La Kavo de la Draketoj

NIAJ amikoj jam estis longe preter la malamikoj kaj sukcesis resti longe preter, cxar per siaj ok flugiloj ili povis flugi tiom rapide kiel la Gargojloj. Dum la tuta veturo al la roko la lignuloj sekvis ilin, kaj kiam Jacxjo fine surterigxis cxe la aperturo de la kaverno, la cxasantoj estis ankoraux iom longe malantaux ili.

"Sed mi timas ke ili tamen kaptos nin," diris Doroteo, tre ekscitite.

"Ne; ni devas malebligi tion," deklaris la Sorcxisto. "Rapide, Zeb, helpu min detiri tiujn lignajn flugilojn!"

Ili detiris la flugilojn, kiujn ili ne plu bezonis, kaj la Sorcxisto amasigis ilin tuj ekster la enirejo de la kaverno. Post tio li versxis la kerosenon restintan en la oleujo, kaj per alumeto flamigis la amason.

La flamoj eksaltis tuj kaj la fajro komencis fumi kaj mugxi kaj kraki gxuste kiam la granda armeo de lignaj Gargojloj alvenis. La uloj retiris sin tuj, plenaj de timo kaj terurigxo; cxar fajro, vere terura, neniam antauxe vidigxis en la tuta historio de ilia ligna lando.

En la arkajxo estis pluraj pordoj kondukantaj al diversaj cxambroj konstruitaj en la monto, kaj Zeb kaj la Sorcxisto levis tiujn lignajn pordojn de la cxarniroj kaj jxetis cxiujn sur la flamojn.

"Tio estos dumlonge bariero," diris la vireto, ridetante afable per sia tuta cxifita vizagxo pro la sukceso de la taktiko. "Eble la flamoj bruligos tiun tutan mizeran lignan landon, kaj se tio okazos la perdo estos tre eta kaj oni neniam rimarkos la maleston de la Gargojloj. Sed venu, miaj infanoj; ni esploru la monton kaj trovu kiun vojon sekvi por eskapi el cxi tiu kaverno, kiu farigxas preskaux tiom varmega kiel bakforno."

Cxagrene al ili en cxi tiu monto ne estis ordinara sxtuparo per kiu ili povus grimpi al la surfaco de la tero. Ia dekliva tunelo suprenkondukis ilin iom, kaj ili trovis gxian plankon kaj malglata kaj kruta. Post tio subita turnigxo kondukis ilin en mallargxan koridoron tra kiu la kalesxo ne povis iri. Tio haltigis kaj gxenis ilin provizore, cxar ili ne volis postlasi la kalesxon. En gxi estis iliaj valizoj kaj gxi estis utila rajdoveturilo kiam ajn ili trovis bonajn vojojn, kaj cxar gxi akompanis ilin gxis nun ili sentis devon reteni gxin. Do Zeb kaj la Sorcxisto ekkomencis depreni la radojn kaj la suprajxon, kaj post tio ili parte turnis la kalesxon por ke gxi okupu lauxeble malmultan spacon. Pro tio ili sukcesis, per la helpo de la pacienca kalesxocxevalo, tiri la veturilon tra la mallargxa parto de la koridoro. La distanco ne estis granda, fortune, kaj kiam la vojo plilargxigxis ili rekunmetis la kalesxon kaj iris pli komforte. Sed la vojo estis nur serio de brecxoj aux fendoj en la monto, kaj gxi zigzagis cxiudirekten, deklivante unue supren kaj poste malsupren gxis ili tute ne sciis cxu ili estas pli proksimaj al la supro de la tero ol kiam ili komencis antaux horoj.

"Cxiuokaze," diris Doroteo, "ni 'skapis de tiuj acxaj Gargojloj, kaj tio almenaux iom komfortigas."

"Versxajne la Gargojloj ankoraux okupas sin per klopodoj estingi la fajron," respondis la Sorcxisto. "Sed ecx se ili sukcesus fari tion ili trovus tre malfacila flugadon inter cxi tiuj rokoj, do mi certas ke ni ne plu bezonas timi ilin."

Kelkfoje ili atingis profundan fendon en la planko, kio tre dangxerigis la pluiron; sed restis oleo en la lanternoj por lumigi, kaj la fendoj ne estis suficxe largxaj por malebligi ke ili transsaltu. Kelkfoje ili devis transgrimpi amasojn da nefiksitaj rokoj, kie Jacxjo apenaux povis treni la kalesxon. Dum tiuj okazoj Doroteo, Zeb kaj la Sorcxisto cxiuj pusxis, kaj levis la radojn trans la plej malglatajn lokojn; tiel ke ili sukcesis, per laborego, plu iri. Sed la grupeto estis kaj laca kaj senkuragxigita kiam fine, cxirkauxirinte severan angulon, la vagantoj trovis sin en vasta kavo kiu arkis alte super iliaj kapoj kaj havis glatan, ebenan plankon.

