Lordino Auxreks

Lordino Auxreks gvidis Ozman kaj Doroteon laux strato al bela marmora domo proksima al unu rando de la granda vitra kupolo kiu kovris la vilagxon. Sxi ne parolis al la knabinoj antaux ol konduki ilin en agrablan cxambron komforte meblitan, nek iu el la solenaj homoj kiujn ili renkontis sur la strato entreprenis paroli.

Kiam ili sidis Lordino Auxreks demandis cxu ili malsatas, kaj trovinte ke jes sxi alvokis servistinon kaj ordonis alporti mangxajxojn.

Tiu Lordino Auxreks aspektis eble dudekjara, kvankam en la Lando Oz kie la homoj neniam aliaspektigxis post kiam la feinoj faris gxin felando-kie neniu maljunigxas nek mortas-estas cxiam malfacile konjekti dum kiom da jaroj iu jam vivis. Sxi havis agrablan, allogan vizagxon, ecx kvankam solenan kaj malfelicxan kiaj la vizagxoj de cxiuj Premloj, lauxsxajne, kaj sxia vestaro estis ricxa kaj multedetala, kiel tauxgas por cxambristino de la Regxino.

Ozma jam zorge rigardadis Lordinon Auxrekson kaj nun sxi demandis al sxi mildatone:

"Cxu ankaux vi kredas min frauxdisto?"

"Mi ne kuragxas diri," respondis Lordino Auxreks mallauxtatone.

"Kial vi timas libere paroli?" demandis Ozma.

"La Regxino punas nin kiam ni faras komentojn kiuj ne placxas al sxi."

"Cxu do ni ne estas solaj en cxi tiu domo?"

"La Regxino povas auxdi cxiun dirajxon sur cxi tiu insulo- ecx la plej mallauxtan flustron," deklaris Lordino Auxreks. "Sxi estas potencega sorcxistino, kiel sxi informis vin, kaj estas malsagxe kritiki sxin aux malobei sxiajn ordonojn."

Ozma rigardis sxiajn okulojn kaj vidis ke sxi volas diri pli, sed ne kuragxas. Do sxi tiris el sia sino sian argxentan sceptron, kaj, dirinte magian frazon per nekonata lingvo, sxi foriris el la cxambro kaj malrapide promenis cxirkaux la eksteron de la domo, farante plenan cirklon kaj skuante sian sceptron laux mistikaj kurbaj movoj dum sxi marsxis. Lordino Auxreks rigardis sxin interesate kaj, kiam Ozma denove eniris la cxambron kaj sidigxis, sxi demandis:

"Kion vi faris?"

"Mi sorcxis cxi tiun domon tiel ke Regxino Ku-i-o, malgraux sia magio, ne povas auxdi ecx unu vorton interne de la magia cirklo kiun mi faris," respondis Ozma. "Ni nun povas paroli libere kaj lauxte laux nia volo, sen timi la koleron de la Regxino."

Lordino Auxreks aspektis pli felicxa auxdinte tion.

"Cxu mi povas fidi vin?" sxi demandis.

"Cxiu fidas Ozman," kriis Doroteo. "Sxi estas verema kaj honesta, kaj via acxa Regxino bedauxros insultinti la potencan Reganton de la tuta Lando Oz."

"La Regxino ankoraux ne konas min," diris Ozma, "sed mi volas ke vi konu min, Lordino Auxreks, kaj mi deziras ke vi rakontu al mi kial vi, kaj la aliaj Premloj, malfelicxas. Ne timu la koleron de Ku-i-o, cxar sxi ne povas auxdi ecx vorton de nia konversacio, mi certigas tion al vi."

Lordino Auxreks silentis dum momento; post tio sxi diris: "Mi fidos vin, Princino Ozma, cxar mi kredas ke vi ja estas tio kion vi diras pri vi-nia Plejsupera Reganto. Se vi konus la teruran punon per kiu nia Regxino suferigas nin, ne mirigus vin ke ni malfelicxas. La Premloj ne estas malbonaj homoj; ili ne deziras kvereli kaj batali, ecx kontraux siaj malamikoj la Platkapuloj; sed ili tiom terurigxas kaj timas pro Ku-i-o ke ili obeas cxiun vorteton sxian, por ne suferi pro sxia kolero."

"Cxu sxi do tute ne havas koron?" demandis Doroteo.

"Sxi neniam montras kompaton. Sxi amas nur sin," asertis Lordino Auxreks, sed sxi tremis dirante tion, kvazaux ankoraux timoplena pri sia terura Regxino.

