Sub la Akvo

Kiam noktigxis la tuta interno de la Granda Kupolo, la stratoj kaj domoj, lumigxis brile tiel ke estis lumoplene kiel dum la tago. Doroteo pensis ke sendube la insulo aspektas bela de la fora bordo de la lago dum la nokto. Okazis festado kaj gajeco en la palaco de la Regxino kaj la muziko de la regxa bando estis klare auxdebla en la domo de Lordino Auxreks, kie Ozma kaj Doroteo restis kun sia gastigantino-gardantino. Ili estis kaptitoj, sed multe pli bonkore prizorgataj.

Lordino Auxreks donis al ili bonan vespermangxon kaj kiam ili volis enlitigxi sxi gvidis ilin al bela cxambro kun komfortaj litoj kaj deziris por ili bonan nokton kaj agrablajn songxojn.

"Kion vi pensas pri cxio cxi, Ozma?" Doroteo maltrankvile demandis kiam ili estis solaj.

"Gxojigas min ke ni venis," estis la respondo, "cxar kvankam eble estos misagoj morgaux, estis necese ke mi sciu pri tiuj homoj, kies estroj estas sovagxaj kaj kontrauxlegxaj kaj subpremas siajn regatojn per maljusteco kaj krueleco. Mia tasko, sekve, estas liberigi la Premlojn kaj la Platkapulojn kaj akiri por ili liberecon kaj felicxecon. Mi ne dubas ke mi povos fine efektivigi tion."

"Gxuste nun, tamen, nin frontas malfacilo," asertis Doroteo. "Se Regxino Ku-i-o venkos morgaux, sxi ne estos afabla al ni, kaj se la Ple-diko venkos, li estos ecx malpli agrabla."

"Ne malkvietigxu, kara," diris Ozma. "Mi ne kredas ke minacas nin dangxero, negrave kio okazos, kaj la rezulto de nia aventuro certe estos bona."

Doroteo efektive ne malkvietigxis. Sxi fidis sian amikinon, la feprincinon de Oz, kaj sxi gxuis la eksciton de la eventoj en kiuj sxi partoprenas. Do sxi rampis en la liton kaj endormigxis samfacile kiel se sxi estus en sia propra komforta cxambro en la palaco de Ozma.

Ia grinca, knara sono vekis sxin. La tuta insulo sxajnis tremi kaj svingigxi, kiel dum tertremo. Doroteo sidigxis en la lito, frotis siajn okulojn por eligi la dormon, kaj trovis ke estas la matenigxo.

Ozma rapide vestadis sin.

"Kio okazas?: demandis Doroteo, saltante el la lito.

"Mi ne estas certa," respondis Ozma, "sed la sento estas ke la insulo subakvigxas."

Kiel eble plej baldaux ili finis vesti sin, dum la grincado kaj svingigxado dauxris. Poste ili rapidis en la salonon de la cxambro kaj trovis Lordinon Auxrekson jam plene vestita kaj atendanta ilin.

"Ne alarmigxu," diris ilia gastigantino. "Ku-i-o decidis subakvigi la insulon, nur tion. Sed tio indikas ke la Platkapuloj venas ataki nin."

"Kion vi celas diri, 'sub-sub-akvigas la insulon'?" demandis Doroteo.

"Venu kaj vidu," estis la respondo.

Lordino Auxreks kondukis ilin al fenestro kiu frontis flankon de la granda kupolo kovranta la vilagxon, kaj ili povis vidi ke la insulo ja subakvigxas, cxar la akvo de la lago jam atingas duonan alton de la flanko de la kupolo. Tra la vitro nagxantaj fisxoj videblis, kaj altaj tigoj de svingigxemaj marherboj, cxar la akvo estis klara kiel kristalo kaj tra gxi ili povis ecx videti la foran bordon de la lago.

"La Platkapuloj ankoraux ne alvenis," diris Lordino Auxreks. "Ili venos baldaux, sed nur post kiam la tuta kupolo estos sub la surfaco de la akvo."

"Cxu la kupolo tralasos akvon?" Doroteo demandis maltrankvile.

"Tute ne."

"Cxu oni sub-sub-akvigis la insulon antaux nun?"

'Ho, jes; plurfoje. Sed Ku-i-o ne volas ofte fari tion, cxar necesas forte labori por funkciigi la mekanismon. La kupolo estas konstruita tiel ke gxi povu malaperi. Mi kredas," sxi pludiris, "ke nia Regxino timas ke la Platkapuloj atakos la insulon kaj provos rompi la vitron de la kupolo."

