Iom pri kiĉo

La germana vorto “Kitsch” ekestis en artistaj rondoj ĉ. la jaro 1870. Ĝia deveno estas neklara. Ni ne scias kiu enkondukis la vorton kiĉo en Esperanton: ĝi mankas ĉe Wüster (1929) kaj en PV (1930), same en Parnasa Gvidlibro de 1932. Ties dua eldono (1968) registras ĝin kun jena difino: “Filistra artaĵo, plaĉa nur al malbongustuloj”. PIV (1970) difinas jene: “Filistra sengusta artaĵeto”. La adjektivo ne estas menciita. Ambaŭ difinoj estas ne kontentigaj, ĉar tro striktaj kaj ne sufiĉe precizaj. Mankas ekzemploj. Jen nova provo difini la vorton:
kiĉ|o. Produkto de la prezenta arto, de la muziko aŭ de la literaturo, el difinita art-kompreno sentata kiel sengusta; senguste formita, puca uz-objekto: literatura, sentimentala, religia ~o; ĉi bildo estas pura kaj nura ~o; en lia loĝejo disstaras ĉia-speca ~o; la limo inter ~o kaj arto ofte fluktuas. ~figuro, ~filmo, ~kanto (vd. kantileno, ŝlagro), ~objekto, ~pentraĵo, ~romano (vd. melkalo), ~statuo. ~|a. 1. formita en maniero sentata kiel sengusta, ŝajniganta artisman valoron: ~a porcelano, ~a statueto (de Sankta Jozefo, Zamenhof), ~a madono, ~a sanktul-figuro, ~aj vestoj. 2. kor-tuŝe sentimentala; afektite sentema: ~a filmo, ~a poemo (de Deŝkin). ~igi. Transformi en kiĉon: la esperantistoj ~igis la poemon “La Espero” de Zamenhof; usonaj filmoj ~igas historiajn suĵetojn.
Reinhard Haupenthal

La Ondo de Esperanto. 2007. №7 (153)


Al la indekso pri esperantologio kaj interlingvistiko | Al la ĉefa enirpaĝo