"Estas fie," diris Doroteo, sku-neante per sia kapo serioze. "Mi vidas ke multo estas farenda cxi tie, Ozma, en cxi tiu forlasita angulo de la Lando Oz. Unue vi devos forpreni la magion de Regxino Ku-i-o, kaj ankaux de tiu acxa Ple-diko. Mi opinias ke neniu el ili tauxgas kiel reganto de iu ajn, cxar ili 'stas kruelaj kaj malamindaj. Do vi devos doni al la Premloj kaj Platkapuloj novajn regantojn kaj instrui al ambaux popoloj ke ili estas parto de la Lando Oz kaj ke ili devas, plejcxefe, obei la lauxrajtan Reganton, Ozma de Oz. Fininte tion, vi povos reiri hejmen kun mi."

Ozma ridetis pro la fervora konsilo de sia amikineto, sed Lordino Auxreks diris maltrankvilatone:

"Min mirigas ke vi proponas tiajn reformojn dum vi ankoraux estas kaptitoj sur cxi tiu insulo kaj superfortataj de Regxino Ku-i-o. Ke viaj proponoj estas farendaj, ne eblas dubo, sed gxuste nun acxa milito minacas okazi, kaj terura sorto atendas nin cxiujn. Nia Regxino tiom vantas ke sxi kredas povi superforti la Ple-dikon kaj lian popolon, sed oni diras ke la magio de Ple-diko estas tre potenca, kvankam ne egale potenca kiel tiu kiun havis lia edzino Rora antaux ol Ku-i-o transformis sxin en Oran Porkon.

"Sxi ne vere maljuste faris tion," komentis Doroteo, "cxar la Platkapuloj tre maldece volis kapti viajn belajn fisxojn kaj la Sorcxistino Rora volis veneni cxiujn fisxojn en la lago."

"Cxu vi scias kial?" demandis la Lordino Auxreks.

"Mi supozas ke nur pro sia fieco," respondis Doroteo.

"Diru al ni la kialon," diris Ozma fervore.

"Nu, via Mosxto, iam -antaux longe-la Platkapuloj kaj la Premloj estis amikoj. Ili vizitis nian insulon kaj ni vizitis ilian monton, kaj la rilatoj inter la du popoloj estis agrablaj. Tiutempe la Platkapulojn regis tri Adeptoj de Sorcxado, belaj knabinoj kiuj ne estis Platkapuloj sed nur vagis al la Plata Monto kaj eklogxis tie. Tiuj tri Adeptoj uzis sian magion nur por bono, kaj la montuloj volonte akceptis ilin kiel regantojn. Ili instruis al la Platkapuloj uzi siajn skatolojn de cerbajxo kaj fabriki vestajxojn el metaloj kiuj neniam trivigxas, kaj ili ankaux multalie pliigis iliajn felicxon kaj kontenton.

"Ku-i-o tiam estis nia Regxino, samkiel nun, sed sxi sciis neniun magion do sxi havis nenion prifierindan. Sed la tri Adeptoj estis tre komplezaj al Ku-i-o. Ili konstruis por ni cxi tiun mirindan vitran kupolon kaj niajn marmorajn domojn kaj instruis al ni fari belajn vestajxojn kaj multon alian. Ku-i-o mensoge montris sin tre dankema pro tiuj komplezajxoj, sed efektive sxi tre jxaluzis la tri Adeptojn kaj sekrete klopodis eltrovi iliajn magiajn artojn. Pri tio sxi estis multe pli lerta ol suspektis iu el ni. Sxi invitis la tri Adeptojn al bankedo unu tagon, kaj dum ili festenis Ku-i-o sxtelis iliajn sorcxojn kaj magiilojn kaj transformis ilin en tri fisxojn-oran fisxon, argxentan fisxon kaj bronzan fisxon. Dum la kompatindaj fisxoj strebis spiri kaj batadis senhelpe la plankon de la bankedejo unu el ili diris riprocxe: "Vi punigxos pro tio, Ku-i-o, cxar se unu el ni mortos aux detruigxos, vi sxrumpos kaj farigxos senhelpa, kaj via tuta sxtelita magio forlasos vin." Timante pro tiu minaco, Ku-i-o tuj prenis la tri fisxojn kaj kuris portante ilin al la bordo de la lago, kie sxi jxetis ilin en la akvon. Tio revigligis la tri Adeptojn kaj ili fornagxis kaj malaperis.

