La Proceso Kontraux la Katido Heuxreka

SEKVIS pluraj tagoj da festado kaj gajeco, cxar tiom malnovaj amikoj ne ofte renkontigxis kaj multo estis rakontenda kaj diskutenda inter ili, kaj multaj amuzajxoj gxuendaj en cxi tiu placxega lando.

Ozma gxojis ke Doroteso estas apud sxi, cxar knabinoj sxiaagxaj kun kiuj la Princino povus dece amikigxi estis tre malmultaj, kaj ofte la juna Regantino de Oz estis solsenta pro manko de kompaninoj.

La trian matenon post la alveno de Doroteo, dum sxi sidis kun Ozma kaj iliaj amikoj en gastakcepta cxambro, diskutante siajn iamajn aventurojn, la Princino diris al sia servistino:

"Bonvolu iri al mia buduaro, Jxelea, kaj prenu la blankan porketon kiun mi lasis sur mia galanteritablo. Mi volas ludi per gxi."

Jxelea tuj foriris por plenumi la taskon, kaj sxi tiom longe estis for ke ili preskaux forgesis sxian devon kiam la verderoba knabino revenis kun vizagxo montranta cxagrenigxon.

"La porketo ne troveblas, via Mosxto," diris sxi.

"Ne troveblas!" krietis Ozma. Cxu vi certas?

"Mi sercxis en cxiu parto de la cxambro," la servistino respondis.


Doroteo kaj Ozma konversaciis.

"Cxu la pordo ne estis fermita?" demandis la Princino.

"Jes, via Mosxto; mi certas ke jes; cxar kiam mi malfermis gxin la blanka katido de Doroteo elrampis kaj suprenkuris la sxtuparon."

Auxdinte tion, Doroteo kaj la Sorcxisto alarmite rigardis unu al la alia, cxar ili memoris kiom ofte Heuxreka volegis mangxi porketon. La knabineto tuj starigxis.

"Venu, Ozma," sxi diris, maltrankvile; "ni mem iru sercxi la porketon."

Do la du iris al la vestigxocxambro de la Princino kaj zorge sercxis en cxiu angulo kaj inter la vazoj kaj korboj kaj ornamajxoj kiuj staris diversloke en la bela buduaro. Sed nenian spuron ili povis trovi de la besteto kiun ili sercxis.

Doroteo jam preskaux larmadis, kaj Ozma estis kolera kaj indigna. Kiam ili revenis al la aliaj la Princino diris:

"Estas preskaux certe ke mian belan porketon mangxis tiu fikatido, kaj se tio estas vera la kriminto estas punenda."

"Mi ne kredas ke Heuxreka farus tian fiagon!" kriis Doroteo, tre malfelicxa. "Bonvolu iri kaj alporti mian katidon, Jxelea, kaj ni auxskultu kion sxi diros pri la afero."

La verda knabino forrapidis, sed baldaux sxi revenis kaj diris:

"La katido rifuzas veni. Sxi minacis elgrati miajn okulojn se mi tusxos sxin."

"Kie sxi estas?" demandis Doroteo.

"Sub la lito en via propra cxambro," estis la respondo.

Do Doroteo kuris al sia cxambro," kaj trovis la katidon sub la lito.

"Venu al mi, Heuxreka!" sxi diris.

"Ne," respondis la katido, per malobeema tono.

"Ho Heuxreka! Kial vi miskondutas?"

La katido ne respondis.

"Se vi ne venos al mi tuj," dauxrigis Doroteo, provokite, "mi prenos mian Magian Zonon kaj volos ke vi estu en la Lando de la Gurgloj."

"Kial vi volas min?" demandis Heuxreka, kiun alarmis tiu minaco.

"Vi devos iri al Princino Ozma. Sxi volas paroli kun vi."

"Bone," respondis la katido, elrampante. "Mi ne timas Ozman, nek iun alian."

Doroteo reportis sxin en siaj brakoj al kie sidis la aliaj silente, malfelicxe kaj penseme.

"Diru al mi, Heuxreka," diris la Princino milde: "cxu vi mangxis mian belan porketon?"

"Mi rifuzas respondi tian stultan demandon," asertis Heuxreka, minace.

"Sed jes, kara, vi respondos," Doroteo deklaris. "La porketo malaperis, kaj vi kuris el la cxambro kiam Jxelea malfermis la pordon. Do, se vi ne estas kulpa, Heuxreka, vi devas diri al la Princino kial vi estis en sxia cxambro, kaj kio okazis al la porketo."

"Kiu akuzas min? demandis la katido, defie.

"Neniu" respondis Ozma. "Nur viaj agoj akuzas vin. La fakto estas ke mi lasis mian malgrandan dorlotbeston en mia vestigxocxambro kusxantan dormante sur la tablo; kaj vi iel kasxe eniris sen mia scio. Kiam la pordo estis poste malfermita vi elkuris kaj kasxis vin-kaj la porketo tie ne estis."

"Ne estas mia afero," grumblis la katido.

"Ne estu impertinenta, Heuxreka," admonis Doroteo.

"Vi mem estas impertinentaj," diris Heuxreka, "kiam vi akuzas min pri krimo kiam vi ne povas pruvi gxin kaj nur konjektas."