La kavo estis ronda kaj cxirkaux gxia rando, proksime al la tero, aperis grupoj de nebrilaj flavaj lumoj, po do, cxiam flank'-al-flankaj. Ili unue estis senmovaj, sed baldaux ili komencis plibriligxi kaj skuigxi malrapide unuflanken poste aliflanken kaj poste supren kaj malsupren.

"Kia loko estas cxi tiu?" demandis la knabo, kiu klopodis vidi pli klare tra la senlumo.

"Mi ne povas ecx konjekti," respondis la Sorcxisto, kiu ankaux cxirkauxrigardadis malfacile.

"Huf!" vocxacxis Heuxreka, arkante sian dorson gxis sxiaj haroj rekte staris; "logxejo de aligatoroj, aux krokodiloj, aux ia alia terura ulo! Cxu vi ne vidas iliajn terurajn okulojn?"

"Heuxreka vidas pli bone en la lumo ol ni," flustris Doroteo. "Diru al ni, kara, kiel aspektas la uloj?" sxi demandis, parolante al sia dorlotbesto.

"Mi efektive ne povas priskribi ilin," respondis la katido, tremante. "Iliaj okuloj aspektas pastecxujoj kaj iliaj busxoj aspektas karbositeloj. Sed iliaj korpoj ne aspektas tre grandaj."


La logxejo de la draketoj.

"Kie ili estas?" demandis la knabino.

"En nicxetoj tute cxirkaux la rando de cxi tiu kaverno. Ho, Doroteo-vi ne povas imagi kiaj acxuloj ili estas! Ili estas pli malbelaj ol la Gargojloj."

"Ta-ta-ta! atentu ne kritiki viajn proksimulojn," diris raspa vocxo apuda. "Efektive vi mem estas iom malbelaj uloj, kaj mi estas certa ke panjo ofte diris al ni ke ni estas la plej belaj uloj en la tuta mondo."

Auxdante tiujn vortojn niaj amikoj turnis sin laux la direkto de la sono, kaj la Sorcxisto tenis siajn lanternojn por ke la lumo vidigu unu el la nicxetoj en la roko.

"Nu, estas drako!" li krietis.

"Ne," respondis la posedanto de la grandaj flavaj okuloj kiuj palpebrumadis je ili senpauxze; "vi eraras pri tio. Ni esperas kreskinte iam esti drakoj, sed gxuste nun ni estas nur draketoj."

"Kio estas tio?" demandis Doroteo, rigardante timoplene la grandan skvaman kapon, la oscedantan busxon kaj la grandajn okulojn.

"Junaj drakoj, kompreneble; sed ni ne rajtas nomi nin veraj drakoj antaux ol plene kreski," estis la respondo. "La grandaj drakoj estas tre fieraj, kaj opinias ke infanoj ne multe gravas; sed panjo diras ke iam ni cxiuj estos tre fortaj kaj gravaj."

"Kie estas via patrino?" demandis la Sorcxisto, maltrankvile cxirkauxrigardante.

"Sxi iris al la supro de la tero por trovi mangxajxojn por ni. Se sxi bone sukcesos sxi alportos por ni elefanton, aux du rinocerojn, aux eble kelkdek homojn por malgrandigi nian malsaton."

"Ho; cxu vi malsatas?" demandis Doroteo, retirante sin.

"Multe," diris la draketo, kunfrapante siajn makzelojn.

"Kaj-kaj-cxu vi mangxas homojn?"

"Jes ja, kiam ni povas akiri ilin. Sed jam de pluraj jaroj ili estas maloftaj kaj ni kutime devas kontenti per elefantoj aux bubaloj," respondis la ulo, per bedauxroplena tono.

"Kiomjara vi estas?" demnandis Zeb, kiu rigardadis la flavajn okulojn kvazaux fascinate.

"Tre juna, mi bedauxras diri; kaj cxiuj miaj gefratoj kiujn vi vidas cxi tie estas proksimume samagxaj kiel mi. Se mi gxuste memoras, ni farigxis sesdek-ses-jaraj antauxhieraux."

"Sed tio ne estas junagxo!" kriis Doroteo, miroplene.

"Ne?" malrapide diris la draketo; "al mi gxi sxajnas tre beba agxo."

"Kiom agxas via patrino?" demandis la knabino.

"Patrino agxas proksimume dumil jarojn; sed sxi malzorge miskalkulis sian agxon antaux kelkaj jarcentoj kaj forgesis kalkuli plurcent jarojn. Sxi estas iom fierema, sciu, kaj timas maljunigxi, estante vidvino kaj ankoraux relative juna."

