La Granda Sorcxistino

Betsy kaj Trot, kiam ili informigxis pri la savekspedicio, petegis al la Sorcxisto ke ili rajtu partopreni kaj li konsentis. La Vitra Kato, subauxskultinte la konversacion, ankaux volis kuniri kaj la Sorcxisto ne oponis.

Tiu Vitra Kato estis unu el la veraj kuriozajxoj de Oz. Gxin faris kaj vivigis lerta magiisto nomata D-ro Pipto, kiu nun ne plu rajtis fari magion kaj estis ordinara civitano de la Smeralda Urbo. La Kato konsistis el travidebla vitro, kaj tra la vitro oni povis klare vidi gxian rubian koron batadi kaj gxian palrugxan cerbon cxirkauxturnigxadi en la supro de la kapo.

La okuloj de la Vitra Kato estis smeraldoj; gxia lanuga vosto estis el sxpinita vitro kaj tre belaj. La rubia koro, kvankam belaspekta, estis malmola kaj malvarma kaj la humoro de la Vitra Kato ja ne estis cxiam agrabla. Gxi malestimis muskaptadon, ne mangxis, kaj estis pigrega. Kiam oni komplimentis la rimarkindan beston pro sxia beleco, sxi estis tre amikema, cxar sxi plej amis admiradon. La palrugxa cerbo cxiam funkciis kaj ilia posedanto vere estis pli inteligenta ol la plej multaj ordinaraj katoj.

Tri aliaj aldonoj al la savgrupo farigxis la sekvan matenon, gxuste kiam ili pretis komenci sian veturon. La unua estis malgranda knabo nomata Buton-Brilo, cxar li havis neniun alian memoratan nomon. Li estis bela, brava junuleto, bonkonduta kaj bonhumora, kun nur unu difekto: li konstante perdigxadis. Estas vere ke Buton-Brilo retrovigxis tiom ofte kiom li perdigxis, sed kiam li mankis liaj amikoj ne povis ne maltrankvili pri li.

"Unu tagon," auxguris la Mikscxifona Knabino, "li ne retrovigxos, kaj jen estos fino." Sed tio ne maltrankviligis Buton-Brilon, kiu estis tiom senzorga ke sxajne li ne kapablis perdi sian kutimon perdigxi.

La dua aldono al la grupo estis Mangxtula knabo proksimume samagxa kiel Buton-Brilo, nomata Ojxo. Ofte li nomigxis "Ojxo la Bonfortuna," cxar bona fortuno trafis lin negrave kien li iris. Li kaj Buton-Brilo estis intimaj amikoj, kvankam tre diversnaturaj, kaj Trot kaj Betsy amis ilin ambaux.

La tria kaj lasta kiu anigxis al la ekspedicio estis grandega leono, unu el la regulaj gardistoj de Ozma kaj la plej grava kaj inteligenta besto en la tuta Oz. Li nomis sin la Malkuragxa Leono, dirante ke cxiu dangxereto timigas lin tiom ke lia koro batas kontraux liajn ripojn, sed cxiu lia konanto sciis ke la timojn de la Malkuragxa Leono akompanas braveco kaj ke negrave kiom li timas li trovas kuragxon por renkonti cxiun dangxeron kiun li renkontas. Ofte li savis Doroteon kaj Ozman de pereo, sed poste li gxemis kaj tremis kaj ploris cxar li tiom timis.

"Se Ozma bezonas helpon, mi helpos sxin," diris la granda besto. "Kaj mi suspektas ke vi aliaj bezonos min dum la veturo-precipe Trot kaj Betsy-cxar vi eble trairos dangxeran parton de la lando. Mi bone konas la sovagxan Landon de la Kveluloj. En gxiaj arbaroj logxas multaj ferocaj bestoj.

Ili gxojis cxar la Malkuragxa Leono akompanos ilin, kaj bonspirite la tuta grupo procesie marsxis el la Smeralda Urbo dum la popolo hurais esperante por ili sukceson kaj sekuran revenon kun la amata Regantino.

Ili lauxiris alian vojon ol tiun uzitan de Ozma kaj Doroteo, cxar ili trairis la Landon de la Palpbrumoj, norden direkte al Ugabu. Sed antaux ol atingi tien ili turnis sin maldekstren kaj eniris la Grandan Kvelulan Arbaron, la plej granda necivilizitejo en la tuta Oz. Ecx la Malkuragxa Leono devis konfesi ke li ne konas kelkajn partojn de tiu arbaro, kvankam li ofte vagis inter la arboj, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto, kiuj estis grandaj veturistoj, tute neniam estis tie.

