Ili Batalas la Nevideblajn Ursojn

LA fremduloj sidigxis tre volonte cxe la tablo, cxar ili estis cxiuj malsataj kaj la teleroj nun estis plenaj de bongustaj mangxajxoj. Antaux cxiu sidanto estis telero sur kiu estis bongustaspekta dama-frukto, kaj la parfumo kiu odoris el la fruktoj estis tiom alloga kaj dolcxa ke ili sentis tre grandan tenton mangxi la frukton kaj nevidebligxi.

Sed Doroteo satigis sin per aliaj mangxajxoj, kaj sxiaj akompanantoj agis same, rezistante la tenton.

"Kial vi ne mangxas la damaojn?" demandis la vocxo de la virino.

"Ni ne volas malv'debligxi," respondis la knabino.

"Sed se vi restos videblaj la ursoj vidos vin kaj mangxos vin," diris juna vocxo knabina, kiu apartenis al unu el la infanoj. Ni la logxantoj cxi tie multe preferas esti nevideblaj, cxar ni ankoraux povas cxirkauxpremi kaj kisi unu la alian, kaj estas tute sekuraj kontraux la ursoj."

"Kaj ne necesas ke ni tiom atentu pri niaj vestoj," komentis la viro.

"Kaj panjo ne scias cxu aux ne mia vizagxo estas malpura!" aldonis la alia infana vocxo, gaje.

"Sed mi devigas vin lavi gxin kiam ajn mi memoras," diris la patrino; "cxar tute sendube via vizagxo estas malpura, Ianu, negrave cxu aux ne mi vidas gxin."

Doroteo ridis kaj etendis siajn manojn.

"Venu cxi tien, mi petas-Ianu kaj via fratino-por ke mi palpu vin," sxi petis.

Ili volonte venis al sxi, kaj Doroteo metis siajn manojn sur iliajn vizagxojn kaj formojn kaj decidis ke unu estas knabino proksimume samagxa kiel sxi, kaj la alia knabo iom pli malgranda. La hararo de la knabino estis mola kaj legxera kaj sxia hauxto tiom glata kiel sateno. Kiam Doroteo dolcxe tusxis sxiajn nazon kaj orelojn kaj lipojn ili sxajnis bone kaj delikate formitaj.

"Se mi povus vidi vin mi certas ke vi estus bela," sxi deklaris.

La knabino ridis, kaj sxia patrino diris:

"Ni ne estas vantaj en la Valo de Vo, cxar ni ne povas montri nian belecon, kaj bona agado kaj agrablaj manieroj beligas nin por niaj konatoj. Tamen ni povas vidi kaj sxati la belon de la naturo, la delikatajn florojn kaj arbojn, la verdajn kampojn kaj la klaran bluon de la cxielo."

"Kion pri la birdoj kaj bestoj kaj fisxoj?" demandis Zeb.

"La birdojn ni ne povas vidi, cxar ili amas mangxi la damaojn tiom kiom ni; sed ni auxdas iliajn dolcxajn kantojn kaj gxuas ilin. Nek ni povas vidi la kruelajn ursojn, cxar ankaux ili mangxas la fruktojn. Sed la fisxojn kiuj nagxas en niaj riveretoj ni povas vidi, kaj ofte ni kaptas kaj mangxas ilin."

"Sxajnas al mi ke vi havas multon por felicxigi vin ecx dum vi estas nevideblaj," komentis la Sorcxisto. "Tamen, ni preferas resti nevideblaj dum ni estas en via valo."

Gxuste tiam Heuxreka envenis, cxar gxis nun sxi promenadis ekstere kun Jacxjo; kaj kiam la katido vidis la tablon pretan kun mangxajxoj sxi kriis:

"Nun vi devas mangxigi min, Doroteo, cxar mi duone mortas pro malsato."

La infanoj emis timi vidante la malgrandan beston, kiu memorigis ilin pri la ursoj, sed Doroteo komfortigis ilin dirante ke Heuxreka estas dorlotbesto kaj ne povus damagxi ecx se sxi volus. Tiupunkte, cxar la aliaj jam antaux nun estis sin movintaj for de la tablo, la katido saltis sur la segxon kaj metis siajn piedojn sur la tukon por vidi kio estas mangxebla. Surprize al sxi, nevidata mano kaptis sxin kaj tenis sxin pendanta en la aero. Heuxreka timfrenezigxis, kaj strebis grati kaj mordi, do la postan momenton sxi falis sur la plankon.

"Cxu vi vidis tion, Doroteo?" sxi anhelegis.

"Jes, kara," sxia mastrino respondis; "homoj logxas en cxi tiu domo, kvankam ni ne povas vidi ilin. Kaj vi devas pli bone konduti, Heuxreka, alie io ecx pli malbona okazos al vi."

