La Subakvigita Insulo

Tuj post la matenmangxo, la sekvan tagon, Glinda kaj la Sorcxisto kaj la tri Adeptoj iris al la bordo de la lago kaj faris vicon kun siaj vizagxoj frontantaj la subakvigitan insulon. La aliaj cxiuj venis por rigardi ilin, sed staris respektoplene iomete longe malantaux ili.

Dekstre de la Sorcxistino staris Auxda kaj Auxra, kaj maldekstre staris la Sorcxisto kaj Auxjxa. Kune ili etendis siajn brakojn super la randon de la akvo kaj unuvocxe la kvino kantis ritman sorcxon.

Tiun sorcxkanton ili ripetis kaj reripetis, svingetante siajn brakojn nerapide de flanko al flanko, kaj post kelkaj minutoj la rigardantoj malantaux ili rimarkis ke la lago komencas malantauxeniri for de la bordo. Antaux longe la plej alta parto de la kupolo ekaperis super la akvo. Iom post iom la akvo malaltigxis, tiel ke la kupolo aspektis levigxanta. Kiam gxi estis eble metron super la surfaco Glinda faris signalon ke la laboro estas finita.

La nigrigita submarsxipo estis nun tute ekster la akvo, sed Onklo Henriko kaj Kap'tano Vilcxjo sukcesis repusxi gxin en la lagon. Glinda, la Sorcxisto, Ervik kaj la Adeptoj eniris la boaton, kunprenante buklon de fortika sxnuro, kaj pro ordono de la Sorcxistino la boato dividis la akvon cele al la nun videbla parto de la kupolo.

"Restas multa akvo en kiu la fisxoj povas nagxi," komentis la Sorcxisto dum ili veturis. "Eble ili preferus havi pli da akvo sed mi estas certa ke ili ne sentos gxenon gxis ni relevos la insulon kaj povos replenigi la lagon."

La boato milde tusxis la deklivan vitron de la Kupolo, kaj la Sorcxisto prenis kelkajn ilojn el sia nigra valizo kaj rapide deprenis grandan vitran pecon, tiel farante truon suficxe grandan por ke iliaj korpoj trairu. Fortikaj sxtalaj kadroj subtenis la vitron de la Kupolo, kaj cxirkaux unu el tiuj kadroj la Sorcxisto ligis la finajxon de sxnuro.

"Mi subiros la unua," diris li, "cxar kvankam mi ne estas tiom vigla kiom Kap'tano Vilcxjo mi certas ke mi povos fari tion facile. Cxu vi certas ke la sxnuro estas suficxe longa por atingi la fundon?"

"Tute certas," respondis la Sorcxistino.

Do la Sorcxisto pendigis la sxnuron kaj grimpis tra la aperturon kaj sublasis sin, manon super mano, krocxante sin al la sxnuro per siaj kruroj kaj piedoj. Malsupre en la stratoj de la vilagxo kungrupigxis cxiuj Premloj, viroj, virinoj kaj infanoj, kaj estu certa ke Ozma kaj Doroteo, kun Lordino Auxreks, estis plenaj de gxojo sciante ke iliaj amikoj finfine venas por savi ilin.

La palaco de la Regxino, nun logxata de Ozma, estis precize en la centro de la Kupolo, tiel ke kiam la sxnuro estis pendigita gxia fino atingis precize la antauxon de la enirejo de la palaco. Pluraj Premloj firme tenis la sxnurfinon por stabiligi gxin kaj la Sorcxisto atingis la teron sekura. Li cxirkauxbrakumis unue Ozman kaj poste Doroteon, dum cxiuj Premloj hurais kiel eble plej lauxte.

La Sorcxisto nun trovis ke la sxnuro estas suficxe longa por kunligi la supron de la Kupolo kaj la teron kiam gxi estis refaldita, do li ligis segxon al unu fino de la sxnuro kaj kriis al Glinda ke sxi sidu sur la segxo dum li kaj kelkaj Premloj mallevos sxin al la pavino. Tiel la Sorcxistino atingis la teron tute komforte kaj la tri Adeptoj kaj Ervik baldaux sekvis.

La Premloj rapide rekonis la tri Adeptojn de Magio, kiujn ili respektis jam antaux ol ilia fia Regxino perfidis ilin, kaj bonvenigis ilin kiel amikojn. Cxiujn logxantojn de la vilagxo timigis la enkarcerigxo subakva, sed nun ili komprenis ke oni klopodas savi ilin.

