Ozma kaj Doroteo

Logxanta en la palaco de Ozma tiutempe estis vivanta Birdotimigilo, tre rimarkinda kaj inteligenta besto kiu iam regis la Landon Oz dum mallonga periodo kaj estis multe amata kaj respektata de la tuta popolo. Iam Mangxtula kultivisto plenigis malnovan vestokompleton per pajlo kaj metis plenigitajn botojn sur la piedojn kaj uzis paron da plenigitaj katunaj gantoj kiel manojn. La kapo de la Birdotimigilo estis plenigita sako ligita al la korpo, kun okuloj, nazo, busxo kaj oreloj pentritaj sur la sako. Kiam cxapelo estis sur la kapo, la tuto estis bona homimitajxo. La kultivisto metis la Birdotimigilon sur stangon en sia maizkampo kaj gxi ekvivis kuriozmaniere. Doroteon, kiu preterpasadis la kampon, alvokis la viva Birdotimigilo kaj sxi levis lin de lia stango. Li akompanis sxin al la Smeralda Urbo, kie la Sorcxisto de Oz donis al li bonegan cerbon, kaj la Birdotimigilo baldaux farigxis grava persono.

Ozma taksis la Birdotimigilon unu el siaj plej bonaj amikoj kaj plej lojalaj regatoj, do la matenon post sia vizito al Glinda sxi petis lin anstatauxi sxin kiel Reganto de la Lando Oz dum sxi forestos veturante, kaj la Birdotimigilo tuj akceptis sendemande.

Ozma avertis Doroteon gardi sekreta la veturon kaj diri nenion al iu ajn pri la Premloj kaj la Platkapuloj antaux ilia reveno, kaj Doroteo promesis obei. Sxi sopiregis informi siajn amikinojn, etan Troton kaj Betsyn Bobbin, pri la aventuro kiun ili entreprenas, sed evitis diri vorton pri la temo kvankam ambaux tiuj knabinoj logxis kun sxi en la palaco de Ozma.

Efektive, nur Glinda la Sorcxistino sciis ke ili iras, gxis post ilia foriro, kaj ecx la Sorcxistino ne sciis gxuste kion ili intencas fari.

Princino Ozma prenis la Segcxevalon kaj la Rugxan Cxaron, kvankam sxi ne certis ke ekzistas cxarvojo tute gxis la Lago de la Premloj. La Lando Oz estas iom granda loko, cxirkauxata cxiuflanke de Mortiga Dezerto kiu estas netransirebla, kaj la Lando de la Premloj, laux la mapo, estis en la plej fora nordokcidenta parto de Oz, borde de la norda dezerto. Cxar la Smeralda Urbo estis en la preciza centro de Oz, la vojo de tie al la Premloj ne estis malgranda.

Proksime al la Smeralda Urbo la lando estas dense logxata cxiudirekte, sed ju pli oni foriras de la urbo des malpli estas da homoj, kaj la partoj kiuj estas borde de la dezerto havas malgrandajn logxantarojn. Ankaux malmulte konataj de la popolo de Oz estas tiuj foraj regionoj, escepte de la sudo kie logxas Glinda kaj kie Doroteo ofte vagis dum esplorveturoj.

Plej malmulte konata estas la Lando de la Gilikuloj, kiu estas la logxejo de multaj strangaj bandoj de popoloj inter siaj montoj kaj valoj kaj arbaroj kaj riveroj, kaj Ozma nun celis la plej foran parton de la Lando de la Gilikuloj.

"Mi vere bedauxras," diris Ozma al Doroteo, dum ili forveturis en la Rugxa Cxaro, "ne scii pli pri la mirinda Lando kiun mi regas. Mia devo estas konatigxi kun cxiu tribo de homoj kaj cxiu stranga kaj kasxita lando en la tuta Oz, sed min tiom okupas en mia palaco la farado de legxoj kaj la planado por la komforto de cxiuj kiuj logxas proksime de la Smeralda Urbo, ke mi ne ofte trovas tempon por longaj veturoj."

"Nu," respondis Doroteo, "ni versxajne trovos multon dum cxi tiu veturo, kaj certe ni sciigxos pri la Premloj kaj la Platkapuloj. Tempo ne multe gravas en la Lando Oz, cxar ni ne kreskas nek maljunigxas nek malsanigxas nek mortas, kiel en aliaj landoj; do, se ni esploros unu lokon post alia, iam ni scios cxion pri cxiu loketo en Oz."

Doroteo portis cxirkaux sia talio la Magian Zonon de la Regxo de la Knomoj, kiu protektis sxin kontraux damagxo, kaj la Magia Ringo donita al sxi de Glinda estis sur sxia fingro. Ozma nur metis malgrandan argxentan sceptron en sian sinon, cxar feinoj ne uzas kemiajxojn kaj herbojn kaj la magiilojn de sorcxistinoj kaj sorcxistoj. La Argxenta Sceptro estis la sola armilo agresa kaj defenda de Ozma kaj uzante gxin sxi povis fari multajn aferojn.