La arbaron ili atingis nur post teda marsxado, cxar kelkaj membroj de la Savekspedicio estis tre mallertaj piede. La Mikscxifona Knabino estis malpeza kiel plumo kaj tre vigla; la Stana Lignohakisto transiris la teron tiel facile kiel Onklo Henriko kaj la Sorcxisto; sed Tiktoko movis sin malrapide kaj la plej eta obstrukco en la vojo haltigis lin gxis la aliaj formovis lin. Ankaux, la risorto-mekanismo de Tiktoko konstante malstrecxigxis, do Betsy kaj Trot vice restrecxadis gxin.

La Birdotimigilo estis pli mallerta sed malpli gxena, cxar kvankam li ofte stumblis kaj falis li povis relevi sin kaj iom da frapado de lia pajloplena korpo rebonigis lian formon.

Alia mallertulo estis Jocxjo Kukurbokapo, cxar marsxado skuis lian kapon tiel ke gxi cxirkauxenturnigxis sur lia kolo kaj ofte li konsekvence rigardis malgxustadirekten. Sed la Ranulo prenis brakon de Jocxjo kaj tiam li pli facile sekvis la padon.

La ligna kruro de Kap'tano Vilcxjo ne malhelpis lin promenadi flank'-al-flanke kun la aliaj kaj la maljuna velisto povis marsxi egalkapable kiel iu ajn el ili.

Kiam ili eniris la arbaron la Malkuragxa Leono komencis gvidi. Ne ekzistis vojo tie por homoj, sed multaj bestoj jam faris proprajn padojn kiujn nur la okuloj de la Leono, sperta pri arbarmarsxado, povis rimarki. Do li antauxiris kaj turnetadis sin por iri tra la arboj, kaj la aliaj sekvis lin unuope, Glinda tuj sekvis la Leonon.

Ekzistas dangxeroj en la arbaro, kompreneble, sed dum la giganta Leono gvidis la grupon li fortenis la sovagxajn logxantojn de la necivilizitejo por ke ili ne gxenu la veturantojn. Unufoje, estas vere, enorma leopardo jxetis sin al la Vitra Kato kaj kaptis sxin per siaj potencaj makzeloj, sed rompigxis pluraj liaj dentoj kaj kriegante pro doloro kaj surprizigxo li faligis sian predon kaj malaperis inter la arboj.

"Cxu vi estas vundita?" Trot malkviete demandis al la Vitra Kato.

"Stultulo!" kriis la kato per malplezura tono; "vitro ne povas vundigxi, kaj mi estas tre solida kaj malfacile rompigxas. Sed min cxagrenas la insultemo de tiu leopardo. Li tute ne respektas belon kaj inteligenton. Se li rimarkus la funkciadon de mia palrugxa cerbo, certe li komprenus ke mi estas tre grava persono kaj ke sovagxa besto nepre ne prenu min per siaj makzeloj."

"Ne lasu tion gxeni vin," diris Trot konsole; "mi estas certa ke li ne ripetos la agon."

Ili estas preskaux en la centro de la arbaro kaj Ojxo, la Mangxtula knabo, subite diris: "Ho, kie estas Buton-Brilo?"

Ili haltis kaj cxirkauxrigardis. Buton-Brilo ne estis kun la grupo.

"Jadi," komentis Betsy. "Versxajne li denove perdigxis!"

"Kiam vi lastafoje vidis lin, Ojxo?" demandis Glinda.

"Antaux iom longe," respondis Ojxo. "Li marsxis cxe la fino kaj jxetadis brancxerojn je la sciuroj en la arboj. Mi foriris por paroli kun Betsy kaj Trot, kaj mi jxus rimarkis ke li mankas."

"Domagxe," deklaris la Sorcxisto, "cxar tute certe tio devigos nin prokrasti la pluveturon. Ni devas trovi Buton-Brilon antaux ol pluiri, cxar cxi tiu arbaro estas plena de ferocaj bestoj kiuj senhezite dissxirus la knabon."

"Sed kion ni faru?" demandis la Birdotimigilo. "Se unu el ni foriros el la grupo por sercxi Buton-Brilon li aux sxi eble farigxos viktimo de la bestoj, kaj se la Leono iros ni ne havos protektanton."

"La Vitra Kato povus iri," sugestis la Ranulo. "La bestoj ne povas vundi sxin, kiel ni jam jxus trovis."

La Sorcxisto turnis sin al Glinda.

"Cxu via sorcxado povus trovi kie estas Buton-Brilo?" li demandis.

"Mi kredas ke jes," respondis la Sorcxistino.

Sxi vokis al Onklo Henriko, kiu portadis sxian vimenajxan skatolon, ke li portu gxin al sxi, kaj post kiam li obeis sxi malfermis gxin kaj eltiris malgrandan rondan spegulon. Sur la surfacon de la vitro sxi sxutis blankan pulvoron kaj poste forvisxis gxin per sia posxtuko kaj rigardis en la spegulon. Gxi spegulis parton de la arbaro, kaj jen, sub largxe etendigxanta arbo, kusxis Buton-Brilo dormante. Unuflanke de li kauxris tigro, preta salti; aliflanke estis granda griza lupo, gxiaj malkovritaj dentegoj brilis minace.

