La Konsilantoj de Ozma

Neniu Reganto iam havis tian strangan varion de konsilantoj kian grupigis cxirkaux sian tronon la Princino Ozma. Efektive, en neniu alia lando povus tiaj mirigaj uloj ekzisti. Sed Ozma amis ilin pro pro iliaj strangecoj kaj povis fidi cxiun el ili.

Unua estis la Stana Lignohakisto. Cxiu parto de li estis stana, brilpolurita. Cxiuj liaj artikoj estis bone oleataj kaj movigxis sengxene. Li portis brilantan hakilon por pruvi sin hakisto, sed malofte li bezonis uzi gxin cxar li logxis en belega stana kastelo en la Lando de la Palpbrumoj en Oz kaj estis Imperiestro de cxiuj Palpbrumoj. La nomo de la Stana Lignohakisto estis Nocxjo Hakisto. Li havis tre bonan menson, sed lia koro ne multe valoris, do li tre zorgis fari nenion malafablan aux vundi ies ajn sentojn.

Alia konsilanto estis Cxifoneroj, la Mikscxifona Knabino de Oz, kiu konsistis el gajkolora mikscxifona peplomo gxustaforme tondita kaj plenigita per katuno. Tiu Mikscxifona Knabino estis tre inteligenta, sed tiom plena de sprito kaj petolado ke multaj pli stultaj personoj kredis sxin certe freneza. Cxifoneroj estis gaja cxiam, negrave kiom malgajaj estis la cirkonstancoj, sed sxia ridado kaj bonhumoro valoris por gajigi aliajn personojn kaj en sxiaj lauxsxajne senzorgaj komentoj ofte trovigxis multa sagxeco.

Sekvis la Vilulo-vila de la kapo gxis la piedoj, hararo kaj barbo, vestoj kaj sxuoj-sed tre molkora kaj afabla kaj unu el la plej lojalaj subtenantoj de Ozma.

Tiktoko cxeestis, kupra ulo en kiu estis mekanismo, tiom lerte konstruita ke li movigxis, parolis kaj pensis per tri apartaj horlogxmekanismoj. Tiktoko estis tre fidinda cxar li cxiam faris precize tion por kio liaj risortoj estis strecxitaj, sed lia risortomekanismo emis malstrecxigxi de tempo al tempo kaj tiuokaze li restis tute senpova gxis kiam iu restrecxis la risortojn.

Alispeca persono estis Jocxjo Kukurbokapo, unu el la plej malnovaj amikoj de Ozma kaj sxia akompananto dum multaj aventuroj. La korpo de Jocxjo estis tre kruda kaj mallerta, cxar gxin konsistigis arbobrancxoj tre diversdimensiaj, artikigitaj per lignaj kejloj. Sed gxi estis fortika korpo kaj ne rompigxema aux trivigxema, kaj vestite la korpo ne tiom vidigis sian krudecon. La kapo de Jocxjo Kukurbokapo estis, kiel vi divenis, matura kukurbo, kies okuloj, nazo kaj busxo estis cxizitaj en unu flanko. La kukurbo estis poziciigita sur la ligna kolo de Jocxjo kaj emis flankenturnigxi aux retrenturnigxi kaj tiuokaze li devis rektigi gxin per siaj lignaj manoj.

La plej gxena aspekto de la naturo de tia kapo estis ke gxi ne bone konservigxis kaj nepre putris post iom da tempo. Do la cxefokupo de Jocxjo estis kulturi kampon de belaj kukurboj cxiujare, kaj cxiufoje antaux ol lia malnova kapo putris li elektis fresxan kukurbon de la kampo kaj cxizis la vizagxon sur gxi tre zorge, kaj tenis gxin preta por lauxbezone anstatauxi la malnovan kapon. Ne cxiam li samaspektigis gxin kiam li cxizis, do liaj amikoj neniam sciis precize kia esprimo trovigxos sur lia vizagxo. Sed ne eblis ne rekoni lin, cxar li estis la sola vivanta kukurbokapa persono en la Lando Oz.

