Mirinda Eskapo

Fortune dum kelka tempo la malamikoj hezitis renovigi la atakon. Sed post tio kelkaj el ili antauxeniris gxis nova pafo el la revolvero de la Sorcxisto retrenirigis ilin.

"Tre bone," diris Zeb. "Ni forkurigis ilin nun, tute certe."

"Sed nur provizore," respondis la Sorcxisto, malfelicxe skuante sian kapon. "Tiuj revolveroj pafas po ses kuglojn, sed kiam ili estos uzitaj ni estos senhelpaj."

La Gargojloj sxajne konsciis pri tio, cxar ili multfoje resendis kelkajn ulojn por ataki la fremdulojn kaj devigi la vireton pafi per siaj revolveroj. Tiel neniu el ili estis sxokita per la terura bruego pli ol unufoje, cxar la cxefgrupo restis tre for kaj cxiufoje nova grupeto devis iri batali. Kiam la Sorcxisto jam pafis cxiujn siajn dekdu kuglojn li tute ne damagxintis la malamikojn, krom ke li sxoketis kelkajn per la bruo, do li ne estis pli proksima al venko ol je la komenco de la batalo.

"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo, anksie.

"Ni kriegu-cxiuj kune," diris Zeb.

"Kaj samtempe batalu," aldonis la Sorcxisto. "Ni staru proksime al Jacxjo, tiel ke li povos helpi nin, kaj cxiu el ni prenu armilon kaj faru sian plejeblon. Mi uzos mian glavon, kvankam gxi ne multe valoras por cxi tiu batalo. Doroteo devos preni sian sunombrelon kaj subite malfermi gxin kiam la lignuloj atakos sxin. Mi havas nenion por vi, Zeb."

"Mi uzos la regxon," diris la knabo, kaj li tiris sian kaptiton el la kalesxo. La brakoj de la ligita Gargojlo estis etenditaj longe foren de gxia kapo, do kiam Zeb prenis gxiajn pojnojn li trovis ke la regxo estas bone utiligebla kiel batilo. La knabo estis pli forta ol kutimas je infano tiuagxa, cxar li cxiam laboris sur kultivbieno; do li versxajne montrigxos pli dangxera ol la Sorcxisto kontraux la malamikoj.

Kiam la sekva grupo de Gargojloj antauxeniris, niaj aventurantoj komencis kriegadi kvazaux frenezigxintaj. Ecx la katido akre kriis terure kaj samtempe Jacxjo la kalesxo-cxevalo henis lauxte. Tio senkuragxigis la malamikojn dum iom da tempo, sed la defendantoj baldaux farigxis senspiraj. Rimarkinte tion, kaj ankaux ke ne plu auxdigxas la teruraj "bam"-oj de la revolveroj, la Gargojloj antauxeniris en svarmo densa kiel de abeloj, tiel ke la aero estis plena per ili.

Doroteo kauxris sur la tero kaj malfermis sian sunombrelon, kiu preskaux kovris sxin kaj estis bona protektilo. La klingo de la glavo de la Sorcxisto rompigxis en dekon da eroj kiam li unuafoje batis la lignulojn. Zeb batadis per la Gargojlo kiun li uzis kiel stabon gxis li subenfaligis dekojn da malamikoj; sed finfine ili grupigxis cxirkaux lin tiom dense ke li ne plu havis spacon en kiu li povus svingi siajn brakojn. La cxevalo faris mirindan piedbatadon kaj ecx Heuxreka helpis kiam sxi saltis sur la Gargojlojn kaj gratis kaj mordis ilin kvazaux linko.

Sed tiom da perarmila batado tute ne sukcesis. La lignuloj vindis siajn longajn brakojn cxirkaux Zebon kaj la Sorcxiston kaj firme tenis ilin. Ili kaptis Doroteon sammaniere, kaj granda nombro da Gargojloj krocxigxis al la kruroj de Jacxjo, kaj tiom pezigis lin ke la kompatinda besto farigxis senhelpa. Heuxreka furioze kuregis por eskapi kaj rapidis trans la teron kvazaux fulmo; sed ridetacxanta Gargojlo fluge sekvis sxin kaj kaptis sxin antaux ol sxi povis iri tre foren.

Cxiu el ili antauxsupozis nenion alian ol tuja morto; sed surprize al ili la lignuloj flugis enaeren portante ilin kaj portis ilin tre foren, trans multegajn kilometrojn da ligna teritorio, gxis ili atingis lignan urbon. La domoj de tiu urbo estis multangulaj, estante kvadrataj kaj sesflankaj kaj okflankaj. Ili estis, lauxforme, turaj kaj la plej bonaj el ili aspektis malnovaj kaj iomete eroditaj de la vetero; sed cxiuj estis fortaj kaj fortikaj.

