La Magia Stuparo

La plata monto aspektis multe pli proksima en la klara lumo de la matena suno, sed Doroteo kaj Ozma sciis ke longa marsxo plu atendas ilin. Kiam ili finis vesti sin ili trovis ke varma, bongustega mangxo atendas ilin, kaj mangxinte ili foriris el la tendo kaj komencis marsxi direkte al la monto, ilia unua celo. Iom promeninte Doroteo rerigardis kaj vidis ke la fetendo jam tute malaperis. Tio ne surprizis sxin, cxar sxi sciis ke tio okazos.

"Cxu via magio povus provizi al ni cxevalon kaj cxaron, aux auxtomobilon?" demandis Doroteo.

"Ne, kara; domagxe, tia magio estas preter mia povo," konfesis sxia feamikino.

"Eble Glinda povus," diris Doroteo penseme.

"Glinda havas cikoni-cxaron kiu portas sxin tra la aero," diris Ozma, "sed ecx nia potenca Sorcxistino ne povas persorcxe estigi alian veturilon. Ne forgesu kion mi diris al vi hieraux nokte, ke neniu estas kapabla fari cxion."

"Nu, mi s'pozas ke mi devus jam scii tion, logxinte tiom longe en la Lando Oz," respondis Doroteo; "sed mi tute ne povas fari magion, do mi n' povas kompreni kiel vi kaj Glinda kaj l' Sorcxisto povas."

"Ne klopodu," ridis Ozma. "Sed vi posedas almenaux unu magian arton, Doroteo: vi scias la arton atingi cxies koron."

"Ne, mi ne scias," diris Doroteo fervore. "Se mi vere povas fari tion, Ozma, mi certe ne scias kiel mi faras gxin."

Ili bezonis du tutajn horojn por atingi la piedon de la ronda, plata monto, kaj tiam ili trovis la flankojn tiom krutaj ke ili similis domomuron.

"Ecx mia purpura katido ne povus grimpi ilin," komentis Doroteo, supren rigardante.

"Sed iel la Platkapuloj suben kaj supren iras," deklaris Ozma; "se ne, ili ne povus militi kontraux la Premloj, nek ecx renkonti ilin kaj kvereli kun ili."

"Vi pravas, Ozma. Ni cxirkauxmarsxu iom, eble ni trovos ian sxtupareton."

Ili marsxis tre longe, cxar la monto estis granda, kaj dum ili cxirkauxiris gxin ili venis al la flanko frontanta la palmarbojn, tie ili ektrovis enirejon cxizitan el la roka muro. Tiu enirejo estis arkoforma cxe sia supro kaj ne tre profunda cxar gxi kondukis nur al mallonga sxtupetaro el sxtonoj.

"Ho, finfine ni trovis vojon al la supro," anoncis Ozma, kaj la du knabinoj turnis sin kaj marsxis rekte al la enirejo. Subite ili frapis kontraux ion kaj ekhaltis, ne kapablaj pluiri.

"Jadi!" kriis Doroteo, frotante sian nazon, kiu frapigxis kontraux ion malmolan, kvankam sxi ne povis vidi kio gxi estas: "ne estas tiom facile kiom sxajnis. Kio haltigis nin, Ozma? Cxu ia magio?"

Ozma cxirkauxpalpadis, kun la manoj etenditaj antaux sxi.

"Jes, kara, estas magio," sxi respondis. "La Platkapuloj devis havi vojon al sia montosupro de la suba ebenajxo, sed por malebligi ke malamikoj rapide suprenkuros laux la sxtupoj por konkeri ilin, ili konstruis iom antaux la enirejo muron el sxolidaj sxtonoj, la sxtonoj estas fiksitaj per cemento, kaj konstruinte ili malvidebligis gxin."

"Sed kial ili faris tion?" demandis Doroteo. "Muro fortenus atakantojn cxu aux ne gxi estus videbla, do ne utilis malvidebligi gxin. Sxajnas al mi ke estus pli bone ke ili lasu gxin videbla, cxar tiukaze neniu vidus la enirejon malantaux gxi. Nun cxiu ajn povas vidi la enirejon, same kiel ni. Kaj versxajne kiu ajn volanta supreniri la sxtupojn frapigxas kontraux gxin same kiel ni."

Ozma ne tuj respondis. Sxia vizagxo estis serioza kaj pensema.

"Mi kredas scii kial ili malvidebligis la muron," sxi diris post iom da pensado. "La Platkapuloj uzas la sxtuparon por suben kaj supren iri. Se ekzistus solida sxtona muro kiu malebligus ke ili atingos la ebenajxon ili mem enkarcerigxus per la muro. Do ili devis lasi iun lokon libera kie ili povas eliri tra la muro, kaj, se la muro estus videbla, cxiuj fremduloj aux malamikoj trovus la lokon por trairi kaj la muro do estus tute senvalora. Do la Platkapuloj lerte malvidebligis sian muron, kredante ke cxiu vidanta la enirejon al la monto marsxus rekte al gxi, same kiel ni, kaj trovus ke estas maleble plu iri. Mi supozas ke la muro estas vere alta kaj dika, kaj ne trarompebla, tiel ke kiuj trovas gxin antaux si devas reforiri."

"Nu," diris Doroteo, "se ekzistas trairejo en la muro, kie gxi estas?"

"Ni trovu gxin," respondis Ozma, kaj sxi komencis palpadi lauxlonge de la muro. Doroteo sekvis kaj komencis senkuragxigxi kiam Ozma marsxis preskaux duonan kilometron for de la enirejo. Sed nun la nevidebla muro kurbigxis direkte al la montoflanko kaj ekfinigxis, tiel ke restis gxuste suficxa spaco inter la muro kaj monto por ke ordinara persono povu trairi.

