En la Nigran Abismon kaj...El-en

KIAM ili venis al la monto gxi montrigxis severa, turanta bloko de alta verda vitro, kaj aspektis nekredeble morna kaj forpusxa. Duone al la supro estis oscedanta kaverno, nigra kiel la nokto post la limo de la atingo de la cxielarkaj radioj de la koloraj sunoj.

La Mangabuoj pelis la cxevalon kaj la katidon kaj la porketojn en tiun nigran truon kaj, enpusxinte ankaux la cxaregon-cxar sxajne kelkaj el ili trenis gxin el la tre fora kupolita halo-ili komencis starigi grandajn vitrajn rokojn, unu super la alia, en la enirejon, tiel ke la enkarcerigitoj ne povos reeliri.

"Estas acxe!" gxemegis Jacxjo. "Versxajne estas la fino de niaj aventuroj."

"Se la Sorcxisto estus cxi tie," diris unu el la porketoj, larmante amare, "li ne lasus nin tiom suferi."

"Ni devus esti vokintaj lin kaj Doroteon kiam oni unue atakis nin," aldonis Heuxreka. "Sed ne gravas; kuragxon, amikoj, kaj mi iros informi niajn mastrojn pri kie vi estas, kaj instigi ilin savi vin."

La busxo de la truo nun estis preskaux plenigita, sed la katido eksaltis tra la restanta aperturo kaj tuj rapidis en la aeron. La Mangabuoj vidis sxin eskapi, kaj pluraj el ili levis siajn dornojn kaj cxasis sxin tra la aero. Sed Heuxreka estis malpli peza ol la Mangabuoj, kaj kvankam ili povis supreniri nur tridek metrojn super la tero la katido trovis ke sxi povas supreniri preskaux sesdek metrojn. Do sxi kuris trans iliajn kapojn gxis sxi trovis ke ili estas multe malantauxe kaj sube kaj sxi atingis la urbon kaj la Domon de la Magiisto. Tie sxi eniris la fenestron de Doroteo en la kupolo kaj vekis sxin.

Tuj kiam la knabineto sciis kio okazis sxi vekis la Sorcxiston kaj Zebon, kaj tuj ili preparis eliri por savi Jacxjon kaj la porketojn. La Sorcxisto portis sian valizon, kiu estis tre multepeza, kaj Zeb portis la du lanternojn kaj la oleujon. La kana valizo de Doroteo estis ankoraux sub la benko de la cxarego, kaj bonfortune la knabo ankaux metis la jungilaron en la cxaregon kiam li forprenis gxin de Jacxjo por ke la cxevalo povu kusxigxi kaj ripozi. Do la knabino bezonis porti nur la katidon, kiun sxi tenis proksima al sia brusto kaj provis komfortigi, cxar gxia malgranda koro ankoraux bategis rapide.

Kelkaj el la Mangabuoj vidis ilin tuj kiam ili eliris la Domon de la Magiisto; sed kiam ili komencis marsxi direkte al la monto la vegetala popolo permesis ke ili pluiru sen gxeno, tamen oni grege sekvis ilin por ke ili ne retreniru.

Post nelonge ili proksimigxis al la Nigra Abismo, kie multe okupata svarmo da Mangabuoj, kiujn estris ilia Princino, plenigadis la enirejon per vitraj rokoj.

"Haltu, mi ordonas!" kriis la Sorcxisto, per kolera tono, kaj tuj li komencis malkonstrui la rokojn por liberigi Jacxjon kaj la porkidojn. Anstataux malhelpi lin fari tion ili malantauxe staris silente gxis li faris suficxe grandan truon en la bariero, kaj tiam laux ordono de la Princino ili cxiuj saltis antauxen kaj etendis siajn akrajn dornojn.

Doroteo saltetis en la enirejon por eviti pikigxon, kaj Zeb kaj la Sorcxisto, spertinte kelkajn pikojn de la dornoj, volonte sekvis sxin. Tuj la Mangabuoj komencis rekonstrui per la rokoj el vitro, kaj kiam la vireto ekkomprenis ke ili entombigxos en la monto li diris al la infanoj:

"Miaj karaj, kion ni faru? Elsaltu kaj batalu?"

