Devo Vokas

Glinda, la bona Sorcxistino de Oz, sidis en la granda korto de la palaco, cxirkauxate de siaj honorulinoj - cent el la plej belaj knabinoj de la Felando Oz. La korto de la palaco estis konstruita el malofta marmoro, belege polurita. Fontoj tintadis muzike tie kaj tie; la vasta kolonaro, sen muro sudaflanke, permesis ke la knabinoj, kiam ili levis siajn kapojn de sia brodado, rigardadu pejzagxon de rozkoloraj kampoj kaj arbaretoj plenaj de fruktoj aux kovritaj de dolcxodoraj floroj. De tempo al tempo unu el la knabinoj komencis kanton, kaj la aliaj partoprenis en la rekantajxo, aux unu levis sin kaj dancis, gracie svingetante sin laux la muziko de harpo ludata de kunulino. Kaj tiam Glinda ridetis, gxoje vidante ke sxiaj knabinoj kunmiksas ludon kaj laboron.

Baldaux inter la kampoj objekto estis videbla, sekvante la largxan padon kiu kondukis al la portalo de la kastelo. Kelkaj el la knabinoj rigardis tiun objekton envie; la Sorcxistino nur rigardetis gxin kaj kapjesis per sia majesta kapo kvazaux gxi placxas, cxar gxi signifis la venon de sxia amikino kaj mastrino-la sola persono en la tuta lando al kiu Glinda klinis sin.

Laux la pado trotis ligna besto ligita al rugxa cxaro, kaj kiam la kurioza tirbesto haltis cxe la portalo descendis el gxi du junaj knabinoj, Ozma, Reganto de Oz, kaj sxia kunulino, Princino Doroteo. Ambaux estis vestitaj per simplaj blankaj muslinaj roboj, kaj kurante supren sur la marmoraj sxtupoj de la palaco ili ridis kaj babiladis tiom gaje kiom se ili ne estus la plej gravaj personoj en la plej bela felando de la mondo.

La honorulinoj levis sin kaj staris kun klinitaj kapoj por saluti la regxinan Ozman, dum Glinda antauxeniris kun siaj brakoj etenditaj por saluti siajn gastojn.

"Ni nur vizitas, komprenu," diris Ozma. " Kaj Doroteo kaj mi demandis al ni kiel pasigi la tagon kaj ni ekpensis ke ni de pluraj semajnoj ne estas en via Lando de la Kveluloj, do ni prenis la Segcxevalon kaj rajdis rekte cxi tien."

"Kaj tiom rapide ni veturis," pludiris Doroteo, "ke niaj hararoj estas tute malorditaj, cxar la Segcxevalo faras propran venton. Kutime oni bezonas tagon por veturi cxi tien el la Smeralda Urbo, sed mi kredas ke ni uzis ne pli ol du horojn cxifoje."

"Vi estas vere bonvenaj," diris Glinda la Sorcxistino, kaj sxi kondukis ilin tra la korton al sia belega akceptohalo. Ozma prenis brakon de sia gastigantino, sed Doroteo iom postrestis, kisante kelkajn honorulinojn kiujn sxi plej bone konis, parolante kun aliaj, kaj sentigante al cxiuj ke sxi estas ilia amikino. Kiam fine sxi restis kun Glinda kaj Ozma en la akcepto-halo, sxi trovis ilin serioze parolantaj pri la stato de la popolo, kaj kiel pli felicxigi kaj kontentigi ilin-kvankam ili jam estis la plej felicxaj kaj kontentaj personoj en la tuta mondo.

Kompreneble tio interesis Ozman, sed gxi ne multe interesis Doroteon, do la knabineto kuris al granda tablo sur kiu kusxis malferma la Granda Arkivo-Libro de Glinda.

Tiu libro estas unu el la plej grandaj trezoroj en Oz, kaj la Sorcxistino taksas gxin pli utila ol iu ajn alia el sxiaj magiajxoj. Pro tio gxi estas firme ligita al la granda marmora tablo per oraj cxenoj, kaj kiam ajn Glinda foriras de sia hejmo sxi kunsxlosas la Grandan Libron per kvin juvelitaj sxeruroj, kaj portas la sxlosilojn sekure kasxitajn en sia sino.