La knabinoj eniris, unuope, kaj Ozma klarigis ke ili nun estas malantaux la bariero kaj povos reiri al la enirejo. Ili trovis nenian alian obstrukcon.

"La plej multaj homoj, Ozma, ne solvus la problemon kiel vi," komentis Doroteo. "Se mi estus sola la malvidebla muro nepre trompus min."

Atinginte la enirejon ili komencis supreniri la sxtonajn sxtupojn. Ili supreniris dek sxtupojn kaj post tio subiris kvin sxtupojn, sekvante koridoron cxizitan el la roko. La sxtupoj estis gxuste suficxe largxaj por ke la du knabinoj marsxu duope, brak'-en-brake. Cxe la malsupro de la kvin sxtupoj la koridoro ekiris dekstren, kaj ili supreniris dek pliajn sxtupojn, kaj cxe la supro de la sxtupogrupo ili trovis kvin sxtupojn kiuj kondukas rekte malsupren. Denove la koridoro anguligxis, cxifoje maldekstren, kaj dek pliaj sxtupoj kondukis supren.

La koridoro estis nun preskaux senluma, cxar ili estis en la koro de la monto kaj cxia taglumo estis blokata de la anguligxoj de la koridoro. Tamen Ozma tiris sian argxentan sceptron el sia sino kaj la granda juvelo cxe gxia finajxo faris brilan, verdetan lumon kiu iluminis la lokon suficxe por ke ili vidu la vojon klare.

Dek sxtupoj supren, kvin sxtupoj malsupren, kaj anguligxo dekstren aux maldekstren. Jen la skemo, kaj Doroteo kalkulis ke ili gajnas nur kvin sxtupojn supren post cxiu angulo.

"Tiuj Platkapuloj nepre estas stranguloj," sxi diris al Ozma. "Sxajne ili nenion faras klare kaj simple. Per cxi tiu koridoro ili devigas ke cxiu marsxu trioble pli longe ol necesas. Kaj kompreneble cxi tiu veturo estas same laciga por la Platkapuloj kiel por cxiuj aliaj."

"Tio estas vera," respondis Ozma; "tamen gxi estas lerta metodo malebligi ke entrudigxantoj surprizos ilin. Cxiufoje kiam ni atingas la dekan sxtupon de grupo, la premo de niaj piedoj sur la sxtono sonigas sonorilon sur la supro de la monto, por averti al la Platkapuloj ke ni venas."

"Kiel vi scias tion?" demandis Doroteo, miroplene.

"Mi auxdas la sonorilon jam de la komenco," Ozma informis sxin. "Mi scias ke vi ne povas auxdi gxin, sed kiam mi tenas mian sceptron per mia mano mi povas auxdi tre distancajn sonojn."

"Cxu vi auxdas ion de la supro de la monto krom la sonorilon?" demandis Doroteo.

"Jes. Oni alarmite vokas unu al la alia kaj multaj piedpasxoj proksimigxas al la loko kie ni atingos la platan supron de la monto."

Tio iom maltrankviligis Doroteon.

"Mi kredis ke ni vizitos ordinarajn homojn," sxi komentis, "sed nun sxajnas ke ili estas tre lertaj, kaj ke ili ankaux scias kelkajn specojn de magio. Ili povas esti dangxeraj, Ozma. Eble pli bone estus resti cxehemje."

Fine la supren-malsupren-koridoro videble finigxos baldaux, cxar taglumo denove aperis antaux la du knabinoj kaj Ozma remetis sian sceptron en la sinon de sia robo. La lastaj dek sxtupoj kondukis ilin al la surfaco, kie ili trovis sin cxirkauxataj de tiom granda aro da kuriozuloj ke dum kelka tempo ili haltis, senparole, kaj rigardadis la vizagxojn antaux si.

Doroteo tuj komprenis kial tiuj montuloj nomigxis Platkapuloj. Iliaj kapoj estis vere plataj, supre, kvazaux trancxitaj tuj super la okuloj kaj oreloj. La kapoj ankaux estis kalvaj, tute neniaj haroj estis sur la supro, kaj la oreloj estis grandaj kaj etendigxis rekte dekape, kaj la nazoj estis malgrandaj kaj largxaj, sed la busxoj de la Platkapuloj estis bonformaj kaj ne nekutimaj. Iliaj okuloj estis eble la plej bonaspektaj, ili estis grandaj kaj brilaj kaj malhelviolkoloraj.

La kostumoj de la Platkapuloj konsistis el metaloj fositaj el ilia monto. Malgrandaj oraj, argxentaj, stanaj kaj feraj diskoj, unu-du-centimetraj diametre, kaj tre maldikaj, lerte kunligitaj tiel ke ili formis gxisgenuajn pantalonojn kaj jakojn por la viroj kaj jupojn kaj zonojn por la virinoj. La koloraj metaloj estis lerte miksitaj tiel ke ili faris striojn kaj kvadratetojn diversspecajn, kaj rezulte la kostumoj estis vere belegaj kaj memorigis al Doroteo bildojn kiujn sxi iam vidis de antikvaj Kavaliroj vestitaj per kiraso.

Se oni ignoras la platajn kapojn, tiuj homoj estis efektive iom belaspektaj. La viroj estis armitaj per sagoj kaj arkoj kaj ili havis malgrandajn sxtalajn hakilojn portatajn en iliaj metalaj zonoj. Ili surportis nek cxapelojn nek ornamajxojn.

Cxapitro 6: La Monto de Platkapuloj