La Naux Porketoj

ANONCIS Ozma, post la matenmangxo, ke sxi ordonis ke estu ferio tra la tuta Smeralda Urbo, honore al sxiaj vizitantoj.

La popolo informigxis ke ilia malnova Sorcxisto revenis al ili kaj cxiuj fervoris revidi lin, cxar li cxiam estis plejamato. Do unue estu granda procesio tra la stratoj, kaj post tio la maljuna vireto petigxu fari kelkajn sorcxajxojn en la granda Tronocxambro de la palaco. En la posttagmezo estos ludoj kaj konkuroj.

La procesio estis tre impona. Unua estis La Imperia Korneta Bando, vestita per smeraldoverdaj veluraj uniformoj kun balteoj de pizverda sateno kaj butonoj kun grandegaj facetitaj smeraldoj. Ili ludis la Nacian Himnon nomitan "La Oza Scintilanta Standardo", kaj post ili estis la standardoportantoj kun la Regxa standardo. Tiu standardo estis dividita en kvar egalajn partojn, unu estis cxielblua, alia palrugxa, tria lavenda kaj kvara blanka. En la centro estis granda smeraldoverda stelo, kaj sur cxiuj kvar partoj estis kudritaj scintilajxetoj kiuj brilis bele en la sunlumo. La koloroj reprezentis la kvar landojn de Oz, kaj la verda stelo la Smeraldan Urbon.

Tuj post la regxaj standardoportantoj venis la Princino Ozma en sia regxa kalesxo, kiu estis el oro ornamita per smeraldoj kaj diamantoj elegante dismetitaj. La kalesxon tiris tiokaze la Malkuragxa Leono kaj la Malsata Tigro, ornamitaj per grandegaj rugxetaj kaj bluaj bantoj. En la kalesxo rajdis Ozma kaj Doroteo, tiu en belega vestaro kaj portante sur la kapo sian regxan diademon; kaj la knabineto el Kansas portis cxirkaux sia talio la Magian Zonon kiun sxi kaptis iam de la Regxo de la Knomoj.

Post la kalesxo sekvis la Birdotimigilo rajdanta la Segcxevalon, kaj la popolo hurais lin preskaux tiom lauxte kiom sian belan Regantinon. Post li marsxis per regulaj, sxanceligxantaj pasxoj, la fama masxinulo nomita Tiktoko, kies risortojn strecxis Doroteo por la okazo. Tiktoko movigxis per horlogxa mekanismo, kaj konsistis tute el polurita kupro. Efektive li apartenis al la knabino el Kansas, kiu multe respektis lian pensadon kiam gxi estis gxuste strecxita kaj funkciigita; sed cxar la kuprulo estus senutila ie ajn ol en felando Doroteo lasis ke Ozma gardu lin, kaj sxi certigis ke oni tauxge prizorgu lin.

Sekvis dua bando, nomita la Regxa Kortega Bando, cxar la anoj cxiuj logxis en la palaco. Ili surhavis blankajn uniformojn kun veraj diamantaj butonoj kaj ludis "Kio estas Oz sen Ozma?" tre dolcxe.

Post ili marsxis Profesoro Sxancel-Insekto, kun grupo de studentoj el la Regxa Kolegio de Scienca Atletiko. La knaboj havis longajn hararojn kaj striitajn puloverojn kaj kriis sian kolegian krion je cxiu dua pasxo, kio multe kontentigis la rigardantaron, kiu gxojis pro tiu pruvo ke iliaj lungoj bone statas.

La brile polurita Stana Lignohakisto sekvis, antaux la Regxa Armeo de Oz kiu konsistis el dudek ok oficiroj de Generaloj gxis Kapitanoj. Ordinaraj soldatoj ne ekzistis en la armeo cxar cxiuj estis tiom kuragxaj kaj lertaj ke ili promociigxis unu post la alia gxis ne plu estis ordinaruloj. Jacxjo kaj la kalesxo sekvis, la maljunan kalesxocxevalon direktis Zeb dum la Sorcxisto staradis sur la benko kaj klinis sian kalvan kapon dekstren kaj maldekstren responde al la huraoj de la popolo, kiu dense apudestis lin.