Ili foriris de la Smeralda Urbo gxuste je la sunlevigxo kaj la Segcxevalo kuris tre rapide tra la vojoj norden, sed post kelkaj horoj, la ligna besto devis malrapidigi siajn krurojn cxar la domoj de kultivistoj farigxis tre malmultaj kaj maloftaj kaj ofte tute ne ekzistis vojoj laux la direkto kien ili volis iri. Tiam ili transiris la kampojn, evitante grupojn de arboj kaj trairante la riverojn kaj riveretojn kiam ili atingis ilin. Sed fine ili atingis largxan montetoflankon dense kovritan de vepro, tra kiun la cxaro ne povis iri.

"Estos malfacile por vi kaj mi trairi sen sxiri niajn robojn," diris Ozma, "do ni devos lasi la Segcxevalon kaj la Cxaron cxi tie gxis nia reveno."

"Estas bone," Doroteo respondis. "Mi jam enuas pro veturado. Cxu vi s'pozas, Ozma, ke ni estas iom proksime al la Lando de la Premloj?"

"Mi ne scias, Doroteo kara, sed mi scias ke ni iradis gxustadirekten, do ni certe trovos gxin iam."

La vepro estis preskaux kia aro da nealtaj arboj, cxar gxi atingis gxis la kapoj de la du knabinoj, kiuj ne estis tre altaj. Ili devis malrekte trairadi gxis Doroteo timis ke ili perdigxos, kaj fine haltigis ilin kuriozajxo kiu baris ilin de plua irado. Gxi estis giganta araneajxo-kvazaux teksita de gigantaj araneoj-kaj la delikata puntajxo estis forte ligita al la brancxoj de la arbustoj kaj dauxris dekstren kaj maldekstren en la formo de duoncirklo. La fadenoj de tiu araneajxo estis brile purpuraj kaj teksitaj laux multaj artismaj desegnoj, sed gxi atingis de la tero al brancxoj super la kapoj de la knabinoj kaj formis ian barilon kiu enhegxis ilin.

"Tamen gxi ne aspektas tre fortika," diris Doroteo. "Eble ni povus trarompi." Sxi provis sed trovis la araneajxon pli fortika ol gxi aspektis. Malgraux cxia klopodo sxi ne povis rompi ecx unu fadenon.

"Ni devos reiri, mi kredas, kaj klopodi cxirkauxiri tiun strangan araneajxon," Ozma decidis.

Do ili turnis sin dekstren kaj, sekvinte la araneajxon trovis ke lauxsxajne gxi etendigxis por formi veran cirklon. Plu kaj plu ili iris gxis gxis fine Ozma diris ke ili revenis al la preciza loko cxe kiu ili komencis. "Jen posxtuko kiun vi faligis kiam ni estis cxi tie antauxe," sxi diris al Doroteo.

"Tiukaze oni konstruis la araneajxon malantaux ni, post kiam ni marsxis en la kaptilon," krietis la knabineto.

"Vere," akordis Ozma, "malamiko provis kapti nin."

"Kaj sukcesis," diris Doroteo. "Sed kiu?"

"Gxi estas aranea, mi certas," respondis Ozma, "sed la araneo devas esti giganta."

"Tutvere," kriis vocxo malantaux ili. Ili rapide turnis sin kaj vidis grandan purpuran araneon kiu sidis eble du metrojn for kaj rigardadis ilin per siaj malgrandaj brilantaj okuloj.

Poste rampis el inter la arbustoj dekduo pli da grandaj purpuraj araneoj, kiuj salutis la unuan kaj diris:

"La reto estas finita, Ho Regxo, kaj la fremduloj estas kaptitaj."

Al Doroteo neniom placxis la aspekto de tiuj araneoj. Ili havis grandajn kapojn, akrajn ungojn, malgrandajn okulojn kaj vilan hararon sur siaj tutaj purpuraj korpoj.

"Ili fiaspektas," sxi flustris al Ozma. "Kion ni faru?"

Ozma rigardis la araneon maltrankvilvizagxe.

"Kion vi celas kaptinte nin?" sxi demandis.

"Ni bezonas ke iu prizorgu nian domon," respondis la Regxo de la Araneoj. "Balaado kaj senpolvigado estas farendaj, kaj polurado kaj telerlavado, kaj mia popolo malamas fari tian laboron. Do ni decidis ke se fremduloj venos ni kaptos ilin kaj sklavigos ilin."

"Mi estas Princino Ozma, Reganto de la tuta Oz," diris la knabino digne.

"Nu, mi estas la Regxo de cxiuj Araneoj," estis la respondo, "sekve mi estas via mastro. Venu kun mi al mia palaco kaj mi instruos vin pri via laboro."

"Mi rifuzas," diris Doroteo ofendite. "Ni rifuzas obei vin."