Sxi metis teleron da mangxajxoj sur la plankon kaj la katido mangxis avide.

"Donu al mi tiun belodoran frukton kiun mi vidis sur la tablo," sxi petegis, kiam sxi finlekis la teleron.

"La fruktoj estas damaoj," diris Doroteo, "kaj vi neniam ecx gustumu ilin, Heuxreka, alie vi farigxos nev'debla kaj ni tute ne povos vidi vin."

La katido rigardis haveme la mapermesitan frukton.

"Cxu dolorigas esti nev'debla?" sxi demandis.

"Mi ne scias," Doroteo respondis; "sed multe dolorigus al mi perdi vin."

"Nu, bone, mi ne tusxos gxin," decidis la katido; "sed nepre tenu gxin for de mi, cxar la odoro multe tentas."

"Cxu vi povas diri al ni, sinjoro aux sinjorino," diris la Sorcxisto, parolante al la aero cxar li ne sciis gxuste kie la nevidataj homoj staras, "cxu ekzistas metodo foriri el via bela Valo kaj reatingi la surfacon de la Tero?"

"Nu, oni povas facile foriri el la Valo," respondis la vocxo de la viro; "sed por tio vi devos eniri multe malpli agrablan landon. Rilate al la supro de la tero, mi neniam auxdis ke eblas fari tion, kaj se vi sukcesus atingi gxin vi plej versxajne forfalus."

"Ho, ne," diris Doroteo. "ni estis tie, kaj ni scias."

"La Valo de Vo estas certe cxarma loko," komentis la Sorcxisto; "sed ni ne povas esti longe kontentaj en alia lando ol nia propra. Ecx se ni renkontos malagrablajn lokojn survoje necesas, por atingi la surfacon de la tero, senhalte movigxi tiudirekten."

"Tiukaze," diris la viro, "estos plej bone ke vi transiru nian Valon kaj grimpu la spiralan sxtuparon interne de la Piramida Monto. La supro de tiu monto perdigxas en la nuboj, kaj kiam vi atingos gxin vi estos en la terura Lando de Nulo, kie la Gargojloj logxas."

"Kio estas Gargojloj?" demandis Zeb.

"Mi ne scias, juna sinjoro. Nia plej granda Cxampiono, Overman-Anu, iam grimpis la spiralan sxtuparon kaj batalis naux tagojn kontraux la Gargojloj antaux ol eskapi ilin kaj reveni; sed li neniam akceptis priparoli la terurajn ulojn, kaj post nelonge urso kaptis lin kaj mangxis lin."

La vagantojn iom senkuragxigis tiu malgajiga raporto, sed Doroteo diris kun gxemo:

"Se la sola metodo reiri hejmen estas renkonti la Gurglojn, sekve ni devos renkonti ilin. Ili ne povas esti pli acxaj ol la Fia Sorcxistino aux la Regxo de la Knomoj."

"Sed memoru ke kunestis la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto por helpi vin konkeri tiujn malamikojn," sugestis la Sorcxisto. "Gxuste nun, mia kara, ecx ne unu batalisto estas en via grupo."

"Ho, mi supozas ke Zeb povus batali se necesus. Cxu ne, Zeb?" demandis la knabineto.

"Eble; se estus necese," respondis Zeb, dubeme.

"Kaj vi havas la multartikan glavon per kiu vi hakis la veg'talan Magiiston en du partojn," la knabino diris al la vireto.

"Vere," li respondis; "kaj en mia valizo estas aliaj utilajxoj per kiuj eblus batali."

"Kion plej timas la Gargojloj estas bruo," diris la vocxo de la viro. "Nia Cxampiono diris al mi ke kiam li kriis sian batalkrion la uloj tremis kaj retiris sin, hezitante dauxrigi la batalon. Sed ili estis multaj, kaj la Cxampiono ne povis multe batali cxar li devis sxpari sian spiron por batalado."

"Tre bone," diris la Sorcxisto; "ni cxiuj povas krii pli bone ol ni batalas, do ni versxajne venkos la Gargojlojn."

"Sed diru al mi," diris Doroteo, "kial tia brava Cxampiono lasis ke la ursoj mangxu lin? Kaj se li estis nev'debla, kaj la ursoj nev'deblaj, kiu scias ke ili efektive mangxis lin?"

"La Cxampiono mortigis dek unu ursojn siatempe," respondis la nevidata viro; "kaj ni scias ke tio estas vera cxar kiam ulo mortas la nevidebla sorcxo de la dama-frukto cxesas aktivi, kaj la mortigito estas klare videbla per cxiuj okuloj. Kiam la Cxampiono mortigis urson cxiu povis vidi gxin; kaj kiam la ursoj mortigis la Cxampionon ni cxiuj vidis plurajn pecojn de li dissxutitajn, kompreneble ili remalaperis kiam la ursoj mangxis ilin."