Mi supozas ke ne ekzistas en iu felando magiajxo komparebla kun la Arkivo-Libro, sur kies pagxoj konstante presigxas raporto pri cxiu evento kiu okazas en cxiu parto de la mondo, je precize la sama momento kiam gxi okazas. Kaj la raportoj estas cxiam fidindaj, kvankam kelkfoje ili ne donas tiom da detaloj kiom oni deziras. Sed multaj eventoj okazas, do la raportoj devas esti mallongaj cxar alie ecx la Granda Libro de Glinda ne povus enteni cxiujn.

Glinda rigardis la raportojn plurfoje cxiun tagon, kaj Doroteo, kiam ajn sxi vizitis la Sorcxistinon, amis rigardi en la Libron kaj vidi kio okazas cxie. Ne estis multaj raportoj pri la Lando Oz, kiu estas kutime pacoplena kaj seneventa, sed hodiaux Doroteo trovis ke io tre interesas sxin. Efektive, la presitaj literoj ekaperadis sur la pagxo dum sxi rigardis.

"Jen strangajxo!" sxi krietis. "Cxu vi sciis, Ozma, ke ekzistas en via Lando Oz homoj nomataj Premloj?"

"Jes," respondis Ozma, venante al sxia flanko, "mi scias ke sur la Mapo de la Lando Oz, desegnita de Profesoro Sxancelinsekto, estas loko nomita 'Prml', sed kiaj estas la Premloj mi ne scias. Mi konas neniun kiu vidis ilin aux auxdis pri ili. La Premlo-Lando estas for cxe la plejsupra rando de la Lando de la Gilikuloj, kun la sabla, netransirebla dezerto unuflanke kaj la montoj de Ugabu aliflanke. Pri tiu parto de la Lando Oz mi scias tre malmulte."

"Mi supozas ke ankaux neniu alia scias multon pri gxi, escepte de la Premloj mem," komentis Doroteo. "Sed la Libro diras: 'La Premloj de Oz komencas militon kontraux la Platkapuloj de Oz, kaj versxajne rezultos batalado kaj multaj problemoj."

"Cxu nur tion diras la Libro?" demandis Ozma.

"Jen cxiu vorto," diris Doroteo, kaj Ozma kaj Glinda ambaux rigardis la Arkivon kaj aspektis surprizitaj kaj perpleksaj.

"Diru al mi, Glinda," diris Ozma, "kiuj estas la Platkapuloj?"

"Mi ne povas, via Mosxto," konfesis la Sorcxistino. "Antaux nun mi neniam auxdis pri ili, nek mi iam ajn auxdis mencion pri la Premloj. En la foraj anguloj de Oz estas multaj kuriozaj kasxitaj triboj de homoj, kaj kompreneble mi ne konas tiujn kiuj neniam eliras el siaj propraj landoj kaj kiujn neniam vizitas homoj el nia favorata parto de Oz. Tamen, se vi deziras tion, mi povos informigxi per miaj sorcxartoj iom pri la Premloj kaj la Platkapuloj."

"Bonvolu," respondis Ozma serioze. "Komprenu, Glinda, se cxi tiuj estas homoj en Oz ili estas miaj regatoj kaj mi ne povas permesi militojn aux problemojn en la Lando kiun mi regas, se eblas al mi malebligi."

"Tute bone, via Mosxto," diris la Sorcxistino. "Mi klopodos akiri informon por gvidi vin. Bonvolu pardoni ke dum iom da tempo mi forestos en mia Cxambro de Magio kaj Sorcxo."

"Cxu mi rajtos akompani vin?" demandis Doroteo, fervore.

"Ne, Princino," estis la respondo. "Gxenus la sorcxon se iu kuncxeestus."

Do Glinda sxlosis sin en sian propran Cxambron de Magio kaj Doroteo kaj Ozma atendis pacience sxian revenon.

Post proksimume horo Glinda aperis, aspektante profunde enpensema.

"Via Mosxto," sxi diris al Ozma, "la Premloj logxas sur Magia Insulo en granda lago. Pro tio-cxar la Premloj uzas magion-mi malmulton povas trovi pri ili."

"Nu, mi ne sciis ke ekzistas lago en tiu parto de Oz," krietis Ozma. "La mapo montras ke rivero trairas la Landon de la Premloj, sed gxi montras neniun lagon."