La kaptintoj portis la kaptitojn al unu el tiuj domoj kiuj havis nek pordojn nek fenestrojn sed nur unu largxan aperturon plejsupre sub la tegmento. La Gargojloj malmilde pusxis ilin en la aperturon, kie estis platformo, kaj post tio forflugis lasante ilin. Cxar ili ne havis flugilojn la fremduloj ne povis forflugi, kaj se ili saltus el tioma alto ili tute certe mortus. La uloj estis suficxe lertaj por rezoni tiel, kaj ilia sola eraro estis supozo ke teruloj ne povus superi tiajn ordinarajn malfacilojn.

La Gargojloj alportis Jacxjon kun la aliaj, kvankam necesis multaj Gargojloj por porti la grandan beston tra la aero kaj meti lin sur la altan platformon, kaj ili enjxetis la kalesxon post li cxar gxi apartenis al la grupo kaj la lignuloj tute ne konceptis por kio gxi utilas kaj cxu aux ne gxi vivas. Post kiam la kaptinto de Heuxreka enjxetis la katidon sekve de la aliaj la lasta Gargojlo silente forflugis, lasante niajn amikojn kiuj denove nun povis spiradi.

"Kia terura batalo!" diris Doroteo, sukcesante spiradi kvankam neglate.

"Nu, eble ne," ronronis Heuxreka, glatigante sian tauxzitan felon per sia piedo; "ni ne sukcesis damagxi, sed neniu sukcesis damagxi nin."

"Dankaldie ni denove estas kunaj, ecx kvankam ni estas kaptitoj," gxemis la knabineto.

"Mi demandas al mi kial ili ne tuj mortigis nin," komentis Zeb, kiu perdis sian regxon dum la batalo.

"Versxajne ili volas uzi nin en ia ceremonio," la Sorcxisto respondis, penseme; "sed estas ekster dubo ke ili intencas kiel eble plej mortigi nin."

"Kiel eble plej mortaj estus tre tre mortaj, cxu ne?" demandis Doroteo.

"Jes, kara. Sed ni ne maltrankvilu gxuste nun. Ni ekzamenu nian karceron kaj trovu kia gxi estas."

La spaco sub la tegmento, kie ili staris, permesis ke ili rigardu cxiun flankon de la alta konstruajxo, kaj ili rigardis tre scivoleme al la urbo disetendigxinta sub ili. Cxio videbla estis el ligno, kaj la sceno aspektis rigida kaj ekstreme malnatura.

De ilia platformo sxtuparo kondukis suben en la domon, kaj la infanoj kaj la Sorcxisto esploris gxin, lumiginte lanteron por montri la vojon. Pluraj etagxoj de vakaj cxambroj estis la rezulto de la sercxo, sed nenio pli; do post iom da tempo ili revenis al la platformo. Se estus pordoj aux fenestroj en la malsupraj cxambroj, aux se la tabuloj de la domo ne estus tiom dikaj kaj fortikaj, eskapo estus facila; sed resti en la malsupra parto de la domo estis kiel esti en kelo aux la kargejo de sxipo, kaj al ili ne placxis la mallumo nek la odoro de malsekeco.

En cxi tiu lando, kiel en cxiu alia kiun ili vizitis sub la surfaco de la tero, estis neniu nokto, konstanta kaj forta lumo venadis el iu nekonata fonto. Elrigardante ili povis observi en kelkaj proksimaj domoj, kie estis abundaj malfermaj fenestroj, la formojn de la lignaj Gargojloj movigxantaj en siaj logxejoj.

"Sxajne nun estas ilia ripozotempo," komentis la Sorcxisto. "Cxiu homo bezonas ripozon, ecx se ili konsistas el ligno, kaj cxar ne ekzistas noktoj cxi tie ili elektas tempoperiodon dum la tago por dormi aux ripozi."

"Mi mem dormemas," komentis Zeb, oscedante.

"Nu, kie estas Heuxreka?" kriis Doroteo, subite.

Ili cxirkauxrigardis, sed la katido tute ne estis trovebla.

"Sxi eliris promeni," diris Jacxjo, per malagrabla tono.

"Kie? Sur la tegmento?" demandis la knabino.

"Ne; sxi simple ektenis la lignon per siaj ungoj kaj grimpis malsupren sur la flankoj de cxi tiu domo gxis sxi atingis la teron."

"Sxi ne povus grimpi malsupren, Jacxjo," diris Doroteo. "Grimpi signifas iri supren."

