La Tri Adeptoj

La Sorcxistino suprenrigardis de sia laboro kiam la tri knabinoj eniris, kaj io rilata al iliaj aspekto kaj sinteno instigis sxin levigxi kaj klini sin antaux ili plej digne. La trio klinis sin dum momento antaux la Granda Sorcxistino kaj poste rektigxis kaj atendis sxian parolon.

"Kiuj ajn vi estas," diris Glinda, "mi bonvenigas vin."

"Mi nomigxas Auxda," diris unu.

"Mi nomigxas Auxra," diris alia.

"Mi nomigxas Auxjxa," diris la tria.

Glinda neniam antauxe auxdis tiujn nomojn, sed atente rigardante la trion sxi demandis:

"Cxu vi estas sorcxistinoj aux magiistinoj?"

"Kelkajn sekretajn artojn ni lernis de la Naturo," respondis la brunhara knabino modeste, "sed ni ne rangigas nian lerton apud tiun de la Granda Sorcxistino, Glinda la Bona."

"Mi supozas ke vi konscias ke estas kontrauxlegxe fari magion en la Lando Oz sen permeso donita de nia Reganto, Princino Ozma?"

"Ne, ni ne konsciis pri tio," estis la respondo. "Ni auxdis pri Ozma, kiu estas la destinita Reganto de cxi tiu tuta felando, sed sxiaj legxoj ankoraux ne atingis nin."

Glinda studis la tri knabinojn profunde pensante, poste sxi diris al ili:

"Princino Ozma estas jam nun kaptito en la vilagxo de la Premloj, cxar la tutan insulon kun gxia Granda Kupolo subenigis al la fundo de la lago la sorcxarto de Ku-i-o, kiun la Platkapula Ple-diko transformis en stultan cignon. Mi sercxas metodon superi la magion de Ku-i-o kaj relevi la insulon al la surfaco. Cxu vi povos helpi min fari tion?"

La knabinoj intersxangxis rigardetojn, kaj la blankharulino respondis:

"Ni ne scias; sed ni klopodos helpi vin."

"Sxajnas," dauxrigis Glinda kontempleme, "ke Ku-i-o akiris la plejparton de sia sorcxarto de la tri Adeptoj de Magio, kiuj iam regis la Platkapulojn. Dum Ku-i-o distris la Adeptojn per bankedo en sia palaco, sxi kruele perfidis ilin kaj poste transformis ilin en fisxojn kaj jxetis ilin en la lagon.

"Se mi povus trovi tiujn tri fisxojn kaj redoni al ili iliajn naturajn formojn-ili eble scius kian magion uzis Ku-i-o por subakvigi la insulon. Mi estis tuj ironta al la bordo por voki tiujn fisxojn al mi kiam vi alvenis. Do, se vi akompanos min, ni provos trovi ilin."

La knabinoj intersxangxis ridetojn nun, kaj la orharulino, Auxda, diris al Glinda:

"Ne necesos iri al la lago. Ni estas la tri fisxoj."

"Cxu vere!" kriis Glinda. "Do vi estas la tri Adeptoj de Magio, al kiuj redonigxis la gxustaj formoj?"

"Ni estas la tri Adeptoj," agnoskis Auxjxa.

"Sekve," diris Glinda, "mia tasko jam estas duone plenumita. Sed kiu detruis la transformon kiu faris el vi fisxojn?"

"Ni promesis ne diri," respondis Auxra; "sed cxi tiu juna Premlo grandparte respondecis pri nia liberigxo, li estas kuragxa kaj lerta, kaj ni sxuldas al li dankegon."

Glinda rigardis Ervikon, kiu staradis modeste malantaux la Adeptoj, cxap'-en-mane. "Li ricevos tauxgan rekompencon," sxi deklaris,"cxar helpante vin li helpis nin cxiujn, kaj eble savis sian popolon de eterna enkarcereco en la subakvigita insulo."

La Sorcxistino nun petis siajn gastojn sidigi sin kaj sekvis longa konversacio, en kiu partoprenis la Sorcxisto de Oz.

"Ni tre certas," diris Auxra, "ke se ni povus eniri la Kupolon ni povus trovi la sekretojn de Ku-i-o, cxar en sia tuta laboro, post nia fisxigxo, sxi uzis la formulojn kaj sorcxvortojn kaj artojn kiujn sxi sxtelis de ni. Sxi eble aldonis al ili, sed ili estis la fundamento de cxia laboro sxia."

"Kiujn rimedojn vi sugestas por ke ni eniru la Kupolon?" demandis Glinda.