"Nu, se ni estos sub la akvo, ili ne povos batali nin kaj ni ne povos batali ilin," asertis Doroteo.

"Tamen ili povus mortigi la fisxojn," diris Ozma serioze.

"Ankaux ni havas batalrimedojn," diris Lordino Auxreks. "Mi ne rajtas diri al vi cxiujn niajn sekretojn, sed cxi tiu insulo estas plena de surprizoj. La magio de nia Regxino ankaux estas vere miriga."

"Cxu sxi sxtelis sian tutan magion de la tri Adeptoj de Sorcxado kiuj nun estas fisxoj?"

"Sxi sxtelis la scion kaj la magiilojn, sed sxi uzas ilin kiel neniam uzus ilin la tri Adeptoj.'

Jam la supro de la kupolo estis tute sub la akvo kaj subite la insulo ne plu subeniris kaj farigxis senmova.

"Vidu!" kriis Lordino Auxreks, gestante al la bordo. "La Platkapuloj alvenis."

Sur la bordo, kiu nun estis tre alta super iliaj kapoj, aro da nelumaj figuroj videblis.

"Nun ni vidu kion Ku-i-o faros por oponi ilin," pludiris Lordino Auxreks, per vocxo kiu montris sxian ekscitigxon.

La Platkapuloj, pusxinte sin tra la vicon de palmarboj, atingis la bordon de la lago gxuste kiam la supro de la kupolo de la insulo malaperis sub la surfacon. La akvo nun fluis de bordo al bordo, sed tra la klara akvo la kupolo ankoraux estis videbla kaj la domoj de la Premloj povis esti neklare vidataj tra la vitrajxoj.

"Bone!" kriis la Ple-diko, kiu antauxe armis cxiujn siajn sekvantojn kaj kunportis du kuprajn ujojn, kiujn li zorge metis sur la teron apud si. "Se Ku-i-o volas kasxi sin anstataux batali nia tasko estos facila, cxar en unu el cxi tiuj kupraj ujoj mi havas suficxan venenon por mortigi cxiu fisxon en la lago."

"Do mortigu ilin dum ni havas suficxan tempon, kaj ni povos poste reiri hejmen," konsilis unu el la cxefoficiroj.

"Ankoraux ne," kontrauxdiris la Ple-diko. "La Regxino de la Premloj defiis min, kaj mi volas superforti sxin kaj ankaux detrui sxian magion. Sxi transformis mian povran edzinon en Oran Porkon, kaj mi nepre devas vengxi tion, negrave kion alian ni faros."

"Atentu!" subite kriis la oficiroj, indikante la lagon; "io tuj okazos."

El la subakva kupolo pordo malfermigxis kaj io nigra elpafigxis rapide en la akvon. La pordo tuj fermigxis post gxi kaj la nigrajxo nagxis tra la akvo, sen levigxi al la surfaco, rekte celante la lokon kie staras la Platkapuloj.

"Kio estas?" Doroteo demandis al la Lordino Auxreks.

"Jen unu el la submaraj sxipoj de la Regxino," estis la respondo. "Gxi estas tute fermita, kaj povas movigxi sub la akvo. Ku-i-o havas plurajn tiajn boatojn, ili estas logxigataj en cxambretoj en la kelo sub nia vilagxo. Kiam la insulo estas subakva, la Regxino uzas tiujn boatojn por atingi la bordon, kaj mi kredas ke sxi nun intencas batali la Platkapulojn per ili."

La Ple-diko kaj lia popolo sciis nenion pri la submarsxipoj de Ku-i-o, do ili rigardis surprizate dum la subakva boato proksimigxis al ili. Kiam gxi estis tute proksima al la bordo gxi levigxis al la surfaco kaj la supro apartigxis kaj retrenkusxigxis, montrante boaton plenan de armitaj Premloj. Cxe la kapo estis la Regxino, staranta en la pruo kaj tenanta en unu mano buklon de magia sxnuro kiu brilis kiel argxento.

La boato ekhaltis kaj Ku-i-o retiris sian brakon por jxeti la argxentan sxnuron al la Ple-diko kiu nun estis nur unu-du metrojn for de sxi. Sed la ruza estro de la Platkapuloj rapide komprenis la dangxeron kaj antaux ol la Regxino povis jxeti la sxnuron li kaptis kupran ujon kaj jxetis gxian enhavon rekte sur sxian vizagxon!

Cxapitro 11: La Premloj Venkigxas