La Diamanta Cigno

Kiam la Platkapuloj jam foriris la Diamanta Cigno renagxis al la boato kaj unu el la junaj Premloj nomita Ervik diris al sxi fervore:

"Kiel ni reiros al la insulo, via Mosxto?"

"Cxu mi ne estas bela?" demandis Ku-i-o, arkigante sian kolon gracie kaj etendante siajn diamantokovritajn flugilojn. "Mi povas vidi min spegulata en la akvo, kaj mi certas ke neniu birdo nek besto, nek homo estas egale belega kiel mi!"

"Kiel ni reiros al la insulo, via Mosxto?" urgxe demandis Ervik.

"Kiam mia famo disvastigxos tra la lando, oni veturos el cxiuj partoj de cxi tiu lago por rigardi mian belecon," diris Ku-i-o, skuante siajn plumojn por scintiligi la diamantojn pli forte.

"Sed, via Mosxto, ni devas hejmeniri kaj ni ne scias kiel iri tien," Ervik persistis.

"Miaj okuloj," komentis la Diamanta Cigno, "estas mirinde bluaj kaj brilantaj kaj cxarmos cxiujn rigardantojn."

"Diru al ni kiel funkciigi la boaton-kiel reiri al la insulo," petegis Ervik kaj la aliaj kriis same urgxe: "Diru al ni, Ku-i-o; diru al ni!"

"Mi ne scias," respondis la Regxino sen interesigxo.

"Vi estas magiistino, sorcxistino tre sperta!"

"Kompreneble tia mi estis, kiam mi estis knabino," sxi diris, klinante sian kapon super la klaran akvon por vidi sian speguligxon per gxi; "sed nun mi forgesis cxiajn stultajxojn kia magio. Cignoj estas pli belaj ol knabinoj, precipe kiam ili estas sursxutitaj per diamentoj. Cxu vi ne opinias?" Kaj sxi gracie fornagxis, kaj sxajne al sxi tute ne gravis cxu aux ne ili respondis.

Evrik kaj liaj akompanantoj estis senesperaj. Ili komprenis klare ke Ku-i-o ne povas aux ne volas helpi ilin. La eksregxino ne plu atentas pri sia insulo, sia popolo, nek sia mirinda magio; sxin interesas nur admiri sian propran belecon.

"Vere," diris Ervik, malgajavocxe, "la Platkapuloj venkis nin!"

Kelkajn el tiuj eventoj vidis Ozma kaj Doroteo kaj Lordino Auxreks, kiuj foriris el la domo kaj proksimigxis al la vitro de la kupolo, por vidi kio okazas. Multaj Premloj ankaux pusxis sin kontraux la kupolon, demandante al si kio sekve okazos. Kvankam ilia vidpovo estis iom malklarigita de la akvo kaj la neceso suprenrigardi angule, ili observis la cxefajn partojn de la dramo okazanta supre. Ili vidis la submarsxipon de Regxino Ku-i-o veni al la surfaco kaj malfermigxi; ili vidis la Regxinon stari rekte por jxeti sian magian sxnuron; ili vidis sxian subitan transformigxon en Diamantan Cignon, kaj krio de mirego auxdigxis el la Premloj en la kupolo.

"Bone!" firme diris Doroteo. "Mi malamas tiun maljunulon Ple-diko, sed mi gxojas ke Ku-i-o punigxis."

"Okazis misfortunego!" kriis Lordino Auxreks, premante siajn manojn sur sian koron.

"Jes," akordis Ozma, kapgestante penseme; "la misfortuno de Ku-i-o estos katastrofo por sxia popolo."

"Kial vi diras tion?" demandis Doroteo surprizite. "Sxajnas al mi ke la Premloj estas bonfortunaj, ili ja perdis sian kruelan Regxinon."

"Se nur temus pri tio vi pravus," respondis Lordino Auxreks; "kaj se la insulo estus super la akvo ne estus tiom grave. Sed jen ni cxiuj, sur la fundo de la lago, enkarcerigitaj en cxi tiu kupolo."

