Ozma Uzas la Magian Zonon

POR konsiderinda distanco la vojo kondukis rekte supren laux milda deklivo, kaj la vagantoj tiom bone progresis ke ili komencis fervore esperi, kredante ke ili preskaux tuj vidos sunbriladon. Sed post longa tempo ili subite trovis grandan rokon kiu blokis la irejon kaj neebligis ke ili pluen iru ecx unu pasxon.

Cxi tiu roko estis aparta de la cetero de la monto kaj movigxadis, konstante rivoluante kvazaux sur pivoto. Kiam ili unue proksimigxis al gxi solida muro estis antaux ili; sed baldaux gxi rivoluis gxis aperis largxa, glata vojo tra gxi al la alia flanko. Tio aperis tiom subite ke ili estis nepretaj uzi gxin, unue, kaj lasis ke la roka muro denove rivoluu antaux ol ili decidis trairi. Sed ili sciis nun ke ekzistas eskapejo do ili atendis pacience gxis la vojo duan fojon aperis.

La infanoj kaj la Sorcxisto impetis trans la movigxantan rokon kaj saltis en la preteran koridoron, Jacxjo la kalesxocxevalo estis lasta, kaj la roka muro preskaux kaptis lin; cxar gxuste kiam li saltis sur la plankon de la pretera koridoro la muro svingigxis trans gxi kaj malfiksita sxtono kiun la radoj de la kalesxo frapis falis en la mallargxan fendeton kie la roko turnigxas, kaj fiksigxis tie.

Ili auxdis disigan, grincan sonon, lauxtan klakon, kaj la girroko ekhaltis kun sia plej largxa surfaco fermanta la vojon de kiu ili venis.

"Ne gravas," diris Zeb, "ni ja ne volas retreniri."

"Mi ne certas pri tio," respondis Doroteo. "La patrina drako eble malsupren venos kaj kaptos nin cxi tie."

"Estas eble," akordis la Sorcxisto, "se montrigxos ke cxi tiu estas la vojo kutime uzata de sxi. Sed mi ekzamenadis cxi tiun tunelon, kaj mi ne trovis spurojn de la trairado de tiom granda besto."

"Do ni estas sekuraj," diris la knabino, "cxar se la drako uzas la alian vojon sxi tute ne povos kapti nin nun."

"Kompreneble ne, mia kara. Sed necesas konsideri ion alian. La patrina drako versxajne konas la vojon al la surfaco de la tero, kaj se sxi iris laux la alia vojo sekve ni elektis la malgxustan vojon," diris la Sorcxisto, penseme.

"Ve!" kriis Doroteo. "Vere estus misfortune, cxu ne?"

"Tre. Krom se cxi tiu vojo ankaux kondukas al la supro de la tero," diris Zeb. "Rilate al mi, se ni sukcesos foriri el cxi tie mi gxojos ke gxi ne estas la vojo uzata de la drako."

"Ankaux mi," respondis Doroteo. "Suficxas ke tiuj malgxentilaj draketoj riprocxas geneaologiojn. Neniu scias kion farus la patrino."

Ili baldaux rekomencis iri, rampante malrapide laux nova kruta deklivo. La lanternoj komencis senbriligxi, kaj la Sorcxisto versxis la restantan oleon el unu en la alian, tiel ke la sola lumo dauxros pli longe. Sed ilia veturo estis preskaux finita, cxar post nelonge ili atingis malgrandan kavon de kiu ne ekzistis alia elirejo.

Ilie unue ne komprenis sian misfortunon, cxar iliajn korojn gxojigis vidi sunradion venantan tra malgranda fendo en la tegmento de la kavo, multe super ili. Tio signifis ke ilia mondo-la reala mondo-ne estas tre malproksima, kaj ke la parado da dangxeraj aventuroj kiujn ili renkontis fine venigis ilin proksime al la surfaco de la tero, kio por ili estis hejmo. Sed kiam la aventurantoj pli detale cxirkauxrigardis ili trovis ke ili estas en fortika karcero el kiu ne eblos eskapi.

"Sed ni estas preskaux sur la tero denove," kriis Doroteo, "cxar jen la suno-la plej bela suno kiu brilas!" kaj sxi indikis fervore la fendon en la fora tegmento.

"Preskaux sur la tero ne signifas ke ni estas tie," diris la katido, per malkontenta tono. "Ecx mi ne povus supreniri al tiu fendeto-nek tra gxin se mi ja povus atingi gxin."

"Sxajnas ke la vojo finigxas cxi tie," anoncis la Sorcxisto, malgaje.

"Kaj ne eblas retreniri," aldonis Zeb, fajfetante pro perpleksiteco.

