La Premloj Venkigxas

Regxino Ku-i-o lasis fali la sxnuron, sxanceligxis kaj falis kapantauxen en la akvon, subakvigxante, dum la Premloj en la submarsxipoj estis tro perpleksaj por helpi sxin kaj nur rigardadis la ondetojn en la akvo kie sxi malaperis. Post momento levigxis al la surfaco bela Blanka Cigno. Tiu Cigno estis tre granda, tre graciforma, kaj dissxutitaj tute sur gxiaj blankaj plumoj estis etaj diamantoj, tiom dense amasigitaj ke dum la radioj de la matena suno falis sur ilin la tuta korpo de la Cigno brilis kiel unu brilianto. La kapo de la Diamanta Cigno havis bekon el polurita oro kaj gxiaj okuloj estis du brilantaj ametistoj.

"Hura!" kriis la Ple-diko dancante supren kaj suben pro figxojo. "Mia povra edzino, Rora, finfine estas vengxita. Vi faris el sxi Oran Porkon, Ku-i-o, kaj nun mi faris el vi Diamantan Cignon. Flosu sur via lago eterne, se vi volas, cxar viaj palmopiedoj ne plu povas fari magion kaj vi estas senpova kiel la Porko kiun vi faris el mia edzino!"

"Fiulo! Acxulo!" kvakis la Diamanta Cigno. "Vi punigxos pro tio. Ho, kia malsagxulo mi estis kiam mi permesis ke vi sorcxu min!"

"Malsagxulo vi estis, kaj malsagxulo vi estas!" ridis la Ple-diko, dancante freneze pro sia gxojo. Kaj tiam li senzorge renversis la alian kupran ujon per sia kalkano kaj gxia enhavo versxigxis sur la sablon kaj perdigxis tuttute.

La Ple-diko ekhaltis kaj rigardis la renversitan ujon kun malfelicxa mieno.

"Domagxe-domagxe!" li krietis malgxoje. "Mi perdis la venenon per kiu mi intencis mortigi la fisxojn, kaj mi ne povos fari pli cxar nur mia edzino sciis la sekreton, kaj sxi nun estas malsagxa Porko kaj forgesis sian tutan magion."

"Tre bone," diris la Diamanta Cigno malestime, dum sxi flosis sur la akvo kaj nagxis gracie tien kaj tien. "Gxojigas min vidi vin malsukcesi. Via puno nur komencigxas, cxar kvankam vi sorcxis min kaj forprenis mian sorcxopovon vi ankoraux devos pritrakti la tri magiajn fisxojn, kaj finfine ili detruos vin, kredu tion."

La Ple-diko rigide rigardis la Cignon dum momento. Poste li kriis al siaj soldatoj:

"Pafu sxin! Pafu la senrespektan birdon!"

Ili pafis kelkajn sagojn je la Diamanta Cigno, sed sxi plongxis sub la akvon kaj la jxetajxoj falis senutile. Kiam Ku-i-o levigxis al la surfaco sxi estis tre malproksima de la bordo kaj sxi rapide nagxis trans la lagon al kie neniu sago aux lanco povus trafi sxin.

La Ple-diko frotis sian mentonon kaj konsideris kion sekve fari. Proksime flosis la submarsxipo en kiu la Regxino venis, sed la Premloj en gxi ne sciis kion fari. Eble ili ne bedauxris ke ilia kruela mastrino transformigxis en Diamantan Cignon, sed la transformo lasis ilin tute senhelpaj. La subakvan boaton funkciigis ne mekanismo sed certaj mistikaj vortoj parolitaj de Ku-i-o. Ili ne sciis kiel subakvigi gxin, aux kiel rekovri sin per la akvimuna kovrilo, aux kiel reveturigi la boaton al la kastelo, aux devigi gxin eniri la malgrandan kelan cxambron kie gxi kutime estis logxigata. Efektive, ili nun estis elsxlositaj el la Granda Kupolo kaj ne povis reeniri. Do unu el la velistoj kriis al la Plejsupera Diktatoro de la Platkapuloj, dirante:

"Bonvolu kapti nin kaj preni nin al via monto, kaj mangxigi kaj gardi nin, cxar ni havas nenian logxlokon."

La Ple-diko ridis kaj respondis:

"Neniel. Mi ne volas gxeni min per prizorgado de aro da stultaj Premloj. Restu kie vi estas, aux iru kien vi volas, sed nepre fortenu vin de nia monto." Li turnis sin al siaj soldatoj kaj pludiris: "Ni konkeris Regxinon Ku-i-on kaj faris el sxi senpovan Cignon. La Premloj estas sub akvo kaj ili restu tie. Do, sukcesinte per la milito, ni reiru al nia hejmo kaj gaju kaj festenu, cxar post multaj jaroj ni pruvis ke la Platkapuloj estas pli povaj kaj pli potencaj ol la Premloj."

Do la Platkapuloj formarsxis kaj trairis la vicon de palmoj kaj reiris al sia monto, kie la Ple-diko kaj kelkaj liaj oficiroj festenis kaj cxiuj aliaj devis servi ilin.

"Mi bedauxras ke ni ne povas mangxi rostitan porkajxon," diris la Ple-diko, "sed cxar nia sola porko estas el oro, ni ne povas mangxi sxin. Kaj, ankaux, la Ora Porko hazarde estas mia edzino, kaj ecx se sxi ne estus el oro mi certas ke sxi estus tro malmola por mangxo."

Cxapitro 12: La Diamanta Cigno