"Cxar la persono kiu faris la mapon neniam vizitis tiun parton de la lando," klarigis la Sorcxistino. "La lago certe ekzistas, kaj en la lago estas insulo-Magia Insulo-kaj sur tiu insulo logxas la homoj nomataj Premloj."

"Kiaj ili estas?" demandis la Regantino de Oz.

"Mia magio ne povas informi min pri tio," konfesis Glinda, "cxar la magio de la Premloj malebligas ke iu ekster ilia regno sciu ion ajn pri ili."

"Scias la Platkapuloj, cxar ili planas batali la Premlojn," sugestis Doroteo.

"Eble," respondis Glinda, "sed ankaux pri la Platkapuloj mi povas akiri malmultan informon. Ili estas popolo logxanta sur monto tuj sude de la Lago de la Premloj. La monto havas krutajn flankojn kaj largxan, malplatan supron, kvazaux baseno, kaj en cxi tiu baseno la Platkapuloj havas siajn logxejojn. Ankaux ili estas magiuloj kaj kutime restas apartaj kaj malpermesas ke eksteruloj vizitu ilin. Mi informigxis ke ekzistas proksimume cent personoj-viroj, virinoj kaj infanoj-kaj la Premloj precize cent unu."

"Pri kio ili kverelis, kaj kial ili volas batali unu la alian?" estis la sekva demando de Ozma.

"Mi ne povas informi vian Mosxton pri tio," diris Glinda.

"Sed jen!" kriis Doroteo, "estas kontrauxlegxe ke iu ajn escepte de Glinda kaj la Sorcxisto magias en la Lando Oz, do se tiuj du strangaj popoloj estas magiuloj ili malobeas la legxon kaj estas punindaj!"

Ozma ridetis al sia malgranda amikino.

"Personoj kiuj ne konas min nek miajn legxojn," sxi diris, "prave ne obeas miajn legxojn. Ni scias nenion pri la Premloj aux la Platkapuloj, do versxajne ili scias nenion pri ni."

"Sed ili devus scii, Ozma, kaj ni devus scii. Kiu informos ilin, kaj kiel ni bonkondutigos ilin?"

"Tion," respondis Ozma, "mi nun pripensas. Kion vi konsilas, Glinda?"

La Sorcxistino uzis iom da tempo pripensante tiun demandon, antaux ol respondi. Poste sxi diris:

"Se vi ne informigxus pri la ekzisto de la Platkapuloj kaj la Premloj, per mia Arkivo-Libro, vi tute ne okupus vin pri ili aux iliaj kvereloj. Do, se vi ne atentos tiujn popolojn, vi eble neniam denove auxdos pri ili."

"Sed tio estus misa," deklaris Ozma. "Mi estas Reganto de la tuta Lando Oz, inkluzive de la Lando de la Gilikuloj, la Lando de la Kveluloj, la Lando de la Palpbrumoj, kaj la Lando de la Mangxtuloj, krome ankaux de la Smeralda Urbo, kaj cxar mi estas la Princino de cxi tiu felando mia devo estas certigi ke mia tuta popolo-kie ajn ili estas-estas felicxaj kaj kontentaj kaj solvi iliajn disputojn kaj malebligi kverelojn. Do kvankam la Premloj kaj Platkapuloj ne konas min kaj ne scias ke mi estas ilia lauxrajta Reganto, mi nun scias ke ili logxas en mia regno kaj estas miaj regatoj, do mi ne plenumus mian devon se mi fortenus min de ili kaj lasus ilin batali."

"Vera fakto, Ozma," komentis Doroteo. "Vi devas iri al la Lando de la Gilikuloj kaj certigi ke tiuj popoloj bone kondutos kaj cxesos kvereli. Sed kiel vi faros tion?"

"Tio estas enigmo ankaux por mi, via Mosxto," diris la Sorcxistino. "Povos esti dangxere se vi eniros tiujn strangajn landojn, kie la homoj estas eble ferocaj kaj militemaj."

"Mi ne timas," diris Ozma, ridetante.