"Mi certis ke finigxos tiel," komentis la maljuna kalesxocxevalo. "Oni ne falas en la mezon de la tero kaj poste revenas por rakonti siajn aventurojn-ne en la reala vivo. Kaj cxio estas kontrauxnatura cxar tiu kato kaj mi povas paroli vian lingvon, kaj kompreni viajn parolojn."

"Ankaux la naux porketoj," aldonis Heuxreka. "Ne forgesu ilin, cxar eble mi ja devos mangxi ilin."

"Mi jam antauxe auxdis bestojn paroli," diris Doroteo, "kaj nenia katastrofo okazis."

"Cxu iam antauxe vi estis fermita en kavon, multe interne de la tero, kun nenia metodo eliri?" demandis la cxevalo, serioze.

"Ne," respondis Doroteo. "Sed ne perdu kuragxon, Jacxjo, cxar mi certas ke ankoraux ne alvenis la fino de nia historio, tute ne."

La mencio pri la porketoj memorigis al la Sorcxisto ke liaj dorlotbestoj lastatempe ne multe gxuis sinekzercon, kaj sendube enuas pro sia enkarcerigxo en lia posxo. Do li sidigxis sur la planko de la kavo, elprenis la porketojn unu post la alia, kaj permesis ke ili cxirkauxkuru laux sia deziro.

"Miaj karaj," li diris al ili, "bedauxrinde mi multe malutilis al vi kaj vi neniam povos reeliri el cxi tiu malgajiga kavo."

"Kial?" demandis porketo. "Ni dumlonge estis en mallumo kaj estas dezirinde ke vi klarigu pri kio okazis."

La Sorcxisto informis ilin pri la misfortuno kiu jxus trafis la vagantojn.

"Nu," diris alia porketo, "vi estas sorcxisto, cxu ne?"

"Mi ja estas," respondis la vireto.

"Do vi povos fari kelkajn sxorcxojn kaj liberigi nin el cxi tiu truo," deklaris la etulo, tre fidoplene.

"Mi povus se mi estus vera sorcxisto," respondis la mastro malgxoje. "Sed tia mi ne estas, karaj porcxinjoj [Porkcxjoj+porknjoj]; mi estas frauxd-sorcxisto."

"Absurdajxo!" kriis pluraj porketoj, kune.

"Demandu al Doroteo," diris la vireto, indigne.

"Estas tute vere," respondis la knabino, serioze. "Nia amiko Oz estas nur frauxdista sorcxisto, cxar iam li pruvis tion al mi. Li povas fari mirigajxojn-se li scias la kielon. Sed li tute ne povas sorcxi se li ne havas ilojn kaj masxinojn."

"Dankon, mia kara, pro via pravigo de mi," respondis la Sorcxisto, dankeme. "Akuzo ke mi estas vera sorcxisto, kia mi ne estas, estas kalumnio kiun mi ne senproteste akceptos. Sed mi estas unu el la plej grandiozaj frauxdo-sorcxistoj en la tuta historio, kaj vi konstatos tion kiam ni estos jam mortaj pro malsato kaj niaj ostoj estos disjxetitaj sur la plankon de cxi tiu bela kavo."

"Mi kredas ke ni tute nenion konstatos kiam tio okazos," komentis Doroteo, kiu multe pripensadis. "Sed mi ne intencas jam nun disjxeti miajn ostojn, cxar mi bezonas ilin, kaj vi versxajne ankaux bezonas la viajn."

"Ni tute ne povas eskapi," gxemis la Sorcxisto.

"Eble ni ne povas," respondis Doroteo, ridetante al li, "sed aliaj povas fari kion ni ne povas. Felicxigxu, amikoj. Mi certas ke Ozma helpos nin."

"Ozma!" krietis la Sorcxisto. "Kiu estas Ozma?"

"La knabino kiu regas la Eksterordinaran Landon Oz," estis la respondo. "Sxi estas mia amikino, cxar mi renkontis sxin en la Lando Ev antaux nelonge, kaj veturis al Oz kun sxi."

"Duafoje?" demandis la Sorcxisto, tre interesate.

"Jes. Kiam mi unuafoje iris al Oz mi trovis vin tie, kaj vi regis la Smeraldan Urbon. Vi supreniris en balono kaj eskapis de ni, kaj mi reiris al Kansas per paro da magiaj argxentaj sxuoj."

"Mi memoras tiujn sxuojn," diris la vireto, kapjesante. "Iam ili apartenis al la Fisorcxistino. Cxu vi portis ilin kun vi?"