Unukrura velisto estis membro de la Konsilantaro de Ozma. Lia nomo estis Kap'tano Vilcxjo kaj li venis al la Lando Oz kun Trot, kaj estis bonvenigata pro siaj lerteco, honesteco kaj bonhumoro. Li uzis lignan kruron por anstatauxi la kruron perditan kaj estis granda amiko de cxiuj infanoj en Oz cxar li povis cxizi cxiajn ludilojn el ligno per sia granda posxtrancxilo.

Profesoro M.P. Sxancel-Insekto, P.E., estis alia membro de la konsilantaro. La "M.P." signifis Multe Pligrandigita, cxar la Profesoro iam estis malgranda insekto, kiu per lenso pligrandigxis gxis li farigxis granda kiel homo kaj de tiam restis tia. La "P.E." signifis ke li estis Plene Edukita. Li estis la estro de la Regxa Atletika Kolegio de Princino Ozma, kaj por ke la studentoj ne bezonu studi kaj tiel perdi multan tempon kiun ili povus alie dedicxi al atletikaj sportoj, kiaj futbalo, basbalo, kaj similaj, Profesoro Sxancel-Insekto inventis la famajn Edukajn Pilolojn. Kiam studento en la kolegio englutis Geografian Pilolon, li tuj sciis sian geografian lecionon; kiam li prenis Literuman Pilolon li tuj sciis sian literuman lecionon, kaj Aritmetika Pilolo kapabligis la studenton fari cxian kalkulon sen bezono pripensi gxin.

Tiuj utilaj piloloj tre popularigis la kolegion kaj instruis lecionojn al la knaboj kaj knabinoj de Oz kiel eble plej facile. Malgraux tio, Profesoro Sxancel-Insekto ne estis multe amata ekster sia kolegio, cxar li estis aroganta kaj tiom admiris sin kaj fanfaronis pri sia lerteco kaj konstanta lernado, ke neniu volis amikigxi kun li. Tamen Ozma trovis lin valora en la konsilantaro.

Eble la plej bele vestita el cxiuj cxeestantoj estis giganta rano tiom granda kiom homo, nomata la Ranulo, fama pro siaj sagxaj paroloj. Li venis al la Smeralda Urbo el la Lando de la Jipoj en Oz kaj estis honora gasto. Lia longabaska jako estis el veluro, lia vesxto el sateno kaj lia pantalono el plejaltkvalita silko. Diamantaj bukoj estis sur liaj sxuoj kaj li portis orkapan bastonon kaj altan silkan cxapelon. Cxiuj brilaj koloroj reprezentigxis en lia ricxa vestaro, tiel ke trosxargxis la okulojn longatempe rigardi lin, se oni ne kutimigxis al lia brila eleganteco.

La plej sukcesa kultivisto en la tuta Oz estis Onklo Henriko, kiu estis onklo de Doroteo mem, kaj kiu nun logxis proksime al la Smeralda Urbo kun sia edzino Onklino Em. Onklo Henriko instruis al la Ozanoj kulturi la plej bonajn legomojn kaj fruktojn kaj grenojn kaj multe utilis al Ozma lia helpo plenplenigi la Regxajn Grenmagazenojn. Ankaux li estis konsilanto.

Mi mencias kiel la lastan la malgrandan Sorcxiston de Oz cxar li estis la plej grava persono en la Lando Oz. Li ne estis grandadimensia persono, sed li estis granda persono rilate al potenco kaj inteligento kaj duaranga nur kompare kun Glinda la Bona rilate al cxiuj mistikaj magiartoj. Glinda instruis lin, kaj nur la Sorcxisto kaj la Sorcxistino lauxlegxe rajtis sorcxadi, kaj ili sorcxis nur boncele kaj por la bono de la popolo.

