazoj la prepozicion “al”. Se ekzemple anstataŭ “venu
ĉi tien” vi diros “venu al ĉi tie”, oni povos diri, ke via stilo
estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.
Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo
PRI “PER” POST PASIVO
La prepozicion “per” post pasivo ni povas uzi nur en tia okazo, se
ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon,
uzitan de iu alia aganto; ekzemple: “la letero estas skribita per
blua inko” (ne “blua inko skribis la leteron”, sed “iu persono
skribis
la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel
rimedon”); sed la
esprimo “la tero estas kovrita
per neĝo” ne estas bona, ĉar
ĉi tie ne
iu kovris la teron per neĝo, sed la neĝo mem
kovris la teron; sekve la neĝo mem estas la aginto, kaj ĝi devas havi
antaŭ si l a prepozicion “de”. La prepozicio “de” post pasivo
ĉiam montras, ke se ni aliformigus la pasivan frazon en aktivan, la vorto,
kiu havas antaŭ si la diritan prepozicion, fariĝus subjekto de la frazo.
Respondo 41 b, La Revuo, 1908, Majo
PRI LA VORTO “PO”
La vorto “po” antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas
ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj
kune, sed al ĉiu aparte;
ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu
el ili
aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj
por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili
vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e.
ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri “je 80 centimoj
po funto” aŭ “30 mejlojn po horo”, sed oni devas diri “po 80 centimoj
por (ĉiu) funto”, “po 30 mejloj en horo”.
Respondo 42, La Revuo, 1908, Aŭgusto
PRI PREPOZICIO ANTAŬ INFINITIVO
Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ
substantivo. Sekve se antaŭ vorto, kiu havas verban sencon, ni deziras
uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbosenca vorto la formon de substantivo;
ekzemple: anstataŭ “kun saluti”, “sen respondi” ni devas diri
“kun saluto”, “sen respondo”. Se la vortoj “por” kaj “anstataŭ”
estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed
la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj “por” kaj “anstataŭ”,
uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ
de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas
ne ebla; ekzemple, en la frazo “anstataŭ stari li sidas” ni ne povas
anstataŭigi la formon “stari” per “staro”, dum ĉe ĉiu alia prepozicio
pura
ni ĉiam povas uzi la verbosencan vorton en formo de substantivo
(ekzemple, “sen ia diro” anstataŭ “sen ion diri”).
Respondo 37 a, La Revuo, 1908, Majo
Ŝanĝoj
Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ
gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian
alian celon ol nur flati nelerte tiun aŭ alian nacion, alportante per
tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon
al la afero mem. Tiel ekzemple unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej
varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte kolera kontraŭ
ĝi el la kaŭzo, ke ĝi “ne estas sufiĉe internacia”, ĉar ĝi enhavas
preskaŭ nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta
pseŭdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian aferon, kies
devizo estas “frateco de la popoloj”. Dum unuj malamike renkontis nian
aferon el la kaŭzo, ke nia unua debuto, la unua lernolibro de nia lingvo,
eliris en lingvo rusa — la supre dirita sinjoro en la unua tempo trovis,
ke nia afero estas “malamika al la rusa popolo, ĉar... Volapük havas
la rusan vorton “ibo”, dum ni donis por ĝi la ŝanĝitan francan vorton
“ĉar”!
Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas karakteron
tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian proponon kaj sen ia celo “malitaligi”
nian lingvon, la proponinto ne longe atendis kaj provis fari mem lingvan
miksaĵon, kiu laŭ lia opinio devus pli plaĉi al la nordaj popoloj. Ni
ne bezonas rakonti, kio fariĝus el nia afero, se ĉiu popolo volus el
simpla vanteco doni al ĝi sian propran karakteron. Nia afero fariĝus
absolute neebla. Kaj se ĝi eĉ estus ebla, — ĉu la flatita popolo mem
ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco diris, ke
liaj ŝanĝoj estas
necesaj, kaj faris provojn en la daŭro de kelka
tempo, nun vidas jam, al kio ĝi lin kondukis: la lingvo fariĝis malbonsona
kaj malregula, kaj el la svedoj mem, por kies nacia flato li volis pereigi
nian aferon, neniu akceptis liajn ŝanĝojn, dum nia lingvo en ĝia nuna
formo, kiu estas tiel “malsveda”, havas multajn amikojn inter la svedoj
kaj estas al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu
mortis, antaŭ ol ĝi akceptis ian difinitan formon.
Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia devas havi
tiom same da slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj. Li ankaŭ volis krei
novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vortojn slavajn; sed baldaŭ li
konvinkiĝis, ke ne sole al aliaj popoloj, sed al la slavoj mem
multe pli oportunaj kaj agrablaj estas niaj vortoj romana-germanaj, ol
la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romana-germanan, tranĉas
la orelon kaj fariĝas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la
vortoj ne slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto “internacia” tie estis
tradukata “meĵufoka” sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion li
pli bone komprenas kaj memoros, la vorton “internacia” aŭ “meĵufoka”?
li estos preta serĉi la vorton en ia ĥina vortaro, kaj al li eĉ ne venos
en la kapon, ke la vorto estas kunmetita el lia propra slava “meĵdu”
kaj la germana “Volk”, perdinte la d kaj la l, ĉar ankaŭ
2 konsonantoj ne devas stari kune!). Se la amiko, egale al la aliaj, farus
sian proponon nur teorie, li eble eĉ nun restus ĉe sia opinio
kaj eble kolerus nin, ke ni estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki
tiun ĉi “necesan” ŝanĝon; sed feliĉe li faris provon praktikan,
kaj la praktiko lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove fariĝis
tre varma amiko de nia lingvo en ĝia nuna formo.
El la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni volas proponi
aŭ fari ian ŝanĝon ni devas nin demandi, kian utilon la ŝanĝo alportus
al la lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon; sed
ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia
aparta nacio,