Portreto de la Sorcxisto de Oz

Ozma nun multe koleris pro la konduto de la katido. Sxi alvokis sian Kapitan-Generalon, kaj kiam la longa, maldika oficiro venis sxi diris:

"Forportu cxi tiun katidon al karcero, kaj tenu sxin sekure enfermitan en gxi dum sxi atendos legxan proceson kontraux sxi pro akuzo pri murdo."

Do la Kapitan-Generalo prenis Heuxrekan de la brakoj de la nun ploranta Doroteo kaj malgraux la minacoj kaj gratoj de la katido portis gxin al la karcero.

"Kion ni faru nun?" demandis la Birdotimigilo, gxemante, cxar tia krimo malfelicxigis la tutan grupon.

"Mi vokos la Tribunalon kunveni en la Tronocxambro je la tria horo," respondis Ozma. "Mi mem estos la jugxisto, kaj la katido estos juste jugxata."

"Kio okazos se sxi estas kulpa?" demandis Doroteo.

"Sxi devos morti," respondis la Princino.

"Nauxfoje?" demandis la Birdotimigilo.

"Tiomfoje kiom necesos," estis la respondo. "Mi petas ke la Stana Lignohakisto defendu la enkarcerigiton, cxar li havas tiom molan koron ke mi certas ke li faros cxion eblan por savi sxin. Kaj la Sxancel-Insekto estos la Oficiala Akuzisto, cxar li estas tiom erudita ke neniu povas trompi lin."

"Kiuj estos la jxurio?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Estu pluraj bestoj en la jxurio," diris Ozma, "cxar bestoj komprenas unu la alian pli bone ol ni homoj komprenas ilin. Do la jxurio konsistu el la Malkuragxa Leono, la Malsata Tigro, Jacxjo la Kalesxocxevalo, la Flava Kokino, la Birdotimigilo, la Sorcxisto, Tiktoko la Masxinulo, la Segcxevalo, kaj Zeb de la Rancxo Hugson. Jen naux personoj, laux la postulo de la legxo, kaj mia tuta popolo rajtos eniri por auxskulti la atestojn."

Ili nun disiris por prepari la malfelicxan ceremonion; cxar kiam ajn oni devas alvoki la legxon malfelicxo preskaux senescepte sekvas-ecx en felando kia Oz. Sed estas dirende ke la popolo de tiu Lando estis kutime tiom bonkonduta ke ne ekzistis ecx unu advokato inter ili, kaj jam de multaj jaroj la Reganto ne bezonis jugxi kriminton. La krimo murdo estas la plej fiega krimo, do granda ekscitigxo okazis en la Smeralda Urbo kiam oni informigxis pri la arestigxo kaj jugxigxo de Heuxreka.

La Sorcxisto, kiam li reiris al sia propra cxambro, estis profunde pensema. Li tute ne dubis ke Heuxreka ja mangxis la porketon, sed li komprenis ke oni ne povas plene fidi katidon cxar laux sia naturo gxi detruas kaj mangxas malgrandajn bestojn kaj ecx birdojn, kaj la malsovagxaj katoj kiujn ni havas en niaj domoj hodiaux estas idoj de la sovagxaj gxangalkatoj-vere tre ferocaj bestoj. La Sorcxisto sciis ke se la dorlotbesto de Doroteo pruvigxus kulpa kaj kondamnigxus morti la knabineto estus treege malfelicxa; do, kvankam li lamentis la morton de la porketo tiom kiom cxiu alia, li decidis savi la vivon de Heuxreka.

Alvokinte la Stanan Lignohakiston la Sorcxisto kondukis lin al angulo kaj flustris:

"Mia amiko, via devo estas defendi la blankan katidon kaj strebi savi sxin, sed mi opinias ke vi malsukcesos cxar Heuxreka jam delonge volas mangxi porketon, tion mi plencerte scias, kaj mi kredas ke sxi ne povis rezisti tiun tenton. Tamen sxia kondamnigxo kaj morto ne revivigus la porketon, sed nur malfelicxigus Doroteon. Do mi intencas pruvi la senkulpecon de la katido per trompo."

Li prenis el sia interna posxo unu el la restantaj ok porketoj kaj dauxrigis:

"Cxi tiun besteton vi kasxu sekure ie, kaj se la jxurio decidos ke Heuxreka kulpas do aperigu cxi tiun porketon kaj pretendu ke gxi estas la perdita besto. Cxiuj naux porketoj precize samaspektas, sekve neniu povos disputi vian pretendon. Tiu trompo savos la vivon de Heuxreka, kaj cxiuj el ni povos denove esti felicxaj."

"Mi ne amas trompi miajn amikojn," respondis la Stana Lignohakisto; "tamen, mia mola koro insistas ke mi savu la vivon de Heuxreka, kaj mi povas kutime fidi ke mia koro pravas. Do mi obeos vian ordonon, amiko Sorcxisto."

Post iom da pensado li metis la porketon en sian funelforman cxapelon, kaj remetis la cxapelon sur sian kapon kaj reiris al sia cxambro por mediti sian paroladon al la jxurio.

Cxapitro 19: La Sorcxisto Denove Trompas