"Mi mem vidis tiun sxokan scenon," dauxrigis Lordino Auxreks, "kaj ankaux vidis multaj aliaj Premloj. La informo portigxis al la Platkapuloj, kiuj tiam farigxis malamikoj anstataux amikoj. La Ple-diko kaj lia edzino Rora estis la solaj sur la monto kiuj gxojis pro la perdigxo de la Adeptoj, kaj ili tuj farigxis Regantoj de la Platkapuloj kaj sxtelis la cerbojn de aliaj por plipotencigi sin. Kelkaj el la magiiloj de la Adeptoj restis sur la monto kaj ilin prenis Rora kaj per ili sxi farigxis sorcxistino.

"La rezulto de la perfidado de Ku-i-o faris kaj la Premlojn kaj la Platkapulojn malfelicxaj anstataux felicxaj. Ne nur la Ple-diko kaj lia edzino kruelis kontraux sia popolo, nia Regxino tuj farigxis fiera kaj aroganta kaj tre malame traktis nin. Cxiuj Premloj sciis ke sxi sxtelis siajn magipovojn kaj tial sxi malamis nin kaj humiligis nin antaux si kaj devigis nin obei cxiun ordoneton sxian. Kiam ni malobeis, aux ne placxis al sxi, kaj kiam ni parolis pri sxi kiam ni estis en niaj propraj hejmoj, sxi trenigis nin al la vipejo en sia palaco kaj vipis nin per nodoplenaj kordoj. Tial ni timegas sxin."

Tiu rakonto plenigis la koron de Ozma per malgxojo kaj la koron de Doroteo per indigno.

"Nun mi komprenas," diris Ozma, "kial la fisxoj en la lago okazigis militon inter la Premloj kaj la Platkapuloj."

"Jes," Lordino Auxreks respondis, "estas facile kompreni kiam oni konas la historion. La Ple-diko kaj lia edzino venis al nia lago esperante kapti la argxentan fisxon, aux oran fisxon, aux bronzan fisxon-iu el ili suficxus-kaj detrui gxin kaj tiel senigi Ku-i-on de sxia magio. Tiam ili facile konkerus sxin. Ili ankaux havis alian celon por sia deziro kapti la fisxon-ili timis ke iel la tri Adeptoj reakiros sian gxustan formon kaj tiam ili sendube reiros al la monto kaj punos Roran kaj la Ple-dikon. Tial Rora fine volis veneni cxiujn fisxojn en la lago, kiam Ku-i-o transformis sxin en Oran Porkon. Kompreneble tiu provo detrui la fisxojn timigis la Regxinon, cxar sxia sekureco dependas de la vivo de la tri fisxoj."

"Mi s'pozas ke Ku-i-o batalos la Platkapulojn kiel eble plej forte," komentis Doroteo.

"Kaj kiel eble plej magie," aldonis Ozma, penseme.

"Mi ne komprenas kiel la Platkapuloj povos atingi cxi tiun insulon por damagxi nin," diris Lordino Auxreks.

"Ili havas pafarkojn kaj sagojn, kaj mi s'pozas ke ili intencas pafi la sagojn kontraux vian grandan kupolon kaj rompi la vitron en gxi," sugestis Doroteo.

Sed Lordino Auxreks kapneis ridetante.

"Ili ne povos fari tion," sxi respondis.

"Kial ne?"

"Mi devas ne informi vin, sed se la Platkapuloj venos morgaux matene vi mem vidos la kialon."

"Mi kredas ke ili ne provos damagxi la insulon," Ozma deklaris. "Mi kredas ke unue ili provos detrui la fisxojn, per veneno aux alimaniere. Se ili sukcesos fari tion, ne estos malfacile konkeri la insulon."

"Ili ne havas boatojn," diris Lordino Auxreks, "kaj Ku-i-o jam delonge atendas cxi tiun militon kaj preparis por gxi mirindamaniere. Mi preskaux volas ke la Platkapuloj konkeru nin, cxar tiam ni liberigxus de nia acxa Regxino; sed mi ne volas vidi la tri transformitajn fisxojn detruitaj, cxar en ili estas nia sola espero refelicxigxi."

"Ozma prizorgos vin, negrave kio okazos," Doroteo certigis sxin. Sed la Lordino Auxreks, ne sciante la vaston de la potenco de Ozma-kio, efektive, estis malpli granda ol supozis Doroteo-ne multe komfortigxis per tiu promeso.

Estis evidente ke morgaux okazos multa ekscito, se la Platkapuloj vere atakos la Premlojn de la Magia Insulo.

Cxapitro 10: Sub la Akvo