"Ne temas pri timo," argumentis Doroteo. "Kompreneble ni scias ke vi estas feino, kaj ke ne eblas mortigi aux vundi vin, kaj ni scias ke vi havas multan propran magion kiel helpilon. Sed, Ozma kara, malgraux tio vi jam antaux nun suferegis pro viaj fimalamikoj, kaj ne estas gxuste ke Reganto de la tuta Oz endangxerigas sin."

"Eble tute ne estos dangxero," respondis Ozma, kun malgranda rido. "Ne imagu dangxeron, Doroteo, "cxar nepre oni imagu nur bonajxojn, kaj ni ne scias ke la Premloj kaj Platkapuloj estas fiuloj aux miaj malamikoj. Eble ili bone kondutos kaj obeos konsilon."

"Doroteo pravas, via Mosxto," asertis la Sorcxistino. "Estas vere ke ni scias nenion pri tiuj foraj regatoj, krom ke ili planas batali unu la alian, kaj havas iom da magia povo disponebla. Tiaj uloj malamas akcepti ke aliuloj altrudas sin kaj ili pli versxajne malamos vian venon inter ilin ol akceptos vin amikeme kaj gracie laux via merito."

"Se vi havus armeon kunpreneblan," aldonis Doroteo, "estus malpli malbone; sed ne ekzistas armeo en la tuta Oz."

"Mi havas unu soldaton," diris Ozma.

"Jes, la soldato kun la verda barbo; se li timegas sian pafilon kaj neniam sxargas gxin. Mi certas ke li forkurus anstataux batali. Kaj unu soldato, ecx kuragxa, ne povus multe efiki kontraux ducent unu Platkapuloj kaj Premloj."

"Kion do, amikoj, vi sugestas?" demandis Ozma.

"Mi konsilas ke vi sendu la Sorcxiston de Oz al ili, kaj li informu ilin ke batali estas kontraux la legxoj de Oz, kaj ke vi ordonas ke ili repacigxu kaj amikigxu," proponis Glinda. "La Sorcxisto diru al ili ke ili punigxos se ili rifuzos obei la ordonojn de la Princino de la tuta Lando Oz."

Ozma kapneis, indikante ke la konsilo ne placxis al sxi.

"Sed kion se ili rifuzus?" sxi demandis. "Mi devus plenumi mian minacon kaj puni ilin, kaj tio estus malplacxa kaj malfacila. Mi certas ke estos pli bone ke mi iru paceme, sen armeo kaj armite nur per mia auxtoritato kiel Reganto, kaj petegu ilin obei min. Tiam, se ili montrigxos obstinaj, mi povos turni min al alia rimedo por obeigi ilin."

"Estas delikata afero, negrave kiel oni rigardas gxin," gxemis Doroteo. "Mi bedauxras, nun, ke mi rimarkis la informon en la Granda Libro."

"Sed cxu vi ne povas kompreni, mia kara, ke mi devas plenumi mian devon, nun kiam mi konscias pri tiu problemo?" demandis Ozma. "Mi firme intencas tuj iri al la Magia Insulo de la Premloj kaj al la sorcxita monto de la Platkapuloj, kaj malebligi militon kaj malpacon inter iliaj logxantoj. Nur estas decidende cxu estos pli bone ke mi iru sola, aux faru grupon de miaj amikoj kaj lojalaj subtenantoj kiuj akompanu min."

"Se vi iros mi volas ankaux iri," deklaris Doroteo. "Negrave kio okazos estos plezure-cxar cxia ekscitigxo estas plezura- kaj mi nenial volus ne sperti gxin!"

Nek Ozma nek Glinda atentis tiun deklaron, cxar ili profunde pripensadis la seriozan aspekton de cxi tiu proponita aventuro.

"Multaj amikoj volonte akompanus vin," diris la Sorcxistino, "sed neniu el ili povus ecx iomete protekti vin se vi renkontus dangxeron. Vi mem estas la plej potenca feino en Oz, kvankam kaj mi kaj la Sorcxisto disponas pri pli varia aro da magiaj artoj. Tamen, vi disponas pri unu arto kiun neniu alia persono en la mondo povas egali-la arton akiri la amon de aliaj personoj kaj instigi ke aliaj personoj amu riverenci antaux via gracia cxeesto. Pro tio mi kredas ke vi povos fari pli da bono sole ol kun granda nombro da regatoj akompanantaj vin."