"Kiel utilus?" respondis Doroteo. "Mi egalvolonte mortus cxi tie kiel vivus inter tiuj kruelaj kaj senkoraj uloj."

"Tion mi sentas ankaux," komentis Zeb, frotante siajn vundojn. "Mi plensuficxe spertis la Mangabuojn."

"Bone," diris la Sorcxisto; "mi aprobas kion ajn vi decidos. Sed ni ne povos longe vivi en cxi tiu kaverno, tio estas certa."

Rimarkinte ke la lumo malfortigxas li prenis siajn naux porketojn, karese frapetis la dikan kapeton de cxiu el ili, kaj zorge metis ilin en sian internan posxon.

Zeb lumigis alumeton kaj fajrigis unu el la lanternoj. La radioj de la koloraj sunoj nun por cxiam estis elsxlositaj, cxar la lastaj brecxoj estis jam plenigitaj en la muro kiu apartigis ilian karceron de la Lando de la Mangabuoj.

"Kiom granda estas cxi tiu truo?" demandis Doroteo.

"Mi esploros gxin por trovi," respondis la knabo.

Do li portis la lanternon en la internon longadistance, dum Doroteo kaj la Sorcxisto sekvis apud li. Ili supozis ke ili trovos la finon de la kaverno, sed, anstatauxe, gxi deklivetis supren tra la granda vitra monto, laux direkto kiu promesis konduki ilin al la flanko kontraux la lando Mangabua.

"Ne malbona vojo," komentis la Sorcxisto, kaj se ni sekvos gxin eble gxi kondukos nin al pli komforta loko ol cxi tiu nigra posxo en kiu ni nun trovigxas. Mi supozas ke la vegetalaj homoj cxiam timis eniri la kavernon pro gxia senlumeco; sed ni havas lanternojn por lumigi la vojon, do mi proponas ke ni komencu marsxi kaj trovu kien kondukas cxi tiu tunelo en la monto."

La aliaj volonte konsentis pri tiu sencohava propono, kaj tuj la knabo komencis jungi Jacxjon al la cxarego. Kiam cxio estis preta la trio sidigxis en la cxarego kaj Jacxjo komencis zorgoplene sekvi la vojon, Zeb sxoforis dum la Sorcxisto kaj Doroteo tenis po unu brilantan lanternon tiel ke la cxevalo povu vidi kien iri.

Kelkfoje la tunelo estis tiom mallargxa ke la radoj de la cxarego frotis la flankojn; poste gxi largxigxis kiel strato; sed la planko plejparte estis glata, kaj dumlonge ili veturis sen akcidento. Jacxjo kelkfoje haltis por ripozi, cxar la grimpado estis dekliva kaj laciga.

"Certe ni jam iris tiom alten kiel la sunoj," diris Doroteo. "Mi ne sciis ke cxi tiu monto estas tiom alta."

"Nu certe ni estas tre multe for de la Lando de la Mangabuoj," aldonis Zeb, "cxar ni oblikve foriras de gxi ekde la komenco."

Sed ili plu senpauxze veturis, kaj gxuste kiam Jacxjo estis preskaux tutlaca pro sia longa marsxado la vojo subite plilumigxis, kaj Zeb estingis la lanternojn por sxpari la oleon.

Gxojigis ilin trovi ke blanka lumo nun salutas ilin, cxar ili cxiuj enuis pro la koloraj cxielarkaj lumoj kiuj, post kelka tempo, dolorigis iliajn okulojn per siaj konstante sxangxigxantaj radioj. La flankoj de la tunelo aperis antaux ili kiel la interno de longa teleskopo, kaj la planko farigxis pli ebena. Jacxjo rapidigis siajn lantigxintajn pasxojn pro tiu promeso de rapida finigxo de la senluma koridoro, kaj post nur kelkaj momentoj ili eliris la monton kaj trovis sin vizagx'-al-vizagxe kun nova kaj cxarma lando.

Cxapitro 8: La Valo de Vocxoj