"Ne; mi perdis ilin ie en la aero," klarigis la infano. "Sed kiam mi iris al Oz la duan fojon mi posedis la Magian Zonon de la Regxo de la Knomoj, kaj gxi estas multe pli potenca ol la Argxentaj Sxuoj."

"Kie estas tiu Magia Zono?" demandis la Sorcxisto, kiu auxskultis tre interesate.

"Ozma havas gxin; cxar gxia potenco ne efikas en banala, ordinara lando kia Usono. Cxiu en felando kia la Lando Oz povas fari cxion ajn per gxi; do mi lasis gxin kun mia amikino la Princino Ozma, kiu uzis gxin por deziri ke mi estu en Auxstralio kun Onklo Henriko."

"Kaj cxu sukcesis?" demandis Zeb, mirante pro kion li auxdis.

"Kompreneble; tuje. Kaj Ozma havas sorcxitan bildon en sia cxambro kiu montras al sxi precize la scenon kie estas cxiu amiko sxia, kiam ajn sxi volas. Sxi nur bezonas diri: 'Mi volas scii kion Tiu-ajn faras,' kaj tuj la bildo montras al sxi kie estas sxia amiko kaj kion faras tiu amiko. Jen vera magio, S-ro Sorcxisto; cxu ne? Nu, cxiutage je la kvara horo Ozma promesis rigardi min per tiu bildo, kaj se mi bezonas helpon mi faru por sxi certan signon kaj sxi surmetos la Magian Zonon de la Regxo de la Knomoj kaj volos ke mi estu kun sxi en Oz."

"Cxu vi volas diri ke Princino Ozma vidos cxi tiun kavon per sia sorcxita bildo, kaj vidos nin cxiujn cxi tie, kaj kion ni faras?" demandis Zeb.

"Kompreneble; je la kvara horo," sxi respondis, ridante pro lia surprizesprimo.

"Kaj kiam vi signos sxi portos vin al si en la Lando Oz?" pludiris la knabo.

"Precize tiel; per la Magia Zono."

"Do," diris la Sorcxisto, "vi savigxos, malgranda Doroteo; kaj tio multe gxojigas min. Ni aliaj mortos multe pli felicxe sciante ke vin maltrafis nia mizera sorto."

"Mi ne mortos felicxe!" protestis la katido. "Mi neniam povis trovi ian felicxigon en morto, kvankam oni diras ke kato havas naux vivojn do devas morti nauxfoje."

"Cxu vi jam mortis iam?" demandis la knabo.

"Ne, kaj mi ne volas komenci," diris Heuxreka.

"Ne malkvietigxu, kara," Doroteo krietis, "mi tenos vin en miaj brakoj, kaj kunportos vin."

"Ankaux prenu nin!" kriis la naux porketoj, cxiuj samtempe.

"Eble mi povos," respondis Doroteo. "Mi provos."

"Cxu vi ne ankaux povos teni min en viaj brakoj?" demandis la kalesxocxevalo.

Doroteo ridis.

"Pli bone ol tio," sxi promesis, "mi povos facile savi vin cxiujn, kiam mi mem estos en la Lando Oz."

"Kiel?" ili demandis.

"Per la Magia Zono. Mi nur bezonos voli ke vi estu kun mi, kaj vi ekestos tie-sekuraj en la regxa palaco!"

"Bone!" kriis Zeb.

"Mi konstruigis tiun palacon, kaj ankaux la Smeraldan Urbon," komentis la Sorcxisto, per pensema tono, "kaj mi volonte revidus ilin, cxar mi estis tre felicxa inter la Mangxtuloj kaj la Palpbrumoj kaj Kveluloj kaj Gilikuloj."

"Kiuj estas ili?" demandis la knabo.

"La kvar nacioj kiuj logxas en la Lando Oz," estis la respondo. "Cxu ili afable traktus min se mi reirus tien?"

"Kompreneble ke jes!" deklaris Doroteo. "Ili ankoraux fieras pro sia ekssorcxisto, kaj ofte afable parolas pri vi."

"Cxu eble vi scias kio okazis al la Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo?" li demandis.

"Ili ankoraux logxas en Oz," diris la knabino, "kaj estas tre gravaj personoj."

"Kaj la Malkuragxa Leono?"

"Ho, li ankaux logxas tie, kun sia amiko la Malsata Tigro; kaj Vilcxinjo estas tie, cxar sxi preferis tiun lokon pli ol Kansason, kaj rifuzis akompani min al Auxstralio."

"Domagxe mi ne konas la Malsatan Tigron kaj Vilcxinjon," diris la Sorcxisto, kapneante. "Cxu Vilcxinjo estas knabino?"

"Ne; sxi estas flava kokino, kaj tre bona amikino mia. Vi nepre amos Vilcxinjon, kiam vi konos sxin," asertis Doroteo.