"Ankaux mi kredas tion," konsentis la Princino. "Mi estos tute kapabla protekti min, komprenu, sed eble mi ne povus egale bone protekti aliulojn. Tamen mi ne sercxas oponon. Mi parolos al tiuj popoloj per amikemaj vortoj kaj solvos ilian disputon-negrave kia gxi estas- juste."

"Cxu vi ne kunprenos min?" petegis Doroteo. "Vi bezonos iun akompananton, Ozma."

La Princino ridetis al sia malgranda amikino.

"Mi tute ne scias kial vi ne akompanu min," estis sxia respondo. "Du knabinoj ne estas tre batalaspektaj kaj ili ne suspektos pri ni ke ni venas pro alia celo ol amikeco kaj paco. Sed, por malebligi militon kaj malpacon inter tiuj koleraj popoloj, ni devas tuj iri al ili. Ni reiru tuj al la Smeralda Urbo kaj preparu por ke ni komencu nian veturon frue morgaux matene."

Al Glinda ne tute placxis tiu plano, sed sxi ne povis elpensi pli bonan rimedon por solvi la problemon. Sxi sciis ke Ozma, pro siaj mildeco kaj dolcxa humoro, kutimis resti kun kiu ajn decido sxi faris kaj ne estis facile forturnebla de sia celo. Krome sxi ne povis koncepti grandan dangxeron por la feina Reganto de Oz en la entrepreno, ecx se la nekonata popolo kiun si vizitos montrigxos obstinaj. Sed Doroteo ne estis feino; sxi estis knabineto kiu venis el Kansas por logxi en la Lando Oz. Doroteo eble renkontos dangxerojn kiuj por Ozma estus malgravaj sed por "Terulino" estus tre gravaj.

La fakto mem ke Doroteo logxis en Oz, kaj sxia amikino Ozma faris sxin Princino, malebligis ke sxi mortos aux suferos gravan korpodoloron dum sxi logxos en tiu felando. Sxi ankaux ne povis plu kreski, kaj restos cxiam la sama knabineto kiu venis al Oz, escepte de se sxi foriros de tiu felando aux estos sxtelita el gxi. Sed malgrauxe, Doroteo estis mortkapabla, kaj povus eble detruigxi, aux kasxigxi kie neniu el sxiaj amikoj povus trovi sxin. Eblus, ekzemple, ke iu distrancxus sxin, kaj la pecoj, kvankam plu vivantaj kaj sendoloraj, povus vaste dissxutigxi; aux sxi eble enterigxus tre profunde, aux "detruigxus" alimaniere fare de fimagiistoj, se nenio tauxge protektus sxin. Tiujn faktojn Glinda pripensadis dum sxi pasxis regxine en sia marmora halo.

Fine la bona Sorcxistino pauxzis kaj tiris ringon de sia fingro, kaj transdonis gxin al Doroteo.

"Portu tiun ringon konstante gxis via reveno," sxi diris al la knabino. "Se serioza dangxero minacos vin, turn la ringon sur via fingro unufoje dekstren kaj post tio unu fojon maldekstren. Tio sonigos la alarmilon en mia palaco kaj mi tuj venos savi vin. Sed uzu la ringon nur se vin vere minacas detruo. Dum vi restos kun Princino Ozma mi kredas ke sxi povos protekti vin kontraux cxio malpli dangxera."

"Dankon, Glinda," respondis Doroteo dankeme, dum sxi metis la ringon sur sian fingron. Mi ankaux surportos mian Magian Zonon kiun mi prenis de la Regxo de la Knomoj, do versxajne mi estos sekura kontraux io ajn kion volos fari al mi la Premloj kaj Platkapuloj.

Ozma devis fari multajn arangxojn antaux ol povi foriri de sia trono kaj sia palaco en la Smeralda Urbo, ecx por nur kelktaga veturo, do sxi adiauxis Glindan kaj kun Doroteo sxi grimpis en la Rugxan Cxaron. Vorto al la ligna Segcxevalo instigis tiun mirindan beston komenci la reiron, kaj tiom rapide li kuris ke Doroteo ne povis paroli aux fari ion ajn alian ol firme teni sian segxon dum la tuta reveturo al la Smeralda Urbo.

Cxapitro 2: Ozma kaj Doroteo