"Jadi!" kriis Trot, rigardante trans la sxultron de Glinda. "Ili kaptos kaj mortigos lin tute certe!"

Cxiuj grupigxis cxirkauxe por rigardi la magian spegulon.

"Malbone-malbone!" diris la Birdotimigilo lamente.

"Rezulto de konstanta perdigxado!" diris Kap'tano Vilcxjo, gxemante.

"Poreterna perdigxo!" diris la Ranulo, visxante siajn okulojn per sia purpura silka posxtuko.

"Sed kie li estas? Cxu ni povos savi lin?" demandis Ojxo la Bonfortuna.

"Se ni scius kie li estas versxajne ni ja povus savi lin," respondis la malgranda Sorcxisto, "sed tiu arbo tiom similas cxiujn aliajn arbojn en la arbaro ke ni ne povas scii cxu gxi estas tre distanca aux tre proksima."

"Rigardu Glindan!" kriis Betsy.

Glinda, transdoninte la spegulon al la Sorcxisto, iomete forpasxis kaj nun faras strangajn gestojn per siaj etenditaj brakoj kaj recitas per mallauxtaj, dolcxaj tonoj mistikan sorcxofrazon. La plej multaj el ili rigardis la Sorcxistinon per maltrankvilaj okuloj, malespero cedis al espero ke sxi eble iel povos savi ilian amikon. Tamen la Sorcxisto rigardis la scenon en la spegulo, dum trans lian sxultron rigardis Trot, la Birdotimigilo kaj la Vilulo.

Kion ili vidis estis pli stranga ol la gestoj de Glinda. La tigro komencis salti sur la dormantan knabon, sed subite gxi perdis sian kapablon movi sin kaj falis sur la teron tute plata. La griza lupo sxajne ne povis levi siajn piedojn de la tero. Gxi tiris unue unu kruron kaj poste alian, kaj komencis boji kaj lauxte minaci, trovante sxin strange nekapabla movi sin de tiu loketo. Ili ne povis auxdi la bojojn kaj minacojn, sed ili povis vidi la busxon de la besto malfermigxi kaj gxiajn dikajn lipojn movigxi. Tamen Buton-Brilo, nur metron for de la lupo, auxdis gxiajn kolerajn kriojn, kiuj vekis lin el lia agrabla dormo.

La knabo sidigxis kaj rigardis unue la tigron kaj poste la lupon. Lia vizagxo montris ke dum momento li estis timoplenega, sed li baldaux vidis ke la bestoj tute ne povas proksimigxi al ili do li surpiedigxis kaj ekzamenis ilin scivoleme, kun petola rideto sur sia vizagxo. Post tio li intence piedbatis la kapon de la tigro kaj preninte falintan brancxon de arbo li iris al la vulpo kaj forte batadis gxin. Ambaux bestoj estis furiozaj pro tio sed ne povis nomi gxin nemeritita.

Buton-Brilo nun jxetis la bastonon al la tero kaj kun la manoj en la posxoj senzorge forvagis.

"Nun," diris Glinda, "la Vitra Kato kuru trovi lin. Li estas tiudirekte," indikante la direkton, "sed mi ne scias kiom for. Rapidu kaj rekonduku lin al ni kiel eble plej baldaux."

La Vitra Kato ne obeis cxies ordonojn, sed sxi vere timis la grandan Sorcxistinon, do tuj auxdinte la vortojn la kristala besto forrapidis kaj preskaux tuje ne plu estis videbla.

La Sorcxisto redonis la spegulon al Glinda, cxar la arbara sceno jam fadis el la vitrajxo. Tiam tiuj kiuj volis ripozi sidigxis por atendi la revenon de Buton-Brilo. Post nelonge li aperis tra la arboj kaj dum li reunuigxis kun siaj amikoj li diris iom plende:

"Neniam sendu tiun Vitran Katon por trovi min. Sxi estis tre malgxentila kaj, se ni ne cxiuj scius ke sxi tute ne kapablas dece konduti, mi dirus ke sxi insultis min."

Glinda turnis sin severe al la knabo.

"Vi kauxzis al ni multan maltrankvilon kaj gxenon," diris sxi. "Nur mia magio savis vin de detruigxo. Mi malpermesas ke vi denove perdigxu."

"Kompreneble," li respondis, "ne kulpos mi se mi denove perdigxos; sed ankaux cxifoje ne kulpis mi."

Cxapitro 16: La Sorcxitaj Fisxoj