"Laux kiu?" demandis la cxevalo.

"Mia instruistino diris tion, kaj sxi multon scias, Jacxjo."

"Oni kelkfoje diras 'malsupren grimpi' kiel vort-figuron," komentis la Sorcxisto.

"Nu, cxi tiu estis kat-figuro," diris Jacxjo, "kaj sxi iris malsupren, negrave cxu sxi grimpis aux rampis."

"Ve! Heuxreka estas tre senzorga," krietis la knabino, tre malfelicxe. "La Gurgloj kaptos sxin, tute certe!"

"Ha, ha!" ridis la maljuna kalesxo-cxevalo; "ili ne estas 'Gurgloj,' knabineto; ili estas Gargojloj."

"Ne gravas; ili kaptos Heuxrekan, negrave kia estas ilia nomo."

"Tute ne," diris la vocxo de la katido, kaj Heuxreka mem alrampis trans la randon de la platformo kaj sidigxis trankvile sur la plankon.

"Do kie vi estis, Heuxreka?" demandis Doroteo, severe.

"Mi rigardadis la lignulojn. Ili estas vere ridindaj, Doroteo. Gxuste nun ili cxiuj enlitigxas, kaj-kion vi supozas?-ili malagrafas la cxarnirojn de siaj flugiloj kaj metas ilin en angulon gxis ilia revekigxo."

"Kion? La cxarnirojn?"

"Ne; la flugilojn."

"Tio," diris Zeb, "klarigas kial ili uzas cxi tiun domon kiel karceron. Se Gargojloj miskondutas, kaj devas enkarcerigxi, oni portas ilin cxi tien kaj malagrafas iliajn flugilojn kaj retenas ilin gxis ili promesas bone konduti."

La Sorcxisto auxskultintis tre detale kion diris Heuxreka.

"Estus bone se ni mem havus tiajn malfikseblajn flugilojn," li diris.

"Cxu ni povus flugi per ili?" demandis Doroteo.

"Mi kredas ke jes. Se la Gargojloj povas malagrafi la flugilojn do la kapablo flugi apartenas al la flugiloj mem, kaj ne al la lignaj korpoj de la surportantoj. Do, se ni havus la flugilojn, ni versxajne flugus tiom bone kiom ili-almenaux dum ni restos en ilia lando kaj influataj de gxia magio."

"Sed kiel povi flugi helpus nin?" demandis la knabino.

"Venu," diris la vireto, kaj li kondukis sxin al angulo de la konstruajxo. "Cxu vi vidas tiun grandan rokon kiu staras sur la tiea flanko de monteto?"

"Jes; gxi estas tre distanca, sed mi povas vidi gxin," sxi respondis.

"Nu en tiu roko, kiu turas en la nubojn, estas arka pasejo tre simila al tiu kiun ni eniris kiam ni grimpis la spiralan sxtuparon de la Valo de Vo. Mi prenos mian vidilon, kaj tiam vi povos pli klare vidi gxin."

Li alportis malgrandan sed tre potencan teleskopon, kiu estis en lia valizo, kaj per gxi la knabineto klare vidis la aperturon.

"Kien gxi kondukas?" sxi demandis.

"Tion mi ne scias," diris la Sorcxisto; "sed certe ni ne estas multe for de la surfaco de la tero, kaj tiu enirejo eble kondukas al alia sxtuparo kiu rekondukos nin al la supro de la mondo, kie ni lauxprave devus esti. Do, se ni havus la flugilojn, kaj povus eskapi de la Gargojloj, ni povus flugi al tiu roko kaj savigxi."

"Mi venigos al vi la flugilojn," diris Zeb, kiu auxskultis tre atente. "Se la katido montros al mi kie ili estas."

"Sed kiel vi malsupreniros?" demandis la knabino, miroplene.

Responde, Zeb komencis malligi la jungilaron de Jacxjo, rimenon post rimeno, kaj li kunbuklis ilin gxis li faris el ili longan ledan bendon kiu atingos la teron.

"Mi povos malsupren grimpi tion tute certe," li diris.

"Neniel," komentis Jacxjo, kun scintileto en siaj rondaj okuloj. "Eble vi malsupren iros, sed vi povos nur supren grimpi."

"Nu, mi grimpos kiam mi revenos," diris la knabo, ridante. "Nun, Heuxreka, montru al mi la vojon al tiuj flugiloj."

"Vi devos esti tre senbrua," avertis la katido, "cxar se vi ecx iometete bruos la Gargojloj vekigxos. Ili povas auxdi ecx pinglon fali."