Do la tuta procesio estis granda sukceso, kaj kiam gxi jam reiris al la palaco la civitanoj gregigxis en la granda Tronocxambro por rigardi la Sorcxiston faranta siajn trukojn.

La unua ago de la malgranda frauxdisto estis ke li aperigis malgrandan blankan porketon el sub sia cxapelo kaj sxajnigis disapartigi gxin tiel ke estis du. Li ripetis tiun agon gxis cxiuj naux porketoj videblis, kaj ili tiom gxojis esti ekster lia posxo ke ili cxirkauxkuradis tre vigle. La belaj bestetoj estus mirindajxo cxie, do la rigardantoj estis tiom mirigitaj kaj gxojigitaj de sia sperto kiom ecx la Sorcxisto dezirus. Kiam li remalaperigis ilin Ozma deklaris sin bedauxra ke ili foriris, cxar sxi volas unu el ili kiel dorlotbeston kun kiu sxi povos ludi. Do la Sxorcxisto sxajnigis preni unu el la porketoj el la hararo de la Princino (efektive, li kasxe prenis gxin el sia interna posxo) kaj Ozma ridetis gaje kiam la besto komfortigxis en sxiaj brakoj, kaj sxi promesis pretigi smeraldan kolumon por gxia dika kolo kaj teni la krietulon cxiam proksima por ke gxi amuzu sxin.

Poste oni rimarkis ke la Sorcxisto cxiam faras sian plejamatan trukon per ok porketoj, sed sxajne tio placxis al la rigardantaro kiom naux.

En sia cxambreto malantaux la Tronocxambro la Sorcxisto trovis grandan nombron da trukiloj kiujn li postlasis kiam li foriris en la balono, cxar neniu okupis la cxambron dum li forestis. Estis suficxe por ebligi al li prepari plurajn novajn trukojn kiujn li lernis de kelkaj jxonglistoj en la cirko, kaj li pasigis parton de la nokto pretigante ilin.


La Sorcxisto faris novan trukon.

Do li sekvigis la trukon pri la naux porketoj per pluraj aliaj mirigajxoj kiuj multe gxojigis la rigardantaron kaj sxajne tute ne gravis al la homoj cxu aux ne la Sorcxisto estas frauxdisto, se nur li sukcese amuzis ilin. Ili aplauxdis cxiujn liajn trukojn kaj je la fino de la prezento ili petegis lin ne reforiri kaj forlasi ilin.

"Tiukaze," diris la vireto, serioze, "mi nuligos cxiujn miajn planitajn prezentojn antaux la kronitaj kapoj de Euxropo kaj Ameriko kaj dedicxos min al la popolo de Oz, cxar mi tiom amas vin cxiujn ke mi ne povas malakcepti iun ajn vian peton.

Kiam la rigardintaro estis forsendita kun tiu promeso, niaj amikoj partoprenis kun Princino Ozma en multedetala luncxo en la palaco, kie ecx la Tigro kaj la Leono ricevis elegantajn mangxajxojn kaj Jacxjo la Kalesxocxevalo mangxis sian avengrion el ora bovlo kun sep vicoj de rubioj, safiroj kaj diamantoj sur la rando.

En la posttagmezo ili cxiuj iris al granda kampo ekster la urbopordoj kie la ludoj okazos. Estis bela baldakeno sub kiu sidu Ozma kaj sxiaj gastoj kaj rigardu la homojn konkursi kaj salti kaj lukti. Estu certa ke la homoj de Oz plejbone ludis kiam tiom honorenda grupo rigardis, kaj fine Zeb proponis lukti kun malgranda Mangxtulo kiu sxajne estis la cxampiono. Lauxaspekte li estis duoble tiomagxa kiom Zeb, cxar li havis longan pintan barbon kaj surportis pintan cxapelon kun sonoriletoj cxirkaux la rando, kiuj sonetis gaje dum li movigxis. Sed kvankam la Mangxtulo estis apenaux suficxe alta por atingi sxultron de Zeb li estis tiom forta kaj lerta ke li kusxigis la knabon surdorsen sur la tero trifoje tre facile.