Ili nun adiauxis la afablajn sed nevideblajn homojn de la dometo, kaj ili rekomencis sian veturon, kiam la viro indikis al ili altan, piramidforman monton aliflanke de la Valo, kaj informis ilin kiel veturi por atingi gxin.

Ili sekvis la bedon de largxa rivero kaj pasis plurajn aliajn belajn dometojn; sed kompreneble ili vidis neniun, nek iu parolis al ili. Fruktoj kaj floroj kreskis abunde cxie, kaj ili vidis multajn el la bongustegaj damaoj kiujn tiom amis la popolo de Vo.

Cxirkaux la tagmezo ili haltis por lasi ke Jacxjo ripozu en la ombro de bela fruktarbaro, kaj dum ili plukis kaj mangxis kelkajn cxerizojn kaj prunojn kreskantajn tie softa vocxo subite diris al ili:

"Estas ursoj proksime. Atentu."

La Sorcxisto tuj elprenis sian glavon, kaj Zeb ekprenis la cxeval-vipon. Doroteo grimpis en la cxaregon, kvankam Jacxjo estis maljungita kaj pasxtadis sin iom for.

La posedanto de la nevidata vocxo ridis legxere kaj diris:

"Vi ne povos eskapi la ursojn tiel."

"Kiel ni povos eskapi?" demandis Doroteo, nervoze, cxar nevidata dangxero estas cxiam la plej malfacile frontata.

"Vi devos uzi la riveron," estis la respondo. "La ursoj ne atakos surrivere."

"Sed ni dronus!" kriis la knabino.

"Ho, tio ne necesos," diris la vocxo, kiu laux siaj malseveraj tonoj sxajne apartenis al juna knabino. "Vi estas fremduloj en la Valo de Vo, kaj sxajne ne konas niajn kutimojn; do mi klopodos savi vin."

La postan minuton largxfolia planto estis tirita el la grundo kie gxi kreskis kaj tenata pendante en la aero antaux la Sorcxisto.

"Sinjoro," diris la vocxo, "frotu cxi tiujn foliojn sur la plandojn de viaj piedoj, kaj tiel vi povos marsxi sur la akvo sen sinki sub la surfacon. Tio estas sekreto kiun ne konas la ursoj, kaj ni la popolo de Vo kutime marsxas sur la akvo kiam ni vojagxas, kaj tiel eskapas niajn malamikojn."

'Dankon!" kriis la Sorcxisto, gxoje, kaj tuj li frotis folion sur la plandumojn de la sxuoj de Doroteo kaj de si. La knabino prenis folion kaj frotis gxin sur la piedojn de la katido, kaj la reston de la planto sxi donis al Zeb, kiu, frotinte gxin sur siajn proprajn piedojn, zorge frotis gxin sur cxiujn kvar piedojn de Jacxjo kaj poste sur la pneuxmatikojn de la cxarego. Li preskaux finis cxi tiun lastan taskon kiam malalta mugxo estis subite auxdata kaj la cxevalo komencis cxirkauxsaltadi kaj bati feroce per siaj kalkanoj.

"Rapide! Al la akvo, aux vi perdigxos!" kriis ilia nevidata amiko, kaj senhezite la Sorcxisto tiris la cxaregon malsupren laux la rando kaj sur la largxan riveron, cxar Doroteo ankoraux sidis en gxi kun Heuxreka en siaj brakoj. Ili tute ne sinkis, pro la kapabloj de la stranga planto kiun ili uzis, kaj kiam la cxarego estis en la mezo de la rivero la Sorcxisto reiris al la bordo por helpi Zebon kaj Jacxjon.


La Sorcxisto tiris la cxaregon sur la largxan riveron.

La cxevalo saltadis sovagxe, kaj du-tri profundaj trancxvundoj aperis sur gxiaj flankoj, el kiuj la sango fluis libere.

"Kuru al la rivero!" kriis la Sorcxisto, kaj Jacxjo rapide liberigis sin de siaj nevidataj tormentantoj per kelkaj tre fortaj piedbatoj kaj poste obeis. Tuj kiam li trotis sur la surfacon de la rivero li trovis sin ekster dangxero, kaj Zeb jam kuradis trans la akvon al Doroteo.

