Aleksander
Korĵenkov:
La Esperantisto de la Jaro 2009
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la
Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj
tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.
Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin
sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker,
Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001),
Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004),
Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007),
kaj Ilona Koutny (2008). En ĉi tiu jaro estis proponitaj 24 kandidatoj.
La rezulto de la voĉdonado
Aleksander Korĵenkov 5 voĉoj
Probal Dasgupta 3 voĉoj
Peter Baláž, Barbara Pietrzak, Heidi Goes, Katalin Kováts, Anna
Löwenstein, Floréal Martorell, Baldur Ragnarsson po 2 voĉoj
Tri kandidatoj ricevis po unu voĉon.
Aleksander Korĵenkov, Ruslanda ĵurnalisto kaj verkisto, estas
proklamita
la Esperantisto de la Jaro 2009 pro la ampleksa kaj zorga
esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj
kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta ĉi-jare
okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.
En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo
kun la laŭreato.
Halina Gorecka
sekretario
Elektokomisiono
Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): prezidanto de IEF
Aida Čižikaitė (Litovio): estrarano de ILEI
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio
de Radio Havano
Hori Yasuo (Japanio): eksprezidanto de KAEM
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro
de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jung-kee (Kroatio): prezidanto de KAEM, direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): ĝenerala sekretario de SAT
Bruno Masala (Francio): komitatano de IKUE
Cindy Mc Kee (Usono): redakciano de Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
Yamasaki Seikô (Japanio): membro de la Akademio de Esperanto
Elektantoj
Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Madeleine de Zilah (Francio): kunredaktisto de La Gazeto [Forpasis
la 27an de novembro 2009.]
Michel Duc Goninaz (Francio): lingvisto, redaktoro de NPIV
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la
Esperanta Civito
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe
UAM
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (Brazilo): eksprezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (Germanio): ĉefredaktoro de Monato
Atilio Orellana Rojas (Nederlando/Argentino): direktoro de IEI, sekretario
de ILEI
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): eksprezidanto de EAF
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato
Josef Shemer (Israelo): sekretario kaj estrarano de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro
Sekretario
Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto
Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj
laŭreatoj legu rete ĉe
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm
Novaĵoj |
Al
la ĉefa enirpaĝo