Traduko: © Donald Broadribb, 1996
Bookleaf Publishing
Esperanto-Fako
59B Lukin St
Beverley WA 6304
Auxstralio
Kompostita per Power Macintosh 7200
Programo: Nisus Writer
Alfabetostilo: New Century Schoolbook
18 majo 1996
Cxi tiu Libro estas dedicxita al Mia Filo Robert Stanton Baum
La fia Regxino Ku-i-o, vanta kaj malbonega sorcxistino, vere kulpis pri la tuta problemo. Sxi nepre sukcesis malfelicxigi la vivon de cxiuj sur la magia, vitrakupolita insulo de la Premloj. Kiam S-ro Baum rakontos al vi pri kiom maltrankvilis cxiu en la Lando Oz pri la Princino Ozma kaj Doroteo kaj kian mirindan sorcxon Glinda devis efektivigi por savi ilin, vi plenigxos de ekscitigxo kaj admirado. Li konigas la plej kasxitajn misterojn de magio.
S-ro Baum faris sian plejeblon respondi al cxiuj leteroj de liaj malgrandaj teramikoj antaux ol li devis forlasi ilin, sed li ne povis respondi al cxiuj, cxar ili estis tre multaj. En majo, mil nauxcent dek naux, li foriris por porti siajn rakontojn al la malgrandaj infananimoj kiuj logxis cxi tie antaux tre longe kaj tial ne povis mem legi la rakontojn pri Oz.
Ni tre bedauxras ke li ne povis resti cxi tie kaj ni malfelicxe devas informi vin ke cxi tiu estas lia lasta kompleta rakonto. Sed li postlasis kelkajn nefinitajn notojn pri la Princino Ozma kaj la popolo de Oz kaj ni promesas ke iam ni kunigos ilin kvazaux bildenigmon kaj donos al vi pli da rakontoj pri la mirinda Lando Oz.
Elkore, viaj amikoj,
La Eldonistoj.