Se la UV “estas unu el la plej aŭtoritataj”, kial do jam antaŭ 1914 la Lingva Komitato eldonis kvin kajerojn kun korektoj? Kaj se Wennergren koncedas, ke ankaŭ la Oficialaj Aldonoj enhavas erarojn, kial tamen li nomas ilin “rekomendindaj”? Se io estas eraro, ĝi postulas korekton, ne rekomendon. Sian pledon daŭrigi la infanecan ludon de “oficialigado” li povas pravigi nur per la argumento de la tradicio. Se ankoraŭ konsenteblas ornami morfemon per “oficialeco”, neniel eblas trudi tion ankaŭ al la difinoj kaj kunmetoj. La lastaj estas pure hazardaj, la unuaj intence verkitaj en ia Basic Esperanto por “ordinaraj” esperantistoj (ju pli multaj, des pli stultaj, kiel diris Grosjean-Maupin) kaj tute ne kongruaj kun ali-lokaj difinoj (ekz. en PIV).
Jen ekzemplo: la 9a OA “oficialigas” la radikon eŭfemism, kiu estas termino stilistika kaj “difinas” ĝin jene: evitvorto, evitesprimo kun la ekzemploj: kuŝi = seksumi (seks kaj um ja estas fundamentaj, sed ne la kunmeto), etna purigado = popolmurdo, t. e. genocido (la vorton etno oni oficialigis por ke ĝi povu figuri en ĉi difino). Por la vorto “necesejo” mankas la malevitvorto, kvankam jam en 1910 K. Bein en sia Vortaro de Esperanto difinis ĝin “loko, kie oni pisas kaj kakas” (sen registri pis kaj kak en la alfabeta vico).
En sia difino de cico la 9a OA tute ne uzas la kurantan “mampinto” (kiu mampis estas mampinto), al kiu resendas, por ekzemplo, la vortaro de Krause (Eo-D).
Jen kelkaj nekonsekvencaĵoj en la vorto-listo mem: se aperitivo, kial ne digestivo (brando, likvoro)? Laŭ la 9a OA nur Japanujo estas oficiala, kvankam la sama Akademio delonge oficialigis -io kaj kvankam la plimulto uzas ĉi sufikson. Se pisi, kial ne kaki kiun la Hejma Vortaro de Lindstedt klasifas ĉiu-taga esprimo? Kaj kio pri frid-pisa (ĉu hibrido el oficiala kaj neoficiala elemento?)? Se enestas vodko, kial ne oficialas eĉ ĉiuj ceteraj brandoj? Kaj kial ĝi estas produktata en Rusujo kaj Svedujo, sed ne en Polujo, sed en Pollando?
Ankoraŭ detaleto kiu dokumentas la malsistemecon: la uzo de la ligo-streko. Oni ja trovas: Nord-Ameriko (ĉe bizono), tamen Orientĉina (ĉe ĉino), helpo-agado (ĉe kvakero), nigra-blanka (ĉe pingveno), vir-mamulo (ĉe prostato), iks-radioj (ĉe radiografii), Sud-Ameriko (ĉe tapiro), Sud-Afriko (ĉe unio). Sed kial ne: imun-sistemo (aidoso, alergio), kurac-metodo (akupunkturo), korpo-punkto (sam-loke), ŝajn-piedoj (amebo), ktp. Mankas klara regulo.
Resume: La lingvaj bezonoj troviĝas ali-loke ol en la oficialigo de vortoj, ekzemple en la kompilado de historia vortaro kiu informas pri la unuaj uzoj de radikoj kaj vortoj. Praktike neniu scias, kiu vorto oficialiĝis kiam. La vivanta lingvo delonge fajfas pri ĉi sensenca maroto de numerado kaj etiketado. Se superfluas tia-speca registrado, superfluas eĉ la registrantoj. Feliĉe, Esperanto vivas kaj povas vivi sen tia ekstravaganco kaj sen tia Akademio neniel ekzistanta en la pulsanta vivo de la lingvo.
Reinhard Haupenthal
La Ondo de Esperanto. 2007. №7 (153)