Zebon multe surprizis la malvenko, kaj kiam la bela Princino ridis pro li kun sia popolo li proponis boksi kun la Mangxtulo, kaj la malgranda Ozulo volonte akceptis. Sed kiam Zeb unuafoje sukcesis forte boksi liajn orelojn la Mangxtulo sidigxis sur la teron kaj ploris gxis la larmoj fluis lauxlonge de lia barbo, cxar li vundigxis. Tio ridigis Zebon, siavice, kaj komfortigis la knabon trovi ke Ozma ridis tiom gaje pro sia larmanta regato kiom antauxe pro li.

Gxuste tiam la Segcxevalo proponis konkuron inter la Segcxevalo kaj la Kalesxocxevalo; kaj kvankam cxiuj aliaj gajigxis pro tiu sugesto la Segcxevalo retiris sin, dirante:

"Tia konkuro ne estus justa."

"Certe ne," aldonis Jacxjo, iom malestime; "tiuj lignaj kruretoj viaj estas ecx ne duone tiom longaj kiom la miaj."

"Ne gravas tio," diris la Segcxevalo, modeste; "cxar mi neniam lacigxas, sed vi ja."

"Ba!" kriis Jacxjo, rigardante tre malrespekte la alian; "cxu vi ecx unu momenton imagas ke tia misfarita cxevalimitajxo kia vi povas kuri tiom rapide kiom mi?"

"Mi ne scias, certe," respondis la Segcxevalo.

"Tion ni volas trovi," komentis la Birdotimigilo. "La celo de konkuro estas trovi kiu venkos-nu, tion pensas mia bonega cerbo."

"Unufoje, kiam mi estis juna," diris Jacxjo, "mi estis konkurcxevalo kaj venkis cxiun kiu auxdacis defii min. Mi naskigxis en Kentucky, sciu, de kie estas la plej bonaj kaj plej aristokrataj cxevaloj."

"Sed nun vi estas maljuna, Jacxjo," sugestis Jacxjo.

"Maljuna! Nu, mi sentas min juna cxevalido hodiaux," respondis Jacxjo. "Se nur estus vera cxevalo cxi tie kontraux kiu mi povus konkuri, mi montrus belan venkon al la popolo, mi certigas al vi."

"Do kial ne konkuri kontraux la Segcxevalo?" demandis la Birdotimigilo.

"Li timas," diris Jacxjo.

"Ho, ne," respondis la Segcxevalo. "Mi nur diris ke ne estus juste. Sed se mia amiko la Vera Cxevalo volas entrepreni konkuron mi estas tute preta."

Do ili maljungis Jacxjon kaj forprenis la selon de la Segcxevalo, kaj la du neatendite konkurantaj bestoj staris flank'-al-flanke por komenci.

"Kiam mi diros 'Ek!'" Zeb kriis al ili, "komencu kaj kuru gxis vi atingos tiujn arbojn tie for. Cxirkauxiru ilin kaj revenu. La unua kiu pasos la lokon kie sidas la Princino estos la venkinto. Cxu vi pretas?"

"Mi supozas ke estos dece ke mi lasu la lignan stultulon antauxkuri," grumblis Jacxjo.

"Forgesu tion," diris la Segcxevalo. "Mi faros kion mi povos."

"Ek!" kriis Zeb; kaj je tiu vorto la du cxevaloj saltis antauxen kaj la konkuro komencigxis.