"Cxu vi ne povas levi la insulon?" demandis Doroteo.

"Ne. Nur Ku-i-o sciis kiel fari tion," estis la respondo.

"Ni provu," insistis Doroteo. "Se eblas subenigi gxin, do eblas suprenigi gxin. La mekanismo restas cxi tie, mi supozas."

"Jes; sed la mekanismo funkcias per magio, kaj Ku-i-o rifuzis konigi al iu el ni sian sekretan povon."

La vizagxo de Doroteo seriozigxis; sed sxi pensadis.

"Ozma mastras multan magion," sxi diris.

"Sed ne tian magion," Ozma respondis.

"Cxu vi ne povos lerni gxin, rigardante la mekanismon?"

"Bedauxrinde ne, mia kara. Tute ne temas pri femagio, temas pri sorcxado."

"Nu," diris Doroteo, turnante sin al Lordino Auxreks, "vi diris ke ekzistas aliaj sub-sub-maraj boatoj. Ni eniru unu el ili, kaj jxetigxu al la surfaco de la akvo, samkiel Ku-i-o, kaj tiel ni eskapu. Kaj poste ni povos helpi savi cxiujn Premlojn cxi tie."

"Neniu scias funkciigi la subakvajn boatojn escepte de la Regxino," deklaris Lordino Aureks.

"Cxu ne ekzistas pordo aux fenestro en cxi tiu kupolo kiun ni povus malfermi?"

"Ne ekzistas, kaj se ja ekzistus, la akvo enrapidus por plenigi la kupolon kaj ni ne povus eliri."

"La Premloj," diris Ozma, "ne povus droni; ili nur malsekigxus kaj saturigxus kaj en tia stato ili estus tre malkomfortaj kaj malfelicxaj. Sed vi estas mortipova, Doroteo, kaj se via Magia Zono protektus vin kontraux morto vi devus kusxi eterne sur la fundo de la lago."

"Ne, mi preferus rapide morti," asertis la knabineto. "Sed estas pordoj en la kelo kiuj malfermigxas-por ellasi la pontojn kaj la boatojn-kaj tio ne plenigus la kupolon per akvo, cxu?"

"Tiuj pordoj malfermigxas nur per magia vorto, kaj nur Ku-i-o scias la vorton direndan," diris Lordino Auxreks.

"Jadi!" kriis Doroteo, "la magio de tiu fia Regxino fiaskigas cxiujn miajn eskapoplanojn. Mi devos cedi al vi, Ozma, vi savu nin!"

Ozma ridetis, sed sxia rideto ne estis gaja kiel kutime. La Princino de Oz trovis sin frontata de serioza problemo, kaj kvankam sxi tute ne pensis senesperigxi sxi agnoskis ke la Premloj kaj ilia insulo, kaj ankaux Doroteo kaj sxi mem, renkontas gravegan problemon kaj se sxi ne povos trovi rimedon por savi ilin ili estos perditaj por la Lando Oz dum la tuta estonteco.

"Dum tia dilemo," diris sxi, medite, "oni nenion gajnas per troa rapido. Zorgoplena pensado eble helpos nin, kaj ankaux la sinsekvo de eventoj. Cxiam povas okazi tio kion oni ne anticipas, kaj senlamenta pacienco estas pli bona ol nepripensita ago."

"Bone," respondis Doroteo; "pensu lante, Ozma; ne necesas rapidi. Cxu ni matenmangxu, Lordino Auxreks?"

Ilia gastigantino rekondukis ilin al la domo, kie sxi ordonis al siaj tremantaj servistoj prepari kaj prezenti la matenmangxon. Cxiuj Premloj timis kaj maltrankvilis pro la transformigxo de ilia Regxino en cignon. Ku-i-on ili timis kaj malamis, sed ili dependis de sxia magio por konkeri la Platkapulojn kaj nur sxi povus relevi ilian insulon al la surfaco de la lago.

