Esperanto . Org 

Historio de Esperanto.Org

jaro okazo

1993 ?

Iu ĉe UEA akiris la domajnan nomon Esperanto.Org .

1994

Iu ĉe UEA fuŝis kaj perdis la nomon.

1994 eble marto 26a

Jeff K, tiam studanto de Esperanto kaj komputilemulo en la Silicia Valo, hazarde rimarkis la haveblecon de la nomo kaj tuj akiris ĝin.

1994 iam

Iu ĉe UEA nomas nin ŝtelistoj! (Ĉar ni vere deziras kunlabori kun UEA, ni ne nomos ilin nekompetentuloj. Kompreneble ĉio ŝanĝiĝis dum la jaroj kaj ni nun estas unu "granda(n) rondo(n) familia(n)". Ĉu ne? :)

1995 iam

Trio verkis la unuan vizaĝon de Esperanto.Org por esti la Yahoo-o por Esperanto. Kunlaboradegis: Zonker, Dave W, Beki kaj Jeff K.

1995

Ni esperis ke multegoj da esperantistoj kunlaborus kun ni.

1995 - 2005

La reto furoris kaj multege da esperantistoj ne kunlaboris kun ni sed faris siajn proprajn, ofte bonegajn, projektojn.

1997 - 2005

Ni simple faris kion ni povis kiel volontuloj senpagitaj. Inter la bonegaj servoj kiujn Esperanto.Org provizis, senkoste al la esperantistaro estis: ret-adresoj por centoj da esperantistoj de ĉie en la mondo; ret-listoj por la estraro de UEA, inter aliaj; gastigas centojn da megabajtojn de spaco por esperantaj organizoj, kiel La Ondo de Esperanto, inter aliaj; kaj magre plibonigis la liston de ligoj kiu kreskis eksplode dum tiu tempo.

2005

Dum festo, Zonker rimarkis ke ni faris Esperanto.Org dum 10 jaroj! Ni ankoraŭ vidas bezonon por ordigi la ret-paĝarojn esperantajn. Do, uzante la plej freŝan ideon (nomata etikedoj [angle: tags] kiun ni nomas temoj), Trio denove verkas novan vizaĝon. Ni denove esperas por kunlaborantoj. Ni vidos.

  Esperanto.Org   |   pri   |   mapo   |   kunlabori
Kopirajto © 1994 - 2024 Esperanto.Org