"Pri tio nur atentu," respondis la Araneo severtone, kaj la sekvan momenton li jxetis sin rekte al Doroteo, malfermante la ungojn en siaj kruroj kaj celante kapti kaj pincxi sxin per la akraj puntoj. Sed la knabino portis sian Magian Zonon kaj ne estis vundita. La Regxo de la Araneoj ecx ne povis tusxi sxin.

Li rapide turnis sin kaj sin jxetis al Ozma, sed sxi tenis sian Magian Sceptron super lia kapo kaj la monstro rejxetigxis kvazaux frapite.

"Plej bone estos liberigi nin," Doroteo konsilis lin, "cxar vi vidas ke vi ne povas damagxi nin."

"Tion mi vidas," respondis la Regxo de la Araneoj kolere. "Via magio estas pli forta ol la mia. Sed mi ne helpos vin eskapi. Se vi sukcesos rompi la magian reton kiun mia popolo teksis vi povos foriri; se ne vi devos resti cxi tie kaj morti pro malsato."

"Estas pli da magio en mia felando ol mi ecx songxis," komentis la bela Ozma, gxemante pro bedauxro. "Evidentas ke miaj legxoj ne estas obeataj, cxar ecx tiuj monstraj araneoj defias min per magio."

"Ne gravas nun," diris Doroteo; "ni trovu kion ni povas fari por eskapi el cxi tiu kaptilo."

Nun ili ekzamenis tre zorge la araneajxon kaj miregis pro gxia fortikeco. Kvankam pli fajna ol la plej fajnaj haroj, gxi rezistis cxiun ilian klopodon rompi gxin, ecx kvankam ambaux knabinoj plenpeze jxetis sin kontraux gxin.

"Ni devos trovi ian ilon kiu trancxos la fadenojn de la araneajxo," diris Ozma, fine. "Ni cxirkauxsercxu tian ilon."

Do ili vagis inter la arbustoj kaj fine trovis neprofundan lageton, kiun formis malgranda bobelanta fonto. Doroteo klinis sin por trinki kaj trovis en la akvo verdan krabon, proksimume grandan kiel sxia mano. La krabo havis du grandajn akrajn pincxilojn, kaj tuj kiam Doroteo vidis ilin sxi komprenis ke tiuj pincxiloj povos savi ilin.

"Alvenu el la akvo," sxi vokis al la krabo; "mi volas paroli al vi."

Iom pigre la krabo levis sin al la surfaco kaj ekkaptis rokeron. Kun la kapo sub la akvo li diris kolervocxete:

"Kion vi volas?"

"Ni volas ke vi trancxu la reton de la purpuraj araneoj per viaj pincxiloj, por ke ni povu trairi," respondis Doroteo. "Vi povos, cxu ne?"

"Mi supozas ke jes," respondis la krabo. "Sed se mi faros tion, kiel vi pagos min?"

"Kion vi deziras?" Ozma demandis.

"Mi volas esti blanka anstataux verda," diris la krabo. "Verdaj kraboj estas tre oftaj, kaj blankaj estas tre maloftaj; krome la purpuraj araneoj, kiuj plene kovras cxi tiun montetoflankon, timas blankajn krabojn. Cxu vi povus blankigi min se mi akceptus trancxi la reton por vi?"

"Jes," diris Ozma, "mi facile povas fari tion. Kaj, por ke vi sciu ke mi parolas la veron, mi sxangxos vian koloron jam nun."

Sxi gestis per sia argxenta sceptro super la lageto kaj la krabo tuj farigxis negxoblanka-escepte de liaj okuloj kiuj restis nigraj. La besteto vidis sian speguligxon en la akvo kaj tiom gxojis ke li tuj rampis el la lageto kaj komencis movi sin malrapide al la araneajxo, malantauxenirante de la lageto. Li movigxis tiom malrapide ke Doroto elkriis senpacience: "Jadi, tio tute ne suficxas!" Preninte la krabon per siaj manoj sxi kure portis lin al la araneajxo.

Ecx tiam sxi devis suprenteni lin, tiel ke li povis atingi per siaj pincxiloj fadenon post fadeno de la delikate punta purpura araneajxo, kiujn li povis trancxi per unu pincxo.

Kiam suficxa reto estis trancxita por ke ili trairu, Doroteo rekuris al la lageto kaj metis la blankan krabon en la akvon, kaj post tio sxi reiris al Ozma. Ili gxustatempe eskapis tra la reto, cxar pluraj purpuraj araneoj nun aperis, trovinte ke la reto estas trancxita, kaj se la knabinoj ne kurus rapide tra la aperturon la araneoj rapide riparus la trancxolokojn kaj rekaptus ilin.

Ozma kaj Doroteo kuris kiel eble plej rapide kaj kvankam la koleraj araneoj jxetis grandan nombron da retofadenoj celante ilin, esperante lazi ilin aux impliki ilin per la fadenoj, ili sukcesis eskapi kaj grimpi al la supro de la monteto.

Cxapitro 3: La Knabinoj de la Nebulo