"Viaj amikoj estas kvazaux menagxerio," komentis Zeb, maltrankvile. "Cxu vi ne povus voli ke mi estu en pli sendangxera loko ol Oz?"

"Ne estu maltrankvila," respondis la knabino. "Efektive vi amegos la ulojn en Oz, kiam vi konos ilin. Kioma horo estas, S-ro Sorcxisto?"

La vireto rigardis sian horlogxon-grandan argxentan horlogxon kiun li portis en sia vesxtoposxo.

"Duonan post la tria," li diris.

"Do ni devos atendi duonan horon," sxi pludiris; "sed post tiam ne estos longe antaux ol ni cxiuj portigxos al la Smeralda Urbo."

Ili sidis silente pensante dum kelka tempo. Post tio Jacxjo abrupte diris:

"Cxu ekzistas cxevaloj en Oz?"

"Nur unu," respondis Doroteo, "kaj li estas segcxevalo."

"Li estas kio?"

"Segcxevalo. Princino Ozma iam vivigis lin per sorcxopulvoro, kiam sxi estis knabo."

"Cxu Ozma iam estis knabo?" demandis Zeb, mire.

"Jes; fisorcxistino sorcxis sxin, tiel ke sxi ne povis regi sian regnon. Sed nun sxi estas knabino, kaj la plej dolcxa, plej bela knabino en la tuta mondo."

"Segcxevalo estas ilo sur kiu oni segas tabulojn," komentis Jacxjo, kun snufo.

"Jes, kiam gxi ne vivas," konsentis la knabino. "Sed cxi tiu segcxevalo trotas tiom rapide kiom vi, Jacxjo; kaj li ankaux estas tre sagxa."

"Pa! Mi konkuros kontraux la mizera ligna azeno iam ajn!" kriis la kalesxocxevalo.

Doroteo ne respondis al tio. Sxi sentis ke Jacxjo scios pli pri la Segcxevalo poste.

Tempo suficxe malrapidis, laux la fervoraj atendantoj, sed fine la Sorcxisto anoncis ke la kvara horo alvenis, kaj Doroteo ekprenis la katidon kaj komencis fari la signalon pri kiu ili interkonsentis, al la tre fora, nevidata Ozma.


Doroteo faris la signalon.

"Sxajne nenio okazas," diris Zeb, dubeme.

"Nu, Ozma bezonas tempon por surmeti la Magian Zonon," respondis la knabino.

Apenaux dirinte tiujn vortojn, sxi subite malaperis el la kavo, kaj kun sxi iris la katido. Tute ne estis bruo, nek averto. Unu momenton Doroteo sidadis apud ili kun la katido sur siaj genuoj, la postan momenton nur la cxevalo, la porketoj, la Sorcxisto kaj la knabo restis en la subtera karcero.

"Mi kredas ke ni baldaux sekvos sxin," anoncis la Sorcxisto, multe trankviligita; "cxar mi scias iom pri la magio de la felando nomata la Lando Oz. Ni estu pretaj, cxar eble oni transportos nin tre baldaux."

Li remetis la porketojn sekuraj en sia posxo kaj li kaj Zeb eniris la kalesxon kaj sidis atendante sur la benko.

"Cxu dolorigos?" demandis la knabo, per vocxo kiu iomete tremis.

"Tute ne," respondis la Sorcxisto. "Cxio okazos pli rapide ol palpebrumo."

Kaj tiel ja okazis.

La kalesxocxevalo ektremis kaj Zeb komencis froti siajn okulojn por certigi ke li ne dormas. Cxar ili estis sur la stratoj de bela smeralde verda urbo, kusxanta en mirige placxa verda lumo, kaj cxirkauxataj de felicxaspektaj homoj vestitaj per belegaj verd-kaj-oraj kostumoj laux multaj eksterordinaraj modoj.

Antaux ili estis la juvelkovritaj antauxpordoj de grandioza palaco, kaj nun la pordoj malrapide malfermigxis kvazaux invitante ilin eniri la korton, kie belegaj floroj kreskis kaj belaj fontoj jxetis siajn argxentokolorajn akverojn en la aeron.

Zeb skuis la rimenojn por veki la kalesxocxevalon el sia mirostuporo, cxar oni komencis cxirkauxveni kaj rigardegi la fremdulojn.

"Ek!" kriis la knabo, kaj je tiu vorto Jacxjo malrapide trotis en la korton kaj tiris la kalesxon lauxlonge de la juvelkovrita vojo al la granda enirejo de la regxa palaco.

Cxapitro 15: Malnovaj Amikoj Rekunestas