La tri Adeptoj hezitis respondi, cxar ili ankoraux ne pripensis kio estas farebla por atingi la internon de la Granda Kupolo. Dum ili profunde pensadis, kaj Glinda kaj la Sorcxisto kviete atendis iliajn sugestojn, en la tendon rapidis Trot kaj Betsy, trenante inter si la Mikscxifonan Knabinon.

"Ho, Glinda," kriis Trot, "Cxifoneroj elpensis metodon savi Ozman kaj Doroteon kaj cxiujn Premlojn.

La tri Adeptoj ne povis ne ridi gaje, cxar ne nur amuzis la kurioza formo de la Mikscxifona Knabino, sed la entuziasma parolo de Trot sxajnis al ili vere amuza. La Granda Sorcxistino kaj la fama Sorcxisto kaj la tri talentaj Adeptoj de Magio ja ankoraux ne sukcesis solvi la gravan problemon de la subakvigita insulo, do estis tre malversxajne ke mikscxifona knabino plenigita per katuno povus sukcesi.

Sed Glinda, ridetante indulge je la seriozaj vizagxoj turnitaj al sxi, karesis la kapojn de la infanoj kaj diris:

"Cxifoneroj estas tre lerta. Diru al ni kion sxi elpensis, karulino."

"Nu," diris Trot, "Cxifoneroj diras ke se vi povus sekigi la akvon en la lago la insulo estus sur seka tero kaj cxiuj povus veni kaj iri kiam ajn ili volas."

Glinda denove ridetis, sed la Sorcxisto diris al la knabinoj:

"Se ni sekigus la lagon, kion farus cxiuj belaj fisxoj kiuj logxas en la akvo nun? Ili ja mortus."

"Jadi! Estas vere," agnoskis Betsy, senfervorigite; "ni tute ne pensis pri tio, cxu Trot?"

"Cxu eble vi povus transformi ilin en ranidojn?" demandis Cxifonuloj, transkapen saltante kaj poste starante per unu kruro. "Vi povus doni al ili treege malgrandan flakon en kiu ili nagxu, kaj ili same felicxus kiel nun kiam ili estas fisxoj."

"Tute ne!" respondis la Sorcxisto, severe. "Estas fie transformi vivantojn sen ilia konsento, kaj la lago estas la hejmo de la fisxoj kaj apartenas al ili."

"Bone," diris Cxifonuloj, grimacante je li, "ne gravas al mi."

"Domagxe," gxemis Trot, "cxar mi kredis ke ni trovis bonegan ideon."

"Tia gxi estis," deklaris Glinda, kaj sxia vizagxo nun aspektis serioza kaj pensoplena. "Parto de la ideo de la Mikscxifona Knabino povos esti vere valora."

"Mi same opinias," konsentis la orhara Adepto. "La supro de la Granda Kupolo estas nur cxirkaux metron sub la surfaco de la akvo. Se ni povus malaltigi la nivelon de la lago gxis la Kupolo estus iom super la akvo, ni povus forpreni iom da vitro kaj mallevi nin en la vilagxon per sxnuroj."

"Kaj restus multa akvo en kiu la fisxoj povus nagxi," pludiris la blankharulino.

"Se ni sukcese relevus la insulon ni povus replenigi la lagon," sugestis la brunhara Adepto.

"Mi kredas," diris la Sorcxisto, kunfrotante siajn manojn pro gxojo, "ke la Mikscxifona Knabino montris al ni la vojon al sukceso."

La knabinoj rigardadis scivoleme la tri belajn Adeptojn, demandante al si kiuj ili estas, do Glinda konigis ilin al Trot kaj Betsy kaj Cxifoneroj, kaj post tio sxi forsendis la infanojn por ke sxi povu pripensi kiel efektivigi la novan ideon.

Ne estis eble fari multon tiunokte, do la Sorcxisto preparis alian tendon por la Adeptoj, kaj vespere Glinda okazigis solenan akcepton kaj invitis cxiujn siajn sekvantojn por ke ili renkontu la novevenintojn. La Adeptojn multe mirigis la eksterordinaraj personoj kiujn ili renkontis, kaj miris ke Jocxjo Kukurbokapo kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko vere povas vivi kaj pensi kaj paroli same kiel aliaj homoj. Al ili precipe placxis la viglema Mikscxifona Knabino kaj ili amis rigardadi sxiajn petolagojn.

La festo estis tre agrabla, cxar Glinda disdonis delikatajn mangxajxojn al la mangxkapabluloj, kaj la Birdotimigilo deklamis kelkajn poemojn, kaj la Malkuragxa Leono kantis per sia profunda basa vocxo. La sola malfelicxigajxo estis la penso ke ilia amata Ozma kaj kara malgranda Doroteo ankoraux estas enfermitaj en la Granda Kupolo de la Subakvigita Insulo.

Cxapitro 22: La Subakvigita Insulo