Antaux ol finigxis la matenmangxo pluraj auxtoritataj Premloj venis al Auxreks por peti sxian konsilon kaj por demandadi al Princino Ozma, pri kiu ili sciis nur ke sxi pretendas esti feino kaj la Reganto de la tuta lando, inkluzive de la Lago de la Premloj.

"Se vi diris la veron al Regxino Ku-i-o," ili diris al sxi, "vi estas nia lauxrajta estrino, kaj ni povas dependi de vi por ke ni savigxu el cxia problemo."

"Mi klopodos efektivigi tion," Ozma gracie certigis ilin, "sed memoru ke la feoj ricevis povon alporti komforton kaj felicxon al cxiu petanto. Kontrauxe, magio kian konis kaj uzis Ku-i-o estas kontrauxlegxa sorcxado kaj sxiaj artoj estas tiaj kiajn neniu feo akceptus uzi. Tamen, kelkfoje necesas konsideri malbonon por efektivigi bonon, kaj eble per studo de la iloj kaj sorcxoj de Ku-i-o mi povos savi nin. Cxu vi promesas akcepti min kiel vian Reganton kaj obei cxiun mian ordonon?"

Ili volonte promesis.

"Nu," pludiris Ozma, "mi iros al la palaco de Ku-i-o kaj alproprigos gxin. Eble mi trovos ion utilan tie. Intertempe diru al cxiuj Premloj ke ili tute ne timu, ili paciencu. Ili reiru al siaj hejmoj kaj agu normale. La perdigxo de Ku-i-o eble montrigxos ne misfortuno sed beno."

Tiu parolo eksterordinare gajigis la Premlojn. Vere, ili povis dependi de neniu nun alia ol Ozma, kaj malgraux ilia dangxera pozicio iliaj koroj senpezigxis pro la transformigxo kaj malcxeesto de ilia Regxino kruela.

Ozman iom cxagrenis sxiaj trovoj en la palaco. Unu cxambro de la privata cxambraro de Ku-i-o estis tute dedicxita al la uzado de sorcxado, kaj tie estis nenombreblaj kuriozaj iloj kaj ujoj da sxmirajxoj kaj boteloj da trinkajxoj sur kiuj estis etiketoj kun kuriozaj nomoj, kaj strangaj masxinoj kies utilon Ozma ne povis diveni, kaj peklitaj bufoj kaj helikoj kaj lacertoj, kaj breto da libroj skribitaj per sango, sed en lingvo kiun ne konis la Regantino de Oz.

"Mi ne komprenas," diris Ozma al Doroteo, kiu akompanis sxin dum la sercxo, "kiel Ku-i-o sciis uzi la magiilojn kiujn sxi sxtelis de la tri Adeptaj Sorcxistinoj. Krome, laux cxiuj raportoj tiuj Adeptoj uzis nur bonan sorcxadon, kia helpas la popolon, sed Ku-i-o faris nur malbonan.

"Eble sxi uzis la bonajn ilojn por malbonaj celoj?" sugestis Doroteo.

"Jes, kaj per la scio gajnita Ku-i-o sendube inventis multajn malbonilojn tute nekonatajn de la bonaj Adeptoj, kiuj nun estas fisxoj," aldonis Ozma. "Estas domagxe ke la Regxino tenis siajn sekretojn tiom zorge gardataj, cxar nur sxi mem povus uzi iun el cxi tiuj strangaj ajxoj konservataj en cxi tiu cxambro."

"Cxu eble ni povos kapti la Diamantan Cignon kaj devigi sxin diri al ni la sekretojn?" demandis Doroteo.

"Ne; ecx se ni povus kapti sxin, Ku-i-o jam forgesis cxian magion kiun iam sxi sciis. Sed krom se ni mem povus eskapi el cxi tiu kupolo ni ne povus kapti la Cignon, kaj se ni ja eskapus ne utilus al ni la magio de Ku-i-o."