"Mi komprenas tion," konsentis Doroteo. Post momento da pensado sxi demandis: "Cxu ni estas amikoj aux malamikoj. Mi volas demandi, cxu vi afablos al ni aux deziros mangxi nin?"

"Tiurilate, ni draketoj volontege mangxus vin, mia infano; sed domagxe patrino ligis niajn vostojn al la rokoj cxe la fonoj de niaj individuaj kavoj, tiel ke ni ne povas elrampi por preni vin. Se vi decidos pliproksimigxi ni englutos vin fulmorapide; sed se vi ne faros tion vi restos tute sekuraj."

La vocxo de la ulo enhavis sonon de bedauxro, kaj auxdinte tiujn vortojn la aliaj draketoj cxiuj gxemis malgaje.

Doroteo sentis sin malpli malkvieta. Post mallonga pauxzo sxi demandis:

"Kial via patrino ligis viajn vostojn?"

"Nu, kelkfoje sxi cxasadas, tre for, dum pluraj semajnoj, kaj se ni ne estus ligitaj ni rampus sur la tuta monto kaj interbatalus kaj multe petolus. Patrino kutime scias kion sxi faras, sed cxifoje sxi eraris; cxar vi nepre eskapos de ni krom se vi tro proksimigxos, kaj versxajne vi ne faros tion."

"Neniel!" diris la knabineto. "Ni ne volas ke tiaj bestacxoj mangxu nin."

"Permesu ke mi diru," respondis la draketo, "ke vi iom malgxentile finomas nin, sciante ke ni ne povas refuti viajn insultojn. Ni opinias nin tre belaspektaj, cxar patrino diris tion al ni, kaj sxi scias. Kaj ni estas de bonega familio kaj mi defias ke homo montru ke li havas pli elegantan geneaologion, cxar la nia etendigxas gxis antaux dudek mil jaroj, al la epoko de la fama Verda Drako de Atlantido, kiu vivis dum epoko kiam la homaro ankoraux ne estis kreita. Cxu vi povas pretendi egalan geneaologion, knabineto?"

"Nu," diris Doroteo, " mi naskigxis sur kultivbieno en Kansas, kaj mi supozas ke tio estas tutegale 'spektinda kaj fiera kiel logxado en kavo kun la vosto ligita al roko. Se ne, mi devos toleri mian malegalecon, jen la afero."

"Gustoj varias," murmuris la draketo, malrapide faligante siajn skvamajn palpebrojn sur siajn flavajn okulojn, gxis ili aspektis duonlunaj.

Denove kuragxaj pro konstato ke la bestoj ne povas rampi el siaj rokposxoj, la infanoj kaj la Sorcxisto nun uzis iom da tempo ekzamenante ilin pli detale. La kapoj de la draketoj estis grandaj kiel bareloj kaj kovritaj de malmolaj, verdecaj skvamoj kiuj brilis pro la lumo de la lanternoj. Iliaj antauxaj kruroj, kiuj kreskis tuj malantaux iliaj kapoj, ankaux estis fortaj kaj grandaj; sed iliaj korpoj estis malpli grandaj laux sia cirkonferenco ol iliaj kapoj, kaj iom post iom farigxis maldikaj laux sia longo gxis iliaj vostoj estis maldikaj kiel sxulacxo. Doroteo pensis, ke se ili bezonis sesdek ses jarojn por kreski tiom, necesos ankoraux plena jarcento antaux ol ili rajtos nomi sin drakoj, kaj al sxi tio sxajnis longa atendo por plene kreski.

"Laux mia penso," diris la Sorcxisto, "estus plejbone foriri de cxi tiu loko antaux ol la patrindrako revenos."

"Ne rapidu," vokis unu el la draketoj; "patrino volonte renkontos vin, mi certas."

"Eble vi pravas," respondis la Sorcxisto, "sed ni iom strange ne volonte renkontas fremdulojn. Cxu vi bonvolos diri al ni kiudirekten iris via patrino por atingi la supron de la tero?"

"Ne decas demandi al ni tion," deklaris alia draketo. "Cxar, se ni dirus la veron, eble vi tute eskapus de ni; kaj se ni dirus al vi malveron ni estus malbonkondutaj kaj meritus punigxon."

"Sekve," decidis Doroteo, "ni devos mem lauxeble trovi kiel eliri."

Ili trairis la tutan kavernon, restante bondistance de la palpebrumantaj flavaj okuloj de la draketoj, kaj baldaux trovis ke du vojoj kondukas de la muro kontrauxa al la loko kie ili eniris. Ili elektis unu el ili hazarde kaj rapidis laux gxi kiel eble plej rapide, cxar ili tute ne sciis kiam la patrina drako revenos kaj multe fervoris ne renkonti sxin.

Cxapitro 14: Ozma Uzas la Magian Zonon