Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2010). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la nomon de la aŭtoro (Reinhard Haupenthal) kaj la fonton (La Ondo de Esperanto, 2010, №1).


Dat-revene kaj rememore

Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas.
(Ifigenio I, 3)
La jaro 2009 staris plene sub la signo de la 150-jara dat-reveno de la naskiĝo de Lazar Markoviĉ Zamenhof. Ĉi dat-reveno konsciigis, ke eĉ 92 jarojn post la morto de Zamenhof multaj detaloj el lia vivo restas nekonataj kaj eble, pro manko de dokumentoj, neniam plene klariĝos. Kio validas por li, tio validas eĉ pli por lia vasta familio, por lia bofamilio Silbernik kaj en mezuro eĉ pli granda por la plimulto el la historiaj figuroj de la Esperanto-movado kaj ŝuldiĝas al ia konscio-manko kaj kultura vakuo ĉe multaj esperantistoj. Pacienca edukado kaj rekonsciigo pri dat-revenoj tro ofte silente forgesataj eble povos plibonigi la situacion. Ĝis nun neniu kompilis Ĉiaman Memor-Kalendaron en kiu oni facile trovus la datojn de naskiĝo kaj morto de la plej gravaj esperantistoj kaj de adeptoj de aliaj plan-lingvoj, same kiel historiajn eventojn. Jen alia tasko kiu povus logi eĉ historie interesitan amatoron…

2010 retrovagigu la rigardon al kvar jaroj de la paseo: al 1960 (50 jaroj), 1935 (75 jaroj), 1910 (100 jaroj) kaj 1860 (150 jaroj). Jen kelkaj sondoj al la paseo.

1960

La 50-jaruloj de 2010 festu. La 45a UK okazis en Bruselo. En tiu jaro niajn vicojn forlasis: Stellan Enghom (01-25), Carl Barthel (02-12), Henriko Fisher (02-13), K.R.C. Sturmer (03-18). František Omelka (06-23), Max Butin (07-21), Giorgio Canuto (10-29), Antonio Paolet (12-17) kaj certe multe da forgesitoj… Retrospektive, la jenaj verkoj aperintaj en 1960, meritas atenton ĝis hodiaŭ: el la originalaĵoj: Unufingraj melodioj (Auld), Koloroj (Baghy), Vitralo (Francis), Pinta krajono (Rossetti), Nur tri kolorojn (Urbanová); el la tradukoj: Otelo (Shakespeare/Rossetti) kaj la Zamenhof-biografio de Boulton — kun la escepto de Baghy ĉiuj STAFETO-eldonoj.
 
Ĉi tiujn librojn antaŭ 50 jaroj eldonis “Stafeto”. Ĉu iu nuntempa eldonejo aperigos ĉi-jare kvar librojn, pri kiuj historiisto fieros en 2060?

1935

La UK okazis en Romo. Inter la libro-eventoj de la jaro estis: Dekdu Poetoj, Sur sanga tero (Baghy), Verkoj de Fez (Felikso Zamenhof) kaj Interpopola Konduto (Privat) sur la kampo originala, dum inter la tradukoj rimarkindis: Ĉeĥoslovaka Antologio kaj Vivo de Arnaldo (Mussolini/ Kalocsay). Inter la nefikciaĵoj debutis Plena Gramatiko de Esperanto (Kalocsay/Waringhien)…

Mortis: Gaston Moch (?), Louis de Beaufront (01-08), Arnold Behrendt (02-24), Heinrich Arnold (10-10), Charles Richet (12-04) kaj naskiĝis: Vlastimil Novobilský (02-15), Tacuo Huĝimoto (06-29), Hermann Behrmann (07-12)…

1910

La jaro 1910 spertis i.a. la unuan Katolikan Esperanto-Kongreson kun la fondiĝo de IKUE en Parizo, la unuan UEA-kongreson en Augsburg kaj la 6an UK en Vaŝingtono.

La libro-merkaton markis La logika bazo de la vort-farado en Esperanto per kiu René de Saussure lanĉis la principon de neceso kaj sufiĉo. Beletre la jaron distingis: Marta (Orzeszko/Zamenhof), Patroj kaj filoj (Turgenev/ Bein). Charles Verax aperigis sian Enciklopedia Vortareto Esperanto.

Forpasis: Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (11-20) kaj Paul Berthelot (11-02), en la mondon venis… Mario Dazzini (?), Willem P. Roelofs, Hendrik Arie de Hoog (03-24), W.J.A. Manders (04-24), Emilija Lapenna (05-09), Nikolajs Ķūrzēns (06-25), Brian Price Heywood (10-01), Frederik Skeel-Giørling (10-14), Karl Schulz (11-26).

1860

En 1860-01-10 August Theodor von Grimm (vd. p. 8) verkis sian programon de plan-lingvo longe antaŭ ol Schleyer kaj Zamenhof ellaboris siajn projektojn…

Naskiĝis: Otto Jespersen (07-11), Felicien Menu de Ménil (07-16), Paul Christaller (08-21), Aleksandr Dambrauskas (02-26).

Reinhard Haupenthal

La Ondo de Esperanto, 2010, №1.


Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo