Glinda Triumfas

Kompreneble cxiuj partoprenintoj en la ekspedicio de Glinda tuj transiris la ponton, kie ilin elkore bonvenigis la Premloj. Antaux la grupego da homoj Princino Ozma paroladis de balkono de la palaco, postulante ke ili rekonu sxin kiel sian lauxrajtan Reganton kaj promesu obei la legxojn de la Lando Oz. Siavice sxi akceptis protekti ilin kontraux cxia estonta damagxo kaj deklaris ke ne plu regos ilin krueleco kaj mistraktado.

Tio multe placxis al la Premloj, kaj kiam Ozma diris al ili ke ili rajtas elekti Regxinon kiu regu ilin, kaj kiu siavice estos regata de Ozma de Oz, ili vocxdonis por Lordino Auxrekso, kaj tiun saman tagon oni okazigis la ceremonion dum kiu oni kronis la novan Regxinon kaj Auxreks instaligxis kiel estrino de la palaco.

Kiel sian Cxefministron la Regxino elektis Ervikon, cxar la tri Adeptoj informis pri liaj sagxeco, fidindeco kaj lerteco, kaj cxiuj Premloj aprobis lian nomumigxon.

Glinda, la Sorcxisto kaj la Adeptoj staris sur la ponto kaj deklamis sorcxkanton kiu replenigis la lagon per akvo, kaj la Birdotimigilo kaj la Mikscxifona Knabino grimpis al la supro de la Granda Kupolo kaj remetis la fenestrovitrajxon kiu estis elprenita por ke Glinda kaj sxiaj sekvantoj eniru.

Kiam vesperigxis Ozma ordonis la preparigxon de granda festeno, al kiu invitigxis cxiu Premlo. La vilagxo estis bele ornamita kaj brile lumigata kaj estis muziko kaj dancado gxis malfrua horo por festi la liberigxon de la popolo. Cxar la Premloj liberigxis ne nur de la akvo de la lago sed ankaux de la krueleco de la antauxa Regxino.

Dum la uloj el la Smeralda Urbo pretigxis foriri, la sekvan matenon, Regxino Auxreks diris al Ozma:

"Nur unu timon mi nun havas por mia popolo, tio estas pro la malamikeco de la terura Ple-diko de la Platkapuloj. Li povos veni cxi tien iam ajn kaj gxeni nin, kaj miaj Premloj estas pacemaj kaj nekapablaj batali la sovagxajn kaj trudemajn Platkapulojn."

"Ne maltrankvilu," respondis Ozma, komfortige. "Ni intencas halti survoje cxe la Sorcxita Monto de la Platkapuloj kaj puni la Ple-dikon pro liaj misfaroj."

Tio kontentigis Auxrekson kaj kiam Ozma kaj sxiaj sekvantoj transpasxis la ponton al la bordo, adiauxinte al siaj amikoj, cxiuj Premloj hurais kaj skuis siajn cxapelojn kaj posxtukojn, kaj la bando ludis kaj la foriro ja estis ceremonio longe memorota.

La tri Adeptoj de Magio, kiuj antauxe regis la Platkapulojn sagxe kaj komplezeme, akompanis Princinon Ozman kaj sxiajn kunulojn, cxar ili promesis al Ozma resti sur la monto kaj denove certigi ke oni obeas la legxojn.

Glinda jam informigxis pri la kuriozaj Platkapuloj kaj sxi konsultis la Sorcxiston kaj faris planon por pliinteligentigi kaj pliagrabligi ilin.

Kiam la grupo atingis la monton Ozma kaj Doroteo montris al ili kiel cxirkauxiri la nevideblan muron- konstruitan de la Platkapuloj post la transformigxo de la Adeptoj- kaj kiel atingi la supren-malsupren-sxtuparon kiu kondukas al la montosupro.

La Ple-diko rigardis la alvenon de la grupo de la rando de la monto kaj timis vidante ke la tri Adeptoj nun rehavas siajn naturajn formojn kaj revenas al sia iama hejmo. Li komprenis ke lia potenco baldaux perdigxos tamen li firme decidis batali gxisfine. Li kunvokis cxiujn Platkapulojn kaj armis ilin, kaj diris ke ili arestu cxiujn venantajn per la sxtuparo kaj jxetu ilin trans la randon de la monto al la suba ebenajxo. Sed kvankam ili timis la Plejsuperan Diktatoron, kiu minacis puni ilin se ili ne obeos liajn ordonojn, tuj kiam ili vidis la tri Adeptojn ili forjxetis siajn armilojn kaj petegis la iamajn Regantojn protekti ilin.

La tri Adeptoj certigis la ekscititajn Platkapulojn ke ili ne bezonas timi.

Vidante ke lia popolo ribelis la Ple-diko forkuris kaj provis kasxi sin, sed la Adeptoj trovis lin kaj enkarcerigis lin, kaj forprenis de li cxiujn liajn ladskatolojn da cerbajxo.

Post tiu facila venkigxo de la Ple-diko, Glinda informis la Adeptojn pri sia plano, kiun jam aprobis Ozma de Oz, kaj ili gxoje konsentis pri gxi. Do dum la sekvaj kelkaj tagoj, la granda Sorcxistino transformis, iomete, cxiun Platkapulon sur la monto.

Prenante ilin unuope, sxi malfermigis la skatolon da cerbajxo apartenantan al cxiu el ili kaj versxis la enhavon sur la platan kapon, kaj post tio, per siaj sorcxartoj, sxi kreskigis la kapon por kovri la cerbajxon-kiel estas por la plej multaj personoj - kaj tiel ili farigxis egale inteligentaj kaj belaspektaj kiel cxiuj aliaj logxantoj de la Lando Oz.

Kiam cxiuj estis tiel traktitaj ne plu ekzistis platkap-uloj, kaj la Adeptoj decidis renomi sian popolon Montuloj. Unu bona rezulto de la sorcxo de Glinda estis ke nun ne eblis ke iu sxtelos la cerbon kiun alia persono posedas kaj cxiu persono havas precize sian lauxrajtan cerbajxoporcion.

Ecx la Ple-diko ricevis sian cerbajxoporcion kaj lia plata kapo rondigxis, kiel la aliaj, sed li devis perdi cxian kapablon plu misfaradi, kaj pro la konstanta observado de la Adeptoj li devos farigxi obeema kaj humila.

La Oran Porkon, kiu kuradis gruntante en la stratoj, tute sen cerbo, malsorcxis Glinda, kaj kiam sxi rehavis sian formon de virino sxi ricevis cerbon kaj rondan kapon. Tiu edzino de la Ple-diko iam estis ecx pli fia ol sia fia edzo, sed nun sxi forgesis sian tutan fiecon kaj versxajne farigxos bona virino.

Farinte cxi cxion kontentige, Princino Ozma kaj sxia grupo adiauxis la tri Adeptojn kaj foriris cele la Smeraldan Urbon, kontentaj pro siaj interesaj aventuroj.

Ili reiris per la vojo laux kiu venis Ozma kaj Doroteo, haltante por reakiri la Segcxevalon kaj la Rugxan Cxaron kiujn ili estis postlasintaj.

"Min felicxigas ke mi iris vidi tiujn popolojn," diris Princino Ozma, "cxar mi ne nur malebligis plian militadon inter ili, sed ili estas liberigitaj el la regado de la Ple-diko kaj Ku-i-o, kaj nun estas felicxaj lojalaj regatoj de la Lando Oz. Tio pruvas ke estas cxiam sagxe plenumi onian devon, negrave kiom malagrabla sxajnas esti tiu devo."