"Estas vere," agnoskis Doroteo. "Sed-jen, Ozma, jen bona ideo! Ni kaptu la tri fisxojn-la oran kaj la argxentan kaj la bronzan, kaj vi retransformu ilin en iliajn naturajn formojn, kaj tiam la tri Adeptoj povos savi nin el cxi tie."

"Vi ne estas tre praktika, Doroteo kara. Estus egale malfacile por ni kapti la tri fisxojn, el cxiuj aliaj fisxoj en la lago, kiel kapti la Cignon."

"Sed se ni povus, tio helpus nin pli ol kapti la Cignon," persistis la knabineto.

"Estas vere," respondis Ozma, ridetante pro la fervoro de sxia amikino. "Vi elpensu rimedon por kapti la fisxojn, kaj mi promesas ke kiam vi kaptis ilin mi redonos al ili iliajn gxustajn formojn."

"Mi scias ke vi kredas ke mi ne povos," respondis Doroteo, "sed mi intencas klopodi."

Sxi foriris el la palaco kaj iris al loko kie sxi povis rigardi tra klara vitrajxo de la kupolo en la cxirkauxantan akvon. Tuj sxin interesis la kuriozaj vidajxoj kiuj renkontis sxiajn okulojn.

La Lago de la Premloj logxigis multaspecajn kaj multadimensiajn fisxojn. La akvo estis tiom travidebla ke la knabino povis vidi longadistance kaj la fisxoj tiom proksimigxis al la vitro de la kupolo ke kelkfoje ili ecx tusxis gxin. Sur la blanka sablo cxe la fundo de la la lago estis asterioj, omaroj, kraboj kaj multaj sxelfisxoj strangaformaj kaj kun sxeloj belege buntaj. La akvoplantaro estis brilkolora kaj al Doroteo aspektis belega gxardeno.

Sed plej interesis la fisxoj. Kelkaj estis grandaj kaj pigraj, flosante aux kusxante ripoze kaj nur movetante siajn nagxilojn. Multaj kun grandaj rondaj okuloj rigardis rekte la knabinon dum sxi rigardadis ilin kaj Doroteo demandis al si cxu ili povos auxdi sxin tra la vitro se sxi parolos al ili. En Oz, kie cxiuj bestoj kaj birdoj kapablas paroli, ankaux multaj fisxoj kapablas paroli, sed kutime ili estas multe pli stultaj ol birdoj kaj bestoj cxar ili malrapide pensas kaj scias malmulton pri kiu paroli.

En la Lago de la Premloj la fisxoj malgrandaj estis pli aktivaj ol la grandaj kaj nagxis rapide en kaj el inter la svingigxantaj marherboj, kvazaux havante gravajn taskojn kaj devante rapidi. Doroteo esperis trovi la oran kaj argxentan kaj bronzan fisxojn inter la malgrandaj specioj. Sxi opinis ke versxajne ili restos en grupo, restante kunuloj nun kiel antauxe kiam ili havis siajn naturajn formojn, sed tiom da fisxoj konstante preterpasis, kaj la sceno sxangxigxis cxiumomente, ke sxi ne estis certa ke sxi rimarkus ilin ecx se ili videbligxus. Sxiaj okuloj ne povis cxiudirekte rigardi kaj la sercxataj fisxoj eble estas aliflanke de la kupolo, aux tre malproksime en la lago.

"Eble, cxar ili timis Ku-i-on, ili kasxis sin ie, kaj ne scias ke ilia malamiko transformigxis," sxi pensis.

Sxi rigardadis la fisxojn longatempe, gxis sxi tiom malsatis ke sxi reiris al la palaco por luncxo. Sed sxi ne perdis sian kuragxon.

"Cxu ion novan vi trovis, Ozma?" sxi demandis.

"Ne, kara. Cxu vi trovis la tri fisxojn?"

"Ankoraux ne. Sed mi havas nenion pli bonan por fari, Ozma, do mi intencas reiri kaj denove rigardadi."

Cxapitro 13: La Alarmilo