Glinda, la Sorcxisto kaj la Adeptoj sekvis Ozman kaj Doroteon en la palacon, kaj ili petis ke Lordino Auxreks kaj Ervik akompanu ilin. Ozma rakontis siajn aventurojn dum sxi strebis nuligi militadon inter la Platkapuloj kaj la Premloj, kaj Glinda plene rakontis pri la Savekspedicio kaj la renovigo de la tri Adeptoj helpe de Ervik, kaj ili serioze interkonsultadis pri kiel levi la insulon.

"Mi provis cxiun rimedon kiun mi konas," diris Ozma, "sed Ku-i-o uzis tre malkutiman formon de magio kiun mi ne komprenas. Sxajne sxi preparis siajn sorcxajxojn tiel ke parolata vorto necesas por plenumi la celon, kaj tiujn parolatajn vortojn konas nur sxi."

"Ni instruis al sxi tiun metodon," deklaris Auxra la Adepto.

"Mi ne povas pli, Glinda," pludiris Ozma, "do mi volas ke vi provu kion povos fari via sorcxado."

"Unue, do" diris Glinda, "ni vizitu la kelon de la insulo, oni informis min ke gxi estas sub la vilagxo."

Aro da marmoraj sxtupoj kondukis de unu el la privataj cxambroj de Ku-i-o al la kelo, sed kiam la grupo alvenis cxiuj estis perpleksaj pro kion ili vidas. En la centro de largxa, malalta cxambro staris amaso da grandegaj dentradoj, cxenoj kaj pulioj, cxiuj interkonektitaj kaj sxajne formantaj unu gigantan masxinon; sed ne trovigxis motoro aux alia movilo por turni la radojn.

"Cxi tio, mi supozas, estas la ilo por mallevi aux levi la insulon," diris Ozma, "sed la magia vorto kiun oni bezonas por movi la masxinaron estas nekonata de ni."

La tri Adeptoj zorge ekzamenis la amason da radoj, kaj baldaux la orharulino diris:

"Cxi tiuj radoj tute ne regas la insulon. Male, unu grupo estas por malfermi la pordojn de la cxambretoj kie estas la submarsxipoj, tion montras la cxenoj kaj pulioj. Cxiu boato estas en cxambreto kun du pordoj, unu kondukas en la kelcxambron kie ni estas nun kaj la alia en la lagon.

"Kiam Ku-i-o uzis la boaton en kiu sxi atakis la Platkapulojn, sxi unue ordonis ke la kelpordo malfermigxu kaj kun siaj sekvantoj sxi eniris la boaton kaj fermigis la supron super si. Kiam la kelpordo estis fermita, la ekstera pordo estis malrapide malfermata, enlasante la akvon por ke gxi plenigu la cxambron kaj flosigu la boaton, kiu poste foriris de la insulo, restante subakve."

"Sed kiel sxi povis reveni?" demandis la Sorcxisto.

"Nu, la boato eniris la cxambron plenan de akvo, kaj post la fermigxo de la ekstera pordo komanda vorto funkciigis pumpilon kiu pumpis la akvon el la cxambro. Poste la boato malfermigxis kaj Ku-i-o povis eniri la kelon."

"Mi komprenas," diris la Sorcxisto. "Gxi estas lerta ilo, sed gxi ne funkcias se oni ne konas la magiajn vortojn."

"Alia parto de la aparato," klarigis la blankhara Adepto, "uzigxas por etendi la ponton de la insulo al la cxeftero. La sxtala ponto estas en cxambro tre simila al tiu en kiu estas la boatoj, kaj per komando de Ku-i-o gxi etendigxis artikon post artiko gxis gxia fora fino atingis la bordon de la lago. La sama magia komando devigis la ponton reveni al sia antauxa pozicio. Kompreneble la ponto estas uzebla nur kiam la insulo estas sur la surfaco de la akvo."

"Sed kiel Ku-i-o povis subakvigi la insulon kaj relevi gxin?" demandis Glinda.

Tion la Adeptoj ankoraux ne povis klarigi. Cxar nenio pli estis lernebla per la kelo ili regrimpis la sxtupojn al la privata cxambraro de la Regxino, kaj Ozma gvidis ilin al speciala cxambro en kiu Ku-i-o gardis siajn magiilojn kaj faris cxiujn siajn sorcxartojn.

Cxapitro 23: La Tri Magiaj Vortoj