La Plektita Viro de la Piramida Monto

Turanta antaux ili estis konusforma monto tiom alta ke gxia pinto perdigxis en la nuboj. Rekte frontanta la lokon kie Jacxjo haltis estis arka malfermajxo kondukanta al largxa sxtuparo. La sxtupoj estis cxizitaj en la rokoj interne de la monto, kaj ili estis largxaj kaj ne tre krutaj, cxar ili sxrauxbmaniere cxirkauxiris, kaj cxe la arka malfermajxo kie komencigxis la sxtuparo la cirklo estis tre granda. Cxe la piedo de la sxtuparo estis afisxo kiu tekstis:

AVERTO.
Cxi tiuj sxtupoj konduas al la
Lando de la Gargojloj.
DANGXERO! NE ENIRU!

"Kiel Jacxjo povos tiri la cxaregon supren laux tiom da sxtupoj?" demandis Doroteo, sobre.

"Tute facile," deklaris la cxevalo, henante malestime. "Tamen, mi ne deziras tiri pasagxerojn. Vi cxiuj devos marsxi."

"Kion se la sxtupoj farigxos pli krutaj?" proponis Zeb, dubeme.

"Nu, tiukaze vi simple devos pusxi la cxarradojn," anoncis Jacxjo.

"Ni provu," diris la Sorcxisto. "Neniu alia rimedo ekzistas por eliri la Valon de Vo."

Do ili komencis supreniri la sxtupojn, Doroteo kaj la Sorcxisto estis la unuaj, sekvis Jacxjo tirante la cxaregon, kaj lasta estis Zeb zorgante ke nenio okazu al la jungilaro.

La lumo estis nebrila, kaj baldaux ili supreniris en plenan mallumon, tiel ke la Sorcxisto devis uzi siajn lanternojn por lumigi la vojon. Sed tio ebligis ke ili senhalte iru gxis ili atingis ebenan lokon kie estis fendo en la flanko de la monto kiu enlasis kaj lumon kaj aeron. Rigardante tra cxi tiu aperturo ili povis vidi la Valon de Vo kusxantan multe sube, tiel ke la dometoj aspektis ludiloj, pro sia malproksimeco.

Ripozinte dum kelkaj momentoj ili rekomencis grimpi, kaj ankoraux la sxtupoj estis largxaj kaj suficxe malaltaj por ke Jacxjo tiru la cxaregon facile. La maljuna cxevalo anhelis iom, kaj ofte devis halti por repovi spiri. Dum tiuj okazoj ili cxiuj volonte atendis lin, cxar dauxre grimpi sxtupojn neeviteble dolorigas la krurojn.

Ili sxrauxbiris, cxiam irante supren, dum longa tempo. La lumoj de la lanternoj nebrile montris la vojon, sed la iro estis malgaja, kaj al ili placxis kiam largxa radio de lumo antaux ili certigis ke ili proksimigxas al dua ebena loko.

Tie unu flanko de la monto havis grandan truon, kvazaux la busxon de kaverno, kaj la sxtupoj cxesis cxe la proksima rando de la planko kaj rekomencis supreniri cxe la kontrauxa rando.

La aperturo en la monto estis cxe la flanko kontrauxa al la Valo de Vo, kaj niaj veturantoj rigardis strangan scenon. Sub ili estis vasta spaco, cxe kies malsupro estis nigra maro kun ruligxantaj ondegoj, tra kiuj langetoj de flamo konstante suprenjxetigxis. Tuj super ili, kaj preskaux samaltaj kiel ilia platformo, estis aroj de ruligxantaj nuboj kiuj konstante sxangxis sian pozicion kaj siajn kolorojn. La bluoj kaj grizoj estis vere belaj, kaj Doroteo rimarkis ke sur la nubaroj sidas aux kusxas lanecaj, ombraj formoj de belaj uloj kiuj sendube estas la Nubfeoj. Mortemuloj kuj staras sur la tero kaj rigardas la cxielon ofte ne povas vidi tiujn formojn, sed niaj amikoj estis tiom proksimaj al la nuboj ke ili observis la delikatajn feojn tre klare.

"Cxu ili estas realaj?" demandis Zeb, per respektoplena vocxo.

"Kompreneble," respondis Doroteo, mallauxte. "Ili estas la Nubfeoj."

"Ili aspektas kvazaux trikoto," komentis la knabo, rigardante intense. "Se mi premus iun el ili, nenio restus el gxi."

En la malplena speco inter la nuboj kaj la nigra, bolanta maro longe sube, videblis kelkfoje strangaj birdoj flugantaj rapide tra la aero. Tiuj birdoj estis enormaj, kaj memorigis Zebon pri la rocoj [Speco de monstra birdo fantazia. - tr] pri kiuj li legis en Mil kaj Unu Noktoj. Ili havis ferocajn okulojn kaj akrajn ungojn kaj bekojn, kaj la infanoj esperis ke neniu el ili decidos eniri la kavernon.

"Nu, nekredeble!" subite diris la malgranda Sorcxisto. "Kio povas esti?"

Ili turnis sin kaj trovis viron starantan sur la planko en la centro de la kavo, kiu riverencis tre gxentile kiam li vidis ke li estas rimarkita. Li estis tre maljuna viro, treege gxiba; sed plej stangaj estis liaj blanka hararo kaj barbo. Ili estis tiom longaj ke ili atingis liajn piedojn, kaj la hararo kaj la barbo estis zorge multbukle plektitaj, kaj cxe la fino de cxiu plektajxo estis alligita banto el kolora rubando.