Dum la malgranda Sorcxisto turnis sin por sekvi li sentis varmegan spiron sur sia vango kaj auxdis malaltan, ferocan mugxon. Tuj li komencis trapiki la aeron per sia glavo, kaj li sciis ke li frapis ion cxar kiam li retiris la klingon, de gxi gutadis sango. Kiam li la trian fojon pusxis la armilon auxdigxis lauxta mugxo kaj falo, kaj subite cxe liaj piedoj aperis la formo de granda rugxa urso, kiu estis preskaux granda kiel la cxevalo kaj multe pli forta kaj feroca. La besto estis tute morta pro la glavpusxoj, kaj rigardinte gxiajn timigajn ungojn kaj akrajn dentojn la vireto turnis sin panike kaj rapidegis sur la akvon, cxar aliaj minacaj mugxoj diris al li ke pli da ursoj proksimas.

Sur la rivero, tamen, la aventurantoj sxajnis tute sekuraj. Doroteo kaj la cxarego flosis malrapide laux la rivero kun la akvofluo, kaj la aliaj rapidis rekunigxi kun sxi. La Sorcxisto malfermis sian valizon kaj elprenis plastron per kiu li riparis la vundojn kiujn Jacxjo ricevis de la ungoj de la ursoj.

"Mi kredas ke estos plejbone resti cxe la rivero post nun," diris Doroteo. "Se nia nekonata amiko nin ne avertus kaj dirus al ni kion fari, ni cxiuj jam estus mortaj."

"Tio estas vera," konsentis la Sorcxisto, "kaj cxar la rivero sxajnas movigxi direkte al la Piramida Monto gxi estos nia plej facila vojo."

Zeb denove jungis Jacxjon al la cxarego, kaj la cxevalo trotadis tirante ilin rapide sur la glata akvo. La katido unue timegis malsekigxon, sed Doroteo mallevis sxin kaj baldaux Heuxreka ludadis vigle apud la cxarego tute sen ia ajn timo. Unufoje malgranda fisxo nagxis tro proksimen al la surfaco, kaj la katido kaptis gxin per sia busxo kaj mangxis gxin pli rapide ol fulmo; sed Doroteo avertis sxin zorgi pri kion sxi mangxas en cxi tiu valo de sxorcxajxoj, kaj neniuj aliaj fisxoj senzorge nagxis al kaptodistanco.

Post plurhora veturo ili atingis lokon kie la rivero kurbigxis, kaj ili trovis ke ili devos transiri kelkajn kilometrojn de la Valo antaux ol atingi la Piramidan Monton. Estis malmultaj domoj en cxi tiu regiono, kaj malmultaj fruktarbaroj aux floroj, do niaj amikoj timis ke ili eble renkontos pli da sovagxaj ursoj, kiujn ili nun sciis plenkore timegi.

"Vi devos kuri, Jacxjo," diris la Sorcxisto, "kaj kuri kiel eble plej rapide."

"Bone," respondis la cxevalo; "mi faros mian plejeblon. Sed memoru ke mi estas maljuna, kaj miaj kuregaj tagoj jam antaux longe finigxis."

Cxiuj tri eniris la cxaron kaj Zeb prenis la rimenojn, kvankam Jacxjo bezonis nenian gvidon. La cxevalo ankoraux sentis la doloron de la akraj ungoj de la nevideblaj ursoj, kaj tuj kiam li estis sur la tero kaj direktis sin al la monto la penso ke pli da tiuj timigaj bestoj eble estas proksimaj agis kiel sprono kaj devigis lin galopadi tiel ke Doroteo devis reteni sian spiron.

Tiam Zeb, petole, faris mugxon similan al tiu de la ursoj, kaj Jacxjo eklevis siajn orelojn kaj preskaux flugis. Liaj ostecaj kruroj movigxis tiom rapide ke estis malfacile vidi ilin, kaj la Sorcxisto tenegis la benkon kaj kriis "Halt!" kiel eble plej lauxte.

"Mi-mi tim's ke li-li forkuras!" anhelegis Doroteo.

"Mi scias ke li forkuras," diris Zeb, "sed neniu urso povos kapti lin se li dauxrigos tian kuradon-kaj la rimenoj aux la cxarego ne rompigxos."

Jacxjo ne kuris du kilometrojn cxiuminute; sed preskaux antaux ol ili konsciis pri sia pozicio li haltis cxe la piedo de la monto, tiom subite ke la Sorcxisto kaj Zeb ambaux flugis trans la panelon kaj surterigxis en la mola herbaro -kie ili ruligxis plurfoje antaux ol halti. Doroteo preskaux akompanis ilin, sed sxi firme tenadis la feran relon de la benko, kaj tio savis sxin. Sxi premis la katidon, tamen, gxis gxi kriegis; kaj post tio la maljuna fiakro-cxevalo faris kelkajn kuriozajn sonojn kiuj instigis la knabineton suspekti ke li ridas pri ili.

Cxapitro 10: La Plektita Viro de la Piramida Monto