La grandaj hufoj de Jacxjo movis sin rapidege, kaj kvankam li ne aspektis gracia li kuris farante grandan honoron al sia Kentucky-genealogio. Sed la Segcxevalo estis pli rapida ol la vento. Gxiaj lignaj kruroj movigxis tiom rapide ke ili estis preskaux nevideblaj, kaj kvankam multe malpli granda ol la kalesxocxevalo gxi transiris la teron multe pli rapide. Antaux ol ili atingis la arbojn la Segcxevalo estis multe antaux Jacxjo, kaj la ligna besto revenis al la komencloko kaj estis fervore huraata de la Ozanoj antaux ol Jacxjo venis anhelegante al la baldakeno kie la Princino kaj sxiaj amikoj sidis.

Mi bedauxras raporti ke Jacxjo ne nur hontis pro sia malvenko sed dum momento li malsukcesis regi sian koleron. Dum li rigardis la komikan vizagxon de la Segcxevalo li imagis ke tiu ulo ridas pro li; do pro neregebla kolero li turnis sin kaj feroce batis per sia piedo, tiel ke lia rivalo falis kapsuben sur la teron, kaj unu el la kruroj kaj la maldekstra orelo rompigxis.

La sekvan momenton la Tigro kauxrigxis kaj saltigis sian grandan korpon tra la aero rapide kaj malrezisteble kiel kuglo el kanono. La besto frapegis sxultron de Jacxjo kaj kauxzis ke la miranta kalesxocxevalo ruligxu ripete, dum la rigardantoj lauxtege kaj gxoje kriis, cxar ilin ege malplacxis la fivengxo kiun li faris.


La Tigro frapegis sxultron de Jacxjo.

Kiam Jacxjo rekonsciigxis kaj sidigxis li trovis la Malkuragxan Leonon unuflanke kaj la Malsatan Tigron aliflanke, kaj iliaj okuloj ardadis kiel fajro.

"Mi certe pardonpetas," diris Jacxjo, humile. "Mi miskondutis piedbatante la Segcxevalon, kaj mi bedauxras ke mi koleris je li. Li venkis en la konkuro, kaj juste venkis; sed kion povas fari karna cxevalo konkure kun senlaca ligna besto?"

Auxdinte tiun pardonpeton la Tigro kaj la Leono cxesis batadi per siaj vostoj kaj reiris al la flanko de la Princino digne.

"Neniu damagxu amikon nian antaux ni," grumblis la Leono; kaj Zeb kuris al Jacxjo kaj flustris ke se li ne regos sian koleron estonte li versxajne dissxirigxos.

Nun la Stana Lignohakisto trancxis rektan kaj fortan brancxon de arbo per sia brilanta hakilo kaj faris novan kruron kaj novan orelon por la Segcxevalo; kaj kiam ili estis firme fiksitaj al gxi Princino Ozma prenis la diademon de sia kapo kaj metis gxin sur la kapon de la konkurvenkinto. Diris sxi:

"Mia amiko, mi premias vin pro via rapido, kaj proklamas vin Princo de Cxevaloj, cxu de ligno cxu de karno; kaj de nun cxiu alia cxevalo-almenaux en la Lando Oz-taksigxu imitajxo, kaj vi la vera Cxampiono de via raso."

Oni denove aplauxdis pro tio, kaj post tio Ozma remetigis la juvelitan selon sur la Segcxevalon kaj mem rajdis la venkinton retre al la urbo cxe la antauxo de la granda procesio.

"Pli bone mi estu feo," grumblis Jacxjo, dum li malrapide hejmentiris la kalesxon; "cxar esti nur ordinara cxevalo en felando signifas esti tute senvalora. Cxi tiu ne estas loko por ni, Zeb."

"Tamen estas bonfortune ke ni sukcesis veni cxi tien," diris la knabo; kaj Jacxjo pensis pri la senluma kavo, kaj akordis kun li.

Cxapitro 18: La Proceso Kontraux la Katido Heuxreka