"El kie vi venis?" demandis Doroteo, miroplene.

"El nenie," respondis la viro kun plektajxoj; "ne lastatempe. Iam mi logxis sur la surfaco de la tero, sed de multaj jaroj mi funkciigas mian fabrikon cxi tie-duone al la supro de Piramida Monto."


"El nenie," respondis la viro.

"Cxu ni atingis nur la duonon de la vojo?" demandis la knabo, per senkuragxigita tono.

"Mi kredas ke tiel, junuleto," respondis la plektita viro. "Sed cxar mi iras nek supren nek malsupren ekde mia alveno, mi ne povas esti tute certa ke estas ekzakte la duono."

"Cxu vi havas fabrikon cxi tie?" demandis la Sorcxisto, kiu ekzamenis la strangan personon tre detale.

"Sendube," diris la alia. "Mi estas granda inventisto, sciu, kaj mi fabrikas miajn produktajxojn en cxi tiu senhoma loko."

"Kion vi produktas?" demandis la Sorcxisto.

"Nu, mi fabrikas diversspecajn Flirtojn por flagoj kaj standardoj, kaj altegradajn Susurojn por la silkaj roboj de damoj."

"Mi supozis ke tiel," diris la Sorcxisto, gxemante. "Cxu ni rajtas ekzameni kelkajn el tiuj varoj?"

"Jes ja, bonvolu veni en mian butikon," kaj la plektita viro turnis sin kaj kondukis en malpli grandan kavon, kie li evidente logxis. Tie, sur alta breto, estis pluraj diversdimensiaj kartonaj skatoloj, cxiu ligita per katuna sxnuro.

"Cxi tiu," diris la viro, prenante skatolon kaj tre delikate manipulante gxin, "enhavas 120 susurojn-suficxajn por damo dum plena jaro. Cxu vi volas acxeti gxin, kara?" li demandis, riverencante antaux Doroteo.

"Mia robo ne estas silka," sxi diris, ridetante.

"Ne gravas. Kiam vi malfermos la skatolon la susuroj elflugos, negrave cxu aux ne vi surportas silkan robon," diris la viro, serioze. Li prenis alian skatolon. "En cxi tiu," li pludiris, "estas multaj diversaj flirtoj. Ili estas valoregaj por flirtigi flagojn dum senventa tago. Vi, sinjoro," turnante sin al la Sorcxisto, "nepre havu cxi tiun kolekton. Provinte miajn varojn vi neniam volos nehavi ilin, mi certas."

"Mi ne kunportis monon," diris la Sorcxisto, eviteme.

"Mi ne volas monon," respondis la plektita viro, "cxar mi ne povus elspezi gxin en cxi tiu dezerta loko ecx se mi havus. Sed mi multe deziras bluan har-rubandon. Rimarku ke miaj plektajxoj estas ligitaj per flavaj, palrugxaj, brunaj, rugxaj, verdaj, blankaj kaj nigraj; sed mankas al mi bluaj rubandoj."

"Mi alportos tion!" kriis Doroteo, kiu kompatis la viron; do sxi rekuris al la cxarego kaj prenis el sia valizo belan bluan rubandon. Plezurigis sxin vidi kiom brilis la okuloj de la plektita viro kiam li ricevis tiun trezoron.

"Vi multe, multe felicxigis min, kara!" li kriis; kaj li insistis ke la Sorcxisto prenu la skatolon da flirtoj kaj la knabineto akceptu la skatolon da susuroj.

"Kial vi forlasis la surfacon de la tero?" demandis la Sorcxisto.

"Mi ne povis eviti tion. La rakonto estas malfelicxa, sed se vi strebos deteni viajn larmojn mi informos vin. Sur la tero mi fabrikis Importitajn Truojn por Usona Svisa Fromagxo, kaj mi agnosku ke mi provizis altkvalitan varon kiun oni fervore acxetadis. Ankaux mi faris la porojn por poroplenaj plastroj kaj altkvalitajn truojn por pastoringoj kaj butonoj. Fine mi inventis novan Algxustigeblan Fostotruon, kiu, laux mia supozo, ricxigos min. Mi fabrikis grandan nombro da tiuj fostotruoj, kaj cxar mi ne havis suficxan lokon por gardi ilin, mi metis ilin unu sur la alian kaj metis la plejsupran en la teron. Tiel estigxis eksterordinare longa truo, kiel vi povas imagi, kaj gxi etendigxis longe en la teron; kaj, dum mi klinis min klopodante vidi la fundon, mi malekvilibrigxis kaj enfalis. Domagxe, la truo kondukis rekte en la vastan spacon kiun vi vidas ekster cxi tiu monto; sed mi sukcesis kapti rokopinton kiu etendigxis de cxi tiu kaverno, kaj tiel mi savis min de falo kapantauxen en la nigrajn subajn ondojn, kie la flamaj langoj kiuj elsaltas nepre konsumus min. Do cxi tie mi faris mian hejmon, kaj kvankam gxi estas senhoma mi distras min per fabrikado de flirtoj kaj susuroj, kaj tiel mi tre gxue vivas."

Kiam la plektita viro kompletigis sian strangan rakonton Doroteo preskaux ridis, cxar gxi estis tro absurda; sed la Sorcxisto frapetis sian frunton indikante ke li opinias la kompatindan viron freneza. Do ili gxentile adiauxis lin, kaj reiris al la ekstera kaverno por rekomenci sian veturon.

Cxapitro 11: Ili Renkontas la Lignajn Gargojlojn