"Mi ne faligos pinglon," diris Zeb.

Li jam ligis unu finajxon de la rimeno al rado de la kalesxo, kaj nun li lasis gxin pendi trans la rando de la domo.

"Zorgu," avertis Doroteo, fervore.

"Tion mi faros," diris la knabo, kaj li lasis sin gliti trans la randon.

La knabino kaj la Sorcxisto klinis sin kaj rigardis Zebon tre zorgoplene malsupreniri, manon post mano, gxis li staris sur la tero malsupre. Heuxreka krocxis sin al la ligna flanko de la domo per siaj ungoj kaj malsupreniris facile. Poste ili kunrampis por eniri la malaltan pordejon de najbara konstruajxo.

La rigardantoj atendis senspire gxis la knabo reaperis, kun siaj brakoj nun plenaj de la lignaj flugiloj.

Kiam li venis al kie pendas la rimeno li kunligis la flugilojn al la finajxo de la rimeno, kaj la Sorcxisto tiris ilin supren. Poste li remallevis la rimenon por ke Zeb grimpu per gxi. Heuxreka rapide sekvis lin, kaj baldaux ili cxiuj kune staris sur la platformo, kaj apud ili estis ok el la multevaloraj lignaj flugiloj.

La knabo ne plu dormemis, sed estis plena de energio kaj ekscitigxo. Li rekunmetis la jungilaron kaj jungis Jacxjon al la kalesxo. Post tio, per helpo de la Sorcxisto, li klopodis ligi kelkajn flugilojn al la maljuna kalesxocxevalo.

Tio ne estis facila tasko, cxar duono de cxiu cxarniro mankis, gxi estis ankoraux fiksita al la korpo de la Gargojlo kiu uzis gxin. Tamen la Sorcxisto denove malfermis sian valizon-kiu klare enhavis mirigan nombron da diversaj ajxoj-kaj eltiris bobenon da forta drato, per kiu ili sukcesis ligi kvar flugilojn al la jungilaro de Jacxjo, du proksime al lia kapo kaj du proksime al lia vosto.

La aliajn kvar flugilojn ili ligis al la kalesxo, po du cxiuflanke, cxar la kalesxo devos porti grandan pezon, de la infanoj kaj la Sorcxisto dum ili flugos tra la aero.

Tiu preparado ne postulis multe da tempo, sed la Gargojloj komencis vekigxi kaj cxirkauxmovigxi, kaj baldaux kelkaj el ili sercxos siajn mankantajn flugilojn. Do la kaptitoj decidis tuj foriri de sia karcero.

Ili eniris la kalesxon, Doroteo tenadis Heuxrekan sekura sur siaj genuoj. La knabino sidis sur la mezo de la benko, kun Zeb kaj la Sorcxisto flanke de sxi. Kiam cxio estis preta la knabon skuis la rimenojn kaj diris:

"Forflugu, Jacxjo!"

"Kiujn flugilojn mi skuu unue?" demandis la kalesxocxevalo, necerte.

"Skuu cxiujn samtempe," sugestis la Sorcxisto.

"Kelkaj el ili estas malrektaj," objxetis la cxevalo.

"Ne gravas; ni stiros per la flugiloj sur la kalesxo," diris Zeb. "Nur ekflugu kaj celu tiun rokon, Jacxjo; kaj ne perdu pli da tempo."

Do la cxevalo gxemis, samtempe skuis siajn kvar flugilojn, kaj flugis for de la platformo. Doroteo iom timis pri la ebla sorto de la veturo, cxar estis tre nervoziga la maniero laux kiu Jacxjo arkigis sian kolon kaj disetendis siajn ostecajn krurojn dum li flirte baraktis movi sin tra la aero. Li ankaux gxemis kvazaux timoplene, kaj la flugiloj terure grincis cxar la Sorcxisto forgesis oleumi ilin; sed ili akordis relative bone kun la flugiloj de la kalesxo, tiel ke ili bonege progresis jam de la komenco. La sola plendajxo estis ke ili bilance movigxis, kvazaux sur roka vojo anstataux tial glate kiel eble tra la aero.


La cxevalo flugis for de la platformo.

Cxefe estis, tamen, ke ili flugis, flugis rapide ecx kvankam iom malglate, cele al la roko.

Baldaux kelkaj Gargojloj vidis ilin kaj tuj kungrupigis bandon por cxasi la eskapantajn kaptitojn; tiel ke kiam Doroteo rerigardis sxi vidis ilin veni kvazaux granda nubo kiu preskaux nigrigas la cxielon.

Cxapitro 13: La Kavo de la Draketoj