La Sorcxisto ja ne estis belaspekta sed estis agrable rigardi lin. Lia kalva kapo estis tiom brila kiom se oni lakus gxin; cxiam estis gaja scintilo en liaj okuloj kaj li estis vigla kiel juninfano. Doroteo diras ke la Sorcxisto ne scias tiom kiom Glinda nur cxar Glinda ne instruis al li cxion kion sxi scias, sed kion scias la Sorcxisto li scias tre bone kaj sekve li faras tre rimarkindajn magiagojn.

La dek menciitaj personoj kunvenis, kun la Birdotimigilo, en la troncxambro de Ozma, tuj post la vespermangxo, kaj la Sorcxistino diris al sxi cxion sciatan pri la misfortuno de Ozma kaj Doroteo.

"Kompreneble ni devas savi ilin," sxi dauxrigis, "kaj ju pli baldaux ili savigxos des pli ili gxojos, sed ni nunmomente devas decidi kiel savi ilin. Tial mi kunvokis vin por konsiloj."

"Plej facile," komentis la Vilulo, "estas relevi la subakvigitan insulon de la Premloj al la surfaco de la akvo."

"Diru al mi la kielon," diris Glinda.

"Mi ne scias kiel, via Mosxto, cxar mi neniam levis subakvigitan insulon."

"Eble ni cxiuj iru sub gxin kaj levu," proponis Profesoro Sxancel-Insekto.

"Kiel ni iru sub gxin kiam gxi kusxas sur la fundo de la lago?" demandis la Sorcxistino.

"Eble ni povus jxeti sxnuron cxirkaux gxin kaj tiri gxin al la bordo," diris Jocxjo Kukurbokapo.

"Kial ne pumpi la akvon el la lago?" proponis la Mikscxifona Knabino ridante.

"Estu seriozaj!" pledis Glinda. "Jen serioza afero, kaj ni devas serioze pripensi gxin."

"Kiom granda estas la lago kaj kiom granda estas la insulo?" estis la demando de la Ranulo.

"Neniu el ni scias, cxar neniu el ni estis tie."

"Tiukaze," diris la Birdotimigilo, "sxajnas al mi ke necesas ke ni iru al la lando de la Premloj kaj zorge ekzamenu gxin."

"Tute vere," akordis la Stana Lignohakisto.

"Ni cxi-u-ka-ze-de-vos-i-ri-ti-e-n," komentis Tiktoko per sia spasmeca masxinvocxo.

"Do demandendas kiuj el ni iru, kaj kiom?" diris la Sorcxisto.

"Mi, kompreneble," deklaris la Birdotimigilo.

"Kaj mi," diris Cxifoneroj.

"Mi sxuldas al Ozma ke mi iru," asertis la Stana Lignohakisto.

"Mi ne povus forresti, sciante ke nia amata Princino estas endangxerigata," diris la Sorcxisto.

"Cxiu el ni sentas tiel," Onklo Henriko diris.

Fine senescepte cxiuj decidis iri al la Lando de la Premloj, kaj Glinda kaj la malgranda Sorcxisto gvidos ilin. Magio devas renkonti magion por konkeri gxin, do tiuj du lertaj magiistoj necesis por certigi la sukceson de la ekspedicio.

Cxiuj estis pretaj komenci senhezite, cxar neniu havis gravajxojn priatentendajn. Jocxjo surportis nove preparitan Kukurbokapon kaj la Birdotimigilo estis lastatempe replenigita per fresxa pajlo. La mekanismo de Tiktoko bone funkciis kaj la Stana Lignohakisto estis cxiam bone oleumita.

"La veturo estos longa," diris Glinda, "kaj kvankam mi povus veturi rapide al la Lando de la Premloj per mia cikonicxaro vi aliaj devos marsxi. Do, cxar ni devas resti kune, mi resendos mian cxaron al mia kastelo kaj ni planos foriri el la Smeralda Urbo morgaux je la sunlevigxo.

Cxapitro 15: La Granda Sorcxistino