Zeb Reiras al la Rancxo

EFEKTIVE Heuxrekan multe surprizis trovi ke sxi plu estas malaprobata; sed tiel estis, ecx kvankam sxi ne mangxis la porketon. Cxar la Ozanoj sciis ke la katido intencis fari la krimon, kaj ke nur akcidento malhelpis sxin plenumi gxin; tial ecx la Malsata Tigro preferis ne esti kun sxi. Oni malpermesis al Heuxreka vagi en la palaco kaj sxi devis resti en la cxambro de Doroteo; do sxi komencis petegi sian mastrinon sendi sxin al alia loko kie sxi estos pli felicxa.

Doroteo mem multe volis reiri hejmen, do sxi promesis al Heuxreka ke ili ne longe plu restos en la lando Oz.

La sekvan vesperon post la proceso la knabineto petigis ke Ozma permesu sxin rigardi per la sxorcxita bildo, kaj la Princino volonte konsentis. Sxi kondukis la infanon al la cxambro kaj diris:

"Esprimu vian deziron, kara, kaj la bildo montros al vi la scenon kiun vi deziras vidi."

Tiel Doroteo trovis, per la sorcxita bildo, ke Onklo Henriko jam reiris al la kultivejo en Kansas, kaj sxi ankaux vidis ke kaj li kaj Onklino Em portas funebrajn vestojn, cxar ili kredis sian nepineton mortigita de la tertremo.

"Vere," diris la knabino, maltrankvile, "mi nepre reiru kiel eble plej baldaux al miaj propraj parencoj."

Zeb ankaux volis vidi sian hejmon, kaj kvankam li ne trovis funebrantojn, kiam li vidis la Rancxon Hugson en la bildo li sopiris reiri tien.

"Cxi tiu estas bonega lando, kaj mi amas cxiujn logxantojn cxi tie," li diris al Doroteo. "Sed, lauxfakte, sxajne ne decas ke Jacxjo kaj mi estu en felando, kaj la maljuna cxevalo petegas min reiri hejmen ekde kiam li perdis en la konkuro. Do se vi povos trovi metodon fari tion, ni multe dankos vin."

"Ozma povos fari tion, facile," respondis Doroteo. "Morgaux matene mi reiros al Kansas kaj vi povos iri al Kal'fornio."

Tiu lasta vespero estis tiom plezuriga ke la knabo neniam forgesos gxin, neniam dum sia tuta vivo. Cxiuj kunestis (escepte de Heuxreka) en la belaj cxambroj de la Princino, kaj la Sorcxisto prezentis kelkajn novajn trukojn, kaj la Birdotimigilo rakontadis, kaj la Stana Lignohakisto kantis amkanton per belsona, metala vocxo, kaj cxiuj ridis kaj multe gxuis. Poste Doroteo strecxis la risortojn de Tiktoko kaj li dancis jxigon por distri la grupon, kaj post tio la Flava Kokino rakontis kelkajn proprajn aventurojn kun la Regxo de la Knomoj en la Lando Ev.

La Princino donis bongustegajn mangxajxojn al tiuj kiuj kapablas mangxi, kaj kiam la enlitigxa horo de Doroteo alvenis la grupo disiris post intersxangxo de multaj amikemaj sentoj.

La sekvan matenon cxiuj grupigxis por la fina adiauxo, kaj multaj oficistoj kaj palacanoj venis por rigardi la imponajn ceremoniojn.

Doroteo tenis Heuxrekan en siaj brakoj kaj ame adiauxis siajn amikojn.

"Nepre revenu, iam," diris la malgranda Sorcxisto; kaj sxi promesis fari tion se eblos.

"Sed Onklo Henriko kaj Onklino Em bezonas ke mi helpu ilin," sxi pludiris, "do mi neniam povos foresti dumlonge de la kultivejo en Kansas."

Ozma surportis la Magian Zonon; kaj, kiam sxi adiauxe kisis Doroteon kaj esprimis sian deziron, la knabineto kaj sxia katido malaperis tujtuje.

"Kie sxi estas?" demandis Zeb, iom konfuzita pro la subita okazo.

"Sxi jam salutas siajn onklon kaj onklinon en Kansas," respondis Ozma, ridetante.

Nun Zeb venigis Jacxjon, jam jungitan al la kalesxo, kaj sidigxis sur la benkon.

"Mi multege dankas vin pro viaj komplezoj," diris la knabo, "kaj cxar vi savis mian vivon kaj resendos min hejmen post la multaj gxuplenaj spertoj cxi tie. Mi opinias ke cxi tiu estas la plej bela lando en la mondo; sed cxar ni ne estas feoj Jacxjo kaj mi opinias ke ni nepre estu kie decas-tio estas cxe la Rancxo. Adiaux al cxiuj!"

Li ekskuigxis kaj frotis siajn okulojn. Jacxjo trotadas laux la bone konata vojo, skuante siajn orelojn kaj voston kontente. Tuj antaux ili estas la barilpordoj de la Rancxo Hugson, kaj Onklo Hugson nun elvenas kaj staras kun siaj brakoj suprenetenditaj kaj kun malferma busxo, rigardante surprizegite.

"Jadi, jadi! Estas Zeb-kaj ankaux Jocxjo!" li kriis. "Kie en la mondo vi estis, mia knabo?"

"Nu, en la mondo, Onklo," respondis Zeb, ridante.